Выбрать главу

LINDE. Ĉu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita?

KROGSTAD. Ĉu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, — ĉu vi estas plene informita pri mia pasinteco?

LINDE. Jes.

KROGSTAD. Kaj ĉu vi scias, kiel ĉi tie oni rigardas min?

LINDE. Antaŭ nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi estus fariĝinta alia homo.

KROGSTAD. Pri tio mi estas certa.

LINDE. Ĉu ne eblus ankoraŭ?

KROGSTAD. Kristine; — tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. Mi vidas tion laŭ via esprimo. Ĉu vi do efektive kuraĝas?

LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je via baza kerno; — kune kun vi mi ĉion kuraĝas.

KROGSTAD (prenas ŝiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; — nun mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaŭ en la okuloj de aliuloj. — Ho, sed mi forgesis –

LINDE (aŭskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru!

KROGSTAD. Kial? Kio estas?

LINDE. Vi aŭdas la dancon tie supre? Kiam ĝi estos finita, ni povos atendi ilin.

KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Ĉio estas ja vana. Kompreneble vi ne scias pri la paŝo, kiun mi faris kontraŭ Helmer.

LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri ĝi.

KROGSTAD. Kaj tamen vi kuraĝus?

LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon kiel vi.

KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita!

LINDE. Tion vi povus; ĉar via letero ankoraŭ kuŝas en la skatolo.

KROGSTAD. Vi estas certa?

LINDE. Tute certa; sed –

KROGSTAD (rigardas ŝin esplore). Ĉu tiel por kompreni? Vi volas savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkaŝe. Ĉu tiel estas?

LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, tion ne denove faros.

KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron.

LINDE. Ne, ne.

KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas ĉi tie ĝis Helmer venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, — ke nur temas pri mia maldungo, — ke li ne legu ĝin.

LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron.

KROGSTAD. Sed diru al mi, ĉu vere ne estas pro tio, ke vi decidis rendevuon ĉi tie?

LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu ĉi hejmo. Helmer nepre ĉion eksciu; tiu malfeliĉiga sekreto devas esti malkaŝita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne povas daŭrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj.

KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski —. Sed ion mi almenaŭ povas fari, kaj tion mi faru tuj –

LINDE (aŭskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas finita; ni ne plu estas sekuraj, eĉ ne momenton.

KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre.

LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo.

KROGSTAD. Tiom nekredeble feliĉa mi neniam antaŭe estis.

(Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidĉambro kaj la antaŭĉambro restas malfermita)

LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia ŝanĝo! Jes, kia ŝanĝo! Homoj por kiuj labori, — por kiuj vivi; hejmo en kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru — Ke ili baldaŭ venu — (aŭskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestiĝi. (surmetas ĉapelon kaj mantelon)

(La voĉoj de Helmer kaj Nora aŭdiĝas ekstere; ŝlosilo turniĝas, kaj Helmer kondukas Nora preskaŭ perforte en la antaŭĉambron. Ŝi estas vestita en la itala kostumo kun granda, nigra ŝalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita nigra domeno supere)

NORA (ankoraŭ ĉe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne ĉi tien! Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue.

HELMER. Sed karega Nora –

NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, — nur unu horon ankoraŭ!

HELMER. Eĉ ne unu minuton, mia dolĉa Nora. Vi scias, ke estis interkonsento. Jen jen; en la ĉambron; aŭ vi malvarmumiĝos.

(Li kondukas ŝin malgraŭ ŝia kontraŭstaro, iom puŝetante en la sidĉambron.)

LINDE. Bonan vesperon.

NORA. Kristine!

HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi ĉi tie tiom malfrue?

LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita.

NORA. Ĉu vi sidis ĉi tie min atendante?

LINDE. Jes; bedaŭrinde mi ne venis sufiĉe frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaŭ ol mi vin vidis.

HELMER (forprenas la ŝalon de Nora). Jes, bone rigardu ŝin. Mi opinius, ke ŝi valoras esti rigardata. Ĉu ŝi ne estas ĉarma, sinjorino Linde?

LINDE. Jes, vere ŝi estas –

HELMER. Ĉu ŝi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaŭ la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina ŝi estas, — la dolĉa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaŭ devis uzi forton por kunvenigi ŝin.

NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi eĉ nur duonan horon pli.

HELMER. Jen, vi aŭdas, sinjorino. Ŝi dancas sian Tarantelon, — faras bruegan sukceson, — meritan, — kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, — iom pli ol laŭ strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La ĉefa afero estas, — ŝi sukcesas; ŝi faras bruan sukceson. Ĉu mi post tio lasu ŝin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian ĉarman kaprean knabineton — kaprican kaprean knabineton, mi povus diri — sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; kliniĝon al ĉiuj flankoj, kaj — kiel oni diras en lingvo de romanoj — la bela vido malaperis. Finalo ĉiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed tion mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme ĉi tie. (ĵetas la domenon sur seĝon kaj malfermas la pordon de sia ĉambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu — (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn)

NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?!

LINDE (mallaŭte). Mi parolis kun li.

NORA. Kaj jen?

LINDE. Nora, — vi devas diri ĉion al via edzo.

NORA (senvoĉe). Mi sciis.

LINDE. Vi ne havas kaŭzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas.

NORA. Mi ne parolos.

LINDE. Do parolos la letero.

NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts!

HELMER (revenas). Nu, sinjorino, ĉu vi nun admiris ŝin?

LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton.

HELMER. Ho, jam nun? Ĉu estas via, tiu trikaĵo?

LINDE (prenas ĝin). Jes; dankon; mi preskaŭ forgesis ĝin.

HELMER. Do vi trikas?

LINDE. Jes ja.

HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi.

LINDE. Nu? Kaj kial?

HELMER. Ĉar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la brodaĵon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni kondukas la kudrilon — tiel — etende en longa kurbo; ĉu ne?

LINDE. Jes, povas esti –

HELMER. Sed kontraŭe triki — neniam fariĝas alie ol malbele; rigardu; la kunprematajn brakojn, — la trikilojn, kiuj iradas supren kaj malsupren; — estas io ĉineca ĉe tio. — Ah, estis vere bonega ĉampano, per kiu oni regalis nin.

LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina.

HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde!

LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro.

HELMER (akompanas ŝin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte —; sed ne estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. (ŝi foriras; li fermas la pordon malantaŭ ŝi kaj ree envenas) Jen, jen; fine ni sukcesis eligi ŝin. Ŝi estas terure teda, tiu homaĵo.

NORA. Ĉu vi ne estas tre laca, Torvald?

HELMER. Ne, tute ne.

NORA. Eĉ ne dormema?

HELMER. Absolute ne; kontraŭe mi sentas min treege vigla. Sed vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema.

NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaŭ dormi.