Выбрать главу

— Ekstaru!

— Jes, sinjoro gimnaziano.

La knabino obeis. Ŝi ne estis tiel malgranda, kiel li prezentis ŝin al si. Eĉ ne estis ciganina tipo. Vestita en simpla perkala kostumo ŝi montriĝis burĝa knabineto. Ĉarma ŝi estis, efektive ĉarma, kiam pro embaraso ŝi ordigis sian veston kaj la rozkoloro de la saneco komencis reveni al ŝiaj laktoblankaj vangoj. Nur ŝiaj ĉerizruĝaj lipoj kurbiĝis je ploro.

La studento ekridetis. Responde sur la vizaĝo de la knabino aperis la ridetkavetoj. Ili rigardis unu la alian longe, esplore. Lia rigardo ĝuis ŝian embarason. Ŝi staris kun humilo de la surprizitaj kulpuloj kaj atendis la punon, sed la rideto de la studento plaĉis al ŝi. La studento ne havis vortojn. Stranga penso varmigis lian koron: li vidas printempon en la aŭtuno. Se li estus majstro de la peniko, li certe surtoligus la bildon. Li rigardis la vivantan printempon forgesante, ke li mem apartenas al tiu pentrinda bildo.

La knabinon tedis la longa silento, signifoplene ŝi rigardis, rigardadis al la arbetaĵo.

— Bonvolu permesi, sinjoro gimnaziano, ke mi reprenu miajn ŝuojn… Tie… tie, sub la arbetaĵo… kaj ĉi tie estas tiom da stoploj… ili tre pikas… jes, sinjoro gimnaziano.

Plengorĝa rido eksplodis el la studento.

— Ho, ĉu la arbaraj feinoj havas eĉ ŝuetojn?

Hahaha! Nu, bonvolu retiriĝi en vian foliriĉan vestejon, ĉarma feineto. Hahaha!

Kun rozruĝa hontemo ŝi kaŝis sin malantaŭ la arbetaĵo. Por momento la studenton kaptis la spiondeziro, sed li venkis sin. La sonora voĉo de la knabino tintis al li.

— Ĉu vi koleras min, sinjoro gimnaziano?

— Ne.

— Kaj diru, kial vi forĵetis?

— Kion?

— Tion, kion vi skribis… Tiun belan, belegan…

— Eh, tute ne belega, sed malbona.

— Tamen ĝi parolis al mia koro. Ĝi sonas kiel muziko… ,,Aŭtun', vi estas mort'. La viv' — somer'. Printempa amo, ne flugu for, ho estu, restu en mia kor'!"

La vantecon de la studento ventumis la citado. Nun ankaŭ li rekonis en ĝi ritmon, muzikon. La knabino antaŭenpaŝis kaj denove pepadis.

— ,,Printempa amo. ne flugu for, ho, estu, restu en mia kor'!" Tiel bela kiel preĝo.

— Eh, ne preĝo, nur diletanta pajlomaĉado, nu!

La knabino kun spito levis la kapon.

— Kaj mi prenos kaj konservos ĝin, por mi ĝi estas bela.

Per ŝultrolevo la studento mensogis indiferentecon, kvankam en la profundo de sia animo li dankis la komplimenton.

— Jen, bonvolu… ĝi kuŝas tie ĉe viaj piedoj… Min ne interesas… Sed tamen atendu por momento kaj redonu tiun paperaĉon! Sur ĝi estas la hodiaŭa matematika temo duone preparita… Tuj mi kopios.

Li levis la forĵetitan paperon, eksidis kaj rapide notis la nombrojn unu post la alia. Ŝi reveme rigardis la diligentan manon. Subite dolora penso vekiĝis en ŝi.

— Mi ne bezonas, se vi dediĉis ĝin al iu.

— Nu, al kiu? — Li ridetis. Vere, li estus povinta montri ĝin al Alice Fьrtцŝ. Ŝi tre ŝatas la poemojn. Ĝuste pro tio pli bone ne montri ĝin. Li ne povas ja vetverkadi kun populare famaj poetoj. Certe li fiaskus. — Ne, al neniu mi dediĉis ĝin. Mi verkis por mi mem. — Kiel bone ne mensogi al tiu ĉi entuziasmema knabineto! — Sed kial vi demandas?

— Ĉiu sinjoro gimnaziano havas idealon.

— Mi ne. — Li konsciis pri sia mensogo, sed sentis, ke mensogi nun estas kavalira devo.

— Ĉu la knabinojn vi neglektas?

— Ne, sed… sed…

— Nu, kial vi ne diras, sinjoro gimnaziano?

— Ĉar min amas neniu. — Nun laŭsente li denove diris veron. Giza Kormoŝ trompis lin kun lia plej bona amiko, kun Paŭlo Barko. Li surprizis ilin kiam en intima duopo ili brak-ĉe-brake promenadis sur la bordo de la rivereto. Kaj Alice Fьrtцŝ neniam diris ion pri amo al li. Ŝi nur dolĉe ridas al li. Eble dolĉe ŝi priridas lin. Ĉe tiu ĉi penso amara sento ektordis lian koron. Li sentis sin tro orfa.

La respondon la knabino kun miro akceptis. Ŝi vidis ja neniam pli belan gimnazianon ol ĉi tiun. Ĉu eble ne ami lin? Petola dubeto incitis ŝin. Kun ridetanta mieno ŝi levis la manon kaj kurbigis la montran fingron. Tiel ŝercadis ankaŭ aveto kun ŝi, se li dubis pri io, asertita de ŝi.

— Ĉu tiel vi kurbiĝu, se vi mensogetis?

— Tiel, tiel! — Li verve respondis kaj eĉ ĵure volonte li estus konfirminta sian aserton.

La rideto plilarĝiĝis sur ŝia vizaĝo. Ŝi ruĝiĝis pro la penso, ke nenies amo postulas al si tiun ĉi studenton. Subite ŝi embarasiĝis. Kian aŭdacan ŝercon ŝi permesis al si koncerne lin! La aveto diris ja, ke tia granda gimnaziano estas tre fiera io. Jes, la aveto… Tuj komenciĝos la foiro kaj ŝi devas helpi, ĉar hodiaŭ ili havos multan laboron.

— Adiaŭ, sinjoro gimnaziano, — diris ŝi kun rezigna vibro en la voĉo.

— Ne iru for ankoraŭ!… Restu!… Ni eksidu sur la herbojn kaj interparoladu… Mi petas, restu!

Lia voĉo tiel flate muzikis, ke ŝi volonte forgesis la aveton. Cetere la foirplaco ne estas tro malproksime. Eksidi por kvin minutoj ne estas longa tempo. Kiam Fridolin ekskuos la grandan sonorilon, ŝi povos hejmenkuri. La voka tintado de la sonorilo certe aŭdiĝos ĝis tie ĉi. Longe ŝi rigardis al la studento. Liaj okuloj povas petegi pli elokvente ol la vortoj. Nun jam nepre ŝi devas resti.

La studento ekkuŝis sur la teron, proponis sidlokon apud si. La knabino singarde, iom honteme surteriĝis. Longan minuton ili rigardis unu la alian sen ia ajn parolo. Fine ŝi rompis la silenton.

— Aŭtune la arbaro estas bela, ĉu ne?

Lia rigardo ripozis sur la gracia staturo de la knabino kaj esprimis admiron pri ŝia beleco, printempa freŝeco.

— Jes, bela… tre bela.

— Kiel sonĝo tiel bela, ĉu ne — daŭrigis ŝi.

— Kiel sonĝo tiel bela… — li flustris al si kaj sentis perei la animon en la profundo de ŝiaj noktonigraj okuloj.

Kvazaŭ instinkte ŝi divenis la admiron de tiu brilanta okulparo kaj ruĝiĝis embarasite.

— Vi rigardas ja min kaj ne la arbaron, sinjoro gimnaziano.

La studento subite preterigis sian rigardon.

— Pardonu… Vere, mi rigardis vin…? Ĉu vi koleras?

— Ĉar vi rigardis?! Hahaha! Dio, rigardi ja estas permesite… Ankaŭ mi rigardas vin, sinjoro gimnaziano.

Malriskemo tremis en la koro de la studento. La pura sankta malriskemo de la unua amo. Prefere li estus etendinta la manon al tiu de la knabino, sed ne kuraĝis. Eble nur revobildo estas tiu ĉi arbara feineto, kiu povos malaperi por ĉiam je la unua mantuŝo. Li nur rigardis la velurajn manetojn kaj en penso kisadis la fingropintojn rozkolorajn!

— Dio, kiel etajn manojn vi havas! — Kvazaŭ spirĝeme forlasis liajn lipojn tiu ĉi admiro.

— Ĉu etajn? — La knabino ekrigardis al siaj manoj. Ŝi hezitis, ĉu komplimento aŭ akuzo riproĉa kaŝiĝas en la diro. Ankoraŭ neniu diris al ŝi ion similan. Ŝi provis senkulpigi sin. — Ĉu etajn? Eble, sed ili estas fortaj kaj laboremaj, kredu min, sinjoro gimnaziano!

— Ĉu ili povas eĉ bati? — incitadis li gaje ridetante.

— Ankoraŭ neniun ili batis, nur karesadis.

— Kaj kiun, se estas permesate demandi? Lia voĉo akre sonis. La knabino mirante rigardis al li. Kial la sinjoro gimnaziano koleras?

— Nu, la aveton kaj Fridolinon… la karan bonan Fridolinon.

— Kiu estas tiu Fridolin?

— Fridolin? Nu, Fridolin estas Fridolin, la arlekeno.

La okuloj de la studento larĝe malfermiĝis. La arlekeno?! Do oni nomas lin Fridolin. Li eĉ ne sciis ĝis nun. Kaj kiu estas tiu aveto? Certe majstro Baltazar. Sed tiam ankaŭ tiu ĉi knabino loĝas en la foira tendo kaj migradas kun ili. Hieraŭ li ne vidis ŝin inter ili. Sed tamen nun ŝajnas al li, ke… Jes, jes! Tie, sur la pajlosako tiu homforma bruna ĉifonmaso.

— Vi loĝas en la tendo de majstro Baltazar, ĉu ne? Ĉu vi estas la nepino de la majstro?