Выбрать главу

— Viaj vortoj, ho ve! estas veraj, Lemuel. La koro de la Eternulo doloras pro la suferoj de la subpremitoj. Sed vi scias, ke Dusadad estis bona estro, pagis bonan salajron, kaj bonkore traktadis siajn servantojn.

— Tio estas vero, — vigle respondis la komercisto, — Dusadad alte taksis sian reputacion de noblulo, kaj por konservi ĝin, malavare pagadis, eĉ parade kelkafoje, en la limoj de sia konataro. Mi eĉ ne volas dubi lian bonkorecon; sed li ne esploris la transmontan valon. Mi vidis, pli ol unu fojon, la ŝvitgutojn de la sklavoj de Ŝedad, la konstruisto, kaj aŭdis iliajn ĝemegojn, kiam ili trenegadis trans la montojn de la sudo ĝuste la ŝtonojn, kiujn vi admiris antaŭ unu kaŝbuo. Mi vidis tie homidojn tordiĝi sub vipobatoj, kvazaŭ ili estus obstinaj bestoj; kaj ekflamiĝis mia animo. La ostoj de unu el la malhomaj sklavopelistoj de Ŝedad blankiĝis apud dezerta vojo inter Dedan kaj Uzal.

Ree peza silento regis inter la viroj. La aŭskultintoj ne povis dubi, ke la vortoj de Lemuel estas tute veraj. Ijob kaj Omar bone konis la fervoron de la komercisto pro la subpremitaj klasoj, kaj lian furiozon kontraŭ la ĉiam kreskantaj influo kaj povo de la Babela pastraro. Ili admiris lin pro tiuj noblaj sentoj; sed ili ne partoprenis lian optimismon, nek posedis sufiĉe da energio kaj maltimo, por malkaŝe sin ĵeti, ĉe lia flanko, en la batalon kontraŭ la senskrupula hierarkio kaj la socia sistemo, kiu aprobe permesis la ekspluatadon de la sklavoj kaj malriĉuloj. Ilia temperamento preferis trankvilan, mediteman vivon en kvieta vilaĝo, malproksime de la brumoviĝado en grandaj urboj.

Por ŝanĝi la temon unu el la junaj Egiptoj ekparolis:

— Diru, Omar, ĉu Zalmuna estas tiel belanima, kiel, laŭfame, ŝi estas bela korpe?

Respondante post kelkmomenta medito, Omar penis paroli trankvile kaj senĝene, sed ardo en liaj okuloj kaj kontraŭvola tremeto en la voĉo montris, ke la demando ektuŝis senteman lokon en lia koro. Li diris:

— Kredeble tiuj, kiuj Zalmunan plej intime konas, fervore respondus jese. Demandu en la ĉirkaŭaĵo; ĉiuj malriĉuloj kaj mizeruloj en la lando prikantas ŝian bonkorecon. Neniam venis al ŝi afliktito, kiu ne ricevis konsolon kaj helpon. Se harpludado povas indiki animstaton, ŝia animo superas per beleco ŝian eksteraĵon; kaj neniu povus aŭdi ŝin paroli pri interna lumo kaj pri la sopiroj de la homa spirito al la belo, ne sentante sin anime altigata.

Ijob enpense skuis la kapon.

— Ĉio ĉi tio povas esti vera, Omar, — li diris, — tamen Zalmuna jam delonge estas por mi mistero. Kiam ŝi estis pli juna, ŝi ofte vizitadis min kune kun sia patro, kaj kondutis malkaŝeme kaj amikeme. Sed nun ŝi ŝajne evitas min; kaj ni estas preskaŭ fremduloj unu por la alia.

Lemuel silentis, sed lia silento kaj lia enpensa mieno estis por Omar multesignifaj.

Ĉapitro VI

Nokta aventuro de Lemuel

Venuso jam estis brila stelo en mallumiĝanta okcidenta ĉielo, kaj ripozema naturo sin envolvis en silento, kiam rajdanto sur kamelo alproksimiĝis al flanka pordego de la bieno de Zalmuna. Rajdanto kaj besto estis polvokovritaj, kaj per tio supozigis, ke ili venis de tre malproksime. Kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco. Portante sakon sur la ŝultro, kaj kondukante la kamelon per bridorimeno, li aliris parton de la domego, okupitan de la servistaro.

— Hola! — kriegis la viro.

Tuj kiam li aŭdis alproksimiĝantan piedsonon, li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo. Nejuna virino malfermis kadron, kaj rigardis la alveninton kun preskaŭ malkaŝa malplezuro. Ignorante la malbonhumoron de la virino, Lemuel — ĉar tio estis li, lerte alivestita — salutis ŝin kun humileco, miksita kun ŝajne senartifika digno:

— Paco estu kun ĉi tiu palaco, virino. Mi venis, por demandi pri la farto de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino. Mi estas Jaŝab, Joktanido kaj komercisto el Uzal. Sciigu, mi petas, al via sinjorino, ke mi atendas ŝian bonvolon laŭ ŝia ordono.

— La sinjorino Zalmuna ne estas hejme, la virino respondis heziteme.

— Ne hejme! — ripetis Lemuel kun bone ŝajnigita konsterno, — ne hejme?

— Ne, — rediris la servistino per voĉtono, kiu jam montris iom da scivolo kaj molkoreco. — Zalmuna iris Babelon antaŭ kelke da tagoj, kaj mi ne atendas ŝian revenon antaŭ la fino de ĉi tiu monato.

— Tre ĉagrena afero, virino, — diris la Joktanido malrapide, kaj skuante la kapon kun aspekto de laceco kaj profunda malĝojo. — La sinjorino Zalmuna tion ankaŭ tre bedaŭros. Ĉu mi povas paroli en la orelon de via dommastrino… Halka, ĉu ne?… Ajla?… bone, de Ajla?

Li diris tion tre simple, kvazaŭ jesa respondo nepre venos, bone sciante tamen, ke Ajla en tiu sama momento estas en la domo de Omar, sekrete babilante kun Nupta — tre kredeble pri la vizito de la fremdlandaj gastoj, inkluzive de li mem. La servistino respondis iom surprizite:

— Ne, Ajla ne estas en la domo en la nuna momento. Tre eble ŝi revenos malfrue. Revenu morgaŭ matene.

La komercisto eklevis la manojn kun montro de granda surprizo kaj ekkriis:

— Morgaŭ matene? Kien mi iru, virino? Kiun mi povus peti gastigi min, nekonatulon en Betraĥ, se la servistoj de Zalmuna, mia noblanima sinjorino, rifuzas eniron al mi, kiun ŝi efektive invitis? Mia eksteraĵo kaj la laceco de mia besto ja klare montras, ke mi venis de malproksime. La suno jam de duonkaŝbuo finis sian iradon, kaj maljuneco sopiras al dolĉa ripozo. Jes, mi foriros kaj kaŭros ie, laca kaj malsata, primeditante la sanktajn morojn de la gastamo en la multaj landoj, kiujn mi vizitadis, eĉ en landoj, kiuj ne estas sub la nobliga regado de la diino de la vespera stelo. Mi foriros, ja, kaŝante mian vizaĝon antaŭ mia kamelo, pro honto.

Tamen li ne foriris, sed staris en la daŭro de kelke da momentoj, kvazaŭ li estas tro malgaja por sin movi. La virino videble maltrankviliĝis kaj fine diris kortuŝite:

— Kredu min, filo de Joktan, prefere ol lasi vin foriri, mi mem pasigus la nokton en la dezerto meze de sovaĝaj bestoj. Sed dum la foresto de Zalmuna estas al ni malpermesate akcepti fremdulojn. Almenaŭ en la foresto de Ajla…

— Mi ne estas fremdulo por Zalmuna. Tamen tiel estu, virino. Jaŝab, ido de Joktan, la glora princo, neniam ankoraŭ humiliĝis antaŭ virino por petaĉi kompaton. Mi skuos la polvon for de miaj ŝuoj kontraŭ Betraĥ, kaj iros kaj faros por mi kaj mia kompatinda kamelo sternaĵon el folioj, meze de bestoj de la dezerto, pli gastamaj ol Betraĥanoj. Paco estu kun ĉi tiu domo.

Dum Lemuel ankoraŭ parolis, li aŭdis strangan voĉon, kaj, momenton poste, ekvidis eĉ pli strangan vidaĵon: Pigmeo de neproporcia staturo kaj malplaĉega malbeleco survenis, kondukante per fera ĉeno preskaŭ plenkreskan panteron. Grandega kapo sidis ŝajne senkole inter larĝaj ŝultroj. Liaj nudaj harkovritaj brakoj atingis ĝis malsupre de la genuoj, kaj aspektis kiel brakoj de granda simio. Liaj kruroj, ankaŭ nudaj kaj abunde kovritaj de vilaj haroj, estis tre mallongaj kaj kurbaj. Malgraŭ lia eteco, la staturo de la viro supozigis eksterordinaran muskolforton. Estus malfacile diri, kiu el la trajtoj de lia senforma vizaĝo kontribuis la plej elstaran parton de lia malbelegeco; ĉu lia vasta buŝo kun siaj neregulaj, malpuraj dentoj; aŭ ĉu lia larĝa tuberaĵa frunto. Certe estis, ke liaj okuloj, kvankam malgrandaj kaj enkavaj, ne estis kulpaj. Ili estis la sola, rimarkebla trajto, kiu penis kompensi lian alie malmoderan malbelecon. En ili briletis samtempe spriteco, petolemo kaj kelkafoje eĉ bonkoreco, tiel konsistigante rimarkindan kontraston kun la tuta cetera eksteraĵo de la vireto. Alparolante la beston, kiu per ĉiuj fortoj, sed vane, penis sin liberigi de sia gardisto, la pigmeo diris:

— Ĉu vi vidas ĉi tiun vipon, mia belulino? Memoru la dancon, kiun ni kune dancis hieraŭ vespere. Kuŝiĝu!

La panterino ŝajne rememoris kaj obee kaŭriĝis. Sin turnante al la virino, la pigmeo diris:

— Kio malplaĉas al vi, Alkana? Nova amanto, mi vidas. Kial vi ne invitas lin enveni, junulino? Kiam mi estis juna kaj belaspekta, la belulinoj de nia vilaĝo estis pli komplezemaj. Ha… ha!