Выбрать главу

— Kie… kie estas Eva? Ĉe la kruco ŝi ne estas. Ŝiajn florojn mi trovis tie, sed ŝin mi ne vidis. Poste mi kuris en la arbaron kaj kriadis ŝian nomon. Ŝi ne respondis. Sur la vojo revenante mi ne renkontis ŝin. Ĉu ŝi venis hejmen, majstro Baltazar?

La koron de la maljunaj komediantoj kunpremis la ektimo. Dio, kie ŝi povas esti? Ĉu ŝi ne faris ion malbonan al si? Sed kial? Neniu ĉagrenis ja ŝin. Unue Baltazar retrovis sian trankvilon.

— Nenio malbona okazis. Oni ne devas tuj ektimi. Eble ŝi iris promenadi en la urbon aŭ dungi veturigiston por la pakaĵoj.

— Jes, jes… tio povis okazi — trankviligis sin ankaŭ Fridolin — sed tamen mi iros renkonte al ŝi.

— Renkonte al ŝi? Sed en kiu direkto?

— En kiu direkto? Al la veturigistoj kaj vi, Baltazar, iru al la kruco.

— Kial?

— Jes, vere, kial? Iel mi pensis, ke ŝi lasis tie ian skribaĵon… Hodiaŭ posttagmeze ŝi skribis ion kaj tiel forte ŝi klinis sin, ke mi ne povis vidi ĝin… Ho, mia amata suneto, kion vi faris?

— Fridolin, ne imagu malsaĝaĵojn, restu trankvila! Ni atendu! ŝi diris ja, ke baldaŭ ŝi revenos.

— Vere, ŝi diris tion, sed jam delonge ŝi estas for de ni kaj ŝi estus povinta reveni… Jam estas tempo.

Altrudante al si trankvilon ili atendis. La koron de la studento maĉadis la vortoj de Fridolin. Lia pacienco baldaŭ finiĝis. Li kuris sur la vojon kaj de tie li rekriis.

— Se io malbona okazis al Eva, tiam ne vidos plu min tiu ĉi mondo!

Li kuris, kuregis senpripense reen al la kruco. Eble tie restis la skribaĵo. Sed kial? Kial?! Eĉ per vorteto li ne ofendis ŝin, ne parolis pri sia amo, nek la maljunuloj riproĉis ŝin. Kial ŝi farus ion malbonan al si?… Kial? Ĉar ŝi estas nur edukitino de foiraj komediantoj kaj li estas studento instruita kaj nun ŝi pensas, ke pro tiu ĉi bagatelaĵo ni ne povas ami unu la alian, ni ne povus fariĝi iam unu paro, ĉu pro tio? Ĉu ŝi ne sentas tiel, kiel li, ke estas majeste bela afero, kiam du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?!… Li kuris, kuregis senpripense.

La maljunulojn regis malpacienco. Precipe Fridolin estis tre ekscitita, tremis en sia tuta korpo. Baltazar provis rekvietigi lin, sed ankaŭ li mem nur ŝajnigis la trankvilon.

— Mi ekiros al la veturigista stando, — komencis Fridolin. — Certe ŝi iris tien.

Li ekiris, sed ĉe la enirejo de la tendo li renkontis la revenintan knabinon. Pro subita ĝojo li ekkriis tiel kolersone je ŝi, ke la knabino paliĝis. Verŝajne ŝi estis jam pala pro io alia kaj nun nur la okulojn larĝigis je ektimo.

— Kie vi estis, Eva?! Kie do?! Ŝi embarasite rigardis al la tero.

— Ĉe la kruco.

— Mensogo! De tie jam delonge vi foriris. Kie vi estis? — En la voĉo de Fridolin ankoraŭ tremis la antaŭa ekscitiĝo kaj tiu ĉi tono ofendis la sentemecon de la knabino. Ŝi faris ja nenion malbonan kaj oni neniam parolis al ŝi tiamaniere.

— Kial vi kriadas je ŝi? Kial ektimigi ŝin? — diris Baltazar kaj turnis sin al ŝi. — Certe vi estis ĉe la stando de la veturigistoj, ĉu ne?

La mildeco de Baltazar redonis ŝian trankvilon.

— Ne tie mi estis, aveto… Mi estis en la arbaro.

— Kaj ankoraŭ kie?

— Mi iris al la fenestro de la sinjoro gimnaziano, al la granda flava domo kaj ekfrapetis la vitron ĉe lia fenestro.

— Ĉu vi ekfrapetis la vitron?

— Nur iomete, aveto, nur mallaŭte. Kip kop, kip kop… kiel mia koro diktis… Adiaŭi estas ja dece, ĉu ne?

La maljunuloj rigardis unu la alian kaj ridetis. Memkompreneble, adiaŭi estas ja dece. Ankaŭ la gimnaziano venis por adiaŭi kaj kiu respondecas, ke ili ne renkontis sin? Jen la vivo. La koroj serĉas unu la alian kaj inter la multaj ŝajnoj ne retrovas sin.

— Nu, kaj la gimnaziano malfermis la fenestron? — demandis ridetante Fridolin kaj okulumis al Baltazar.

La knabino malgaje kapneis.

— Tre mallaŭte mi frapetis… Mi ne volis, ke li ekaŭdu. Mi adiaŭis kiel migranta birdo de la bonkora homo, sur kies kornico ĝi trovis ĉiam panerojn dum la somero. Ankaŭ la birdo ekfrapetas la vitron kaj flugas for. La bona homo ne bezonas scii, ke la birdeto frapetis.

— Sed, suneto, nia kara birdeto, — Baltazar diris kortuŝite — tiu bona homo jam tre kuras post la birdo. Ĵus li kuregis for la duan fojon al la kruco.

Subita ĝojruĝo kolorigis la vangojn de la knabino.

— Ĉu vere, aveto, li serĉis min… min li serĉis?… kaj ĉe la apudvoja kruco?…

La knabino ekkuris al tiu direkto. Ŝiaj haroj malligiĝis kaj ŝajnis naĝi en la aero, tiel rapide ŝi kuris. Fridolin kun feliĉa rideto rimarkis:

— Nu, ili bone vetkurigas unu la alian.

— Jes, ili vetkuras je la bela revo… kuras, ĉar ankoraŭ ili kredas, ke estas eble planti la sopirflorojn en la ŝtonplenan humon de la Vivo.

— Kaj se tamen eble, Baltazar?… Nur buklojn ili ne donacu unu al alia!

— Mi diris ja al vi, ke ili ne havas tondilon kaj la geamantoj ne kutimas donaci la harojn kun radikoj.

VI.

La veturilo ekiris. Fridolin sidis apud la veturigisto. Baltazar kuŝis sur la kesto kaj rigardis la firmamenton. La studento kaj la knabino tenante la manon en mano marŝis post la veturilo. Al la stacidomo ili iris. Silento regis sur la polva ŝoseo, nur la neŝmiritaj radoj ploris, plendis.

Preterpasante la krucon la studento levis sian ĉapelon. La knabino faris krucsignon kaj rerigardis.

— Kiel bele, freŝe lumas tiuj multaj krizantemoj!

— Ĝis morgaŭ ili jam forvelkos, — diris li. — Je morgaŭ velkos ĉiu floro.

La knabino ne respondis, nur pli forte premis lian manon. La studento rigardis supren al la firmamento.

— Kiel bele brilas la steloj.

— De morgaŭ jam ili ne brilos tiel, — ĝemis ŝi. — De morgaŭ ne estos videblaj plu la steloj sur la firmamento.

La studento tiris ŝian manon al sia buŝo, sed ne kisis, nur karesadis ĝin per la lipoj.

— Kiel etajn, filigranajn manojn vi havas, Eva! Kiel velure blankajn! Kaj kiel ĝi tremas.. Ho, mi prefere metus mian koron tien.

— Ĝi estas ja tie, mi tiel sentas. La tuŝo de via mano estas, kvazaŭ vi metus vian koron tien.

La rigardo de la studento renkontis grandan apudvojan arbon.

— Rigardu, Eva, la pomujo… nia pomarbo… ĉu vi rememoros pri ĝi?

— Mi memoros pri la revo, kiun via koro donacis al mi sub ĝi. Ho, kiel bela, kiel neforgesebla ĝi estas.

— Jes, Eva. Tre bela revosonĝo. Ni sonĝis tiun arbon la arbo de la Eterna Vivo…

— Kaj mia mano ŝiris de ĝi la frukton de la eterna vivo.

— Tiel, kiel en la biblio.

— Tiel, kiel en la biblio Adamo kaj Eva…

— Kaj ni sonĝis, ke por ĉiam ni unuiĝis. Super nia juneco sen postsignoj preterpasis miljaroj, jam neniu vivis sur la tero, nur ni. Jes, sole ni kaj la printempo tamen pasis neniam for. Por ni vivis la naturo kaj la maljuna Tero fariĝis edeno de la eterna juneco. Por ni, por la lasta Homoparo, kiuj manĝis el la frukto de la Eterna Vivo… La lasta homoparo: Adamo kaj Eva… Kiel bela sonĝo estis!

— Jes, tre bela. Nia koro teksis ĝin.

— Foje mi priverkos tiun temon. En versoj kun tintaj rimoj mi priverkos tion kaj akiros faman nomon por doni ĝin al vi, Eva ?… nur al vi, mia amata.

— Kaj mi honeste gardus ĝin, ho kiel mi gardus ĝin!… Sed kial paroli pri tio? La revo, sonĝita sub la pomarbo, neniam efektiviĝos.

La studenton tre malagrable tuŝis tiu ĉi nekredemo.

— Ĉu vi ne fidas min, Eva? Vi ne kredas la grandan puran amon de mia koro?

— Sed mi fidas kaj kredas vin, kiel min mem, sed mi ne kredas la Vivon,

Kun konsternita animo la studento rigardis la knabinon. Li ripetis kelkfoje en si: ,,Mi kredas vin, sed mi ne kredas la Vivon." Kio estas tio ĉi? Ĉu terura vereco, en kiu troviĝas la morto de ĉiu ambicio aŭ nur pensero, inspirita de la aŭtuna vespera ventomuĝo?

— Eva, kiel vi povas diri tiajn… ?

— Ĉar mi sentas, scias tion… Tiu ĉi revo same neniiĝos kiel tiu pri mia dormipova parolanta pupeto. Tiutempe mi estis ankoraŭ malgranda knabino. Fridolin ludis en granda cirko. Foje li portis min kun si en la urbon por rigardi montrajn fenestrojn. En iu magazeno tre plaĉis al mi puntĉemiza pupeto. Ni eniris. Ho, kiel bela estis tiu pupo! Ĝi povis fermi la okulojn kaj se oni premis la dorson, ĝi diris: ,,Papa, Mama". Sed Fridolin ne havis tiom da mono, ke li estus povinta aĉeti ĝin kaj admonis min: ,,Ŝparu kaj tiam la pupeto fariĝos eĉ pli kara por vi!" De tiu tago mi flankenmetis ĉiun moneron, ricevitan de sinjoroj kaj sinjorinoj por sukero, bombonoj kaj ĉiutage trifoje mi kalkulis la kolektitan sumon, ĉiuposttagmeze mi kuris rigardi mian pupeton en la montra fenestro. Ne multe mankis al la prezo, kiam Fridolin promesis la kompletigon kaj ni ekiris por mia bela parolanta pupo, por efektivigo de mia revo. Ho, kiel ekscitite mi kuris en la magazenon kaj ĝuste tiam iu komizo pakis ĝin por elegante vestita knabineto. Mi ekploris, ploris, ploregis kaj por konsoli min Fridolin aĉetis ŝvelvizaĝan ĉifonpupon. Alia knabineto ricevis mian belan parolantan pupeton, por kiu longajn semajnojn mi sopiris, ŝparis kaj rezignis pri ĉio efemera… Tiel neniiĝos ankaŭ tiu ĉi bela revo. Kiel ajn mi batalos por ĝi, ĉe la celatingo iu alia forprenos de mi mian belan parolantan pupon kaj la Vivo por kontentigi min alŝovos antaŭ min unu ŝvelvizaĝan ĉifonpupon.