— Granda estas via perdo, ho Lemuel; kaj komprenebla via malĝojo, — diris Dingir. — La mondo ne posedas multajn tiajn noblulojn, kiel Hagaj, nek multajn tiajn sinjorojn, kiel vi. Kiu iam aŭdis pri alia sinjoro, kiu el sklavo faris amikon liberan kaj fraton amatan? Nobleco noblecon naskas.
— Nu, Dingir, — demandis Lemuel, dezirante ĉesigi la fluon de la multvortaĵo, kiun la amiko ŝajne volis elverŝi, — kian novaĵon vi alportas?
— Nia sekreta samideano en la palaca gvardio raportas jene: La reĝa ĉaro, kiu venigis vian amikon Omar el la astrologia kolegio, ne eniris la antaŭkorton de la palaco per la granda ĉefpordo. La veturigisto de la ĉaro, viro, nomita Hamor, estas unu el la ĉefaj veturigistoj de la reĝo, kaj, kompreneble, ĉie bone konata. La oficiro estis unu Padan-Rimmu, unu el la plej dandaj oficiroj de la palaca gvardio, kaj ano de altranga familio. De tempo al tempo li ricevas negravajn komisiojn de la reĝino, kiuj preskaŭ kirlas al li la kapon, kaj igas lin neelporteble fiera. Liaj kolegoj pro tio ne amas lin. Malfrue, en la posttagmezo, ĉirkaŭ la tempo de la vespera brulofero, revenis Hamor sola kun sia ĉaro, enirante la palacan korton tra la pordo apud la ĉevalejo. El tio oni povas iamezure konkludi la distancon de la loko, kien ili kondukis vian amikon. Padan-Rimmu ankoraŭ ne estis reveninta antaŭ unu kaŝbuo.
Dingir ĉesis paroli, kaj Lemuel, per mangesto petinte la amikon sidiĝi sur rulo da velaĵo, ree eksidis sur la pakaĵo, sur kiu li sidis antaŭe. Tie la maljunulo ree enfalis en longan, profundan mediton. La mistero ĉirkaŭanta la subitan forveturon de Omar pliprofundiĝis. Ju pli li pririgardis la tutan aferon el ĉiuj eblaj flankoj, des pli li konfuziĝis. Kio ŝajnis al li plej nekomprenebla, estis la trankvila, kuraĝiga rideto, kiun li vidis sur la vizaĝo de Omar, kvazaŭ ĉi tiu volis diri: «Ne timu pro mi, amiko, ĉio iros bone».
Dingir atendis kun pacienco, ne interrompante la mediton de la komercisto, kies mieno vidigis ne nur malĝojon, sed ankaŭ konfuzitecon. Fine Lemuel levis la okulojn, kaj senekscite diris:
— Mi dankas vin, Dingir, por via bona servo; — kaj ree silentiĝis.
Post kelka tempo, vidante, ke Lemuel ne volas priparoli la aferon, rilatantan al Omar, Dingir diris:
— Mi havas pluan novaĵon, Lemuel, kiu surprizos vin.
— Parolu, mi petas.
— Antaŭ ol mi venis ĉi tien — kaj tio kaŭzis mian malfruiĝon — sendito de Uzibitum sekrete vizitis min.
— Ha!
— La ulo estis lerte malpreciza kaj tiel elturniĝema, kiel lia sankta sendinto. Apartigite de beleta multvorteco, la komuniko estas la jena: Uzibitum proponas al mi personan kunlaboradon.
— Ho! Kontraŭ kiu?
— Ĝuste tiun saman demandon mi faris, same subite, sed la vulpo ne volis sin fordoni, kaj malrekte sugestis, ke sendube ekzistas inter ni por utila kunlaborado sufiĉe da komunaj idealoj, kiujn mi povos aerumi kune kun lia ĉefpastra moŝto. Tamen tiom prosperis al mi elpremi el li, ke Ilu-ulba kaj Ŝankhatum nenion scias pri ĉi tiu propono.
— Kompreneble ne. Evidenta fendeto en ilia harmonio. Kion vi faros?
— Mi ne ŝteliros en morta silento de la nokto en la palacon de Uzibitum, por eble meti mian piedon en reton, aŭ mian kapon en la buŝegon de leono. Mi jam informis liajn karajn kolegojn pri tiu proponeto.
— Per tio vi faros el fendeto fendegon.
— Ĝuste tion, — vivece rediris Dingir. — Fendita bastono facile rompiĝas.
— Veraĵo, ho Dingir; tamen, memoru: malgraŭ la nedubebla supereco de Uzibitum super siaj fieraj kolegoj, povas esti, en okazo de disrompiĝo, ke li malvenkos. La hereda principo estas tre profunde enradikigita en la popolo. Estu singarda, do, ke vi ne tro fortikigu la reakcian partion. Vi gajnus nenion per tio.
— El publika rompo povas rezulti nur malfortiĝo de ambaŭ partioj; kaj mi zorgos, ke la reputacio de ambaŭ sufiĉe difektiĝu.
Lemuel ree enfalis en mediton. Post kelka tempo li subite levis la kapon kaj diris:
— Mi povus sciigi al vi aferojn rilate al la karakteroj de la sankta ĉefpastraro, kiuj ankoraŭ pliprofundigus vian abomenon kontraŭ ĝi, kvankam vi estas adoranto de la samaj dioj.
Dingir ne tuj respondis. Malplaĉis al li esti rigardata kiel kunadoranto kun la ĉefpastroj; sed, havante sufiĉan scion pri la kontraŭeco de Lemuel kontraŭ la preskaŭ universala kredo al multenombra diaro sub malsamaj, naciaj nomoj, kaj pri liaj vastaj scioj pri la religia historio de la mondo, li ne avidis entiriĝi en diskuton kun li. Fine li diris eviteme:
— Mi timas, ke mi ne estas tre fervora adoranto de la dioj.
— Se la dioj estas adorindaj, vi devus adori ilin per via tuta fervoro, Dingir. Se ne, esploru, ĉu Jehova, la Eternulo kaj Kreinto de la mondo, ne indas vian adoron kaj vian servon?
Dingir respondis:
— Tio havas aspekton de sana prudento. Sed kion vi povas sciigi al mi pri la sankta trio?
Lemuel rakontis al la revoluciulo tiajn okazintaĵojn en Betraĥ, pri kiuj li juĝis, ke li povas prudente paroli, ne malkovrante, tamen, la interrilatojn inter Omar kaj Zalmuna. Fininte la rakonton, Lemuel demandis:
— Ĉu ili vere pensas, ke ili povas servi al dio per tiaj malnoblegaj faroj? Aliflanke, ĉu oni povas havi altan ideon pri la sankteco de dioj, kiuj bezonas tiajn servojn?
Jam vidiĝis en la oriento la unuaj signoj de venanta matenruĝo, kiam Dingir leviĝis, por serĉi la vojon al la loĝejo, kie li sin kaŝis antaŭ tiuj, kiuj promesis malavare rekompenci ĉiun, kiu lin kaptos. Lemuel kuŝiĝis sur amaso da velaĵo en angulo de la ĉambro, sin kovris per mantelo, kaj baldaŭ poste endormiĝis. La maljunulo multe bezonis dormon. Jam dum pli ol unu nokto li ne fermis la okulojn.
Ĉapitro XVII
Adaha serĉas Omaron
Iafoje la sorto kondukas nin laŭ vojo, sur kiu ni trafas malĝojojn, ŝajne tre misterajn. Ni ne povas diveni ilian celon, nek ilian signifon. Alifoje, ŝajnas al ni, ke ni estas ludaĵo de strangaj kunokazaĵoj. En pli meditemaj momentoj ni demandas nin, ĉu tiuj kunokazaĵoj povas esti tute sensignifaj; ĉu ili ne estas antaŭsignoj de gravaj ŝanĝoj en nia sorto. Kio ajn estus la celoj de malfeliĉoj trafantaj nin, kaj ĉu strangaj okazaĵoj ŝanĝas la iradon de nia vivo, aŭ ne, la sorto estas nek blinda, nek kaprica.
Jarojn poste tiaj pensoj trairis la kapon de Adaha, kiam ŝi rememoris la okazintaĵojn de la tago, kiu nun okupos nian atenton. Sendube la leganto jam konjektis, ke la junulino kun fremdlandaj aspekto kaj parolmaniero, kaj la infanoj, pri kiuj Ŝankhatum aludis en la raporto al Uzibitum, estis Adaha kaj la infanoj de ŝiaj gastigantoj. La leganto ankaŭ konjektis, ke Adaha intence trompis la virojn, kiuj demandis pri la direkto, en kiu la ĉaro iris.
La koro de la knabino eksaltis de ekscitiĝo, kiam ŝi subite vidis Omaron preterpasi en eleganta veturilo; kaj eĉ pli furioze ĝi batis de timo, kiam, kelke da horoj poste, aro da viroj alvenis, rapidege rajdante sur ŝaŭmokovritaj ĉevaloj, kaj avide esplordemandis pri la preterpasintoj. Okaze Adaha kuŝis sur la herbo apud la vojkruciĝo kune kun la du infanoj, al kiuj ŝi estis rakontanta historietojn el malproksima lando, la lando de sia naskiĝo. Ili estis preskaŭ tute kaŝitaj de la herbaĵo kaj arbetaĵoj; kaj la okupantoj de la ĉaro neniel atentis ilin, kvankam la infanoj scivoleme leviĝis kaj salute balancis la manon al ili.
De kiam Lemuel, antaŭ tri tagoj, foriris al Babel, alivestite kiel malriĉa kamparano, Adaha restis fidela al liaj konsiloj. Sed la tempo pasis tre malrapide, kaj ŝi ĉagreniĝis pro sia neaktiveco. Ŝi sentis kun bedaŭro, ke ŝi kaŭzas al siaj amindaj gastigantoj nemalgrandan ĝenatecon, kvankam ili penis ne vidigi ĝin, kaj ĝentile sin gardis, ke ili ne embarasu ŝin per scivoleco.