Выбрать главу

— Mia sinjoro, rigardu atente la kadavron. Uzibitum ne mortigis sin mem. La pastroj Ŝankhatum kaj Ilu-ulba pendigis kaj mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako.

— Kio? Mortigita de siaj kolegoj? Terura akuzo, tio, Lemuel!

— Tamen facile pruvebla. Atente pririgardu la kadavron, precipe la strange torditan vizaĝon. Mi malfermigis lian buŝon kaj konstatis, ke li mordis al si la langon. Esplorante la buŝon, mi trovis en ĝi ankoraŭ restaĵon de sanga ŝaŭmo. Plue, rigardu liajn kunpremitajn manojn kaj liajn piedojn. Ili, la piedoj, ne malsuprenpendis malrigide, kiel oni supozus, sed rekte elstaras kiel ĉe homo sub tia atako. Por ŝajnigi sinmortigon, la du sanktuloj pendigis lin de la trabo supre, per lia propra zono. La zono rompiĝis. Ŝankhatum, la pli decidema el ili, deprenis sian zonon, kaj tiun zonon ili uzis. Ĝi ankoraŭ troviĝas ĉirkaŭ la kolo de la mortigito. Vi rimarkos, ke la koloro de la zono ĉirkaŭ la kolo de Uzibitum tute akordas, ne kun la koloro de lia surpliso, sed kun la koloro de la surpliso de Ŝankhatum, al kiu mankas la zono. La rompiĝintan zonon vi trovos en la kesto apud la vestoŝranko, kaŝitan sub tolaĵoj.

Dum momento Tatnaj staris senmove, konfuzite. Poste li reeniris la vestejon, sekvate de Lemuel, kaj, rapide pririgardinte la signojn kaj objektojn, indikitajn de la komercisto, diris mallaŭte kun grava mieno:

— Ho, Lemuel, vi estas tute prava: sinmortigo estas elbarita. Kio estos la sekvo de ĉi tiu eltrovo?

— Tertremoj en la ĉefpastraj palacoj; kaj la plej bruega tumulto, kiu iam okazis en Babel!

— Mi tuj sciigos Ilu-ittian.

— Ilu-ittian? Kiu li estas?

— Li estas kortegano; privata sekretario de la reĝo en eksterlandaj aferoj. Li havas grandan, iom misteran influon en la reĝa palaco. Entute li estas mistera homo, sed, mi kredas, fidela kaj honesta; unu el la malmultaj, pri kiuj oni povas tion diri. Cetere, ne ekzistas amikaj rilatoj inter li kaj la ĉefpastroj. Ĉi tiu informo estos por li tre valora, kaj ankaŭ por mia frato Dingir.

Lemuel tiam rememoris la fremdulon, kiu akompanis lin kaj Omaron sur parto de la vojo de Padar al Betraĥ. Post momenta medito li petis la reĝan kuraciston prokrasti la disvastigon de la novaĵo ĝis la vespero. — Eble, — li aldiris, — mi volos fari uzon el mia eltrovo por miaj propraj celoj, antaŭ ol ĝi diskoniĝos.

Ĉapitro XXI

Zalmuna batalas kontraŭ la ĉefpastroj

Zalmuna kaj la reĝino sin retiris en la urbdomon de la unua, sen la scio de iu en la palaco, por senĝene interkonsiliĝi pri la konfuza stato, en kiu ĉio troviĝis; por eviti la reĝon; kaj fine, por atendi raporton de Ilu-ittia. Jam vesperiĝis, kaj la komplezema Hiksoso ankoraŭ ne venis. La virinoj rigardis unu la alian maltrankvile de tempo al tempo. Iliaj koroj estis tro premitaj por interparolo; kaj silento regis en la ĉambro dum kelka tempo. Fine paŝoj aŭdiĝis en la koridoro, kaj, momenton poste, la atendita viro disigis la pezajn pordokurtenojn, kaj envenis. Facile riverencante kun la plaĉa rideto, kiu malofte forlasis lian allogan vizaĝon, li diris:

— Volu pardoni, viaj sinjorinaj moŝtoj, ke mi malfruas. Ĉiu momento de la tago estis premokupita kaj sortoplena. Kaj nun la reĝo atendas min post malpli ol unu kaŝbuo; do mi devas rapidi super mia longa raporto. Volu do aŭskulti. Kiam mi vidis mian reĝan sinjoron post la aŭdienco, kiun li donis al Ŝankhatum kaj Ilu-ulba, mi trovis lin en furioza humoro, kaj en la komenco tre malbabilema. Sed iom post iom prosperis al mi eltiri el li la tutan aferon. Nu, la batalo komenciĝis; kaj bedaŭrinde en la unua lukto la reĝo estis devigata cedi lokon. Vi jam scias, ke, malgraŭ ĉiuj antaŭzorgoj, la ĉefpastroj eltrovis la kaŝejon de Omar kaj sendis al ĝi duonroton el sia propra gvardio, supozeble kun ordono perforte eniri kaj mortigi nian amikon. En tio ili malsukcesis. Ili kredeble estus sukcesintaj, se ne alvenus ĝustatempe bela knabino, rajdanta sur same bela azeno. Ŝi avertis la reĝan gvardion. Nu, Ilu-ulba kaj Ŝankhatum rekte postulis, ke la reĝo donu al ili leteron al Padan-Rimmu, ordonantan al li transdoni Omaron en iliajn manojn. Ili prezentis Omaron kiel treege danĝeran malamikon de la dioj, efektive kiel fanatikulon, kiu posedas scion pri dokumentoj rilatantaj al kelkaj planoj kaj faroj de la ĉefpastra kolegio, «inspiritaj de la dioj mem», por elradikigi la Jehova-kulton en la lando Uc. Laŭ la pretendita, netuŝebla rajto de la kolegio ili kondamnis Omaron al morto, ne nur pro tio, sed ankaŭ pro lia aroganteco kaj lia malpieco amindumi altan pastrinon, sin dediĉintan al Iŝtar.

Dirante tion, Ilu-ittia multsignife ekrigardis Zalmunan, kiu komprenis la aludon, kaj paliĝis. Ilu-ittia daŭrigis:

— En la komenco la reĝo furioziĝis kaj malkonsentis. Li eĉ pli furioziĝis, kiam Ŝankhatum senpasie sciigis lin, ke, en okazo de malkonsento, la ĉefpastra kolegio uzos rimedojn detronigi la Kasidan dinastion. Kolera argumentado sekvis. Longe la reĝo noble kontraŭstaris, ne nur ĉar li klare vidis la gravegajn sekvojn de cedo, sed ankaŭ ĉar lia tuta reĝa animo kun abomeno forpelis la penson, tiel oferi al ili viron, kiu trovis plaĉon en liaj okuloj. Tamen, miaj sinjorinoj, fine, post lerta alvoko de Ilu-ulba al prudento kaj pieco kaj al respekto antaŭ la honoro de la dioj ktp., la reĝo sentis sin devigata cedi. Efektive, aŭ pretekste, la reĝo cedis al peto, ne al minaco. Ĉiuokaze tio estas treege bedaŭrinda, sed tiam, konsidere ĉiujn cirkonstancojn, neevitebla.

Zalmuna estis eksplodonta de indigno, sed, ekvidante dolorplenan kaj petegan rigardon en la okuloj de la reĝino, ŝi sin detenis. Ilu-ittia rimarkis kaj komprenis ĉi tiun interŝanĝon de rigardoj, kaj plue parolis:

— Antaŭ unu kaŝbuo kaj duono la reĝo sendis la postulitan leteron al Ŝankhatum, sed mi tre bedaŭras, ke li tion faris tiel senprokraste; ĉar mi ĵus sciiĝis, ke prosperis al Tatnaj fari eltrovon, kiu eble remetos la tutan aferon en la fandujon, kaj espereble elvenigos ĝin en stato pli oportuna por la reĝo. — Post momenta, impresa paŭzo li diris grave: — Uzibitum ne mortigis sin mem. Liaj kolegoj, Ilu-ulba kaj Ŝankhatum mortigis lin, dum li estis sub epilepsia atako; kaj pendigis lin de trabo en la vestejo, por ŝajnigi, ke li mortigis sin mem.

La du sinjorinoj salte leviĝis de la divanoj ĉe la unuaj vortoj de la kortegano kun ekkrioj de surprizo kaj teruro. Ambaŭ tuj komprenis la gravajn sekvojn de tia eltrovo, pri kiuj Ilu-ittia aludis.

— Nekredebla rakonto, Ilu-ittia! — ekkriis la reĝino.

Samtempe Zalmuna diris kun flamaj okuloj:

— Do, la batalo komenciĝis. Bone, ni tri kune batalu.

La Hiksoso reprenis la parolon:

— Pri la faktoj ne povas ekzisti duboj. La nuna stato de la kadavro klare montras, ke la morto okazis, dum Uzibitum ankoraŭ estis sub la atako. Plue, temploservisto, okaze enirante la vestejon, nur malmultajn minutojn post la eliro de Ilu-ulba kaj Ŝankhatum, ekvidis la malfeliĉulon pendantan per ŝnuro de plafona trabo. Li estis tiel konsternita, ke mankis al li sufiĉe da prudento, por depreni la viron. Eble li tiam povus savi lian vivon. Homo ĵus suferinta de epilepsiaĵo, ne estas en la daŭro de longa tempo en sufiĉe konscia stato, por pendigi sin.

Tiam sekvis detala priskribo pri la cirkonstancoj, kiujn Tatnaj raportis al Ilu-ittia, kaj kiujn ripeti ne estas bezone.

Zalmuna kaj la reĝino aŭskultis kun la plej viva intereso: la pastrino esplordemandis sin, kian personan uzon ŝi povos fari el la novaĵo; kaj la reĝino maltrankvile pripensis, ĉu ŝia edzo nun kuraĝus kapti la okazon, por detrui la heredan potencon de la Sumera hierarkio; aŭ ĉu ŝi mem devos peni okazigi ilian falon.

Nelonge post la fino de la raporto de Ilu-ittia, la reĝino reiris al la palaco, portate de kvar lakeoj en ŝirmilfermita portilo, kaj akompanate de sia amanto. Tuj kiam ili estis for, Zalmuna rapidis al la palaco de Ŝankhatum, kiu ne estis tre malproksime de ŝia loĝejo. En kelka distanco sekvis ŝin la du dikaj eŭnukoj. Ŝia koro batis furioze. Du fortaj emocioj interbatalis en ĝi, kaj preskaŭ disŝiris ĝin: duonfreneza timo pro la sorto de Omar, kaj nedifinebla teruro ĉe la penso, ke, per minaco malkovri la krimon de la ĉefpastroj — por devigi ilin cedi rilate al Omar — ŝi kaŭzos definitivan rompiĝon de ĉiuj interrilatoj kun la religiaj aŭtoritatoj de la lando, kaj por ĉiam detruos sian pastrinan karieron. Sed ju pli ŝi alproksimiĝis al la celo de sia vojaĝeto, des malpli terura aspektis ĉi tiu lasta penso. Tion kaŭzis vico da konsideroj, kiuj ĝis tiam ankoraŭ ne alprenis en ŝia menso tre precizajn formojn, sed kiuj nun subite revenis al ŝi en la memoron kun unuigitaj fortoj. La ĉefaj konsideroj estis la jenaj: ŝia malsukceso eĉ skueti la fidon de Ijob; kaj lia subita kaj eksterordinara prospero tuj post lia resaniĝo; dubo pri tio, ĉu la terura sortobato, kiun ŝi faligis sur Omaron, kaj lia pasia amo al ŝi vere iel ŝancelis lian fidon al Jehova; la elstara, neignorebla nobleco de Ijob, de Omar, Adaha kaj Hamul, kies laŭdon Ilu-ittia ne povis sufiĉe prikanti; fine ŝi ne povis ne vive senti, ke tiu nobleco de anoj de la malestimata kulto akre kontrastas la malbonfarojn de la ĉefpastroj, ŝiajn proprajn farojn, kaj la abomenan mallojalecon de Ajla kaj Nupta. Ĉu ŝi, pro kunlaborado kun tiaj homoj, oferus la vivon de viro, kiu, malgraŭ ŝiaj antaŭaj kontraŭbataloj, nun estis la idolo de ŝia koro? Tamen, la penso esti mallojala kontraŭ sia granda, adorata diino ankoraŭ teruris ŝin.