Longe, kvazaŭ maŝine ripetis en si la knabino:
— Nedisputeble li havas koron… koron li havas… koron… koron.
II.
La tagiĝo enridetis tra la fenestro de la flava domo. La sunradioj tiklis la palpebrojn de la studento, vekadis per varma karesado la dormanton. Li sentis, kvazaŭ sopirataj knabinaj lipoj spirus kison sur liajn okulojn. La vizaĝon de la knabino li ne vidis. Kiu ŝi povas esti? Li provis diveni. Ĉu la malfidela Giza Kormoŝ aŭ la dolĉe ridanta Alice Fьrtцŝ?
Antaŭ la fenestro akre fajfetis merlo. La okuloj de la studento malfermiĝis. Lia rigardo trafis la libron malfermitan sur la tablo. Jes, la matematiko! Ankoraŭ li ne finpreparis sin por la hodiaŭa leciono, kvankam profesoro Baranyoŝ ĉiukaze pridemandas lin. Jen fiziko, jen matematiko. Kiel tede! Kiel malbenita trudaĵo! Lia animo estas plena de knabinaj ridoj kaj nun li eksidu por ŝtopi en la kapon diversajn terminojn. Ĉu li turmentu la cerbon per la kosinusoj aŭ erarvagadu en la arbaro de la logaritmoj? Ne! Hodiaŭ ne! Eble morgaŭ. Hodiaŭ prefere li profundiĝus en la lernado de la literaturo. Ĝi konvenas al la nuna humoro.
Li elĵetis sin el la lito, rapide vestis sin, per unu longa gluto trinkis la poteton da kafo, enpoŝigis la bulkon, la librojn li prenis sub sian akselon kaj ekiris al la libera sunradia naturo lerni — matematikon.
Estis belega aŭtuna mateno. En cent koloroj pompadis la mortanta foliaro. Preskaŭ krie kontrastis kelkaj smeraldkoloraj makuloj: la abioj. Rapidkura rivereto plaŭdadis laŭ la vojo. Eble ĝi akompanis la matenan koncerton de la birdoj.
La studento iris kaj la okulojn fiksis al la longaj, senfinaj vicoj da ciferoj de la malfermita libro. Li rigardis ilin, sed la birdokanto kaj riverplaŭdado ŝtelis sin en lian animon. Tiel ridas la rivereto kiel Alice Fьrtцŝ. Tiel trilas la birdo kiel la muzika voĉo de Giza Kormoŝ. La ozonplena odoro de la arbaro rememorigis lin pri la pasintjara maja ekskurso. Ho, kiel bela estas ja aŭtune la arbaro! Se li estus poeto, li prikantus ĝin. Per elektitaj vortoj priskribus la grandan velkadon. Ĉu ekzistas io pli bela ol la aŭtuno? Ĝi estas plena de dolĉe melankolia, dolora ĉagreno.
Kion povas senti la foliaro, kiam alvenos la flaviĝo? Ĉu la arbo konscias pri nova printempo?… Eh, profesoro Baranyoŝ hodiaŭ certe vokos lin kaj… kaj… Kion scias tiu ĉi Baranvoŝ pri la printempo kaj aŭtuno? Ankaŭ Newton vidis nur la gravitacian leĝon en la falanta pomo, kvankam ne la gravitacia leĝo estas grava, sed la evoluo de la pomo el la odora floreto: la maturiĝo, la vivo. Ho, kiel bela estas tiu ĉi vivo! Jes, por li ĝi estas bela, ĉar la firmamento blue ridetas je li kaj malantaŭ ĝi li konjektas la ĉielon. Por profesoro Baranyoŝ ĝi prezentas absolutan sobrecon. Li vidas en la bluo de la firmamento sole la koloron de la aero, post kiu li konjektas senfinan spacon. Nur konjektas, sed pruvi li ne povas, tamen asertas la verecon de sia diro. Trans la aertavolon ankoraŭ ne penetris vivanta homo, do kiel oni povas tiel insiste aserti?… Nu, ekzistas tia homo, por kiu ne estas bela la vivo. Majstro Baltazar certe konsideras la ĉielbluon mizera, pro tio li retiras sin al la mortanta lumo de meĉo en sia nigra tendo. Majstro Baltazar, tiu mizera maljuna komedianto… Li parolos hodiaŭ pri li al la knaboj. Korporacie ili vizitos lin por rigardi liajn artifikaĵojn. La vivo de majstro Baltazar estas la dudekfilera monero. Ju pli da dudek fileroj, des pli bela estas la vivo.
— Mia vivo estas sunbrilo, rideto kaj… kaj matematiko, ke Dio malbenu ĝin! — La libron li ĵetis teren, eksidis sur la molan herbejon, rigardis rekte al la ĉielbluo. — Lerni mi devus, sed mi ne povas. Mi ne scias kio estas al mi? Nun prefere mi kantus aŭ plorus, sed lerni… Nur lerni ne!
Malantaŭ li ektremis la arbetaĵo. Li levis la kapon. Ĉu iu iradas tie? Neniu. Verŝajne birdeto flugis for el la maldensa foliaro aŭ seka branĉeto falis de la arbetaĵo. Li ekfajfis, sed subite li ĉesigis la amuzon. La stranga masko de la arlekeno trudis sin en lian kapon. ,,Bonvolu enveni, sinjora moŝto! Majstro Baltazaro jam atendas vin."… Li ekridis. Memkompreneble, ke li atendas. Li promesis viziton por la postmorgaŭa tago. Kian mildan, dolĉe sonoran voĉon havas la maljuna komedianto kaj kiel bele li parolas. Por dudek fileroj li envortigas la pensojn de la homoj. Ĉu li povus envortigi ankaŭ lian nunan humoron? Kaj ĉu la pensojn de Alice Fьrtцŝ kaj tiujn de Giza Kormoŝ? Tio estus amuzado: subaŭskulti. Kiu scias? Eble eĉ ne estus tiel amuze… Denove la ŝminkita vizaĝo de la arlekeno rikanis al li.
— Kia stulta humoro! — Laŭte gaje li ekridis. — Mi dezirus vidi la vizaĝon de Alice Fьrtцŝ kaj ĉiam la ruĝa nazego de la arlekeno interŝovas sin. Nu, hodiaŭ ili havos bonan tagon. Hodiaŭ komenciĝas la dutaga foiro. Hodiaŭ majstro Baltazar stentorvoĉe aŭguros la estontecon por la simpluloj. Estus bone viziti lin. Ne, ne! Sensence! Prefere lernu tiun matematikon!
Li prenis, malfermis la libron, rigardis la liniojn, numerojn; notis en sian kajeron… Foje li surpriziĝis, ke li desegnis sur la marĝenon de la libro la karikaturon de la konusĉapa arlekeno. Momenton li ekridetis kaj lernadis plu.
Kvazaŭ ŝtele, nerimarkite ekregis lin la aŭtuna humoro de la arbaro kaj inspiris lian animon. Li verkis versojn inter la duonpretaj matematikaj temoj pri tio, kion li sentis. Ne la logaritmo, nur la ritmo interesis lin. Rimojn li serĉadis kaj jen li ridetis pri si, kiam sub dustrofan poemeton li skribis sian nomon.
Li finlegis unu-dufoje ĝin, karesadis la versojn per ama rigardo kiel la patro sian fileton. Tiu ĉi poemo estis ja naskitaĵo de lia animo.
— Ni aŭdu ĝian sonoron!
Laŭte li eklegis donante vervon, patoson al la ritmo:
En la arbar' silentas la maten'…
Funebran psalmon tra la natur'
la spir' aŭtuna susuras nur.
Sur koraj kordoj kun sufoka prem'
stertoras kanto de l' agoni'
kaj ŝvebas zume nun ĉirkaŭ mi.
La ploran plendon portas ventomuĝ':
ho ve, atendas nin la vintra fin',
somero svenis, forlasis nin!
La verdo velkas, regas ftiza ruĝ',
ne eĥas gaje plu la birdotril',
sur herboj tremas larmoj mil kaj mil.
Arbar', ĉu novan vivon kredas vi
sub la falĉilo de la aŭtun'
pensante morton nur dormo nun?
Ĉu scias vi pri tuŝ' de sunradi',
mirakla kis' de l' printempa blu',
je kies varmo vi vivos plu?
Kaj tamen vibras voĉ' de l' malesper',
animon tordas aŭtuna tim',
ĉar prujna spiro ektuŝis min.
Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'.
Printempa amo, ne flugu for,
ho estu… restu en mia kor'!
Subita malkontento kaptis lin. El la kajero li forŝiris la folion, ĉifis kaj ĵetis malproksimen ĝin.
— Eh, literatura kardo! Nek ritmo, nek senco. Centoj centfoje prikantis multe pli bele… Ni lernu matematikon!… Tji, la duone preta temo restis sur ĝi!
Li eksaltis por retrovi la forĵetitan paperon, sed ne faris eĉ unu paŝon antaŭen. Surprizo, embaraso katenis lin. El post la arbetaĵo blanka maneto etendiĝis al la papero, sed ne povis atingi ĝin. La maneton sekvis bukloriĉa knabina kapo. Fine la studento retrovis sian voĉon.
— He, kiu?!
La knabino ektimigite levis la kapon. Du skarabonigraj okuloj palpebrumis embarasite al la studento.
— Kion vi volas?… Ĉu vi spionis min? — Liaj vortoj akratone sonis.
— Pardonon, sinjoro gimnaziano… Ĉu tre domaĝe?
La voĉo de la knabino forpelis la konsterniĝon el lia koro. Li eĉ bedaŭris la akrajn, tro severajn tonon kaj sintenon. Ŝi estas ja tiel malgranda, tiel pupvizaĝa… kaj kiel ŝi paliĝis… kaj ŝi restis en la pozo tiel, kiel en la momento de la surprizo… tiel duone rampanta kun mano, etendita al la forĵetita papero. Eble ŝi estas malgranda ciganino. Nu, blondan ciganinon ankoraŭ li ne vidis, sed… sed tiu ĉi estas tia blonda ciganino kaj nenio pli.