"Mi ne vidas ian rimedon vin nutri," respondis la Princo, havante plenbuŝon da sukerita abrikoto; "vi certe ne havas buŝon."
"Tio ŝajnas vera," afable respondis la alia; "sed nur metu molan bombonon sur mian dorson, kaj rimarku tion, kio okazos."
La Princo obeis, kaj havis la plezuron vidi, ke granda oranĝbombono laŭgrade malaperis, dum la meduzo malrapide ensorbis ĝin.
La unuan fojon dum sia tuta vivado, la Princo estis manĝinta tiom da sukeraĵoj, kiom li volis, kaj ĵus trinkis iom da akvo el la klara malvarma rivereto, kiam li aŭdis voĉon similan al la tondro resonanta inter la montoj.
"Kiu estas tiu," ĝi kriis, "en mia bombonkampo, miajn bombonojn ŝtelanta?"
La koro de Vanc' laŭte frapis kontraŭ la ripoj, kiam li levis la okulojn kaj vidis vidaĵon, kiu povus eĉ kaŭzi, ke reĝo kaj lia armeo ŝanceliĝu en la ŝuoj; des pli multe povus timi kompatinda princeto, devigata zorgi pri korteganaro, kaj nur havanta meduzon kiel helpanton!
ĈAPITRO X
La vidaĵo, kio la Princon tiel timigis, estis terura giganto, certe tiel altkreska kiel la plej alta turo kiun oni iam vidis, havante en la frunto tri grandajn malbelegajn okulojn, ruĝan, blankan kaj bluan, kaj montrante buŝegon similan al malluma kaverno en montflanko.
Antaŭ ol Vanc' vere sciis kio okazas, li trovis sin ekkaptita kaj staranta sur la manego de la giganto, kvazaŭ sur tablo.
"Mi petas," li diris, parolante tre rapide, ĉar li estis tiel ege timigata, — "mi petas, nur malmultajn ni forprenis, ĉar ni preskaŭ mortmalsatis; ni ne sciis, ke ili apartenas al vi, kaj ni ne intencis ian malbonon. Bonvolu, ho, bonvolu permesi, ke ni foriru unufoje por ĉiam, kaj ni promesos ke ni neniam, neniam plu revenos."
"Ho, ho!" ekkriis la giganto ridegante, "Foriru? Ĉu vere? Ne tiel rapide, hometo! Mi ŝatas tiajn etulojn kia vi estas."
La kompatinda Princo senforte ĉirkaŭsaltetis sur la vasta manplato de la giganto, sed nenion povis fari por sin helpi; kaj li devis stari rigardante dum la grandegulo, per la alia mano, ekprenis kaj iom skuis la skatolon, kaŭzante ke la hometoj konfuze ĉirkaŭfaletis, ricevantaj de la tabloj kaj seĝoj multe da frapetoj.
"Ĉi tiuj tre amuzos mian edzinon," diris la giganto, hejmen ekpaŝegante. "Mi ne mirus se ŝi vin konfitus per bruna sukero. Mi ĝuas tiaspecajn frandaĵojn, kaj de longatempe mi ne trovis tiajn."
Aŭdante ĉi tion, la kompatinda Vanc', kiel oni povas supozi, tute malsaniĝis pro timo; sed ne vidante ian vojon por forkuri, li fermis la buŝon kaj vigle ĉirkaŭrigardis ĝis, post iom da tempo, ili atingis la kastelon de la giganto. Ĝi estis vasta griza konstruaĵo, havanta ferbaritajn fenestrojn, kaj ĉe la pordego tri hundojn, tiel grandegajn kaj tiel malbelegajn ke, nur aŭdante pri ili, oni timtremus; tial mi nenion rakontos pri ili. Kvankam ili aspektis terurege, ili timis la giganton; kaj, je lia ordono, ili tre humile kuŝiĝis, kaj eĉ ne subbojis kiam li preterpaŝegis trans la korto kaj en la ĉambregon de la kastelo.
"Edzino!" kriis la grandegulo al virino, kiu staris sin admirante antaŭ granda spegulo ĉe la fundo de la ĉambro. "Edzino, venu vi ĉi tien kaj vidu kion mi trovis."
"Kion vi trovis?" ŝi demandis, ne turnante sin for de la spegulo. "Ĉu ĝi estas io per kio oni povos sin vesti?"
"Stultulino!" kriegis la giganto. "Ĉu vi ne povas pensi pri io krom vestado, sinjorino? Ne, ĝi estas multe pli bona ol io, per kio sinvesti; ĝi estas io manĝebla. Rapidu, surmetu la poton."
Aŭdinte tion, la kompatinda Princo tute perdis la esperon, kaj li pensis ke lia fino jam alvenis. Sed la edzino emfaze anoncis, ke estas multe tro malfrue por kuiri ion novan por la vespermanĝo, kaj ke la edzo atendu ĝis la mateno.
"Kio do estas por manĝi?" malkontente demandis la giganto, ĉar li vere sopiris al la freŝa boletaĵo, kiun li estus farinta el la Princo.
"Nu," respondis la gigantino, "estas la marserpenta pasteĉo, kiun mi revarmigis, kaj mi malfermis ujon da elefantkapoj kiel almanĝaĵo."
"Do rapidu por alporti ĝin," grumblegis la giganto, "aŭ nekuiritan mi englutos tiun ĉi knabon en unu sekundo."
Pro tio la gigantedzino, kiu estis neniel malbonkora virino, malgraŭ ke ŝi tro ĝuis belvesti sin, kaj estis iom fiera pri sia beleco (oni devas konfesi, ke estis multo pri kiu esti fiera, ĉar ŝi estis tiel alta kiel turo!), ŝovis Vancon en angulon, por lin kaŝi for de la edzo; kaj en la angulo Vanc' estis kontenta resti kaŝita, dum la giganto forglutis grandegan vespermanĝon, kaj trinkis tutan barelon da biero, kiun la edzino elprenis el vasta tinego en angulo de la ĉambro.
Fininte sian manĝadon kaj trinkadon, la grandegulo ordonis al la edzino, ke ŝi zorgu pri la knabo, por ke li estu en senriska loko konservata dum la nokto; poste, ekprenante kandelon tiel longan kiel fazeolstango, li multpeze faletante foriris en la litegon. La edzino, kiu estis sidinta apud la fajro, nun leviĝis kaj invitis la Princon, ke li venu kaj partoprenu en la manĝado.
"Bela knabeto vi estas," ŝi diris, "kaj tiu puncavelura jako certe estis belega, antaŭ kiam ĝi tiom malpuriĝis. Venu, manĝu pecon da pasteĉo, kaj trinku iom da biero; morgaŭ vi devos esti bonstata. Se vi devos esti boletata, vi certe plivolos esti bongusta boletaĵo, ol malbongusta."
"Mi ne estas tiel certa pri tio," malgaje respondis Vanc'. "Se mi devos esti kuirata, vole nevole, mi opinias ke mi preferos esti speciale malbongusta."
"Ho fi!" kriis la gigantino. "Bonaj knabetoj ne parolas tiamaniere; kaj, ke vi estas bona knabeto, mi estas certa pro via mieno. Kio estas en via skatolo? Juveloj?"
"Se mi montros al vi," demandis Vanc', kun iom da espero en la voĉo, "ĉu vi lasos min forkuri? Kara, bonkora sinjorino, vi min ja kompatas, ĉu ne? Mi estas certa, ke vi estas komplezema kaj bonega. Nur lasu min iri, kaj mi alsendos al vi belegajn juvelojn. Ion ajn mi faros por vi, se vi nur bonvolos permesi ke mi foriru."
"Ne," diris la gigantino, "tion mi ne povos fari. Se mi lasus vin foriri, li min mortbatus. Cetere vi ne povus preterpasi la hundojn, se eĉ dudek fojojn mi vin liberigus. Sed mi diros al vi, kion mi faros: se vi malfermos la skatolon, mi kloroformizos vin morgaŭ, antaŭ ol mi vin kuiros; kaj vi ne sciiĝos pri tio, kio al vi okazas, — — ĝis kiam vi estos vere kuirita kaj manĝita!"
Malmulte da konsolo Vanc' trovis en tio, kiel vi povas imagi; sed li sentis ke la gigantino havis bonan intencon, kaj li ankoraŭ esperis iamaniere foriĝi; tial li laŭeble forviŝis siajn larmojn kaj malfermis la keston. Tuj kiam la etuloj estis liberigitaj, ili diskuris sur la tablo, avide manĝante la pecetojn da avenpano kaj grajnojn da sukero, kiujn la malbonordema gigantino estis disseminta. Kvankam malgrandaj estis la hometoj, iliaj juveloj kaj kostumoj brilis kaj prezentis belan spektaklon; kaj la grandegulino sin apogis sur la kubutoj kaj rigardadis ilin kun granda plezuro, proklamante ilin la plej belaj aĵetoj, kiujn ŝi iam vidis.
"Mi ja ne mirus, se la edzo donacus al mi tiujn etulojn; tro malgrandaj ili estas por iel utili, escepte kiel gustigilo. Mi volus iamaniere ilin uzi."
Kiel estas antaŭe dirite, la gigantino estis vanta virino, kaj ĉiam pripensadis, kiamaniere io povus esti uzata kiel vestaĵo aŭ ornamaĵo.
"Mi havas ideon," ŝi diris, subite ekstarante kaj alportante bobenon de rozeruĝa silkfadeno el sia kudraĵujo, kiu lasta havis amplekson de granda vestkesto. "Oni rakontas pri sinjorinoj, kiuj surportas vivantajn skarabojn, per etaj orĉenoj alligitajn al la broĉoj. Mi opinias ke mi povas fari ion similan el ĉi tiuj pupetoj."
"Sed, Sinjorino," konsternite petis Vanc', "ŝajne vi ne komprenas, ke ĉi tiuj estas miaj propraj reĝaj parenc-"
"Nu, vi silentu!" ŝercete kriis la gigantedzino, "aŭ mi vin trempos en tiun vaporplenan kaldronon, eĉ sen unu ekflaro de kloroformo; kaj vi ne povas imagi, kiel malagrabla vi tion trovus; vi vere ne povas."
Aŭdinte tion, la Princo timtremis, kaj tre malforte diris: