— Hodiaŭ ni havis bonan tagon, Baltazar.
— Ni havis bonan tagon.
— Precipe en la matenaj lioroj.
— Jes, Fridolin. Antaŭtagmeze ni havis tre multajn vizitantojn. Posttagmeze ne tiom multajn.
La knabino kuŝis sur la pajlosako, rigardis al la tendoplafono. En ŝiaj okuloj brilis larmoj. Fridolin ordigis la tablon, forigis la restaĵon de la modesta vespermanĝo. Baltazar la kuŝejojn pretigis por la nokto. La lipojn de la knabino senvola ĝemo lasis for.
— Ĉu vi estas malsana, Eva? — Kun skrupulema amo turnis sin majstro Baltazar al la knabino.
— Mi ne estas malsana, aveto… Mi pensadas.
— Ĉu vi aŭdas, Fridolin, nia Suneto pensadas.
Fridolin faris miregantan grimacon. Li impresis tiel komika, ke Baltazar ekridetis.
— Fridolin, ĉu ne estus pli bone, se de nun vi sen masko allogus la publikon?… Pri kio vi pensadas, Eva?
— Pri kio, aveto?… Kiel mi povu klarigi tion al vi?
Majstro Baltazar laŭte ekridis.
— Permesu, ke mi divenu!… Nu, nia suneto pensas pri tiu varma mantelo, kiun ni vidis en la montra fenestro de la vestovendisto hieraŭ. Vere, ĝi estas bela peco… Ankaŭ ĝia prezo estas bela, sed nebezone pensadi pri ĝi. Mi promesis al vi, do vi ricevos ĝin.
— Vi eraras, aveto. Mi pensadis ne pri tio.
— Kvankam pensadi pri tio estas bone, ĉar baldaŭ alvenos la vintro. La varmo estos bezonata, ĉu ne, Fridolin?
— Jes, jes! La varmo estos bezonata. Vi jam havas novajn botetojn, vintran ĉapon, nur la mantelo mankas. Sed ankaŭ ĝin vi havos morgaŭ. Ĉu ne, Baltazar?
— Kaj vi? Kion vi havos? Ĉiun aŭtunon vi forgesas pri vi mem.
— Do kion ni havu? Ni reprenos la malnovajn ĉifonojn. Por du tiaj maljunuloj, kiel ni, estas ne grave, per kio ili defendas sin kontraŭ la vintra frosto.
La knabino ekploris. La maljunuloj embarase klinis sin al ŝi.
— Kio okazis al vi, suneto nia?… Tute certe vi estas malsana.
— Vi estas tiel bonaj, tiel bonaj kaj mi… mi estas malbona, nedankema!
La skrupuloj de Fridolin vaporiĝis. Li aŭdigis zorgpelan mokridon. Baltazar serioziĝis, longe rigardis al la okuloj de la knabino. Ŝi rapide fermis siajn okulojn.
— Donu al mi vian manon, Eva! — Baltazar parolis tre milde kaj prenis ŝian manon, sed ŝi elŝiris kaj kaŝis ĝin sub la kusenon. — Kio estas al vi, Eva?
— Nenio, aveto, nenio. Nur ne volas mi, ke vi divenu pri kio mi pensadas… Mi ne donas al vi manon kaj mi ne rigardos al viaj okuloj, ĉar tiam vi divenos…
Sur la vizaĝo de Fridolin baraktis ĝeno. Baltazar trankvilige glatigis la harojn de la knabino kaj poste pretigis plu sian kuŝejon. La knabino kun rigida rigardo kalkulis la flikojn de la tendoplafono. Subite ŝi ellitiĝis, ekprenis manon de Baltazar kaj kisis ĝin, tiris al si la maljunan Fridolinon kaj dorlote karesadis lian sulkan ŝminkmorditan vizaĝon.
— Ne koleru, aveto!… Ne koleru, Fridolin! Mi ne scias ja, kio okazis al mi… Mi volus nur plori, tre multe plori… Pardonu al mi kaj ne koleru!
— Mi ne koleras, Eva. Mi scias ja, kio estas al vi. Mi ne koleras. — En la voĉo de Baltazar vibris profunda emocio. — Mi eĉ ne miras. Vi estas printempo. Ni estas aŭtuno. La tendo muelas vian animon. Kompatinda turmentita ŝlosita suneto vi estas… Fridolin, Eva bezonas distradon, societon. Ŝi ne estas ja infano plu.
Fridolin kun dolora sento protestis.
— Ŝi estas ankoraŭ nur deksesjara.
— Malbone vi esprimis vin, Fridolin. Ŝi estas jam deksesjara. Sole via dorlotema amo vestas ŝin konstante en infanrobetojn. Eva jam plenkreskis. Ŝi sentas nian prizorgon kateno.
La vortoj de majstro Baltazar kvazaŭ ŝire tordadis la koron de la knabino. Ŝi laŭte ekploregis.
— Ne, ne parolu tiel, aveto! Tutanime mi amas vin ambaŭ, mi volas resti ĉiam kun vi. Mi volas esti bona, obeema. Ne diru, ke via amo estas kateno por mi. Neniam mi volas forlasi vin, neniam… Kiu povus ja ami min tiel kiel vi?
Fridolin preskaŭ malespere kisadis ŝiajn etajn manojn.
— Memkompreneble, ke vi ne foriros de ni. Kiu diris, ke vi devas forlasi nin? Vi restos kun ni, ĉiam kun ni. Vi estas nia suneto.
Baltazar eksidis apud la knabinon kaj rigardis antaŭ sin. Fridolin kun taŭzaj antaŭsentoj en la koro premis al si forte la ploretantan knabinon. La meĉo ekflagris sur la tablo kaj estingiĝis.
Doloro ektordis la koron de la studento. Li vane atendis. Verdire, la knabino ne promesis pervorte, nur ŝiaj okuloj ridetis konsente, kiam posttagmeze li vizitis majstron Baltazar por sciigi lin pri la morgaŭa veno de la VII-a kaj VIII-a, klasoj. Ĉe la kaso li ŝovis slipeton en la manon de la knabino kaj ĉe lia foriro ŝi jese respondis je lia demanda rigardo. Sed estas eble, ke oni ne permesas al ŝi foriri aŭ fremdaj manoj trovis la letereton. La penso frapis lian koron. Ĉu ŝi estis batita pro tio? Tiaj komediantoj ne apartenas al la delikatsentaj homoj. Li jam legis pri tiaj, vidis filmojn, kie… Ne! Verŝajne ne! La knabino diris ja, ke la du maljunuloj nomas ŝin suneto kaj loĝi en la tendo ne estas malbone… Ankaŭ en la flava domo loĝi ne estas malbone, tamen li pleje estus dezirinta vagadi libere kiel senhejmulo tenante ĉiam la manon de la knabino en la sia.
Longan horon li atendis esperplene, poste kun dolora rezigno ekiris hejmen, sed ĉe la rando de la foirplaco returnis sin kaj singarde ŝtelire proksimiĝis al la tendo. Al la tolmuro li premis sian orelon tie, kie li konjektis la kuŝejon de la knabino. Ŝian spiretadon li volis aŭskulti nelonge, nur kelkajn momentojn por konsolo.
Mallaŭta interparolado aŭdiĝis tra la tendomuro. La aldotonan voĉon de majstro Baltazar li aŭdis.
— Jes, Fridolin, ni devas konsideri tion… Ne sufiĉas la nova varma laŭmoda mantelo, se ne estas iu, kiu admiras en ĝi la posedantinon. Kion valoras la novaj botetoj, se neniu rimarkas, kiel filigranaj estas la piedoj en ili, kaj kial la vintra ĉapelo, se al neniu kaŭzas plezuron la blondaj bukloj, petolantaj el sub ĝi?
— Mi ne komprenas vin, Baltazar. Nia amo rimarkas ja ĉion ĉi, admiras, primiras. Ŝi estas ankoraŭ tro infana por vivi je la plezuro de fremdaj okuloj kaj ne forgesu, kiom la mondo estas malica, kiom malsata, kiom egoista!
— Ankaŭ vi estas egoista, Fridolin. Ankaŭ vi ne estas pli bona ol la mondo.
— Mi?! Nu, kiel vi povas diri tiajn malsaĝaĵojn?! Mian patrecan amon oni ne povas kornpari kun tiu de… Ne, ni ne parolu pri tio!
— Vi estas tute prava, Fridolin. Vian patrecan amon oni ne povas kompari kun la amo, je kiu sopiras ŝia koro nun malfermiĝanta… Nia amo estas palpebrumanta meĉo, kiu baldaŭ laste flagrante estingiĝos kaj forlasos tiun ĉi infanon sen lumo, sen varmo. Nia maljuneca egoismo katenas tiun ĉi infanon al la tendo. Fridolin, ne forgesu, ke ŝi estas jam deksesjara kaj hieraŭ ŝi demandis: "Aveto, ĉu tia granda gimnaziano estas io tre fiera afero?"… Jes, tion ŝi demandis. La koro de la studento ektamburis. Li aŭskultadis nervostreĉe. Silento regis en la tendo. Fridolin ne respondis. Li skrupule meditadis pri la vortoj de Baltazar. Lia maljuna samsortano estas prava. Tiu ĉi demando estas heroldo de la burĝoniĝo. La hieraŭa studento, kiu venis eĉ hodiaŭ…. Jes, li jam rememoras. La knabino salutis lin kun stranga rideto… Kaj tiu studento revenos eĉ morgaŭ. Verdire li venos ne sola, ĉar li portos kun si siajn amikojn, la grandajn gimnazianojn, sed tamen… La manoj de Fridolin pugniĝis. Ŝtelisto spionadas ĉirkaŭ la domo kaj estas utile atenti pri li.
— Kion vi pensas, ĉu ili konas unu la alian?
— Kiuj?
— Nu, ŝi kaj la gimnaziano… Tiu, kiu vizitis nin hieraŭ, hodiaŭ kaj kiu venos eĉ morgaŭ.
— Mi ne pensas. La gimnaziano eĉ ne vidis ŝin.
— Sed jes, li vidis ŝin ĉe la kaso. Kun brilantaj okuloj ili ridetis unu al alia. Kion vi opinias, Baltazar, pri tiu ĉi stranga rideto kaj kial brilis iliaj okuloj tiel nekutime?