NORA (ĉe la pordo de la antaŭĉambro). Helene, enportu la lampon — (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi.
RANK (ekstaras). Ke mi amas vin eĉ pli profunde ol kiu ajn alia? Ĉu tio estas malbela?
NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa –
RANK. Kion vi aludas? Ĉu vi do sciis?
(La ĉambristino envenas kun la lampo, metas ĝin sur la tablon kaj ree eliras.)
RANK. Nora, — sinjorino Helmer, — mi demandas vin, ĉu vi ion sciis?
NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aŭ ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi —. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Ĉio estis ja nun tiel bona.
RANK. Nu, vi almenaŭ nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Ĉu vi nun volas malkaŝe paroli?
NORA (rigardas lin). Post tio?
RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas.
NORA. Nenion vi povas nun ekscii.
RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo.
NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. — Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble ĉio estas nur imagaĵoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan seĝon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj ĉu vi ne trovas kaŭzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita?
RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru — por ĉiam?
NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu ĉi tien kiel ĝis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin.
RANK. Jes, sed vi?
NORA. Ho, mi ĉiam trovas ke fariĝas ege amuze, kiam vi venas.
RANK. Estas ĝuste tio, kio delogis min sur malĝustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje ŝajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer.
NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti.
RANK. Nu ja, estas iu senco en tio.
NORA. Kiam mi loĝis hejme, mi ja pleje amis paĉjon. Sed estis por mi ĉiam ege amuze, kiam mi povis ŝteliri en la ĉambron de la servistinoj; ĉar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzaĵojn inter si.
RANK. Aha; do estas ili, kiujn mi anstataŭis.
NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri paĉjo –
(La ĉambristino venas el la antaŭĉambro)
ĈAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al ŝi karton)
NORA (ĵetrigardas la karton). Ah! (metas ĝin en la poŝon)
RANK. Io malagrabla okazanta?
NORA. Ne ne, neniel; estas nur io —; estas mia nova kostumo –
RANK. Kiel? Tie kuŝas ja via kostumo.
NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis ĝin — Torvald ne sciu pri ĝi –
RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto.
NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna ĉambro; tenu lin okupata dume — –
RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin.
(Li iras en la ĉambron de Helmer.)
NORA (al la ĉambristino). Li atendas en la kuirejo?
ĈAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan ŝtuparon –
NORA. Sed ĉu vi ne diris, ke gasto jam ĉeestas?
ĈAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis.
NORA. Li ne volis foriri?
ĈAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaŭ ol li parolis kun sinjorino.
NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo.
ĈAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas — (ŝi eliras.)
NORA. Okazos la teruraĵo. ĝi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu.
(ŝi iras kaj riglas la pordon de Helmer.)
(La ĉambristino malfermas la pordon de la antaŭĉambro por juristo Krogstad, kaj fermas malantaŭ li. Li estas vestita en vojaĝpelto, botoj kaj felĉapo.)
NORA (proksimiĝas al li). Parolu mallaŭte; mia edzo estas hejme.
KROGSTAD. Nu, lasu lin.
NORA. Kion vi volas?
KROGSTAD. Informiĝi pri io.
NORA. Do, rapide. Kio estas?
KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon.
NORA. Mi ne povis malhelpi ĝin, sinjoro Krogstad. Mi batalis ĝis ekstremo por via afero; sed helpis neniom.
KROGSTAD. Ĉu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endanĝerigi vin, sed tamen li kuraĝas –
NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciiĝis pri tio?
KROGSTAD. Ho ne, mi ankaŭ tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuraĝo –
NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo.
KROGSTAD. Dio gardu, ĉian ŝuldatan estimon. Sed ĉar sinjorino tiel timeme tenas la aferon kaŝita, mi rajtas supozi, ke post hieraŭ vi iom pli bone informiĝis pri la graveco de tio, kion vi vere faris?
NORA. Pli ol vi iam ajn povus al mi instrui.
KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas –
NORA. Kion vi intencas pri mi?
KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, leĝkanajlo, iu — nu iu, kiel mi, ankaŭ havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon.
NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn.
KROGSTAD. Ĉu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. ĝis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko.
NORA. Ho jes, ĉu ne; tion mi ja sciis.
KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi ĝin; ĝi restos inter ni tri.
NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii.
KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Ĉu eble vi povas pagi la restantan sumon?
NORA. Ne, ne tuj.
KROGSTAD. Aŭ ĉu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn?
NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi.
KROGSTAD. Nu, ĉiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus ĉi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian ŝuldateston.
NORA. Do, klarigu al mi por kio vi ĝin uzos.
KROGSTAD. Mi nur retenos ĝin, — gardos ĝin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero –
NORA. Mi faras.
KROGSTAD. — se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo –
NORA. Mi faras!
KROGSTAD. — aŭ se vi pensus pri tio, kio estas ankoraŭ pli malespera –
NORA. Kiel vi povas scii tion?
KROGSTAD. — forviŝu tiajn ideojn.
NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri tio?
KROGSTAD. La plimulto el ni pensas tiel komence. Ankaŭ mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuraĝon –
NORA (senvoĉe). Ankaŭ mi ne.
KROGSTAD (senŝarĝigita). Ĉu ne vere; ankaŭ vi ne kuraĝas?
NORA. Mi ne kuraĝas; mi ne kuraĝas.
KROGSTAD. Estus ankaŭ ega stultaĵo. Post la kulmino de la unua familia ŝtormo —. Mi havas en mia poŝo leteron al via edzo –
NORA. Kaj tie vi rakontas ĉion?
KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj.
NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Disŝiru ĝin. Mi tamen havigos monon.
KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed ĉu mi ne ĵus diris al vi –
NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi ŝuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon.
KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo.
NORA. Kion vi do postulas?
KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraŭ peniga malriĉeco; mi estis kontenta laborigante min supren ŝtupon post ŝtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, aŭdu. Mi volas reen en la bankon, — ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi –