Выбрать главу

HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do ĝuste de mi, ke ni ne pli longe restus.

NORA. Ho, estas ja ĝusta, ĉio, kion vi faras.

HELMER (kisas ŝin sur la frunto). Nun la alaŭdeto parolas kvazaŭ ĝi estus homo. Sed ĉu vi observis kiom gaja Rank estis ĉi-vespere?

NORA. Ĉu? Li estis? Mi ne trovis ŝancon paroli kun li.

HELMER. Ankaŭ mi preskaŭ ne; sed dum longa tempo mi ne vidis lin en tia bona humoro. (rigardas ŝin dum momento; poste li alproksimiĝas) Hm, — estas do ĝue esti reveninta en sian propran hejmon; esti tute sola kun vi — Ho, vi rava, alloga juna virino!

NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald!

HELMER. Ĉu mi ne rigardu mian plej karan posedaĵon? Tiun admirindaĵon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete.

NORA (paŝas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel ĉi-nokte.

HELMER (sekvas). Vi ankoraŭ havas la Tarantelon en la sango, mi rimarkas. Kaj tio igas vin eĉ pli loga. Aŭskultu! Nun la gastoj estas forirantaj. (pli mallaŭte) Nora, — baldaŭ estos silente en la tuta domo.

NORA. Jes, mi esperas.

HELMER. Jes, ĉu ne, mia propra kara Nora? Ho, ĉu vi scias, — kiam mi tiel estas kun vi en festeno, — ĉu vi scias, kial mi tiom malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al vi ŝtelitajn okulĵetojn, — ĉu vi scias, kial mi faras tion? Estas ĉar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fianĉino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du.

NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke ĉiuj viaj pensoj estas ĉe mi.

HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la ŝalon ĉirkaŭ viajn delikatajn, junecajn ŝultrojn, — ĉirkaŭ tiu mirinda kolkurbo, — tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni ĵus venis de la geedziĝa ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian loĝejon, — kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, — tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikataĵo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, — tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; — tial mi kondukis vin ĉi tien malsupre tiom frue –

NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas ĉion ĉi.

HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Ĉu mi ne estas via edzo?

(Iu frapas la eksteran pordon)

NORA (ekskuiĝas). Vi aŭdis?

HELMER (al la enirejo). Kiu estas?

RANK (ekstere). Estas mi. Ĉu vi permesas, ke mi envenu momenton?

HELMER (mallaŭte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (laŭte) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja ĝentile ke vi ne preterpasas nian pordon.

RANK. ŝajnis al mi, ke mi aŭdas vian voĉon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme ĉirkaŭen) Ak ja; tiuj karaj, konataj ĉambroj. Vi havas hejmecan varmon ene ĉe vi, vi du.

HELMER. Laŭaspekte vi inde ĝuis la etoson ankaŭ supre.

RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu ĉion en tiu ĉi mondo? Almenaŭ tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita –

HELMER. Precipe la ĉampano.

RANK. Ĉu ankaŭ vi tion rimarkis? Estas preskaŭ nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti.

NORA. Ankaŭ Torvald trinkis multe da ĉampano ĉi-vespere.

RANK. Ĉu?

NORA. Jes; kaj poste li ĉiam estas tiom amuza.

RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago?

HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedaŭrinde ne rajtas laŭdi min.

RANK (frapas lian ŝultron). Sed pri tio mi ja rajtas!

NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiaŭ.

RANK. ĝuste.

HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj!

NORA. Kaj ĉu mi povas gratuli vin pri la rezulto?

RANK. Jes, vere vi povas.

NORA. ĝi do estas bona?

RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, — certeco.

NORA (rapide kaj esplorante). Certeco?

RANK. Kompleta certeco. Ĉu mi ne devus havi gajan vesperon poste?

NORA. Jes, vi ĝuste faris, doktoro Rank.

HELMER. Tion ankaŭ mi diras; se vi nur ne suferos pro tio morgaŭ.

RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage.

NORA. Doktoro Rank, — ŝajnas ke vi multe ŝatas maskeradojn?

RANK. Jes, kiam estas sufiĉe multaj burleskaj maskoj –

NORA. Aŭskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado?

HELMER. Vi eta, frivolino, — ĉu vi jam pensas pri la venonta!

RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu feliĉo-feino.

HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras.

RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel ŝi staras kaj iras tra la mondo –

HELMER. Vere trafe dirite. Sed ĉu vi ne scias, kio vi mem volas esti?

RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa.

HELMER. Nu?

RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla.

HELMER. Jen stranga kaprico.

RANK. Ekzistas granda, nigra ĉapelo —; ĉu vi neniam aŭdis pri la malaperiga ĉapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos.

HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas.

RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana.

HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon)

RANK (prenas unu kaj tranĉas la pinton). Dankon.

NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron.

RANK. Dankon pro tio. (ŝi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaŭ!

HELMER. Adiaŭ, adiaŭ, kara amiko!

NORA. Dormu bone, doktoro Rank.

RANK. Dankon por tiu deziro.

NORA. Deziru al mi la samon.

RANK. Al vi? Nu ja, ĉar vi tion volas —. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaŭ kaj foriras)

HELMER (mallaŭte). Li trinkis konsiderinde.

NORA (distrite). Eble.

(Helmer prenas el la poŝo sian ŝlosilaron kaj iras en la antaŭĉambron)

NORA. Torvald — kion vi intencas tie?

HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; ĝi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgaŭ frue –

NORA. Ĉu vi intencas labori ĉi-nokte?

HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. — Kio estas tio? Iu fuŝis la seruron.

NORA. La seruron?

HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj? Tie kuŝas rompita harpinglo. Nora, ĝi estas via.

NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj –

HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; — jen, mi tamen sukcesis malŝlosi ĝin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! — Helene; estingu la lampon en la koridoro.

(Li ree eniras en la sidĉambron kaj fermas la pordon de la antaŭĉambro)

HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasiĝis. (trafoliumas) Kio estas tio?

NORA (ĉe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald!

HELMER. Du vizitkartoj — de Rank.

NORA. De doktoro Rank?

HELMER (rigardas ilin). Doctor medicinae Rank. Ili kuŝis plej supre; verŝajne li enmetis ilin, kiam li foriris.

NORA. Ĉu estas io sur ili?

HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaŭ li anoncus sian propran morton.

NORA. Li ja tion faras.

HELMER. Kion? Ĉu vi ion scias? Ĉu li diris ion al vi?

NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiaŭis. Li volas enfermi sin kaj morti.

HELMER. Mia malfeliĉa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue —. Kaj li sin kaŝas kiel vundita besto.

NORA. Kiam tio devas okazi, tiam estas plej bone, ke ĝi okazu senvorte. Ĉu ne, Torvald?

HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaŭ kun-kreskinta kun ni. Mi preskaŭ ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazaŭ nuban fonon al nia sun-plena feliĉo. — Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaŭ por li. (haltas) Eble ankaŭ por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho vi, mia amata edzino; ŝajnas al mi, ke mi ne povas vin teni sufiĉe firme. Sciu, Nora, — multfoje mi deziras, ke superpenda danĝero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj ĉion, ĉion por vi.