Выбрать главу

— Ni estas sur la bordo de la rivereto, ĉe la abia arbaro. Proksime al mia tendo. Nun ni trairos la arbaron… Kial vi timas trairi? Pro la luno… Nun ne estas nokto, nur mia tendo prezentas mallumon… Jes, rememoro vin torturas. Ĉu malnova rememoro?… Infanaĝa rememoro. Nu, ankaŭ tien ni alvenos. Nur laŭorde… laŭvice… Antaŭe ni iru al la domo. Jes, al la granda flava domo… al avinjo Turtel. Ŝia kaduka figuro kurbiĝas tie ĉe la fenestro. Ŝi trikas aŭ flikadas kaj jen — jen ekrigardas la vojon. Ŝi atendas vin. Ŝi amas vin… kvankam ŝi eĉ parenco via ne estas. Simple nur avinjo Turtel. Kie estas via patrino?… Jes, mi scias jam. Poste ni revenos al ŝi… Lasu nun tiun matematikan temon, ne grave! Nun ni retroiras kaj ne pensados pri la morgaŭo… Kion vi rigardas sur la muro super via lito?… Ne rigardu nun tiun foton, fiksitan per desegnonajleto! Vere, Giza estas ja bela knabino, sed trompis vin. Ne doloru via koro! Vi ja nur pensas pri ŝi, sed ne amas ŝin. Iomete ŝi plaĉis al vi. Alice Fьrtцŝ estas pli bela knabino kaj ŝi povas ridi kiel la kolombeto. Flate, dorlote… Ĉar profesoro Baranyoŝ iom riproĉis vin antaŭ ŝi dum la pasintjara maja ekskurso, vi ne hontu! Profesoro Baranyoŝ kondutis ja sentakte, sed… Jes, jes… vi ŝuldas dankon al li. Kiam vi venis en tiun ĉi urbon, tiam profesoro Baranyoŝ protektis vin… Jes, mi scias, ke vi ne koleras lin. Li prizorgas vin kiel patro pri la sia… Kie estas do via patro?… Ho, tre longe ni retrokuris!… Terura rememoro… Malfeliĉa knabo… Pro tio vi timas trairi la arbaron, kiam la luno lumas kaj ombroj ŝanceliĝas… kvankam ĝi ne estis tiu ĉi arbaro. Tiu arbaro etendiĝas larĝe en malproksima lando, en fremda lando… Ni kuru pli antaŭen al la unua rememoro! Mi tenas vian manon… Ne, ne tio ĉi estis via unua rememoro. Kiam la domo staris en flamoj kaj fremdaj soldatoj marŝis tra la arbaro, vi estis jam kvinjara. Tra la kela fenestreto vi vidis pezajn, senformajn botojn. Via patrino kriveadis. Vian ploregon glutis la profundo de la kelo… Ĉu vi ne havas pli fruan rememoron, vi estis ja superstiĉa en la kvina jaro?! Superstiĉa timo torturis vin… Jes, nun ni alvenis al la unua rememoro… Viaj etaj manetoj enterigis mortintan kokidon, tre malgrandan kokideton lanugan. Kvarjara vi estis tiutempe kaj… kaj la postan tagon vi trovis malplena la lulilon de via fratineto. Ankaŭ la gepatroj enterigis. Pro tio ĉi vi estas do tiel superstiĉema?!… Kaj vi saltis en la tombon sur la ĉerketon?! Ne estu tiel superstiĉema!… Vidu, tia ago estas preta nutro por la malfortuloj. Certe oni aŭguradis, ke ankaŭ vi sekvos la fratineton. Ili ne pravis. Jen vi vivas sana, saĝa kaj klopodema… Lasu nun la matematikon!… Via patro laboris en la proksima urbo. La patrino bakis panojn kaj multe, multe ploris… Fremdaj soldatoj venis. Ili metis monon sub la pajlosakon kaj ankaŭ la sinjoro pastro donacis monon al la patro… kaj foje en la nigra nokto ektondris la kanonoj kaj vi kun la patrino kaŝis vin en la kelo. Jes, multe da botoj antaŭ la fenestro. Soldatbotoj. Oni rompis la pordon de la domo, tiris kaj trenis kun si vian patrinon el la kelo. Vi terurite aŭdis ŝian vekriadon kaj pro timo kaŝis vin malantaŭ barelo. Longe vi tremis tie. Lunlumo penetris tra la fenestro. Ekstere ĉio silentis… Pro malsato vi ekiris, sed glitfalis sur la ŝtuparo. Viaj manoj fariĝis ruĝaj pro gluema malsekaĵo… Kiam vi atingis la kelopordon, vi trovis la sinjoron pastron kuŝanta ĉe la sojlo. Li dormis tiel profunde, ke li eĉ ne rimarkis vian falon sur sin. En la ĉambro senmove kuŝis tiu fremda soldato, kiu loĝis ĉe viaj gepatroj. Vi miris, ke la porpana tranĉilego elstaras el lia brusto… Vi serĉis la patrinon. Ŝi ne estis en la domo. Sur la vojon vi iris kaj ekmarŝis kaj marŝis. La luno lumis. Ĉe iu apudvoja arbo sur branĉo pendis longa korpo. La scivolemo logis vin tien. La longa, senmove pendanta korpo estis via patro. Li montris sian langon al vi kaj vi pensis pri ŝerco. Ankaŭ vi montris langon al li kaj poste petis panon. Pacience, insiste longajn horojn vi petegis por la pano, sed via patro montris nur langon al vi… Poste venis soldato. Li ekprenis vian manon kaj parolis al vi. Vi ne komprenis lin, nur vidis, ke la soldato larmas… Li portis vin al multaj soldatoj, kies lingvon vi ne komprenis. Oni sidigis vin sur veturilon inter kestojn kaj sakojn. Tie vi kaŭradis, maĉadis biskviton kaj gapis al la longbarbaj, sovaĝaspektaj, ĉiam kriegantaj soldatoj, kiuj akompanis la veturilojn. Ili donacis al vi multajn ludilojn: kuprajn butonojn, uzitajn kartoĉojn, malplenajn ladajn skatoletojn. Kalokrustaj manoj karesis viajn buklojn, kistuŝo de nerazitaj vizaĝoj kolorigis viajn vangojn… Foje venis iu bele vestita soldato kaj multe kriadis, montris al vi kaj denove kriadis. Via koreto ektremis, ĉar la soldatoj rigardis vin kompate kun larmoj en la okuloj… Kiam la elegante vestita sinjoro foriris, oni envagonigis vin, kaj la vagonaro kuregis longe, longe. Kelkfoje pasis tago kaj nokto. Vi rememoras nur pri soldato kun bandaĝita brako, ĉar li varmigis vin sub sia mantelo… kaj en la vagono ŝvebis naŭza malbonodoro kaj la soldatoj veadis… Foje multe da blanke vestitaj sinjorinoj kaj sinjoroj venis. Oni forportis la soldatojn sur brankardoj. La soldato kun la bandaĝita brako prenis vin kun si en grandan blankan domon, kie la sama malbonodoro kiel en la vagono tordis la nazon. Tre multaj venis por primiri la soldatojn kaj ankaŭ vin. La soldato kun la bandaĝita brako donis monon al iu virino, kiu foriris kun vi, banis vin, aĉetis novan vestaĵon por vi kaj enlitigis vin. Ĉiutage vi vizitis kun ŝi la soldaton en tiu granda domo, kie li kuŝis, sed lia brako jam ne estis bandaĝita, ĉar jam li ne havis kion bandaĝigi. Nur tiu mano lia karesadis vin, kiu tenis la mantelon super vi en la vagono. La mano karesadis, li parolis al vi multe, tre multe kaj kvankam vi ne komprenis la vortojn, tamen vi sentis la koran varmon radiantan al vi… Iun tagon vi trovis la soldaton civile vestita kaj vi ne devis reveni plu kun la virino en la urbon. Vi ambaŭ vojaĝis malproksimen. Ankaŭ tie oni parolis lingvon, de vi nekomprenatan. Ĉe stacidomo bela eleganta sinjorino atendis la soldaton. Rimarkinte, ke nur unu brako etendiĝas por ĉirkaŭpreno, ŝi svenis, terenfalis. Tumulto… Bela domo kun granda ĝardeno. Multaj ĉambroj kun multaj bildoj. En iu ĉambro longa muzikanta kesto… La unubrakulo jam ne portis uniformon sur si. Ĉiutage li iris en domon, kie antaŭ li kuŝis libroj kaj paperoj. Dum la tuta tago fremdaj homoj el- kaj eniris al li. La servistino prizorgis vin. Poste vi havis tre multajn samaĝajn ludkamaradetojn, kiuj instruis vin pri la lingvo… Jes, la patran lingvon vi tute forgesis kaj rapide alkutimiĝis la novan situacion. Nur la belan sinjorinon, la edzinon de la unubrakulo, vi ne povis ekami. Ŝi batis, torturis vin ĉiam, kiam la edzo ne estis hejme. Kaj kiam li estis hejme?! Eĉ tiam. Klare vi rememoras, ke foje dum tagmanĝo, kiam la unubrakulo kisis vin, ŝi tiel kruele ekpuŝis vin sub la tablo, ke vi ekveis pro la doloro… Tre multaj vizitantoj donis la anson unu al alia. Konstanta regalado. Ĉe tiaj okazoj vi estis ordonita resti en la infanĉambro. Bildolibrojn vi rigardadis, la bildolibrojn de iu, kiu vivis antaŭ vi kaj kies liton nun vi okupis kaj kies ĉemizetojn, ŝuetojn nun vi posedis. Pli poste vi eksciis ion pri la nekonato. En la biblioteka ĉambro de la unubrakulo sur la skribotablo vi ekvidis kadrumitan foton. Kvin- aŭ sesjara knabeto ridetante rigardis al vi. La servistino kontentigis vian scivolon. La fileto de la unua edzino de la unubrakulo li estis. Dum la epidemio li mortis, ĉar la duonpatrino ne tre vartis la etulon, kies patro en la tranĉeo fosis per ungoj la teron… Poste okazis granda tragedio. Vi malsaniĝis. Eĉ la lernejon vi ne povis frekventi. La unubrakulo pasigis noktojn ĉe via lito kaj ploris, ploregis, kvankam li ne estis via patro. Lian edzinon nur tre malofte vi vidis. Plejofte la maljuna servistino sidadis apud vi. Tiu, kiu flegis ankaŭ vian antaŭulon. La sinjorino akceptadis gastojn aŭ iris viziti iun el siaj amikinoj. La unubrakulo dum la tuta tago laboris en la oficejo… La krizo de la malsano proksimiĝis. La unubrakulon vokis lia devo en la najbaran vilaĝon. Ĉe la lito sidadis sole la maljuna servistino. La sinjorino retiriĝis en sian ĉambron. Nokte kaleŝo haltis antaŭ la domo. La unubrakulon repelis la skrupulaj timotremoj pro vi. Li havis inkubojn, viziojn. Li vidis vin mortanta. Neatendite li ekaperis en la domo kaj post kelkaj minutoj okazis la tragedio. Sian edzinon kun ŝia amato li skurĝis for de la domo… Kaj pasis multaj jaroj. Vi ricevis kun la nomo de la unubrakulo ankaŭ lian amon. Li prizorgis vin, instruigis vin en la lernejo kaj ŝirmis vin eĉ kontraŭ la vento. Sed ĉagreno muelis, taŭzis la koron de la malfeliĉa viro pro la forpelita virino. Kiam vi fariĝis gimnaziano, li jam estis ruinigita. Lian animon — la ĉagreno, lian sanon la alkoholo neniigis… Iun tagon unu el la profesoroj kondukis vin hejmen. La unubraka viro vaksflave kuŝis sur la lito. Per propra mano li malfermis la pordegon de la Trankvilo… Oficialaj personoj venis, foriris. La domo ŝanĝis mastron, tamen restis iom da mono. Iun tagon alvenis profesoro Baranyoŝ por konduki vin kaj la maljunan servistinon, avinjon Turtel en tiun ĉi urbon. Por la restinta sumo li aĉetis tiun flavan domon, kie vi nun loĝas. Profesoro Baranyoŝ estas via oficiala prizorganto. Li estas la plej maljuna frato de la unua edzino de la unubrakulo. Li instruas matematikon kaj amas vin… Ĉu mi daŭrigu?