Vanc' neniam povis diri, kiel ĝi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado laŭ lia bontrovo, kaj la laŭvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj ŝovita eksteren sur la ŝtuparon de la palaco;-li mem, la Princo heredonta la reĝan tronon, estis forpuŝita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, aŭ la morton atendi.
"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kaŝis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
"Pri ilia malsatego mi ne ĝenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aŭ mi instigos la reĝajn sanghundojn kontraŭ vin."
Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kaŝinta ilin. Li estis ilin ŝovanta en siajn poŝojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis sufiĉe da dormoĉambroj, salonoj kaj manĝoĉambroj, sed ankaŭ estis bone provizita per ĉio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Ĉi tiun li humile petis de la nova reĝo, kaj ĝin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita puŝo, kiu preskaŭ ŝovis lin kapantaŭen al la fundo de la ŝtuparo. Antaŭ li kuris ridantaj paĝioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Ĉiu ŝajnis kore feliĉa vidante lin foriri.
"Koran adiaŭon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas ĝin atingi."
"Eliĝu!" akre diris la reĝa kato. "Kontenta mi estas, ĉar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek ŝutos flartabakon en mian vizaĝon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," raŭke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de ĉiu estaĵo en la reĝaj ĝardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, eĉ liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian feliĉecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Ĉiu vivanta kreitaĵo ĝojegis, kiam la reĝa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj ĝardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la ŝoseo, jam kore bedaŭranta sian petolaĵon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.
ĈAPITRO V
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam eĉ kunligis siajn proprajn laĉojn, estis por li iom malfeliĉa sorto, esti elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la tuta korteganaro. Unue li preskaŭ sentis tenton forĵeti la skatolon, kaj kun ĝi ĉiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsaĝeco, kaj tial li formarŝadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la ŝultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis ĝin; ĉar mi ofte vidas malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakaĵojn, kiujn ili kontraŭvole portas. Certe la Gereĝoj kaj la korteganoj preskaŭ marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la ŝancelado kaj svingado de tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran Sorĉiston, sed li tute ne sciis kie loĝas tiu persono, nek kiel agi por lin trovi; tial li nur rapidiris laŭpove, por foriĝi de la palaco, timante ke la nova reĝo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por lin kapti.
Estis ĉirkaŭ la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kuŝis laŭ la bordo de larĝa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta pro malsato, ĝojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovaĝaj fragoj, tute ruĝigante la teron. Unue li ĉirkaŭrigardis, serĉante iun, kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis sian pakaĵon kaj komencis manĝi tre rapide, ne atentante la regulojn de bona societo.
Li eĉ ne ekpensis, ĝis li estis sin pleniginta ĝis la gorĝo, ke liaj kunvojaĝantoj eble povas ankaŭ malsati. Tiam li malfermis la skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn movojn, dum ili faletis kontraŭ malgrandajn ŝtonetojn, aŭ implikiĝis en la herbaĵo, kaj senforte baraktis, kvazaŭ kaptitaj en ia terura densejo. Du-tri sidiĝis ĉirkaŭ unu maturan beron, kaj regalis sin per ĝi tie, kie ĝi kuŝis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Ĉefkanceliero, kiu ŝajnis ĉiam renkonti malfacilaĵojn, iel malpaciĝis kun granda, verda akrido, — kaj la batalo fariĝis tiel furioza, ke oni ne povus scii, kiu eliĝos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfeliĉan sinjoron, kaj fortimigus la insekton.
Malgraŭ tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj ĉiam konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kaŭzis al Vanc' tiajn fortajn paroksismojn de ridado, ke li ĉirkaŭruliĝis sur la herbo.
Kiam mallumiĝis, li tamen ĉesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis tiel laca, ke li apenaŭ povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka herbaĵo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kuŝiĝis sub etendiĝanta fagarbo, kaj profunde kaj dolĉe ekdormis.
La mateno trovis la Princon iom refreŝigita, kaj alportis al li freŝan decidemecon. Li decidis ekforiri por serĉi la Fragokoloran Sorĉiston, lasante nenian rimedon neprovita, ĝis li eltrovos lin, kaj konsentigos lin reŝanĝi la aliformitan korteganaron en ĝian staton antaŭan. Li do alŝultrigis la skatolon kaj brave ekpaŝis sur la vojo, tute nesciante kien li iros, kaj jam komencante bedaŭri, ke li ne sufiĉe atentis siajn lecionojn, por ke li nun almenaŭ sciu, al kiu direkto lia propra regno sin etendas.
Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la ŝoseo viron, kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis laŭlonge de la vojo.
"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne ĉesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur ŝtonon, kaj demetante la skatolon apude. "Vi faros el ĝi litkusenegojn, ĉu vere? Ili certe estos tre molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis strangeŝajna persono, portanta vestaron fabrikitan el ĉiuspecaj kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo, nur vidante lin, fariĝis malsata.
"Ĉu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn kusenegojn?" demandis Vanc', kies cerbo fariĝis pli komprenema per la vojaĝado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spiraĵo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li moviĝis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj dume turniĝis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la necesecon fari novajn.