"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Ĉu vi scias, kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke laŭborde. Kian familion vi havas? Feliĉan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas feliĉaj," estis la respondo. "Mi scias, ke mi mem ne estas tia. Eble ili pli ĝuas esti portataj, ol mi ĝuas porti ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fiŝkaptisto. "Ĉu ili povas danci, kaj manĝi bulkojn, kiel urso, ĉu ili bataletas kaj batas unu la alian, simile al pulĉinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Ĝi tute ne estas spektaklo. Ĝi estas-"
Tiam, rememorante ke, se li estus malĝentila al la fiŝkaptisto, certe estus neeble ricevi vespermanĝon, li fariĝis pli ĝentila, kaj fine diris:
"Ili estas-mi volas diri, ili ŝajnigas sin gereĝoj kaj ilia korteganaro."
"Vere," kriis la fiŝkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindaĵo. Mi neniam vidis tian. Eniru kaj manĝu, kaj ni poste elprenos la pupojn."
Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Ĝi estis tre malbonŝajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la fendoj estis ŝtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro brulis sur aro da plataj ŝtonoj, kiuj servis anstataŭ kameno. La edzino de la fiŝkaptisto, maljuna kaj sufiĉe kurbiĝinta pro reŭmatismo, ĉirkaŭe lametis, preparante la vespermanĝon, kiu, kiel ŝi diris, preskaŭ estas preta. Kiam ĝi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la kompatinda Princo, malgraŭ sia malsato, ne povis facile engluti la sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfreŝan akvon, el kiuj konsistis la manĝaĵoj.
Post kiam li finis la manĝon, — kiu ne okupis longan tempon, kiel oni povas supozi, — li starigis la skatolon sur la tablon kaj ĝin malfermis.
"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutraĵo, kaj vi vidos, kiel bele ili ŝajnigos manĝi kaj trinki."
Tamen, se la nutraĵo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke ĝi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis manĝi eĉ peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la poŝtuketojn; kaj la Reĝo eĉ frapetis la orelon de la Ĉefkanceliero, tiel ĉagrenita li estis, ne povante manĝadi.
Ĉio ĉi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazaĵo nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, ĝis la mallumo tute kaŝis la kvazaŭpupojn.
Dum la nokto, kiam Vanc' kuŝis sur la malmola argila planko de la dometo, vane penante dormi, li subaŭdis la geedzojn mallaŭte kunparolantaj.
"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe ĝin faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton kiel mian propraĵon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu tagon dum foiro, ol mi ricevas ĉi tie tutan jaron fiŝkaptante."
"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino, — "vi ne suferigos la knabon, ĉu vere, edzo?"
"Suferigos lin? Ne," respondis la fiŝkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi vendos lin, kiel mariston, al la ŝipo naĝanta en la haveno; kaj poste mi prenos la spektaklon, kaj ĉirkaŭvagados, gajnante monon."
Oni povas imagi, ke Vanc' tion aŭdinte timtremis pro la penso, ke la familio estas ŝtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen li tre kviete kuŝadis, ĝis laŭta ronkado montris ke la geedzoj dormas; tiam li senbrue leviĝis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li alŝultrigis la ŝarĝon, kviete ŝteliris el la dometo, kaj, spite la mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican fiŝkaptiston kaj lian kabanon.
Je la tagiĝo, li renkontis viron ŝovantan sian boaton for de la bordo, kaj demandis al li, kien kondukos lin la laŭborda vojo.
"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, aranĝante la remilojn, "ĉar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu ĝin, ĉar ĝi tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata ĝin sekvi, ĉar li ne kuraĝis reiri; li tial marŝadis antaŭen, kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis peza, kaj en ĝi la korteganoj zumis, simile al aro da koleraj abeloj, ĉar ili devis tiel longatempe esti sen manĝo.
ĈAPITRO IX
Ĉirkaŭ la tagmezo al la Princo aliĝis meduzo, kiu montris gajan kaj feliĉan karakteron, kaj insiste kunigis sin kun Vanc' kaj lin akompanis. La knabo opiniis ke li jam havas tiom da personoj, kiom li povas prizorgi, kaj li klare diris tion al la kreitaĵo.
"Krom tio," li finis tre malafable, ĉar lia pacienco estis efektive elĉerpita, "verdire, vi tiel plaŭdiras, ke vi faras min nerva."
"Knaboj ne devus posedi nervojn!" trankvile diris la meduzo. "Kompreneble, se mi ne havas krurojn, mi ne povas piediri; kaj, se mi ne povas piediri, mi devas plaŭdiri. Tio estas klara, eĉ al vi, mi supozas."
Princo Vanc' estis tro kolera por respondi; tial la paro kuniradis sen sono, krom la lacaj paŝoj de la knabo, kaj la brua plaŭdado de la meduzo, sur la malseketa sablaro de la marbordo. Preskaŭ je la sunsubiro, ili atingis larĝan kampon, kie ia matura greno ŝajne vegetadis, kaj tra kiu fluis kristalklara rivereto, ombrata per arboj.
Al tiu kampo la laca Princo ĝoje sin turnis, kaj antaŭ ĉio malfermis la skatolon, preskaŭ timante ke li trovos la kompatindajn korteganojn tute mortintaj pro la kruela malsato. Senvivaj ili ankoraŭ ne estis, sed ili kuŝis malfortaj kaj palaj, kaj ŝajnis ke tre malmulte da forto al ili restis. Por ili la Princo rapide plenigis kelke da glaningoj el la klara, malvarma rivereto, kaj poste, ekprenante unu el la longaj grenspikoj, kiuj estis multnombraj, li rompis ĝin kiel eble plej rapide.
"Kruda tritiko," li diris, "kompreneble ne estas bongusta; tamen ĝi almenaŭ malhelpos la malsat-"
Surprizite li haltis, kaj tio ne estas mirinda; ĉar, anstataŭ la atendita greno, la spiko estis plena de grandaj ĉokoladaj bombonoj, ĉiuj plej bongustaj; kiel la Princo, provante unu el ili, konstatis. Mirefrapita li malfermis alian spikon, kaj el ĝi elfalis citronaj sukeraĵoj; migdaloj plenigis trian, kaj kvara enhavis sukeritajn daktilojn. Unuvorte, la tuta mirinda kampo estis plena de sukeraĵoj: kokosaj kukoj kaj makaronoj; kremfigoj, alteoj kaj gumbombonoj; migdalpastaĵo, nuksa kando, sukeritaj semaĵoj kaj glaciumaj fruktoj; verdire, oni ne povas eĉ revi pri ia dolĉega sukeraĵo, kiu ne estis trovata, freŝa kaj sufiĉega, en tiu ĉarma kampo.
Tre rapide la Princo metis kelke da belaj bombonoj sur la tablon en la pupdomo. La Reĝo, tro malsata por zorgi pri ĝentila konduto, tranĉis per sia glavo, kaj gesinjoroj ekkaptis la detranĉaĵojn per la manoj, kaj manĝis kiel malsateguloj. Unu vinbombono provizis al ili bonegan trinkaĵon, kaj tiamaniere la korteganoj festenis tiel gaje, ke oni vidante ilin multe ĝojus.
Vi povas esti certa, ke Vanc', liverinte nutraĵon al la familio, ne okupis longan tempon provizante al si mem; kaj senŝeliginte grandan aron da bombonoj, li eksidis por trankvile ĝui ilin, kiam li ĉagrenate aŭdis apud si la malŝatatan voĉon de la meduzo.
"Unue nutru min!" kriis la kreitaĵo; "mi ne havas manojn por kolekti bombonojn por mi mem. Unue nutru min! Ankaŭ mi malsatas!"
Kompatinda Princo Vanc'! Li ja estis laca kaj varma kaj malsata, kaj li tute perdis la paciencon.
"Iru do, kaj manĝu sen manoj!" li kolere kriis; kaj, ekprenante la senmuskolan aĵon, li nekonsidere forĵetis ĝin inter la trunketojn en la grenkampo.
Tamen li apenaŭ ekspiris libere, kaj ĵus enmetis la dentojn en bonegan peceton da migdala sukeraĵo, kiam revenis la meduzo, tute sendifekta kaj tiel gaja kiel antaŭe.
"Nu, kial vi bezonus agi tiamaniere?" demandis la kreitaĵo; "tio ne povas amuzi vin, kaj ĝi ne difektas min. Mi certe revenos, tiel ofte kiel vi min forĵetos; tial vi vidas ke tio tute ne utilas; kaj, se ĝi ne utilas, ĝi certe ne estas utila. Mi supozas, ke vi mem povas vidi tion. Nutru min!"