Выбрать главу

Baltazar ne respondis. Fridolin grumbladis plu en si. La studento spirretene aŭskultadis. Lia koro tremis. Li sentis la timon de la surprizita kulpulo. Do, ilia rigardo perfidis ilin kaj verŝajne eĉ riproĉis, turmentis pro tio lian arbaran feineton, tiun senpekan knabineton, tiun… tiun sanktulinon.

Klakantaj paŝoj, proksimiĝantaj al la tendo, eksonis. Ĉu policano aŭ iu malfrue hejmeniranto? La studento surventriĝis. Per ombro li kaŝis sin kontraŭ malkovro. Bonŝance la foirplaco estis malluma, la proksimiĝanto verŝajne havis urĝan aferon, ĉar li tre rapidis kaj ne rimarkis lin. La figuro pasis preter la tendo. Iu virino. Por momento ŝi ŝajnis konata, sed li ne havis tempon serĉadi inter la rememoroj, ĉar la trafiltriĝanta voĉo de Fridolin plene ekregis lian atenton.

— Baltazar, mi volas scii, pri kio ŝi pensadas, kion ŝi sonĝas… Prenu ŝian manon!

— Mi ne havas potencon pri ŝia dormo… kaj… mi ne volas fariĝi sonĝrabanto…

— Jes ja, vi ne amas ŝin tiel kiel mi. Vi eĉ ne povas ami ŝin tiel. Ŝi estis jam okjara, kiam vi konatiĝis kun ŝi. Sed mi… mi, kiu prenis ŝin orfa, forlasita al mi de la ŝtupo de cirkoveturilo kaj vartadis, flegis ŝin, kun kortremo atentis pri ŝia spiretado kaj longajn noktojn ploregante preĝis, ke Dio gardu kaj vivigu ŝin je mia konsolo… Vi, Baltazar, ne povas ami ŝin tiel, kiel mi…

— Sensencaĵojn vi parolas, Fridolin. Kial vi estas malesperigita? Ŝi estas ja kun ni. Kaj krome vi asertas malveraĵon, Fridolin, mia bona maljuna samsortano. Vi asertas, ke vi amas ŝin pli ol mi kaj jen vi volas priŝteli eĉ ŝiajn sonĝojn. Ne sufiĉe por vi, ke ŝi oferas siajn tagojn al ni? Nun ekfloras ŝia juna koro. Se ŝi sonĝas pri la gimnaziano, ne venenu ŝian ĝojon. Permesu al ŝi sonĝi belon pri la printempo kaj ne ŝovu grizan kapon, sulkplenan vizaĝon inter ŝiajn revojn. Kial fortimigi ŝin ĉe la komenco per la penso de la formortado?

— Ofte vi estas tiel stranga, Baltazar. Mi volas nur gardadi ŝian vivon eĉ dum la dormo kaj ne priŝteli ŝiajn sonĝojn. Ĉu vi komprenas, mia maljunuleto? Tiu gimnaziano povos delogi ŝin, vundi ŝian puran koron, li povos eble per belaj frazoj ekposedi ŝin kaj poste forlasi por ĉiam.

Sovaĝa kolero ekregis la studenton. Tiu ĉi maljusta akuzado ofendis lin kaj tiun korkaresan senton, kiu ĉiam pli profunde plenigis lian animon. Li vidis makulita per tiu ĉi supozo tiun knabinon, kiun li vidas sanktulino. Eĉ se li mem estus tiel aĉa, tiel pekema, kiel Fridolin supozas, la radia pureco de tiu knabino levus lin el la marĉo. La malbonulo devas terenfali, la skeptikulo fariĝi kredanto antaŭ ŝi.

— Aŭskultu, Fridolin, mi konas la animon de tiu gimnaziano. Hieraŭ mi tenis lian manon en la mia kaj alkroĉis mian rigardon al la lia kaj retroiris la vojon, kiun li faris ĝis nun. Li havas senteman koron, varme kompateman, revoteksantan, por ideoj entuziasmiĝantan koron… Malfeliĉa li estos dum sia tuta vivo… Kompatinda trovita infano.

— Ĉu trovita infano?

— Jes, kiel nia amata suneto.

— Baltazar, ili konas unu la alian!… Jes, ili konatiĝis ie! Nun mi komprenas jam… Tiam mi miretis, priridetis, sed nun…

— Pri kio vi miris?

— Hodiaŭ tagmeze dum la tagmanĝa paŭzo subite ŝi turnis sin al mi kaj demandis: ,,Diru, Fridolin, kio estas priplorinda en tio, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas?"

— Ĉu tion ŝi demandis?

— Jes, tion.

— Vere, ili konas unu la alian, Fridolin. Verŝajne pro tio ŝi ekploris hodiaŭ vespere, ke ŝi komprenis, kio estas priplorinda en tio. Kompatindaj infanoj! La malgranda komediantino kaj la gimnaziano… Du renkontiĝintaj animoj, kiuj sentas, ke ili apartenas unu al alia kaj… kaj… postmorgaŭ la veturilo portos for la komediant-knabinon kaj la studenton katenas al la lerneja benko la matematiko kaj ĉio ĉi tiam, kiam ilia animo banas sin en printempaj sunradioj. Mi diras al vi, Fridolin, ke vere estas priplorinde, ĉar la sortokolero ankoraŭ ne tusis ilin kaj ili ne scias tion kion mi… Ili ne scias. ke sur duobla vojo pilgrimas la animo kaj nur fabelas la Vivo kaj nur fabelas la Sonĝo. La vojon de la Vivo ombrumas nigraj nuboj; tiun de la Sonĝo orumas la rideto de la ĉielbluo. La ornamo de la unua estas teraj sarkindaĵoj; tiu de la dua estas pompantaj sopirfloroj… kaj sur la duobla vojo trenas pene sin antaŭen, ĉiam antaŭen la Homo: la unu korpo kaj unu animo. Li ŝirkolektas la sarkindaĵojn kaj mensogas al ili koloron, odoron, por ke li povu doni sencon al la longa vojo. Li neas la ŝtontranĉitajn vundojn, nomas la doloron plezuro, por ne svenfali sub la pezo de la senresponda kial?… Kaj kio estas la celo? La fino. Por tio estas la baraktanta sinpelado, la mistifikaj koloraj mensogaĵoj, la grasigitaj bagateloj, la troa ambicio de la naneco, por ke li povu eviti la finon. Ĉu fino aŭ nova komenco? Li ne scias. Ĉe la sojlo de la elirejo li trovas sin vid-al-vide kun nova demando kaj poste kapitulacas antaŭ la Neevitebla. Egale ĉu fino aŭ nova komenco, ĉar ĝia nomo estas sama: Morto…. Kaj la erarema malkuraĝa Homo pro timo mensogas al si Eternan Vivon. Li provas rifuĝi, volas eskapi de la Vaneco kaj de la ŝtonplena vojo de la Vivo li transkuras sur la sopirfloran paŝejon de la Sonĝo, kun nevelkebla espero vagadas en la Senlimeco, kiu kondukas al la Senmorteco… Kompatindulo, li forgesas, ke la vojo de la Vivo kaj Sonĝo estas senfina, ĉar ne ekzistas Tempo, nek Loko, ekzistas nur ŝajno… Jes, nur Ŝajno. Al tiu ĉi ŝajno kroĉiĝas ĉiu scienco de la Homo. Li vivas, luktas, ripozas, kreas, mortigas por kaj pro la ŝajno. La ŝajno estas la leĝo, kiun li konsideras dia revelacio kaj lia dio estas tiu suvereno, kiu estras la ŝajnon. Por indulgo li petegas al la Ŝajno kaj la ŝajnoleĝo frakasas lin, egale, ĉu li pilgrimadas sur la ŝtonplena vojo de la Vivo aŭ sur la sopirflora paŝejo de la Sonĝo. Ne ekzistas pardono, ĉar nur Ŝajno estas la Vivo, la Sonĝo, la Morto… Kio estas do? La perioda movo de la ŝajnoj kaj tio ĉi donas la iluzion pri Tempo, Loko, Vivo, Sonĝo kaj Morto.

Longa silento. Kun soifa animo aŭskultis la studento. Li absorbis la vortojn, kvankam ili gutetis danĝeran venenon al lia ekfloranta intelekto. Muta admiro vekiĝis en li al la maljuna komedianto. Li vidis lin timige giganta spirito kaj en sia fantazio li prezentis lin reenkarniĝo de saĝulo de antikva epoko longe forgesita.

— Strangajn, kuriozajn pensojn vi havas, Baltazar, — rimarkis mallaŭte Fridolin. — Mi dezirus kompreni vin, sed mi ne povas. Mi aŭdas la vortojn, komprenas ilin, sed entute ilian sencon mi ne povas percepti. Kvazaŭ mi estus en duondormo kaj vi fabelus. La fadenon de la parolo mi ne estas kapabla sekvi.

— Ne grave. Eĉ pli bone, se vi ne komprenas. De sonĝoj, farantaj la ŝajnan ekziston bela por vi, senigus vin la plena kompreno. Pensu tiel, ke ĉio ĉi estas la fabelo de la aŭtuno, de tiu aŭtuno, kiu sentas proksimiĝi la frostan spiron de la vintro. Mi staras ja antaŭ la sojlo de la kapitulaco, rerigardis kaj ofte rerigardis al mia printempo kaj al printempo de multaj aliaj… Sed tion, kion mi diris al vi hodiaŭ, neniam mi elkrios al la mondo, ĉar ĝi mortigus la printempon, kripligus la forton de la junularo, luktanta por idealoj, ideoj, revoj. Al la printempo, al nia suneto mi dirus ion alian kaj ankaŭ al tiu brilokula gimnaziano, se li petus konsilon de mi, mi dirus ion alian. Ho, neniel mi dirus, ke vi ne esploru la sekreton de la ŝajnojn moviganta forto, ĉar sur viaj vojoj troviĝos nur ŝajnoveroj. Tion ĉi mi diris nur al vi, mia bona naiva samsortano, nur al vi, ĉar vi forgesis, ke iam ankaŭ en via koro ekfloris la printempo kaj pro revoj de via maldormo vi volis senigi nian suneton de tio, kio estas la sola donaco de nia ŝajnovivo: la esperplena printempo, la ekfloriĝo libera de la koraj burĝonoj… Ne koleru, Fridolin, tiun entuziasmeman gimnazianon, ĉar mi diras al vi, ke en tio estas io priplorinda, ke du trovitaj infanoj renkontas sin, demandas kaj respondas… kaj postmorgaŭ ili jam estos devigataj forgesi la renkonton de la animoj…

— Nu. maljunuleto mia, por kio utilas ĉi tio? Vi igas min larmi kaj… tiel tordas mian koron, kvazaŭ vi volus elŝiri ĝin…