La etulo ekridegis pro sia ŝerco, malantaŭen ĵetante la kapon, kaj malfermegante la buŝon kiel faŭkon, dum liaj okuloj tute malaperis. Subite li ŝanĝis sian konduton kaj diris kun ŝajnĝentileco kaj ridinda seriozeco:
— Ne foriru, amiko. Almenaŭ ne forportu kun vi tian malgajan koron.
La virino kolere sin turnis al la pigmeo kaj akre protestis:
— Silentigu vian malican langon, vi simiaĉo, kaj atentu viajn proprajn aferojn. Vi bone scias, ke dum la foresto de nia sinjorino kaj de Ajla ni ne povas inviti fremdulojn en la domon. Foriru tuj, alie mi fortiros vin per la malbelaj oreloj viaj.
La ridego de la pigmeo kaj la akra voĉo de la virino survenigis du pluajn servistinojn. Lemuel trankvile rigardis la scenon, atendante oportunan momenton por ree paroli. Li jam aŭdis multon pri tiu stranga vireto, sed neniam antaŭe vidis lin.
— Kial vi tiel ekscitiĝas, Alkana? — demandis unu el la ĵus alvenintaj virinoj. La aliaj preskaŭ samtempe diris, riproĉe sin turnante al la pigmeo:
— Vi devus ne konduki la panteron ĉi tien, kapegulo, antaŭ ĝia vespermanĝo. Krom tio, subita vido al sovaĝa besto povas ja morte timigi maljunulon.
— Ne, mia bona virino, — diris Lemuel tre ĝentile; — katenita besto ne timigas Jaŝabon, famekonatan Dedananon, kiu jam multfoje trafis pli grandajn danĝerojn. Eĉ hodiaŭ mi eble estos devigata pasigi la nokton sur la kamparo meze de danĝeraj bestoj, ĉar oni rifuzas al mi ŝirmejon en domo, kies mastrino petis min ŝin viziti. Ĉu mi povus peti ŝirmilon aliloke, ne riskante makuli la belan famon de mia sinjorino Zalmuna, la Belulino, pro tia hontinda rompo de la sanktaj moroj de gastamo? Ne, prefere mi perdus la vivon!
— Pro kio, do, Zalmuna invitis vin? — demandis la «bona virino», sufiĉe bonkore, sed ne sen nuancoj de suspekto kaj malplezuro en la voĉo.
Lemuel respondis milde:
— Plivole mi renkontus koleran malsaĝulon ol fari al vi malplezuron; sed grandsinjorinoj ofte detenas gravajn aferojn for de junaj servistinoj. Jenon tamen, mi povas diri sen nediskreteco: Mi renkontis Zalmunan la unuan tagon de la monato Utulu[12], dediĉita al la diino Iŝtar, en la domo de Avel-ilu[13], la ĉefpastro en Eridu, kaj sciigis ŝin pri nova kaj mirinde efika ensorĉilo, farita el kiŝkanu[14] kaj el kelkaj aliaj kunmiksaĵoj. Zalmuna tuj forte deziris posedi tiun trezoron, kaj petis min senprokraste havigi al ŝi provizon da ĝi. Sola mi vojaĝis en tre malproksiman landon al granda sanktulo, spitante danĝerojn, kaj suferante pro maloportunaĵoj. Longe mi prikantis antaŭ la sanktulo la noblecon kaj la belecon de via sinjorino; fervore mi parolis pri la granda honoro, kiun tributas al ŝi la tuta mondo. Fine prosperis al mi konsentigi lin, kaj li donis al mi malgrandan provizon de la konsistaĵoj, kaj malkovris al mi la sekreton de la kunmiksado, kondiĉe ke mi ne malkaŝu la sekreton al iu alia persono. Mia saketo enhavas la trezoron kaj ankaŭ kelke da bonegaj, maloftaj kosmetikoj. Sed… mi devos foriri…
Lemuel haltis kaj finis la frazon per signifoplena gesto. Dum li parolis, li kaŝe observis la vizaĝojn de la aŭskultantoj, precipe ĉe la eldiro de la nomo Avel-ilu, demandante sin, kian efikon havos lia fabelo. Al la tri virinoj lia parolo kaŭzis vivan intereson, sed ankaŭ nekaŝeblan maltrankvilon. Per demandaj ekrigardoj ili serĉis reciproke la okulojn unu de la aliaj. Sed tiel honesta kaj fidinda estis la aspekto de la komercisto, ke ilia timo iom post iom kvietiĝis. Tamen ili restis ankoraŭ nedecidemaj. Kun ŝajna digno kiu aliokaze estus tre amuza, la pigmeo ekkriis:
— Kiaj timemaj estaĵoj estas virinoj! Kaj kiel sensentaj! Mi, Ŝaerhabil, Irakano kaj posteulo de Hira, la granda tabaa[15], invitas vin Jaŝabon, Dedananon, pasigi la nokton sub la tegmento de nia gastama sinjorino Zalmuna.
— Vin gardu, Ŝaerhabil, mia granda sinjoro, — diris Alkana, — Ajla tiros vin for per viaj oreloj en la bestejon pro via malmodesteco!
— Ha… ha! — ekkriis la etulo, kaj incite respondis al la insultema virino. — Mi malŝatas Ajlan. Mi scias tro multe pri ŝi; kaj rilate al Zalmuna, ni estas geamantoj… tra-la-la!
Dirante tion la petolulo ekdancis sur unu piedo, fajfis kaj ritme svingis siajn longajn brakojn. Pli ridindan ludon Lemuel neniam vidis, kaj, forgesante sian rolon, li kore ekridis. La juna virino, kiun Lemuel nomis «bona virino» nun sin intermetis kaj diris:
— Kion alian ni povus fari? Ni devas peti Jaŝabon pasigi la nokton ĉi tie. Ajla ja agus tiel same.
La aliaj virinoj konsentis, kaj baldaŭ poste Lemuel sin trovis, refreŝigita per lavo kaj manĝo, en la servistejo, ĉirkaŭita de la tuta servistaro, kies favoron li jam gajnis per sia natura afableco. Ŝaerhabil sidis kun krucigitaj kruroj alte sur kesto en la mezo de la ĉambro, kontraŭ la gasto.
— Silentu, virinaĉoj, — li kriis, — donu libertempon al viaj langoj; ili jam laboris kromtempon. Nia honorinda gasto nun plenumos promeson, faritan al mi en la kamelejo, kaj rakontos al ni belan rakonton el la lando de la Joktanidoj. Li estas ja fama rakontisto.
La virinoj tuj silentis kaj tre volonte pretigis sin por aŭskulti. Lemuel faris al si oportune sur mola tapiŝo apud la fajrujo, kaj ekparolis:
— Jam en la daŭro de multaj jaroj mi vojaĝadas tra la tuta mondo, kaj multajn belajn rakontojn mi aŭdis, ĉar karavanvojaĝistoj tre amas forpasigi la tempon sur la vojo, en gastejoj, aŭ sidante ĉirkaŭ tendofajro, per rakontado de mirrakontoj. Tre ofte oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo, aŭ per instrua historio; ĉar tiuj, kiuj konas Jaŝabon, scias, ke li ne amuzas per malkonvenaj historioj, nek sensencaj fabeloj. Aŭskultu do.
Iam, antaŭ multege da jaroj loĝis en la sudo de mia vasta lando treege potenca princo. Neniu princo antaŭ li, aŭ post li, estis tiel saĝa, tiel nobla kaj altanima, kiel li. Li havis tri filojn: Hamadan, Jabok kaj Uru, kiujn li zorge edukis, admoninstruante al ili ĉian virton. Sed, por provi ilin, kaj taŭgigi por la altaj pozicioj, al kiuj li volis poste ilin voki, li sendis ilin for en la mondon, ĉiun en apartan malproksiman landon, kun jena, adiaŭa parolo:
— Miaj amataj filoj; iru en la belan mondon kaj praktiku la virtojn, kiujn mi instruis al vi, kaj kiuj sole povas feliĉigi vin. Por ke vi ne forgesu min, kaj por ke la amo liganta vin al mi ne detruiĝu, akompanos ĉiun el vi unu kolombo nevidebla. Ĉiuvespere revoku al vi en la memoron la agojn faritajn kaj la pensojn gastigitajn de vi dum la tago, kaj image komuniku ilin al mi. La kolombo alportos al mi viajn pensojn, kaj sciigos al vi la respondon de mia koro. En la okazo se vi restos fidelaj, mi revokos vin, kaj difinos vin princoj; kaj vi estos por ĉiam feliĉaj. Sed, se vi persiste malŝatos miajn amajn ordonojn, la kolombo forlasos vin, kaj ne plu revenos al vi. Tiam malfeliĉego vin trafos.
— La tri junaj viroj do eliris en la mondon, ĉiu en landon destinitan al li. Sed la granda princo havis tre potencan malamikon, kiu malamegis ĉion bonan kaj virtan. Pro tio li malamis ankaŭ la noblan princon. Ĉi tiu malbonulo penis per ĉiuj rimedoj detrui la lojalecon de la filoj, kaj tuj komencis plenumi siajn malicajn planojn. Malfeliĉe li estis tiel lerta kaj ruza, kiel malvirta, kaj konanto de la homa koro kun ĝia malforteco kaj ĉiuj ĝiaj malbonaj inklinoj.
— Hamadan estis fortika, aventurama homo, tamen pli inklina sekvi aliajn ol konduki mem; pli preta akcepti la ideojn de aliaj, ol ellabori proprajn. Al li la malbonulo sendis senskrupulajn amikojn, kiuj delogis lin de la virta vojo. Ili flamigis lian imagon per brilaj bildoj pri la gloro de venkakirado kaj pri la honoro, kiun la mondo verŝas sur militheroojn. Verve Hamadan partoprenis en iliaj militiroj; kaj ju pli la malsinceraj amikoj alskribis al lia heroeco la glorajn venkojn, des pli lia animo fremdiĝis for de lia patro; kaj des pli lia koro hardiĝis. En la komenco li pli-malpli regule komunikiĝis kun la malproksima princo pere de la nevidebla kolombo, obeeme al lia ordono; sed baldaŭ li konsciis, ke liaj nunaj vivoceloj tute ne estas en harmonio kun la spirito de la altanima, malegoista reĝo. La amikoj pli kaj pli malkaŝe mokadis lin kaj kredigis al li, ke la sola virto posedinda estas la heroeco, kaj ke ĉe viro molkoreco, tia, kian lia patro dorlotas, estas vere nur malestiminda malvirto. Ili prezentis al li la esperon, ke post lia morto la homaro diigos lin, kaj ĉiuj viroj kaj virinoj adoros lin. Unu tagon la kolombo flugis for, hejmen, kaj neniam revenis. Kompreneble tiu espero ne efektiviĝis; kaj Hamadan neniam trovis feliĉon en la daŭro de sia vivo; male, nur ĉagrenojn kaj malkontentecon.