"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris la Princo. "Mi ne estus tiel ŝparema pri la piedsignaĉoj; neniu alia zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spiraĵo, vi povus malŝpari iom pli da tio; ĝi kostas nenion."
La viro ne atentis ĉi tiun iom malĝentilan diron, sed tre diligente daŭrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', ĉiun minuton fariĝante pli kaj pli senpacienca; "vi povas almenaŭ sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran Sorĉiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por serĉi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos ŝuojn," respondis la alia. Tiam li ĉesis, kaj kolektis la spiraĵon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj daŭre eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu respondo. "Kie li loĝas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' leviĝis de la ŝtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej ŝparema homo, kiun mi iam vidis. Vi eĉ ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion. Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus ŝajni pura idiotaĵo; sed, iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam li turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen, decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru al mi la vojon al la Fragokolora Sorĉisto ĉi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis ruste nigra korvo, tre ĉifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan paron da ruĝe brilantaj okuloj.
ĈAPITRO VI
"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la fakton, ke neniu vin invitis al ĉi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas bileton por rezervita sidloko, ŝajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne interrompante la koncerton."
"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"
"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antaŭe. "Mi mem estas kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"
Kaj, sen pli da preparado, ĝi komencis, per terure raŭka kaj rompita voĉo:
"Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu ĉi kaĝ'; Ĝip-ĝap, nip-nap, Tungati tinum, ĝi mi sap', Donu botelon fromaĝ'."
"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencaĵo! Ĝi certe signifas nenion."
"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per ĝia briletanta okulo. "Ĉu vi komprenas la lingvon de amo?"
"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi ĉiam aŭdis, ke ĝi estas tre vanta."
"Parolante pri la limoj de reg-" malatente komencis la korvo; sed la Princo tuj interrompis.
"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."
"— no," trankvile daŭrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni. Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj vojaĝas; tio estas-"
Sed, antaŭ ol ĝi povis daŭrigi la frazon, Vanc' ekprenis ŝtonon kaj ĝin ĵetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la aeron, rondirante pli kaj pli supren, ĝis kiam ĝi malaperis en la zenito.
"Dek kontraŭ unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem," malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laŭ la polva vojo.
La tutan ceteran tagon li marŝis, pli kaj pli laciĝante, ĝis je la sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur la bordo de la rivero.
"Hola!" kriis Vanc', ne tro ĝentile. La velkinta maljunulino rigardis la riveron, la arbon, la ĉielon, ĉion krom la polvokovrita Vanc'.
"Nu!" li diris ankoraŭ pli malĝentile, "kial vi ne respondas kiam oni parolas al vi? Ĉu vi scias, kiu mi estas?"
La maljuna virinaĉo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn, ankoraŭ ne rigardante lin.
"Ne," ŝi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas ŝupoluriston, havante tiun skatolon sur la ŝultroj, sed ŝupoluristo pli ĝentile parolus."
Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaŭ ol ĝi povis eliĝi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li demetis la pupdomon, kaj ĝin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la familio.
Sur la planko, meze de la plej granda ĉambro en la pupejo, estis la tuta korteganaro, kunveninte ĉirkaŭ la maljuna Reĝo, kiu estis sveninta pro malsatego.
"Li mortmalsatis!" kriis la Reĝino, per penetranta malĝoja voĉeto.
"Mi mem malsategas!" blekis la Ĉefkanceliero, per akra sed eta kriego.
"Ni ĉiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per voĉoj pli-malpli aŭdeblaj.
"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili ĉiam malsategas."
"Treege!" eĥis la maljunulino mokridante.
Tiel parolante, ŝi elprenis, el sub sia senkoloriĝinta mantelo, korbon, en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn ŝi komencis manĝi, kun granda ĝuado, ŝajne tute ne pensanta pri la Princo, nek pri lia familio.
"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone mortas."
"Efektive?" ŝi respondis, trankvile maĉadante.
"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
La maljunulino ne kontraŭstaris, sed simile al birdo ŝi nur saltflugis al branĉo de arbo, kie ŝi sidis manĝante tiel trankvile kiel antaŭe.
"Efektive!" kriis la malfeliĉa Vanc' surprizegite, "ĉu vi ankaŭ estas Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
"Ŝi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi ĉion scias pri vi mem."
Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino alĵetis al li duonon da kuketo.
"Jen sufiĉe por via familio."
Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da pecetoj por si mem.
"Atendu," diris la virino, sur la branĉo super lia kapo, "ĝis mi vidos, kio estas en la manĝaĵejo."
Tre subite ŝi malaperis, sed baldaŭ, en la flanko de la arbotrunko, malfermiĝis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizaĝo elrigardis.
"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la ŝranko," ŝi diris. "Vi povos havi ilin. Mi opinias, ke ili estos sufiĉe bongustaj kun iom da mielo."
Tion dirante, ŝi proponis du-tri ŝimohavajn panpecetojn, kiujn Vanc' kiel eble bonhumore akceptis.
"Kie estas la mielo?" li demandis, ĉagrenite rigardanta la sekajn pecetojn.
"Ho, mi manĝos la mielon, dum vi manĝos la panpecojn. Tio sendube estos la plej bona plano."
"Mi opinias ke vi estas sufiĉe avara!" li kolere kriis.
Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en la mano de la maljunulino.
"Ho, tre bone," ŝi diris; "tute laŭ via elekto. Vi kompreneble ne estas devigata ilin ricevi."
La kompatinda Vanc' apenaŭ ne ploris pro ĉaĝreno kaj malsato, kaj ĉi tiu lasta malfeliĉaĵo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la panon, ke fine la stranga maljuna virinaĉo pentis, kaj ĝin redonis; kaj neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj ŝimohavaj pecetoj da pano.
"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la manĝadon; kaj ŝi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu, kie ĝi estis aperinta.