Выбрать главу

— Jam estas vere, ke granda scienculo estas tiu ĉi majstro Baltazar. Hieraŭ mi estis ĉe li. Ho, tre interese! Nu, vizitu lin kaj vi konfesos, ke mi diris la puran veron. Ne bedaŭru tiun mizeran dudekfileran moneron! Se vi ne havas, mi donos al vi, sed ĉi tien devas eniri ĉiu. Morgaŭ la tuta gimnazio vizitos lin… Jes ja!… Nu, ne hezitu, prenu ĝin kaj eniru! Mi pagos anstataŭ vi.

Kiam la okan batis la horloĝo, lia poŝo jam elĉerpiĝis, sed la entuziasma propagando multon utilis. La publiko tiel dense tumultiĝis en la tendo de majstro Baltazar, kvazaŭ oni senpage estus disdoninta biletojn. Verdire, multaj senpage amuziĝis. La eta feino kun gaja humoro vendadis la bluajn slipetojn. La studento tutkore ĝuis tiun ĉi gajan humoron, forgesis pri la lernejo, pri matematiko, temo. Jam pasis la duono post la oka, kiam li ekkonsciis pri la malfruiĝo. Kaj ĝuste la lecionon de profesoro Baranyoŝ! Per kurpaŝoj li ekiris al la lernejo.

Preter la domo, kie Alice Fьrtцŝ loĝis, kondukis la vojo. Unu el la fenestroj estis malfermita. Dolĉa kolomba ridado aŭdiĝis. Li haltis por momento. Kiel flate povas ridadi tiu ĉi Alice! Li aŭdis la vortojn de gaja vira voĉo. Li eĉ ne konjektis pri kio respondas la viro, sed liaj vortoj momente dolore vundis lian koron. ,,Jes, tiaj estas ĉi tiuj laktobuŝaj gimnazianoj, se iu bela knabino ridetas afable je ili, tiam ili pensas tuj, ke…" Li ne aŭdis pli, sed eĉ ne volis. Li sentis, ke tiuj nun primokas lin. Dum la vojo al la lernejo li pensadis pri tio, kial ne kaŭzas doloron al li, ke Alice Fьrtцŝ nun kolombe ridetadas al alia. Tiu eta komediantino eble eĉ pli dolĉe, pli kore povus ridi, se la vivo tiel favorus ŝin kiel tiun ĉi pintnazulinon. Pri unu li estis konvinkita, ke ŝi multe pli sincere ridus kaj nur al unu ŝi ridus kaj ne al ĉiu komplimentfabrikisto. Li decidis, ke en la estonteco li iamaniere sentigos al ŝi, ke ŝia kolombeta ridado ne plu imponas al li.

Ĵus estis finita la unua horo, kiam li atingis la koridoron de la lernejo. Ĉe la sojlo de la klaso li renkontis profesoron Baranyoŝ. Respektplene li salutis lin, sed tamen sian koron li sentis batadi en la gorĝo. Kion li mensogu? Pri tio li eĉ ne pensis ĝis nun.

La grizaj okuloj de profesoro Baranyoŝ el sub la dikaj okulvitroj esplore fiksiĝis al la vizaĝo de la studento. Li rigardis kun patra severeco.

— Nu, amiko, kie vi vagabondis?

La studento ruĝiĝis ĝis la tempioj, volonte li estus mensoginta ion, sed nenio akceptebla venis en la kapon. Li ekglutis kelkfoje.

— Mi malfruis, sinjoro profesoro.

— Nu tion mi ja scias, amiko, — knaradis ironie la voĉo de profesoro Baranyoŝ, — sed kial vi malfruis, amiko? Jen la demando.

— Pro la… pro la printempo, sinjoro profesoro, — li diris aŭdace eligante la vortojn.

Profesoro Baranyoŝ centfalde sulkigis la frunton. Per tio li kutimis esprimi sian plej altan miron.

— Amiko, nun estas aŭtuno… la deka de oktobro… en oktobro estas aŭtuno!

— Eh, kion vi scias pri tio, sinjoro profesoro, — eliĝis kontraŭvole laŭte la penso de la studento.

— Kion? Ĉu mi ne scias tion? Vi freneziĝis, amiko!… Cetere la printempo ne estas senkulpigo akceptebla. Hodiaŭ posttagmeze vi vizitos min kaj faros elokventan konfeson pri tiu printempo stranga, kiu aŭtune devigas vin foresti dum la matematika horo. Ĉu komprenite?

— Jes, sinjoro profesoro.

— Ĉu la matematika temo estas prilaborita?… Nu?!

— Ne, … ne estas… mi ne povis solvi…

— Hm, tiel!… Nu mi donos al vi printempon, printempon en aŭtuno! Kiu aŭdis jam tian sensencaĵon… Li ne preparas sin por la matematika leciono kaj senkulpigas sin per printempo la dekan de oktobro… Miaopinie vi estas malsana, amiko, ĉu ne?

— Ne, sinjoro profesoro.

— Nu bone… bone… Hodiaŭ posttagmeze mi esploros la aferon.

Profesoro Baranyoŝ ekiris al la ĉambro de profesoroj. Kaŝita rideto modestadis sub liaj lipharoj. Li jam komencis kompreni la senkulpigon kaj akceptis ĝin en la fundo de sia koro, sed tion rimarkebligi ne estas permesite. Kien falus la pedagogia racio, se oni akceptus la printempon kiel konsiderindan senkulpigon por preterlasitaj studhoroj kaj neprilaboritaj taskoj? Cetere la knabo estas matematika sentalentulo. Jes, li estas la favorato de lia kolego Koppany, kiu instruas literaturon kaj historion. Ĉiuj liaj favoratoj estas matematikaj sentalentuloj, kvankam la vivon direktas la matematiko kaj ne la literaturo. Tamen oni ne povas koleri la bubon, ĉar tiel poete li esprimis sin. Malgranda fanatikulo. La slava romantikemo revelaciiĝis.

Profesoro Baranyoŝ haltis ĉe la pordo de la profesora ĉambro kaj returninte sin kriis al la studento:

— He, amiko, se morgaŭ dum la fizika leciono vi montros al mi la prilaboritan matematikan temon, tiam vi ne devos viziti min hodiaŭ!

— Jes, sinjoro profesoro.

Subita ĝojo ekbrilis en la okuloj de la studento. Profesoro Baranyoŝ klopodis altrudi severan mienon al si.

— Kaj aliokaze ne parolu tiajn malsaĝaĵojn, ke en oktobro estas printempo, ĉar ĝi ne estas akceptebla senkulpigo. Ĉu vi komprenis? La printempo neniam estis senkulpigo, ne, eĉ en mia studentaĝo ne. Nu!… Kaj senĉese pensu pri tio, ke la lastan jaron vi pasigas en tiu ĉi lernejo kaj baldaŭ vi fariĝos abituriento… Nu, vi povas nun foriri.

Profesoro Baranyoŝ rapide retiriĝis en la profesoran ĉambron. Tiel ĉarme petole brilis la okuloj de tiu malgranda ruso, ke prefere li estus ĉirkaŭpreninta lin. Sed neeble. Nun ankoraŭ ne, nur post la matureco. Li ne povis reteni sin, ke al sia kolego Koppany li diru ion pri la okazintaĵo.

— Kara kolego, prezentu al vi, ke mia protektito pretervagabondis mian lecionon kaj senkulpigis sin per tio, ke estas printempo, — kaj profesoro Baranyoŝ tiel bonanime ekridis, ke liaj studentoj vidante lin nun certe ne rekonus lin. La friponeto diris, ke estas printempo. Hahaha! La kolegoj ridetis, sole la direktoro, ŝtoniĝinta fraŭlo, balancis indigne la kapon.

— Tamen impertinenteco, al profesoro diri tian.

La mieno de Baranyoŝ malsereniĝis.

— Ĉu pli dezirinde mensogi, kara direktora kolego? Verdire por li estas printempo eĉ en decembro kaj tion ĉi ni ne povas forpreni de li. Li havas rajton al ĝi. Ni povas diri, ke vi freneziĝis, amiko, ĉar nun estas aŭtuno, la deka de oktobro, sed nenion pli ni povas fari… Efektive por ni estas la deka de oktobro, kara direktora kolego mia, kaj mi pensas, ke por vi estis la deka de oktobro jam en la lulilo… Nu!

La kolegoj sekrete bone amuziĝis pri la konsterniĝo de la direktoro.

— Tamen vi estus povinta diri tion, kara kolego, ke la printempo ne estas akceptebla senkulpigo.

El Baranyoŝ denove eksplodis la plengorĝa ekrido.

— Ĝuste tion mi diris, ĉar tion diktas nia pedagogia racio. Ĉio povas esti senkulpigo por la junularo: falsigita gepatra atesto, ordinara mensogaĵo, sole la printempo ne, ĉar ĝi estus la plej racie kaj logike akceptebla veraĵo… La deka de oktobro estas, karaj kolegoj, la deka de oktobro. Ni jam forgesis, ke iam ankaŭ por ni burĝonis majaj rozoj dum Kristnasko.

Rememorojn paroliganta silento ekkuŝis sur la ĉambron kaj tiutage la studentoj miris, ke dum instruado la sinjoroj profesoroj kompreneme ridetis al ili kaj neniu ricevis malbonan noton. Ili ne sciis ja, ke en tiu ĉi tago la printempo ŝtelis sin en la aŭtunon kaj per sia varmo karesadis la korojn de la severaj sinjoroj profesoroj.

III.

La vesperiĝo etendiĝis super la foirplaco. Tra fendeto de la tendo de majstro Baltazar malforta radio elpenetris en la senhoman duonhelon. Tremanta, vibranta lumo de flagranta meĉo. Tiun meĉlumon spionis la studento jam de unu horo. En la varmeto de tiu ĉi lumo ardis lia koro, kaj atendis, atendis.

En la tendo ĉe la tablo sidis majstro Baltazar kaj Fridolin, la arlekeno. Sen maskoj, peruko kaj ŝminko tiaj estis la du komediantoj, kiel la antaŭenĵetita bildo de la vintro. Blankaj haroj, en la okuloj laca brilo, sur la vizaĝoj vivplugitaj sulkoj.