Выбрать главу

— Mi ĝojas pro viaj larmoj, Fridolin, ĉar ili fluas al via koro kaj vi komprenas kun prujnotuŝitaj haroj la rajton de la juneco… Nu, ne tiel laŭte, ĉar eble ŝi vekiĝos!… Ŝi restos ja kun ni kaj la varmo de nia suneto ankaŭ nin dorlotos… Eĉ ĝi estos pli sentebla, se ŝi trovos komprenon ĉe ni… Nu, Fridolin, eĉ unu vorton mi ne diros plue, se vi tiel ploretadas! Ĉu ne honte al vi?

En penso la studento ŝteliĝis al la du maljunuloj. Profunde kortuŝita li ĵurvorte promesis dankemon por ilia boneco. La donacon, kiun ili edukis por li, li alte taksos, protektos ĉiam kaj ne forprenos de ili. Estas sufiĉe da loko en la granda flava domo por ankaŭ tiaj lacaj komediantoj, kiel majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Ho, kiel bele, kiel bone! Li sentis, ke nobligas lin la penso, donas forton al li, Forton al kio? Jes, lerni la matematikon, por ke ĉiutage estu trovebla sur la tablo de la flava domo — pano.

Denove la voĉo de Fridolin aŭdiĝis. Infana entuziasmo, la naiva ĝojo de projektado resonis en ĝi.

— Vi, Baltazar, ĉu vi scias?… Sciu do, se morgaŭ venos tiu gimnaziano… se tiu gimnaziano venos morgaŭ, tiam mi… tiam mi faros tian grimacon al li, ke eĉ liaj larmoj aperos pro la ridego kaj… kaj mi sidigos ilin unu apud la alian kaj mi montros al ili miajn plej spritajn ŝercojn… Ili ridu kune kaj havu reciprokan senĝenan plezuron en sia bonhumoro, ĉar vi estas prava, mia maljunuleto, ke ilia ĝojo, la ĝojo de la trovitaj infanoj radios sian tutan varmon al mia maljuna koro.

La entuziasmo de Fridolin influis ankaŭ majstron Baltazar. Lia voĉo fariĝis pli tonoriĉa, pli mola.

— Tiel, tiel, mia kara arlekeno! Vi estas la saĝa malsaĝulo kaj mi la malsaĝa saĝulo. Ni kompensas unu la alian. Vi instruos la homojn, ke ili mensogu al si plezurojn, dolorojn, celojn, venkon kaj gloron sur la duobla vojo de la animo kaj ili iru la vole faritan Golgoton, nomu la suferon bela, la laboron nobla, la ŝajnon reala kaj plantu la sopirflorojn, kolektitajn sur la paŝejo de la Sonĝo, en la ŝtonplenan tavolon de la Vivo kaj malsekigu, akvumu ilin per larmoj, varmigu ilin per anima rideto, ĉar tiamaniere ili povos forgesi, ke en la rondiro de la eterne alternantaj ŝajnoj estas ankaŭ ili mem nur pasemaj ŝajnoj. Tre bone estos tiel, mia maljuna kara arlekeno! Vi deklaru al la homoj, ke ili sonĝu la ŝajnorealecon de la ŝtonplena vojo kaj vivu la fiktivecon de la sopirflora sonĝovojo, ĉar sole tiamaniere estas konservebla la iluzio: la krono de la kreitaĵoj estas la homo, destinita je eterna vivo… Poste mi staros antaŭ ilin, montros mian koron, sange taŭzitan kaj krios al iliaj oreloj: neniam rerigardu! Kiu rerigardas, tiu facile povas ekvidi la vanecon de la irita vojo, la velkiĝon de la sopirfloroj, plantitaj en senfekunda humo, kaj konsciiĝinte pri sia naneco li perdos la forton, falos en la polvon kaj la aliaj nanuloj, la ŝajngigantoj, travados lin. Vidu, ni ambaŭ povus instrui efikplene la tre estimatan publikon. Vi kun cinabroruĝa nazo, blanke ŝminkitaj lipoj, kun verda peruko kaj konusĉapo sur la kapo kaj mi en nigra talaro kun ŝtofmasko. Tio estus la vera, ridegon elvokanta instruo! Pri ĉiu nia vorto oni ridus, ĉar la Homon kondukas ne la senco, sed la ŝajno. Prezentu al vi la gajecon, kiun vi vekus frapante la grandan tamburon kaj dirante al ili: kredu la nekredeblan, etendu la manojn al la neatingebla kaj kirasu vin per la plej bela ŝajno de via sonĝovojo — per la amo! Ho, kiel oni ridegus! Kaj poste montrante kun larmoplenaj okuloj al nia suneto vi tiel daŭrigus: sorĉan forton, magian povon havas la amo. Ĝi igas nin blindaj kontraŭ danĝeroj, forgesigas la vanecon de la batalo… nu, tiam certe aplaŭdo rekompencus vian klopodon, ĉar oni pensus vin ŝercanta. Kaj prezentu al vi, mia maljuna Fridolin, se mi alparolus ilin jene: estu fanatikuloj de la amo kaj tiam vi kredos komenci novan vivon post la morto, kaj estu la suverenoj de la amo, tiam vi estos kirasitaj kontraŭ la seniluziiĝo kaj la doloro ne faligos vin en la polvon, kaj estu amantoj de la amo, ĉar tiam vi banos vin en la fonto de la ĉiama juneco, gajnos la iluzion pri la eterna vivo. Nu, kaj post tiom da belaj sentencoj mi forigus mian maskon, montrus al ili mian milsulkan vizaĝon, blankajn harojn, ho kiel ili ridegus! Jes, ili aerskue ridegus, ĉar la ŝajno estas la suvereno de la mondo. Nu kaj poste por altigi la efikon vi montrus min kaj kun rikana mieno avertus ilin: estu singardaj, amu la amon pro la amo kaj ne pro la amata persono, ĉar tiam vi fariĝos la almozuloj de la amo kaj la pano el almozula sako estas saturita de larmoj… nu tiam, certe oni konsiderus vin la plej granda spritulo de la mondo. Ĉu vi komprenas do kia ŝajno estas la vivo? Kaj vane, ho tre vane mi dirus kun sanganta koro al ili, ke en la amata persono ili ne vidu celon kaj evitu tiun, kiu volas fariĝi vivocelo ilia, ĉar tiam ili almozuliĝas, rerigardos al la irita vojo, ekvidos la velkon de la sopirfloroj, la vaneco trovos neston en ilia koro, ekkonscios pri sia naneco, falos en la polvon kaj la ŝajngigantoj travados ilin, ho vane, tre vane mi dirus tion al ili, ĉar ĉiun mian veron ridindigis, mortigis la — ŝajno. Sed forviŝu la ŝminkon de la vizaĝo, vestu vin per frako, dekoru vin per ordenrubandetoj kaj kun dignoplena pozo, kun sciencula sinblovo diru al ili, ke laŭ viaj lastaj esploroj vi konstatis la gravedecon de la Tero, baldaŭ akuŝonta novan Lunon, mi asertas, ke ili kredos vin kaj por la ekspluato de la fantazikreita luno vi povos fondi akcian societon kun kolosa kapitalo… Grava estas sole la ŝajno!

— Kio estas al vi? Kio, kio, mia kara maljunuleto? — En la voĉo preskaŭ ploretis timotrema, amema zorgo de Fridolin, kiu neniam vidis sian amikon, samsortanon en tia amara humoro.

— Nenio, nenio grava?.. Por momento mi rigardis al mia pasinteco. Denove mi vidis tiun virinon, kiu mensogis sin mia vivocelo, prirabis miajn revojn, puŝis min en la polvon… Jes, Fridolin, por mi en frua printempo flaviĝis la floroj. Eh, ne parolu pri tio plu! Ni provu sonĝi belon! Morgaŭ faru ridvokan grimacon al la geknaboj kaj vidu ilin feliĉaj! Mi sorĉos brilan estontecon al ili per la magia kristalglobo kaj kore deziros, ke la mensoga bildo iam efektiviĝu. Tiel estos bone, tiel estos ĝuste!

— Vi estas prava, Baltazar, tiel estos plej ĝuste… tiel!

Sur la animon de la studento malsupreniĝis nebulo de ĥaosaj pensoj. En ĝi li erarvagadis. Espero, malespero, kortuŝiteco, amareco alterne sekvis unu la alian kaj li atendis, atendis kun animo soifa je konsolo. Sed en la tendo regis plena silento. La du maljunuloj mutiĝis. Tra la foirplaco ekblovis malvarmeta aŭtuna vento. La studento skue ektremis, leviĝis, kuntiris sur si la maldikan pelton, rigardis al la stelplena firmamento kaj rememoris, ke ne ekzistas Tempo, Loko, nur sole Ŝajno. Lia koro ekdoloris pro la penso. Li rigardis, rigardadis la stelojn. Ŝajna estas ili senmoveco, ŝajna estas la negranda distanco inter ili, ŝajna estas ilia lumo, eĉ ilia ekzisto. Li aŭdis ja, ke la lumo de tre malproksima, jam longe ne ekzistanta astro mensogas vivon ĝis alveno de la lasta radio. La distanco estas nemezurebla kaj post jarcentoj aŭ jarmiloj alvenos la lasta radio al ni. Sed ĉu sole ni ekzistas? La spaco estas ja senlima kaj la lumo, vaganta en la senlimeco, mensogas eternan vivon pri la neekzistanta astro. Antaŭ nelonge li legis verkon, kies aŭtoro vivis en iu pasinta jarcento, tamen la postlasita lumo de lia animo mensogas vivon por la mortinto. Ŝajno. Ĉu ŝajno estus ankaŭ la amo, la feliĉo, kaj ŝajno tiu sopiro, kiu pelas la junajn geamantojn unu al alia?

El la tendo, tute proksime al la studento, eksonis dolĉe muzika voĉo. La knabino ekparolis en sia dormo.

— Jes, sinjoro gimnaziano.

La vortoj de la knabino vekis superstiĉan antaŭsenton en lia animo. Kvazaŭ ŝi estus respondinta je lia lasta demando. Ve, ne eble, ke tio ĉi estas nur ŝajno! Neeble, ĉar pro doloro eĉ liaj larmoj elfalis. Ne povas esti ŝajno tio, kio tiel katenas lin al la muro de tiu ĉi tendo.

— Realeco estas, ĉu ne, mia suneto? — Li duonvoĉe demandis, sinforgese premis la orelon al la tolo kaj atendis, atendis malespere la respondon. Nur la spiretadon de la dormantoj li aŭdis. Tiu ĉi silento ŝajnis al li kruela, obstina malico. Poste venis konsola penso.