"Nu!" ŝi akre diris, "kio pri la Blua Sorĉisto? Ĉu vi lin tiom ŝatas, kiom vi antaŭe supozis?"
"Mi ne scias," balbutis la kompatinda Princo, multe surprizita de la subita apero de la baptopatrino. "Ĉu mi diris, ke mi lin ŝatas? Mi forgesis-mi volas diri: mi tute ne ŝatas lin, se vi volas, Baptopatrino."
"Ho!" mokeme ekkriis la maljunulino. "Ĉu vere? Tamen, se mi ĝuste memoras, antaŭnelonge vi efektive sopiris pri vizito de li. Nu do, kio pri la giganto de Bogarru kaj la Komikulo, ambaŭ intimaj amikoj miaj? Ĉu vi ŝatis ilin, he? Ĉu vi trovis ilin spritaj kaj agrablaj? Ĉu ili respektege kondutis kontraŭ vi, ĉar vi estas reala, vivanta princo, he?"
"Vi bone scias ke ne," ekkriis la Princo. "Mi devas diri, Baptopatrino, ke vi montras strangan guston elektante amikojn."
"Ĉiu laŭ sia prefero," senzorge respondis Kopeto. "Mi supozas, ke pli grandan plezuron faris al vi tiu stulta meduzo, aŭ tiu melankolia latuna simio, aŭ tiu torditulo; li estas belulo, ĉu ne?"
"Mi ja ŝatis ilin," brave respondis la Princo; "tiel bonkoraj ili estis. Ĉu ili ankaŭ estas viaj amikoj, Baptopatrino?"
"Nu, jes," diris la feino, dum la okuloj petoleme briletis, "mi opinias ke mi povas diri, ke ni estas iom intimaj."
"Mi duone konjektis," iom timeme provdiris Vanc', "ke ili ĉiuj eble estas vi, Baptopatrino."
"Eble vi kredas, ke mi estas speco de vivanta tabelo de multobligado," ŝi akre respondis, "aŭ ke mi posedas tiom da vivoj, kiom ia kato. Flankeparolante, ĉu vi nun povas nomi la limojn de la regno?"
"Mi devus povi ilin nomi," respondis la Princo, "mi ĉirkaŭiris la tutan regnon piede."
"Nu," respondis la Baptopatrino, "sendube la irado ne malutilis al vi. Tio rememorigas al mi: ĉu vi jam spertis sufiĉon?"
"Ho, mi petas, Baptopatrino," kriis Vanc', "mi spertis sufiĉe da ĉio, krom amikeco; kaj ho, Baptopatrino, se vi nur sciigus al mi kiel reŝanĝi miajn parencojn, ja estas nenio kion mi ne farus. Kredu min, kara Baptopatrino, mi estas knabo tre malsimila al tiu, kiu ne volis lerni la landlimojn, kaj kiu deziris konatiĝi kun la Blua Sorĉisto; vere mi estas."
"Ha, ha!" mokridis la feino, kvankam en si mem ŝi ne estis pri li malkontenta. "Ĉiuokaze, vi estas knabo multe pli malpura. Ĉu vi lavis la vizaĝon dum via foresto?"
"Mi timas ke mi ne lavis ĝin tre ofte," konfesis la humiliĝinta Princo. "Vi scias, tiom da aliaj aferoj okupis mian cerbon, Baptopatrino."
"Ba!" ekkriis la feino. "Iru por bani!"
"Sed la korteganoj, Baptopatrino," timeme petis la Princo, "la longedaŭra malgrandeco certe ilin tedegis."
"Fi, fi!" akre kriis la Baptopatrino, "kiel senĉese vi ja kantaĉas la saman kanton. Tio estas tre maldeca. Tamen, ĉar tio ne estas por vi mem, mi konsentas diri al vi, ke ĝi estas tre simpla afero, se vi nur scias ĝin fari. Ili sidis kun vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiam ili malgrandiĝis, ĉu ne?"
"Jes," diris la Princo, ruĝiĝante.
"Turnu, do, por ili ĉiuj, la dorson kontraŭ la dorso," malafable diris la feino. "Mi supozis, ke iu malspritulo antaŭlonge povus esti sufiĉe saĝa por fari tion."
Vanc' malfermis la skatolon, kaj tremante pro eksciteco, aranĝis siajn parencojn kaj amikojn dorse dorsen en du vicoj.
Puf! La rezultato estis mirakla! Multe pli rapide ol kiam ili malgrandiĝis, la etuloj atingis sian antaŭan amplekson. Tiam konfuzo ekregis. Kiaj babilado kaj ĉirkaŭkurado; kiaj manpremoj, gratuloj, kaj ĉirkaŭprenoj; kiaj riproĉoj kaj frapoj por Vanc', ĉar li malgrandigis ilin, kaj poste kiaj kisoj kaj karesoj, ĉar li refaris ilin grandaj! Neniam antaŭe, nek poste, en ia reĝa palaco, okazis tiom da konfuzo kaj bruego.
"Sed, Baptopatrino," nekuraĝe demandis Vanc', post kiam la eksciteco sufiĉe malpliiĝis, por ke oni povu denove ekpensi, — "Sed, Baptopatrino, mi petas, ĉu mi povos fari al vi unu demandon?"
"Se ĝi estas mallonga," respondis la incitema maljunulino, "kaj ne tro malsaĝa."
"Nu do," demandis Vanc', "mi tre ŝatus ekscii: kion ni povus fari, se la pavino okaze ne estus demetinta ovon?"
"Fi!" kolere diris la Baptopatrino. "Sensencaĵo!"