"Bonvolu ne dolorigi ilin, kara Sinjorino Gigantino; tre sentemaj ili estas."
"Mi ne dolorigos ilin," respondis la sinjorino, "almenaŭ nur sufiĉe por ilin piedflirtigi. Ili ŝajnas tiel amuzaj, kiam ili piedflirtas."
Parolante, ŝi ligis pecetojn da silkfadeno ĉirkaŭ la taliojn de la gereĝoj, kaj ĉi tiujn pendigis de siaj oreloj, kiel infanoj kelkfoje pendigas butonojn, kiam ili ŝajnigas havi oreljuvelojn. Fiksinte la strangajn ornamaĵojn, ŝi fabrikis kolĉenon el la princinoj kaj korteganoj, kaj, ĝin surmetinte, ŝi admiris sin per la spegulo, kvazaŭ ŝi neniam ĉesus. Tamen, post iom da tempo, ŝi iĝis tiel dormema, ke ŝi ne povis plu vidi, kaj eĉ estis tro laca por balanci la kapon kaj ĉirkaŭsvingi la gereĝojn sur siaj oreloj. Ŝi remetis la novan juvelaron en la skatolon, kaj, ekprenante la Princon, ŝi enmetis lin en lignan birdkaĝon pendantan je la muro.
"Agrable sonĝu," ŝi gaje diris, kaj tiam ŝi ankaŭ foriris por kuŝiĝi.
ĈAPITRO XI
Forlasite sola en la altependanta kaĝo, la kompatinda Princo ja tute malesperis. Nenian elvojon el siaj malfeliĉaĵoj li vidis, kaj li ne povis ne plori, ĝemante pri sia mizera sorto.
"Tiu malica Blua Sorĉisto estas kulpa pri ĉio," li kriis; ĉar ne envenis en la penson, ke estis lia propra malbona konduto, kiu unue venigis la Bluan Sorĉiston al la palaco.
Je tiu momento, dum paŭzo inter siaj plorĝemoj, la Princo ekaŭdis konatan moleplaŭdantan sonon sur la ŝtona planko sub la kaĝo; malsupren rigardante, li surprizita vidis sian antaŭan kunulon, la meduzon.
"Kiel vi fartas?" ĝentile demandis la meduzo. "Mi supozas ke vi ne estas tre feliĉa min vidante."
"Ho jes, mi vere estas," ne tre ĝentile kriis la Princo. "Nuntempe vidante iun ajn, negrave kiun, mi estus feliĉa. Kiamaniere vi pasis la hundegojn?"
"Mi flugis," respondis la kreitaĵo.
"Meduzoj ne povas flugi," diris la Princo; "tio do ne povas esti vera."
"Nu, mi do naĝis," respondis la meduzo; "kaj, se tio ne estas vera, ĝi estas malvera, mi supozas. Eĉ vi povas vidi la saĝecon de tio, ĉu ne? Tamen, estante ĉi tie, mi havas ion por sciigi al vi. Ĉi tiu kastelo estas en la teritorio Bogarru, kaj Bogarru staras ĉe la okcidenta limo de Gajlando, kiu-"
"Kiu ajn zorgas pri limoj?" interrompis la senpacienca Princo; "Ĉu vi havas nenion pli agrablan, pri kio paroli?"
"— venigas min al mia temo," trankvile daŭrigis la meduzo. "Kiam ajn mi unuafoje vizitas ian lokon, mi povas efektivigi unu deziron. Ĉi tiu estas mia unua vizito en Bogarru. Nun la demando estas jena: Ĉu mi deziru ke la idolanoj de Gobs-Insulo estu konvertitaj, ĉesu manĝi siajn avinojn, kaj komencu surhavi vestojn, aŭ ĉu mi deziru ke oni liberigu vin kaj la korteganaron en la daŭro de katokulsigno?"
"Ho, la lasta, la lasta," kriis la Princo, tro ekscitita por paroli korekte. "Kara, kompleza, bonkora meduzo, bonvole deziru ke mi eliĝu el tiu ĉi loko terura, kaj vi povos ĉien kuniri kun mi, se vi volos, kaj mi neniam plu parolos malĝentile al vi, tiel longatempe kiel vi vivados."
"Ha!" ĝi respondis, "mi timis ke vi tiel elektos. Vi pli zorgas pri vi mem, ol pri la Gobs-Insulanoj. Tio ne estas vere nobla, sed eble estas natura. Nu, malfermu la buŝon kaj fermu la okulojn."
La Princo obeis, kaj sur lia lango subite troviĝis tre maldolĉa gusto; fajreroj dancis antaŭ la fermitaj okuloj, kaj li tuj sentis kontraŭ si bloveton de freŝa malvarmeta aero.
"Malfermu la okulojn," diris la voĉo de la meduzo.
La Princo tion faris, kaj surprizite li sin trovis ekstere kaj la keston apud si, sur libera kampvojo, dum steloj briletis super la kapo.
"Ho, kara, bonega meduzo!" li ĝoje kriis; "kiel mi iam ajn povos vin danki?"
"Ŝajne vi amas min pli ol antaŭe," sarkasme diris la meduzo. "Tamen mi vin pardonas. Se vi volas trovi la Fragokoloran Sorĉiston, antaŭeniru rekte laŭ ĉi tiu vojo, ĝis kiam vi atingos la domon de la Komikulo. Flubalu!"
Dirante tiun lastan misteran vorton, la meduzo malaperis.
"Kia domaĝo!" diris la Princo; "mi neniam povos sciigi al ĝi, kiel forte mi bedaŭras mian malĝentilecon. Mian solan amikon mi perdis. Mi volus scii kion signifas 'flubalu'."
Sed tio estis tiel malfacile solvebla problemo, ke fine Vanc' decidis ĝin forlasi. Do, ŝultriginte sian ŝarĝon, li vigle ekiris laŭ la ŝoseo, ne kuraĝante resti ĝis la taglumo, pro timo ke la grandegulo vekiĝos kaj, eltrovante la foreston de sia kaptito, sekvos lin kaj lin reportos al la terura kastelo de Bogarru.
ĈAPITRO XII
La tutan nokton Princo Vanc' piediris sub la steloj kaj, eĉ por enspiri, ne haltis ĝis kiam li vidis la ĉielon ruĝiĝantan pro la venonta sunleviĝo; tiam, transgrimpinte branĉobarilon, li kuŝiĝis per ĝi ŝirmita, kaj tuj ekdormis profunde.
Kiam li vekiĝis, la suno alte sin montris, kaj li ekaŭdis grandan bruadon de sonoriloj, trumpoj kaj tamburoj, kvazaŭ li estus meze de ia festo. Frotante la okulojn, li leviĝis, kaj eltrovis ke li ekdormis sur kampo, kiu nun estis gaja pro centoj da festantoj. Flagoj flirtadis super tendoj kaj budoj; muzikistaroj ludis; vitrofaristoj kaj ĵonglistoj faradis siajn mirindaĵojn; gaje vestitaj kamparanoj kantis, dancis kaj festenis; kaj plie sin montris ĉiuspecaj spektakloj, balanciloj kaj karuseloj, sufiĉaj por kaŭzi tutan kapturniĝon.
La Princo estis tiel ravata, ke li eĉ iom forgesis sian malsaton kaj lacecon, kaj ĉirkaŭiris de unu vidindaĵo al alia, kriante "hura!", dum la ĵonglistoj kaj ŝnurdancistoj prezentis siajn kuriozajn kaj danĝerajn ludaĵojn. Fine li alvenis al budo, kie maljunulino kuiris, en kaldrono super fajro, vaporiĝantan viandsupon, kiu al la malsata Princo ŝajnis eligi pli agrablan odoron ol ia ajn supo, kian li dum la tuta vivdaŭro iam flaris.
"Ha!" li avide ekkriis, "tiu odoras bonege, patrineto!"
"Jes," respondis la maljunulino, "kaj vere ĝi devus; ĉar ĝi enhavas bluajn kolombojn, belgrasan kokon, tri sovaĝajn leporojn, kaj ĉiun legomon kaj bongustan kreskaĵon, kiu sin trovas en Gajlando. Ĉu vi deziras plenpelvon?"
"Certe, mi deziras! Kaj granda estu la pelvo!" diris la Princo, atendante dum la maljunulino plenigis lignan pelvon per la alloga boletaĵo.
"Jen!" ŝi ekkriis, al li proponante ĝin, "jen ĝi estas; kaj sufiĉe bongusta por reĝa princo, se oni permesos ke mi, kiu ĝin faris, diru tion. Unu arĝentmoneron, mia bela junulo, kaj ĝi estos la via."
"Sed," balbutis la Princo, per buŝo malsekiĝanta pro la bona odoro, "sed mi ne havas arĝentmoneron. Se vi nur volos doni ĝin je kredito, mi vin pagos tuj kiam ajn mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston."
Subite li ĉesis, vidante ke la virino lin mokas. Ŝi jam ekprenis la supon, ŝajne for de lia buŝo mem kaj, laŭte kaj akre ridanta, ŝi montris lin per sia grasa montrafingro. Altirataj de ŝia ridado, ĉiuj kamparanoj alkuris kriantaj:
"Kio estas, Patrino Mikaelo? Kio estas la ŝerco? Diru, por ke ni ankaŭ povu ridi; ĉar ni devas ridi, vi scias. Ridado estas nia devo."
"Li petas ke oni kredite donu al li pelvon da supo," ridaĉis la maljunulino, "kaj li diras, ke li pagos al mi, kiam li trovos la Fragokoloran Sorĉiston."
Pri tio ĉiuj kamparanoj ĥore ridegis, ĝis kiam eĉ la montetoj resonis.
"Mi ne komprenas pri kio vi ridas," kolere kriis la Princo; "mi opinias ke vi estas malsaĝuloj."
"Kompreneble ni estas!" respondis la ridantaj kamparanoj. "Esti malsaĝe estas nia devo. Se ni ne povas ridi pri io, ni ridas pri nenio, ĉar tiu ĉi estas Malsaĝurbo, la plej gaja urbo en Gajlando."
"Sed," demandis Vanc' ofendite, "ĉu neniu ĉi tie ion scias? Ĉu neniu posedas iom da saĝo?"
"Certe ne," diris la aliaj. "Kiu zorgas pri sciado, kaj kion saĝo utilas? Ni ĝuas la vivadon, kaj tio por ni sufiĉas."
La Princo volis riproĉi la kamparanojn, ĉar ili tiel malsaĝe babilis; sed la vortoj strange sonis al li bone konataj, kaj li subite memoris, ke li mem foje ilin uzis, kiam lia instruisto instigis lin, ke li lernu pri frakcioj ordinaraj.