Выбрать главу

Doloraj pensoj taŭzis la koron de la studento. Li ne trovis vortojn eĉ por konsoli sin mem, nur kun spasma forto premis la manon de la knabino, kvazaŭ li neniam volus ellasi ĝin. Ŝia mano konvulsie doloris, tamen ŝi ne fortiris ĝin el la forta premo. Ne domaĝas, eĉ se ĝi doloras. Estas ĝojo pagi eĉ per doloro, sufero por la minutoj, en kiuj ŝi povas senti, ke ankoraŭ ŝia posedaĵo estas — la bela parolanta pupo.

La veturilo haltis antaŭ ili. Nur nun ili rimarkis, ke la stacidomo jam estas atingita. Ho, tiel baldaŭ! Nun oni envagonigos la kestojn kaj tendostangojn kaj poste… Poste? Kio okazos poste? Io terura, io korŝira kaj ili havas apenaŭ duonhoreton.

Dum Baltazar, Fridolin kun la veturigisto malŝarĝis la veturilon, la studento kun la knabino iris sur la peronon. Ili eksidis sur benkon, senvorte sidadis forte premante sin unu al alia kaj tenis la manon en la mano. Ne darfas malkroĉi la manojn! Kiam ili malkroĉos la manojn, tiam pasos ĉio, kio estas bela. Eĉ la revo mortos.

Fridolin paŝis al ili kaj transdonis bileton al Eva.

— Post dek minutoj la vagonaro alvenos… kaj… kiel mi diru… jes, kara sinjoro gimnaziano, ni tutkore dankas vian subtenon, protektadon kaj … printempe, kiam ni revenos, ĉar printempe ni revenos…

— Jes, — diris la studento kun obtuza senkolora voĉo kaj etendis la manon. — Adiaŭ! Dio helpu vin ĉiujn, paĉjo Fridolin!

Io falis en la okulojn de Fridolin kaj subite li forturnis sin de la geknaboj kaj ekiris al la elirejo.

— Mi ne povas kompreni, ke Baltazar ankoraŭ ĉiam havas parolindaĵojn kun tiuj fervojistoj…

La studento ekĝemis.

— Post dek minutoj alvenos la vagonaro.

— Jes, post dek minutoj alvenos la vagonaro kaj pasos kvin minutoj kaj denove ekiros la vagonaro plu…

— Jes, ekiros la vagonaro plu.

La okuloj de la knabino pleniĝis per larmoj, tiuj de la studento restis malsekaj kaj rigide fiksiĝis al lampolumo de iu fora komutilo.

— Kaj ĉu vi revenos, Eva?… Ĉu vi revenos printempe?

— Re!

— Je Dio?

— Je Dio!

En la nigra nokto, kiel kortranĉa veo, akre sonis la fajfo de lokomotivo. La studento denove ekkaresis per la lipoj la manon de la knabino.

— Kaj ĉu vi skribos kelkfoje al mi, Eva?.. Vi skribos, ĉu ne? Al Adamo Rabecy en la strato Kцrisfa…

La knabino sian liberan manon enpoŝigis kaj post momento kun malgaja rideto elprenis leteron.

— Mi eĉ skribis jam… Hodiaŭ posttagmeze, post la prezentado… Eĉ poŝtmarko estas sur la koverto. Nu, prenu ĝin!

— Kion vi skribis al mi?

— Kion vi mem diris… Tiel bele vi esprimis tion kaj neniam mi estus povinta tiel esprimi la samon…

Kun oreltranĉa bruego alvenis la vagonaro.

Ilian koron kruele ekskuis tiu ĉi bruo kaj ilia spirado haltis momenteton. Baltazar kaj Fridolin tuj aperis apud ili.

— Nu, kara juna amiketo, ni dankas la bonecon de via koro, ĉiam rememoros pri vi… ankaŭ nia suneto… ĉu ne, Fridolin?

Fridolin nur kapjesis. La studento etendis la dekstran manon al ili, per la maldekstra li ankoraŭ tenis, premadis tiun de la knabino.

—Majstro Baltazar, paĉjo Fridolin, — en lia voĉo vibris la retenita ploro — permesu al mi, ĉar peko tio ne estas ja… ni renkontis nin kiel gefratoj, kiel du sengepatraj orfo kaj orfino… permesu, ke unufoje mi kisu ŝin.

Baltazar konsente kapjesis, forturnis sin kaj Fridolin rapidis envagoniĝi. La lipoj de la studento fandiĝis kun tiuj de la knabino. La lipoj fandiĝis, la larmoj kunfluis.

— Eva, mia amata suneto, rememoru iam pri mi!

— Adamo, mi… mi tre… treege… Nur ŝia rigardo finis la frazon. Ŝi elŝiris sian manon el la lia kaj kuris, kuris post Fridolin. La studento kun spasma forto kaptis la brakon de Baltazar kaj tiel petegis.

— Se vi kredas Dion, majstro Baltazar, tiam printempe… tiam printempe denove vi reportos ŝin!

Baltazar, profunde emociita, rigardis la studenton.

— Jes, printempe… printempe ni revenos.

La vagonaro ekiris. El la fenestro de iu triaklasa kupeo ekflirtis la blanka tuketo por adiaŭo. La studento staris, staris kaj rigardis ĝis la nigra nokto englutis ĝin, poste elkuris sur la vojon al la urbo kaj kuris, kuregis, kvazaŭ li volus rifuĝi, eskapi de siaj doloroj.

Sur la foirplaco li haltis, reserĉis la lokon de la tendo. For, for de tie ĉi! Tiel li sentis, ke neniam li povos gaje ridante trairi tiun ĉi placon. Subite li rememoris pri la letero, ekkuris al la stratangula lampo, kie hieraŭ li renkontis Paŭlon Barko kaj ekŝiris la koverton. Kun larmovualitaj okuloj li legis la simplajn frazojn, skribitajn per mallerteta mano.

"Tre estimata sinjoro gimnaziano, mi dankas la belan poemon, la belegan noktan muzikon, la multajn florojn kaj mi tre dankas vian bonecon al mi kaj mi pensos ofte pri la sinjoro gimnaziano kaj nun mi jam scias, kio estas priplorinda en tio, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas. Ve, en tio estas io priplorinda!

Respekte salutas vin,

Eva……

P. S. En la koverton mi metis ion por memoro. Ne koleru pro tio!"

El la koverto lia tremanta mano elprenis blankan krizantemon, orblondan bukleton. Blanka krizantemo, tombeja floro. Pro superstiĉa doloro ploregante li kisadis ilin.

Mano peziĝis sur lian ŝultron. Bone konata, seka knara voĉo parolis al li.

— Tamen estas vere, ke vi vizitadas la drinkejon, amiko. Hja, memkompreneble, estas ja printempo, ĉu ne? Nu?!

La studento levis la kapon. La lampolumo ĵetiĝis al li. Larmostriita vizaĝo kun mieno, taŭzita de doloro, apatie rigardis al profesoro Baranyoŝ. Baranyoŝ konfuziĝis kaj sincera kompato vibris en liaj vortoj.

— Nu, kio?… Kio estas al vi, amiko? Kurba dolora rideto trudiĝis al la lipoj de la studento.

— Humile mi raportas, sinjoro profesoro, ke estas aŭtuno… aŭtuno… la dekunua de oktobro…

La profesoran severecon neniigis homa kompato kaj la koro de la bonintenca protektanto ekparolis en la konsolo.

— Nu, kara juna amiko, levu la kapon! Ankoraŭ venos printempo… multaj belaj printempoj.

Nekredeme la studento balancis sian belan kapon.

— Tiel bela printempo, kiel estis tiu ĉi en la aŭtuno, venos neniam, sinjoro profesoro… neniam.