Выбрать главу

— Jabok havis tute malsaman karakteron. En li la malbonulo trovis emon al komforto kaj al molaj plezuroj de la vivo. Lin li tentis per lukso kaj per amindumado de belaj virinoj. Ankaŭ Jabok falis viktimo de la ruza malamiko. Ankaŭ li en la komenco regule interkomunikiĝadis kun la patro, kaj penis konservi bonan konsciencon en la daŭro de pli ol du jaroj. Sed tio tre malplaĉis al unu belega amantino, kiu unu tagon devigis lin elekti aŭ ŝin, aŭ la patron. Longe li hezitis, sed fine, ensorĉite per magiaĵoj, li venkiĝis; kaj la kolombo malĝoje flugis for, senrevene. Jabok dronis pli kaj pli profunden en malvirtoj, kaj eĉ adoris abomene malvirtajn diinojn, kiuj nur ekzistas en la imago de malvirtuloj. Ankaŭ Jabok ne trovis feliĉon en la vivo, sed nur senripozecon kaj nesatigeblajn pasiojn.

— Uru, aliflanke, posedis feliĉe pli noblan animon kaj pli firman volon. Pura estis lia koro, kaj simpla estis liaj deziroj. Li amis ĉion belan kaj bonan. Tuj li petis la princon de la lando, en kiun li venis, doni al li taŭgan oficon, por ke li povu inde okupi sian tempon kaj siajn naturdonojn; kaj por ke li ne falu en tentojn. La princo, vidante lian noblecon kaj lian sincerecon, difinis lin kanceliero de la regno, kaj honoris lin per senlima konfido. La sekreto de lia virta vivo kaj de lia sukceso estis konstanta interŝanĝo de amaj pensoj kun lia patro. Sed li neniel estis libera de la konspiro de la malbonulo. Per la plej teruraj tentoj la malamiko lin tentis: per riĉoj — lian honestecon; per korteganinoj — lian ĉastecon; per flatado de malsinceruloj — lian korsimplecon; per falsaj doktrinoj — lian kredemon al la vero.

— Nu, per priskriboj de tiuj tentoj mi povus distri vin tre longan tempon, sed mi estas por tio tro laca. Post longa kaj laciga vojaĝo mia maljuna, kaduka korpo sopiras al ripozo, kaj mia interno al forgeso en dormo. Pro tio mia historio rapidu al sia fino; kaj viaj pensoj liberiĝu por profita medito. Fine la granda princo revokis la lojalan filon laŭ sia promeso, kaj nomis lin reganto de bela lando. Li kovris lin per honoroj kaj riĉaĵoj, kaj donis al li, kiel edzinon, la plej belan kaj virtan knabinon, kun kiu li vivis en sennuba feliĉeco multajn jarojn, vidante feliĉajn posteulojn ĝis la kvina generacio.

Tiel Lemuel finis sian fabelon, esperante, ke la aŭskultintoj eltrovos ĝian moralan instruon, kaj de ĝi profitos. Ili ne lasis lin longe dubi, almenaŭ pri la unua demando; kaj li eĉ ektimis, ke li faris la celon de la rakonto tro videbla por la plenumado de sia plano. La virinoj, kvankam ili ĝentile dankis lin pro lia «belega historio», tamen aspektis seriozaj, kaj maltrankvile interŝanĝis demandajn rigardojn. La pigmeo, kiu eble neniam antaŭe silentis tiel longan tempon, ne interĵetante komikajn aŭ malicajn diraĵojn, ekparolis:

— Ho, nobla kolportisto, tio estas ja stranga rakonto; kaj mi demandis min, kion Ajla pensus pri ĝi. Ajla ne amas rakontojn, kiuj celas ŝirvundi ŝian maljunan, malvirtan koron. Ha! ha! Mi tre ŝatas tiajn fabelojn, ĉar ili malhelpas al nia virinaro fariĝi pli malvirtaj, ol ili jam estas.

Responde al tiu insulto, peco da ligno ĵetiĝis al lia kapo, preterflugante ĝin je distanco de malpli ol kvin centimetroj. La petolulo rapide sin klinis kaj, turnante sin al Alkana, incite kriis:

— Ho, mia sageto do pli bone trafis la lokon celitan, ol via kruela ĵetaĵo! Malsaĝulino vi estas, Alkana, tiel konfesante al fremdulo, ke via kulpa koro per ĝi trapikiĝis.

Nemultajn minutojn poste Lemuel sin trovis en malgranda gastoĉambro, kuŝanta sur molaj tapiŝoj. La ĉambro estis lokita apud la kolonejo, ĉirkaŭanta la internan korton, kaj komunikiĝis per kurtena pordo kun la maldekstra koridoro, kiun la vizitantoj trairis unue en la mateno. Lemuel tiom impresis la servistaron, kiel viro multe supera al ordinaraj kolportistoj, ke ili ne volis trakti lin kiel tian kaj lasi lin okupi rapide preparitan sternaĵon en la servistejo. Kuŝiginte la kapon sur sian sakon, li ŝajnigis profundan dormon per aŭdebla, regula spirado. Tamen li streĉe aŭskultis. En la daŭro de unu horo plena silento regis. Nun aŭdiĝis, unue, obtuzaj sonoj de voĉoj, kaj poste kolera parolo de virino. Lemuel duonleviĝis, por pli bone aŭskulti: Ajla revenis kaj akravoĉe riproĉis la servistinojn, precipe pro tio, ke ili kuŝigis la fremdulon en gastoĉambro antaŭ ŝia reveno.

— Vi estas tro malsaĝaj kaj tro kredemaj, — ŝi diris. — Zalmuna ne sciigis al mi ion pri tiu renkontiĝo en Eridu, nek menciis iam la nomon de Jaŝab. Mi ne kredas lian fabelon.

Alproksimiĝantaj piedsonoj aŭdiĝis de sur la marmora planko de la koridoro. Tuj Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon. Ree li spiradis profunde kaj regule. Mano senbrue forŝovis la pordokurtenon, kaj virina figuro ekaperis en la malfermaĵo, tenante oleolampon super la kapo. Tio estis Ajla. Rigardante kun malplezuro la kuŝantan viron en la daŭro de kelke da minutoj, ŝi sin turnis kaj diris al unu el la servistinoj:

— Nu, mi ne volas veki lin, ĉar en tio oni vidus abomenan rompon de la gastoleĝoj. Tamen, kial li kovras al si la vizaĝon? Mi devos esplori tiun vizaĝon tre zorge morgaŭ matene.

Nelonge poste ĉio silentiĝis. Lemuel atendis ankoraŭ unu plenan horon, streĉante la aŭdon, kaj restante preskaŭ senmove. Fine li leviĝis kaj malplenigis sian sakon, elprenante el ĝi kelke da malgrandaj, lignaj skatoletoj kaj pakaĵetoj per katuno envolvitaj, kaj lampeton el glazurita argilo. Li eliris en la koridoron kaj, tenante per unu mano la sakon kaj la lampon, li palpe serĉis per la alia mano la malfermaĵon, komunikigantan la du koridorojn. Feliĉe li trovis la pordon nefermita. Lia unua celo estis la pordo, el kiu li vidis Omaron kaŝe eliri la pasintan matenon. Lia serĉo iom malfaciliĝis per tio, ke forestis la alta tripieda vazo, kiu en la mateno duone baris tiun enirejon. Sed, zorge mezurinte siajn paŝojn, li ne povis dubi, ke li atingis la ĝustan pordon, kaj eniris. Tuj li vidis strion da lumo elvenantan tra kurtenopordo el apuda ĉambro. Ĉi tiu lumeto videbligis la tripiedan vazon, starantan en la mezo de la antaŭĉambro. Tio estis tre feliĉa cirkonstanco, ĉar, se en la mallumo li renversus la mebleron, la frakasbruo certe malsukcesigus lian tutan entreprenon. (Li ankoraŭ ne kuraĝis eklumigi per silikoj sian lampon, pro la bruo, kiun tio farus.) Singarde li trairis la antaŭĉambron kaj eniris la dormoĉambron de Zalmuna, el kiu la lumo venis.

Lemuel jam vizitadis dum siaj oftaj vojaĝoj en la ĉefaj kulturlandoj multajn belajn domegojn kaj palacojn, sed nenie li vidis tiel ĉarme kaj artiste meblitan ĉambron. Malgraŭ sia malŝato al superflua lukso, kaj la rigida simpleco de siaj personaj gustoj, li ne povis ne senti ravitecon pro la belegeco de la meblaro, kaj la poezieco de la ornamaĵoj. Tamen li ne longe permesis al la belaĵoj, ĉirkaŭantaj lin, okupi liajn pensojn. Ĉiu momento estis por li altvalora; kaj eble li devos longe serĉi, ĝis li trovos tion, pro kio li entreprenis ĉi tiun noktan esploron.

Lian atenton tuj altiris malgranda altaro, staranta ĉe muro, super kiu pendis de la plafono la sola lampo, kiu lumigis la ĉambron. Tiu altaro estis la objekto, per tukoj kovrita, kiun Omar ekrimarkis en la momento, kiam li eliris el ĉi tiu ĉambro. Se Omar tiam havus sufiĉe da scivolemo — aŭ kuraĝo — por esplori la kovritan objekton, tre kredeble la direkto de lia vivo tute aliiĝus.