Intertempe la kamparuloj, ĉiam avidaj de novaĵo, deziregis ekscii, kio estas en la mistera dometo portata de la Princo.
"Se ĝi estas spektaklo," ili kriis, "malfermu la kesteton kaj starigu la marionetojn. Ni sopiras al io nova, por ke ni ĝin ridu."
Sed la Princo ne opiniis, ke plaĉus al la gereĝoj, esti priridataj de amaso da oscedantaj terkulturistoj. Kompreneble, li ilin antaŭe montris, sed private, ne kiel efektivan spektaklon ĉe kampara foiro. Antaŭ kelke da tagoj tio tute ne hontigus la Princon; sed suferado kaj malfacilaĵoj rapide ŝanĝadis Vancon en knabon tre malsamspecan de tiu princo, kiu, antaŭ kelke da tempo, malesperigis sian kompatindan instruiston, kaj turmentis la tutan korteganaron.
Tamen, la mizera vojiranto pripensis ke, ĉar nur pagante monon oni povas ricevi manĝaĵojn, oni iamaniere devas monon akiri; se ne, la korteganaro kaj li mem certe mortos pro malsato. Ankaŭ li ekpensis ke, eĉ se lia familio ankoraŭ havas sentojn, ĉi tiuj devas esti tiel etaj, ke ili estas tute negravaj; kaj li tial malfermis la skatolon, kaj elmontris siajn malgrandajn parencojn, dum la kampuloj kriridis pro la gestoj kaj gracimovoj de la hometoj, kaj al ili donacis ĉiuspecajn kuketojn, fruktojn kaj bombonojn, por vidi ilin manĝi. La Kortega Pastro aparte amuzis la terkulturistojn, ĉar li ekkaptis la solan sukermigdalon, kaj tuj forkuris en angulon, sekvata de la tuta hometaro, ĉiuj malpacantaj kaj disputantaj kiel eble plej maldece. Ĉi tiu vidaĵo tiel plaĉis al la kamparanoj, ke ili donis al Vanc' multe da bonaj arĝentmoneroj; pro kio, li fine povis aĉeti por si matenmanĝon, kvankam vi povas certiĝi, ke li ne aĉetis ĝin de la maljunulino, kiu antaŭe lin mokis.
Kiam li jam finis sian manĝadon, sidante sur la herbo antaŭ budo, kie oni vendis kokpasteĉojn, li leviĝis kaj ĝentile demandis la kamparanojn pri la vojo al la domo de la Komikulo.
"Malproksima estas la domo," ili kriis, "sed la Komikulo estas ĉi tie ĉe la Foiro, se vi nur povos trovi lin. Oni ne ĉiam povas lin trovi."
"Tiu ĉi estas la Komikulo," kriis ĝoja voĉo. "Tiu ĉi estas mi. Jen mi estas. Kial vi ne kaptas min?"
ĈAPITRO XIII
Vanc' ekrigardis kaj vidis, saltetantan kaj ĉirkaŭdancantan malantaŭ proksima budo, grasan hometon verde vestitan, kaj superŝutitan per flirtantaj rubandoj kaj tintantaj sonoriletoj. Li ŝajnis tiel viva kaj gaja, ke unuavide la Princo estis tute ĉarmita; sed baldaŭ li pensis ke lia aspekto estas pli agrabla ol lia konduto; ĉar la Komikulo volis halti nek por paroli nek por aŭskulti, sed kuradis kaj saltetadis ĉirkaŭe, kaj sin kaŝadis post budoj kaj grupoj da kamparanoj tiamaniere, ke Vanc' malesperis, iam ajn ekscii de li: kie loĝas la Fragokolora Sorĉisto.
"Mi volas kun vi paroli, se plaĉas al vi," kriis la Princo. "Estas io, kion mi devas al vi diri, vere mi devas."
"Do min kaptu!" ekkriis la Komikulo. "Sekvu min. Kurĉasu min. Hupla! Jen vi vidas min, jen vi ne vidas. Hura, pro mi kaj miaj kruroj!"
For rapidiris la Komikulo, kaj for kuregis la kolera Princo, lin sekvanta. Sed Vanc' baldaŭ sciiĝis, ke tute malutile estas peni tiel rapidirantan kuranton ekkapti; tial li haltis, varmega, senspira kaj laca, dum ĉiuj kampuloj mantenis la flankojn por ne krevi pro ridado, kaj kriis:
"Hura, pro la Komikulo!"
"Ĉu vi cedas?" demandis la Komikulo, kiam Vanc' sin sidigis apud sia skatolo kaj viŝis la frunton varmegan.
"Kompreneble jes," malafable respondis la Princo. "Mi opinias ke vi devus honti. Kial do vi volas tiel agi?"
"Tute por la posta amuzado," diris la Komikulo.
Nun, ĉar tiu ĉi fine haltis, la Princo ekvidis, ke lia nazo montras strangan kaj kuriozan formon. Ĝi ne nur estis grandega kaj verdkolora, sed ĝi finiĝis per longa kaj maldika tubeto, iom simila al peco da makaronio, kaj aŭ por ornamo aŭ por oportuneco, ĝi estis tordita simile al okcifero.
"Tute por la posta amuzado," rediris la Komikulo.
"Nu," diris la Princo, "laŭ mia opinio, tio unue ne povas esti granda amuzado por plenkreskulo, kiel estas vi, kaj ĝi certe ne povas esti ia ajn amuzado poste."
"Ho," respondis la Komikulo, "tio nur estas kurioza diro mia, vi scias. Efektive ĝi signifas nenion. Sed kion de mi vi deziras?"
"Iu amiko mia, meduzo," komencis la Princo, "konsilis ke mi demandu de vi: kiel mi trovos la Fragokoloran Sorĉiston?"
"Pu!" kriis la Komikulo, rapide turnante sin sur la ŝupintoj, "tion mi ne volas diri. Kial mi devus? Estas nenio amuza en tio. Sed atendu! Ĉu la meduzo nenion diris krom tio? Ĉu vi estas certa, ke ĝi ne diris iom pli, eĉ ne unu vorton?"
"Nenion, kio signifas ion," Vanc' respondis. "Forlasinte min, ĝi diris 'Flubalu!'"
"Neeble," kriis la Komikulo, iom paliĝanta. "Ĉu vere? se jes, la afero, pro tio, montras alian aspekton, tre seriozan aspekton. Hejmenvenu kun mi, kaj morgaŭ mi forsendos vin sur la ĝusta vojo. Rapidu! Ĉar ni devos longan distancon iri, kaj malrekta estas la vojo."
Sekvante la kondukantan Komikulon, la Princo sin trovis denove sur la ŝoseo; laŭ kiu ili piediris ĝis la lastaj horoj posttagmeze, kiam subite la vojo profundiĝis en arbaron.
"Iom atendu," diris la Komikulo, "mi devas ekbruligi la nazon."
"Fari kion?" demandis la mirigita Princo.
"Ekbruligi la nazon, stultulo!" respondis lia gvidanto.
La Princo neniom plu diris, sed mirsilente rigardis, dum la Komikulo maltordis la okciferon ĉe la pinto de la nazo, kaj forprenis malgrandan kupran kovrilon, kiu kovris la ekstremaĵon. Poste li ekbruligis alumeton, kaj ĝin almetis al la pinto de ĉi tiu makaronisimila tubeto. Tuj sin montris lumo, grandan stelon similanta, kaj tiel vaste dissendis siajn flavajn radiojn, ke la malluma arbara vojeto fariĝis tiel brila kiel la tago.
"Pardonu, ke mi pri tio parolas," ĝentile diris la Princo, "sed tiu estas strangaspeca nazo, kiun vi havas."
"Tute ne," senzorge respondis la Komikulo; "tre ordinara en ĉi tiu regiono, — efektive, tre ordinara. Nur speco de meĉo; tiom kreskas tage, kiom forbrulas nokte. Antaŭen! Mi ekkuros, kaj vi devos min kapti. Hura! Jen vi vidas min, kaj jen vi ne vidas!"
Ho ve, pri la kompatinda Princo! Precipe estis "ne." Briletis kaj dancis antaŭ li la lumigilo, kiel ignis fatuus, kaj ofte tute perdiĝis; dum la laca knabo, ŝarĝita per la peza skatolo, laŭeble postkuris, faletanta super ŝtonoj kaj elstarantaj radikoj, plaŭdiranta tra kotaĵoj, kaj kontraŭ arbotrunkojn perforte kuranta, ĝis subite, kiam li estis tute preta malesperante falkuŝiĝi, kaj permesi, ke la malagrabla kunulo kien ajn iru, li ektrovis la Komikulon sin apogantan kontraŭ kradpordo de kurioza dometo, gajege ridantan pri la kurado, al kiu li instigis la Princon.
"Jen mi estas," diris la Komikulo. "Envenu! La edzino estas hejme, kaj sendube la vespermanĝo estas tute preparita, escepte de la spicado. Ĉiam mi mem spicas la manĝaĵojn, ĉar mi estas iom frandema."
Tiel parolante, li antaŭeniris en la domon, estinginte sian lumon kaj denove tordinte la nazon okforme.
ĈAPITRO XIV
La ĉambro, en kiu la Princo sin trovis, estis agrable hela, kaj oni jam preparis la vespermanĝon. La edzino de la Komikulo ŝajnis iom malgaja; kaj tio, laŭ la privata opinio de la Princo, tute ne estis stranga. Ŝia aspekto estis iom nekutima kaj miriga, ĉar la kapo estis tiel turnita sur ŝia korpo, ke la vizaĝo rigardis en tute malĝustan direkton.
"Kurioza efekto, ĉu ne?" demandis la Komikulo, rimarkante ke la Princo fikse rigardas la edzinon. "Mi ĝin faris unu tagon kiel ŝerco; kaj la plej bona ŝerco estas: ke mi forgesis la necesan sorĉvorton por ŝin rektigi."
"Ĉu ŝi opinias ke ĝi estas ŝerco?" demandis la Princo.
"Tion mi ne scias," indiferente respondis la Komikulo, "ĉar mi neniam demandis; kaj pri ĝi mi tute ne maltrankviliĝas."
"?eblatexc idis iv la soxcalp ŭC," diris la virino, post kiam la Komikulo jam estis iom okupita pri la manĝaĵoj.