— Mi loĝas tie, sed mi ne estas lia nepino. Neniu mi estas por li. Sed tamen mi nomas lin aveto, ĉar de kiam mi konscias pri mi, mi nomas lin aveto.
— Kaj viaj gepatroj… ĉu ili mortis?
— Mi ne scias ja… Foje, antaŭ longaj jaroj, kiam Fridolin estis arlekeno en granda cirko, li trovis min sur la ŝtupoj de iu cirkoveturilo. Neniu volis akcepti min kaj li prenis min al si. Jen… La kara bona Fridolin estas mia patro, sed mi nomas lin nur Fridolin.. Nur Fridolin. Tiel mi kutimis.
La studento kontraŭvole ekvagadis en sia pasinteco por momentoj.
— Do, ankaŭ vi… ankaŭ vi estas trovita infano… Interese…
— Ĉu ankaŭ vi?
— Ankaŭ mi… Strange, ke du trovitaj infanoj renkontas sin kaj demandas… Ili renkontas sin, demandas kaj respondas…
La knabino enpensiĝis. Ŝi meditis pri la diferencaj fortoj de la trovitaj infanoj. Jen, el unu fariĝas sinjoro kaj la alia restos ĉiam almozule malriĉa.
— Loĝi tie en la tendo povas esti tre malbone, ĉu ne? — Kompato moligis la voĉon de la studento kaj lia mano ektuŝis tiun de la knabino por pie dorlote karesadi ĝin.
— Kial estus malbone? Aveto kaj Fridolin tre amas min, nomas min Suneto, vetkomedias por mia rideto. Precipe Fridolin. Aveto estas stranga homo. Fridolin diris, ke li ne estis ĉiam foira artisto. Aveto estis iam riĉulo multe instruita kaj li povis, eble eĉ nun, kuracadi la malsanulojn kaj… — ŝia mano premiĝis al tiu de la studento. — Kaj por vi loĝi en la granda flava domo estas malbone?
— De kiu vi scias, ke mi loĝas tie?
— Mi vidis vin eliranta de tie. — Ŝi iom ruĝiĝis pro la mensogeto. Jam hieraŭ ŝi sciis tion kaj dum la tuta nokto pensadis pri tiu granda flava domo. Tamen nun ŝi sentis, ke ne estus dece konfesi la veron. — Ĉu malbone por vi, malbone?
— Ne. Kial estus malbone? Avinjo Turtel tre amas min kaj onidire tiu domo estas mia posedaĵo, sed nun ĝia oficiala kuratoro estas profesoro Baranyoŝ.
— Jes.
— Jes… Du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… Tiel korŝira estas tio ĉi por mi, ke mi dezirus plori, ploregi.
La knabino rigardis al la larmvualitaj okuloj kaj ŝia koro ekdoloris. Ŝi ne povis klare percepti kial plori pri tia renkonto, tamen la malgaja mieno emociis ŝin.
Sur la foirplaco akre eksonis la sonorilo antaŭ la tendo de majstro Baltazar. La knabino salte leviĝis.
— Mi devas ekiri. Fridolin jam komencis la prezentadon. Hodiaŭ estas foiro kaj mi sidos ĉe la kaso.
— Ne, ne iru for ankoraŭ!
— Mi devas, sinjoro gimnaziano… Adiaŭ! — Ŝi kuris malsupren ĝis la vojo kaj tie returnis sin.
— Dankon pro la bela poemo. Mi lernos ĝin. La studento senvorte permane adiaŭis rigardante la rapide forpasantan figuron de la knabino. Li pensis pri tio, se ŝi ne returnos sin ĉe la angulo, tiam li neniam povos revidi ŝin. Preskaŭ superstiĉe li kredis tion. Li estus dezirinta haltigi ŝin per rigardo… Tuj ŝi atingos la angulon. Kio okazos, se ŝi ne rerigardos al li? Se ŝi ne rerigardos, tiam morgaŭ li ne vizitos la tendon de majstro Baltazar. Post momento li hontis jam ĉi tiun penson… Nun ŝi atingis jam la angulon. Ho, se ŝi ne rerigardos!
La knabino returnite sin, permane adiaŭis. La mieno de la studento esprimis milde ridetantan trankvilon. Lia fantazio desegnis ĉarmajn, june naivajn scenojn antaŭ li. Reveme li meditis pri ili. Poste li rememoris, ke li forgesis demandi lian nomon. Nomon li estus dezirinta doni al ŝi, sed el la multaj knabinaj nomoj, venintaj en la kapon, eĉ unu konvenan, trafan li ne trovis.
Verdire, ankaŭ li mem ne diris sian nomon al la knabino. Kial diri? Trovitaj infanoj havas trovitajn nomojn. Ili komprenis reciproke sin eĉ sen nomoj.
La sonorilego de la preĝejo ekbatis la horon. Per tio li rememoris la lernejon. La lernejo rememorigis lin pri la matematiko kaj pri sinjoro profesoro Baranyoŝ. Preskaŭ malesperigite li ekkriis.
— Mi ne konas ŝian nomon kaj nun mi lernu matematikon kaj iru en la lernejon kaj mensogu ion al profesoro Baranyoŝ… Vane mi dirus, ke la printempo aperis al mi en la aŭtuna mateno kaj ĝi ne lasis min lerni. Baranyoŝ vidas nur ordinaran sezonon en la printempo. Kion povus vidi ja en ĝi profesoro de fiziko kaj matematiko kun duobla binoklo sur la nazo?! Eh, tamen mi devas rigardi tiun temon. Jen mia devo. La sinjoro gimnaziano devas lerni, la komediantineto sidi ĉe la kaso… Hja, tia estas la vivo!
Nevolonte li ekiris hejmen kun malfermita libro en la mano, sed la printempo, aperinta en la aŭtuno, ne lasis lin trankvila. Kiel bone estus staradi antaŭ la tendo de la komediantoj kaj rigardi la etan arbaran feinon vendanta la biletojn kaj horoskopojn. Subite penso zigzagis tra lia cerbo kaj li ekkuris, preskaŭ trafalis la pordegon de la flava domo kaj sur la korto ekscitite kriadis je avinjo Turtel.
La blankhara maljuna servistino ektimigite malfermis la kuirejan pordon.
— Kio okazis? Kio estas al vi, animeto mia?
— Avinjo Turtel, ĉu ni havas multe da mono?
— Ne multe. Ankoraŭ ni havas iom por tiu ĉi monato, sed la sinjoro profesoro denove donos por nutraĵo nur la unuan de la proksima monato.
— Avinjo Turtel, mia kara, tuj ekkrevos mia koro, se vi ne donos al mi plenmanon da dudekfileroj!… Avinjo kara, plenmanon da dudekfileroj donu kaj volonte mi fastos eĉ semajnon.
La maljuna servistino embarasite rigardis al la febre ruĝa studento. Ŝi ne komprenis, kial kaj por kio estas bezonata tiom da dudekfileroj. Kaj kial ĝuste dudekfileraj moneroj? Eble tiu ĉi knabo volas kartludi. Ne, ne! Li ne konas la kartojn.
— Ho, animeto mia, de kie mi prenu tiom da dudekfileroj? Eĉ la duonon da tiaj moneroj vi ne povus trovi en tiu ĉi domo.
— Kara, bona avinjo — petegis li kaj dorlote ĉirkaŭprenis la maljunan vartistinon — donu tiam bankbileton. La judo havas sufiĉe da dudekfileroj. Mi monerigos ĉe li. Vi donos, ĉu ne?… Mi ricevos, ĉu ne? Kara, bona avinjo!
— Sed por kio, animeto mia?
— Ne demandu, ne demandu, ĉar tuj mi ekploros! Se tiu ĉi domo estus konstruita el dudekfileroj, je Dio, mi detruus ĝin… Avinjo…
— Nu nu, ne tiel verve! — Avinjo Turtel jam ridetis en si. Tamen pli racie estas doni kvinpengan bankbileton ol la tutan domon riski. Ŝi reiris en la domon, elprenis el sub la kuseno la senkoloriĝintan malnovan monujon kaj prenis el ĝi unu bankbileton. La studento ekvidinte ĝin pro ĝojo dancigis la maljunulinon. Ŝi ek- kaj ekkriis, sed tamen ŝia koro ĝojis kun tiu de la knabo.
— Kara bona avinjo Turtel, ho dankon, mil dankojn! Dio benu vin por tio!
Post momento li estis jam ekster la pordego kaj de la domangulo li rekuris.
— Avinjo Turtel, en tiu ĉi monato mi ne bezonos poŝmonon… sed ne diru al sinjoro profesoro Baranyoŝ! Li ne povus kompreni, ke ĉiu dudekfilera monero havas animon. Li vidas ĝin nur nikelaĵo.
Jam la studento ĉe la domangula juda butikisto kalkuladis la plenmanon da dudekfileroj, kiam avinjo Turtel preskaŭ konsternite cerbumadis pri tio, ke la dudekfilera monero havas animon. Vere, ĝis nun eĉ ŝi ne sciis tion, kvankam ŝi sufiĉe maljuniĝis. Jes ja, hodiaŭ estas ĉio renversita. La junuloj scias pli multe ol la blankharuloj. Tamen estas bone scii, ke la dudekfilera monero havas animon. De nun ŝi konsideros ĝin pli valora.
Duonon post la sepa batis la turhorloĝo, kiam la studento estis atinginta la foirplacon. Li haltis en deca distanco de la tendo de majstro Baltazar, rigardis la gapantojn antaŭ ĝi. Vilaĝanoj, laboristoj, stratbuboj, metiaj lernantoj staradis tie kaj de tempo al tempo eksplodis el ili laŭta ridego, kiam la arlekeno faris ian mokon laŭ ilia gusto. La kara bona Fridolin, kiu prenis al si la trovitan infanon kaj ŝminkas sian vizaĝon. Ĉu li volas maski per la ŝminkaĵo sian koron? Ĝi estas tre bela kaj li nomas tiun knabineton Suneto.
Li boris sin en la homamason. De tie li rigardis la feinon de la tendo foira. En la tendo daŭris la prezentado, ĉar mistikaj voĉoj kaj miraj ekkrioj de la publiko aŭdiĝis el la tendo. Kompatinda majstro Baltazar nun distras kiel iluziisto, aliigas sian voĉon. Nun verŝajne li aspektas tia, kia li prezentis lin al si antaŭ la vizito. Subite li rememoris pri la kaŭzo de sia veno. Li turnis sin do al la plej proksima apudstaranto.