Выбрать главу

— Aveto, nun mi foriros.

Baltazar kaj Fridolin ektimigite turnis sin al ŝi. Sammomente ili demandis.

— Kien vi forirus?

— Mi foriros… mi portos la florojn for. Ne malproksimen mi iros, nur al la apudvoja krucifikso… Tuj mi revenos kaj helpos vin ĉe la pakado… Nur al la piedo de la kruco mi volas meti miajn florojn kaj tuj mi revenos.

Ŝia voĉo estis obtuza, sensonora, la okuloj senlarmaj. La du maljunuloj konsente kapjesis kaj rigardis la malproksimiĝantan knabinon.

— Baltazar, ĉu ne estus tamen pli saĝe morgaŭ?

— Ne, Fridolin, prefere hodiaŭ. Cetere, ĉu hodiaŭ aŭ morgaŭ estas egale.

La du maljunaj kurbdorsaj komediantoj pakis kaj pakis senvorte. Fridolin revadis, Baltazar filozofadis. En tendo loĝi ne bone, jam estus ĝusta tempo ĉesigi la migradon de vilaĝo al vilaĝo. En la tendo eĉ la varmo de la suneto formortas. La infano jam fariĝis junulino. Eh, lasu la vanan revadon. Komediantino havas sorton en foira tendo. Iam venos muskola soifgorĝa karuselisto kaj… kaj… ĉio estos en ordo. Al instruitulo konvenas fraŭlina moŝto kaj ne edukitino de komediantoj. Jen la vero. La romantikon elcerbumis nur la romanverkistoj. Tamen tiu gimnaziano estus povinta veni por adiaŭi. Kial ne adiaŭi dece, se ili jam renkontiĝis?

La kesto estis jam duonplena. Fridolin kun kutimita maŝineco forigis la ornamaĵojn kaj Baltazar pakis, pakadis.

— Majstro Baltazar, ĉu permesate… — neatendite eksonis malantaŭ ili la voĉo de la studento.

La du maljunuloj vigle turnis sin al li. Efemera rideto pasis sur ilia vizaĝo. Nu, tamen li venis adiaŭi.

— Majstro Baltazar, ĉu estas permesate demandi, kie estas Eva?

— Ŝi iris al la apudvoja kruco, tien portis siajn florojn.

— Mi kuros post ŝi kaj poste vi triope venos al ni… Avinjo Turtel pretigis bonan vespermanĝon. Ni kune pasigos la vesperon. Festotago estas ja, ĉu ne, paĉjo Fridolin?… Sed kio?! Ĉu vi pakas? Eble vi eĉ…

La studento kun svenanta animo rigardis ĉirkaŭen. Ĉu estas jam finite? Ĝis nun li eĉ ne pensis, ke tio ĉi povos baldaŭ finiĝi. Kaj per tio, ke ili foriros, ĉu ĉio estos finita? Ne, ne, ne!

— Hodiaŭ dumnokte ni vojaĝos… Morgaŭ estos kermeso en Lenkefalva.

— Majstro Baltazar, ĉu vi foriros jam? Ho, Dio!

— Ni devas… Ĉi tie estis tre bele, neforgeseble bele, sed pli da pano ne povas doni tiu ĉi urbeto…. En printempo ni revenos por la granda foiro… Verŝajne.

— Verŝajne.. en printempo.. Kiam estos tiu printempo? Eble neniam!

Preskaŭ veante sonis liaj vortoj.

Baltazar tre kompatis la knabon, iris al li, konsole karesadis lian ŝultron kaj li estus dezirinta diri ion, sed li mem sentis, ke tiu printempo eble neniam alvenos. Tion li ne povas ja diri al li ?!

— Eva iris al la kruco… Surprizu ŝin… interparoladu!

La studento mallevis la kapon, luktis kontraŭ la doloro, trudanta sin al lia koro. Ĉu eĉ unu konsolan vorton ne havas majstro Baltazar? Facile li povas vidi ja lian suferadon, kaj tamen li ne… ? Ĉu neniam estos plu printempo, nur ĉiam aŭtuno kaj aŭtuno?

Fridolin pensis pri tio, ke la interparolado de la infanoj povos daŭri ĝis vesperiĝo kaj la knabino facile malvarmumos. Li prenis ŝian novan mantelon kaj etendis ĝin al la studento.

— Prenu kun vi! Jen la nova mantelo de Eva. Hodiaŭ ni aĉetis por ŝi. Jes, vere! Kaj ŝi havas belajn botetojn, varman ĉapeton, jes, jes, sed tiujn nur por la vintro…

La studento transprenis la mantelon kaj senvorte forrapidis. Fridolin rigardis post li kaj duonvoĉe murmuris al si.

— Paĉjo Fridolin… Tion li diris al mi: Paĉjo Fridolin… Eĉ Eva neniam diris tion al mi. Kiel stulta estas la vivo!… Ĉu vi aŭdis. Baltazar, li nomis min paĉjo Fridolin?

— Jes, mi aŭdis… Revteksanta, por revoj vivanta infano… Neniam li estos feliĉa. Lia koro ĉiam sangos, jen por si, jen por aliaj.

— Kaj nia suneto?! Kio estos, kio okazos al ŝi?

— Mi ne scias, Fridolin, sed tion mi sentas, ke ŝi havos ĉiame belan rememoron pri la printempo, eĉ tiam, kiam ŝi estos lulanta la idojn de la karuselisto.

— Pri kiu karuselisto vi parolas? — Fridolin miregis kaj preskaŭ konsternite li rigardis al sia amiko. — Ĉu vi pensas, ke mi edzinigos ŝin kun ia karuselisto? Ho, tion ne! Tian princinon al simpla karuselisto?!

— Tamen, Fridolin, ŝi konvenos nur al iu karuselisto foira, se ŝi restos inter ni… kaj ŝi devas resti inter ni, ĉar ni tranĉas panon por ŝi. Unu belan rememoron tamen ŝi havos. Vidu, pro tio mi sendis al ŝi la gimnazianon. Por unu feliĉa ŝajno, rekompence por la postaj malbelaj ŝajnoj.

Fridolin preskaŭ malespere kaj obstine kroĉis sin al la feliĉa ŝajno. Almenaŭ restu por li kaj por ili la espero. Precipe lia maljuna koro bezonis ĝin por havi konsolon.

— Vi diris ja, ke printempe ni revenos por la granda foiro.

— Tiu printempo estas ankoraŭ tro malproksima. La junaj koroj soifas. Ili gustumis la dolĉan momenton de la unua amo kaj pro senpacienco ili serĉos tiun unuan en ĉiu alproksimiĝanto. Jen la kaŭzo, kial estas malforta la virino kaj kial flirtema la viro. Nur tiuj, kiujn la unua amo ligas unu al alia, nur tiuj restos ĝistombe unuiĝintaj. El mil paroj nur unu sukcesas tiel. Kial ĝuste ili estu la escepto?

— Kaj kial ne estu ili?

— Nu, Fridolin, vi forgesas, ke unu estas sinjore edukata kaj la alia nur simpla komediantino. La unua fariĝos sinjora moŝto, la alia estos virino de karuselisto, ĉar ne konvenas ora kulero al argila poto.

La du maljunuloj senvorte pakis plu. Kiam venis la vico al la forigo de la tendotolo, Fridolin kun superstiĉa skrupulemo ekparolis.

— Nur buklojn ili ne donu unu al alia por rememoro… Nur tion ne!

— Kial, Fridolin? — Baltazar indulge ridetis.

— Ĉar buklojn donaci ne estas bone… La donacitaj bukloj por ĉiam disigas la donacintojn. Mi scias ja. Ĉiam mi ricevis buklojn de miaj idealoj kaj pro tio mi maljuniĝis sen virino.

Baltazar ne povis reteni la rideksplodon.

— Fridolin, Fridolin, ŝajnas, ke vi neniam rigardis vin en la spegulo aŭ vi estas tiel vanta, ke flatas al vi trovi la solan kaŭzon en bagatela buklo. Hahaha!

— Vane vi ridaĉas, — respondis incitite Fridolin. — Buklojn doni ne estas bone. Nu! Ĉu vi komprenas? La donacado de bukloj signifas disiĝon. Mi scias ja. Nu!

— Memkompreneble tio signifas disiĝon, ĉar oni donacas ilin ĉe adiaŭo, kiam oni disiĝas. Oni donacas ilin por rememoro.

— Sed tiuj ĉi ne donacu unu al la alia tiajn memoraĵojn! Nu! Kaj vi ne incitu min! Ŝajnas, ke vi pleje dezirus, se ili disiĝus por ĉiam kaj se nia suneto elplorus siajn okulojn kaj se tiu gimnaziano mortus pro ama sopiro. Bone notu, ke ili ne donos buklojn unu al alia. Nu! Kaj nun lasu min trankvila!

Baltazar milde priridetis sian romantikan samsortanon. Ankaŭ li estas tiel superstiĉa kiel la gimnaziano. Tamen estus vere pli bone, se ili ne donacus buklojn por memoro, ĉar tiam restus la espero al Fridolin, ke la du geknaboj iam fariĝos unu paro kaj ankaŭ la gimnaziano ne torturus sin per la penso, ke pro donita kaj akceptita bukloj ne efektiviĝas la revoj de la unua amo.

La kesto pleniĝis. Baltazar eksidis sur ĝin kiel pezaĵo.

— Nu, venu, Fridolin, ŝlosi la seruron de la kesto, kaj ne ĉagreniĝu! Ili certe ne donacos buklojn por memoro.

— Pro kio vi scias?

Ili ne havas ja tondilon ĉe si… La reciproka harŝirado ne komenciĝas ĉe la tagiĝo de la unua amo.

Baltazar plenbuŝe ekridis. Ankaŭ Fridolin forgesinte la kolereton ridis kun li. Baltazar forprenis la ĉapelon de lia kapo kaj ridegis ĝis larmofluo.

— Ŝajnas, maljuna amiko, ke la virinoj forprenis de vi la buklojn kun radikoj por memoro… Hahaha! Iam vi certe povis esti nekontraŭstarebla Donjuano, ĉu ne?!

La du maljunuloj ridis, ridegis. Subite la gajecon de Baltazar tranĉis io. Ĝi estis la pala taŭzita mieno de la studento. Preskaŭ li falis en la tendon.