NORA (sin deŝiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald.
HELMER. Ne, ne; ne ĉi-nokte. Mi volas esti ĉe vi, mia amata edzino.
NORA. Kun la mortopenso pri via amiko?
HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaŭ; malbeleco venis inter nin; pensoj pri morto kaj dissolviĝo. Ni liberiĝu de tio. ĝis tiam —. Ni retiriĝu ambaŭ al la sia.
NORA (ĉirkaŭbrakante lian kolon). Torvald, — bonan nokton! Bonan nokton!
HELMER (kisas ŝin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn.
(Kun la paketo li iras en sian ĉambron kaj fermas la pordon malantaŭ si)
NORA (kun frenezaj okuloj, palpas ĉirkaŭe, kaptas la domenon de Helmer, volvas ĝin ĉirkaŭ sin kaj flustras rapide, raŭke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. (ĵetas la ŝalon sur la kapon) Ankaŭ neniam plu vidi la infanojn. Eĉ ne ilin. Neniam; neniam. — Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. Ho, la senfunda —; tio —. Ho, se nur estus finite. — Nun li havas ĝin; nun li ĝin legas. Ho ne, ne, ankoraŭ ne. Torvald, adiaŭ, vi kaj la infanoj –
(ŝi volas kuri eksteren tra la antaŭĉambro; samtempe Helmer abrupte malfermas la pordon de sia ĉambro kaj staras tie kun malfermita letero en la mano.)
HELMER. Nora!
NORA (krias laŭte). Aj!
HELMER. Jen kio? Ĉu vi scias, kion diras tiu letero?
NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri!
HELMER (retenas ŝin). Kien vi volas?
NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald!
HELMER (ekskuita stumblas malantaŭen). Vero! Estas vero kion li skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero.
NORA. Estas vero. Mi amis vin super ĉio en la mondo.
HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn.
NORA (paŝon pli proksimen). Torvald!
HELMER. Vi malfeliĉiga, — kion vi entreprenis!
NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion sur vin.
HELMER. Neniu komediaĵo. (ŝlosas la pordon de la antaŭ-ĉambro) Tie ĉi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. Ĉu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Ĉu vi komprenas?
NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). Jes, nun mi komencas ĝisfunde kompreni.
HELMER (marŝas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekiĝas. En ĉiuj tiuj ok jaroj, — ŝi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, — hipokrita, mensogema, — ankoraŭ pli terure, krima! — Ho, la senfunda abomenaĵo kaŝita en tio! Fi, fi!
(Nora silentas kaj rigardas lin sendeturne.)
HELMER (haltas antaŭ ŝi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia okazus. Mi devus esti antaŭvidinta tion. Ĉiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro —. Silentu! Ĉiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun moralon, neniun devosenton —. Ho ve, kiom mi estas punata por indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min.
NORA. Jes, tiel.
HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan feliĉon. Vi perdigis al mi mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraŭ mi kiel al li plaĉas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laŭ siaj kapricoj; mi ne kuraĝos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki kaj perei pro la kulpo de facilanima virino!
NORA. Kiam mi estos ekster ĉi tiu mondo, vi estos libera.
HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaŭ via patro havis pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster ĉi tiu mondo, kiel vi diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantaŭe, — ke estas mi, kiu instigis vin! Kaj pro ĉio ĉi mi povas danki vin, vin, kiun mi portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Ĉu vi nun komprenas kion vi faris kontraŭ mi?
NORA (kun malvarma trankvilo). Jes.
HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni la penson. Sed ni devas iel nin aranĝi. Deprenu vian ŝalon. Deprenu ĝin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. — Kaj pri vi kaj mi devas aspekti kvazaŭ ĉio estus kiel antaŭe. Sed kompreneble nur en la okuloj de la mondo. Sekve vi daŭre restos en la domo, memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne kuraĝas konfidi al vi —. Ho, diri tion al ŝi, kiun mi tiom alte amis, kaj kiun mi ankoraŭ —! Nu, devas esti fino. De nun ne plu temas pri feliĉo; nun temas pri savo de la restaĵoj, la pecoj, la ŝajno — (oni sonorigas)
HELMER (ekskuiĝas). Kio estas? Tiom malfrue. Ĉu la plej terura? Ĉu li? Kaŝu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana.
(Nora restas staranta senmove. Helmer iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro)
ĈAMBRISTINO (duone vestita, en la antaŭĉambro). Jen venis letero al sinjorino.
HELMER. Donu ĝin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) Jes, estas de li. Vi ne havu ĝin; mi mem legos ĝin.
NORA. Legu vi.
HELMER (ĉe la lampo). Mi preskaŭ ne kuraĝas. Eble ni estas perditaj, ambaŭ. Ne; mi devas scii. (malfermas haste la leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan paperfolion; krio de ĝojo:) Nora!
(Nora rigardas lin demande)
HELMER. Nora! — Ne; mi devas denove legi unu fojon. — Jes, jes; tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita!
NORA. Kaj mi?
HELMER. Ankaŭ vi kompreneble; ambaŭ ni estas savitaj, vi kaj mi. Rigardu. Li resendas al vi la ŝuldateston. Li skribas, ke li bedaŭras kaj pentas —; ke feliĉa ŝanĝo en lia vivo —; Pa, estas indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora; ne, unue ni forigu ĉiun ĉi abomenaĵon el nia mondo. Mi rigardu — (haste rigardetas al la ŝuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste ĉio estu nenio krom sonĝo. (disŝiras la ateston kaj ambaŭ leterojn, ĵetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, nun ili ne plu ekzistas. — Li skribis, ke vi de post Julvespero — Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora.
NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj.
HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol. Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur ĝoju kaj ripetu: Finite; estas finite! Aŭskultu min do, Nora, laŭaspekte vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu — tiu rigida esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi ĵuras al vi: Mi pardonis al vi ĉion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi faris el amo al mi.
NORA. Jes, vere.
HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijuĝi. Sed ĉu vi kredas, ke vi al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne estus viro, se ne ĝuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi diris al vi en la unua teruro, kiam ŝajnis kvazaŭ ĉio renversiĝis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi ĵuras al vi, mi pardonis vin.
NORA. Mi dankas vin pro via pardono.
(ŝi eliras tra la pordo dekstre)