HELMER. Ne, restu —. (rigardas enen) Kion vi faru en la alkovo?
NORA (de interne). Deĵeti la maskeradan kostumon.
HELMER (ĉe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu retrankviliĝi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas larĝajn flugilojn por vin kovri. (marŝas tien kaj reen proksime ĉe la pordo) Ho, kiom varma kaj bela estas nia hejmo, Nora. ĝi estas rifuĝejo por vi; en ĝi mi gardos vin kvazaŭ ĉasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan koron. Iom post iom tio fariĝos, Nora; kredu min. Morgaŭ ĉio ĉi aspektos por vi alie; baldaŭ ĉio estos kiel antaŭe; mi ne longe devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin aŭ nur riproĉi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolĉa en tio, scii en si mem, ke li pardonis sian edzinon, — ke li pardonis ŝin el plena kaj sincera koro. Tiel ŝi estas ja kvazaŭ en duobla senco fariĝinta lia posedaĵo; li kvazaŭ enmetis ŝin en la mondon denove; ŝi estas iamaniere fariĝinta kaj lia edzino kaj lia infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa estaĵo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi ŝanĝis vestojn?
NORA (en sia ĉiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi ŝanĝis vestojn.
HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue?
NORA. Ĉi-nokte mi ne dormos.
HELMER. Sed, kara Nora –
NORA (rigardas sian horloĝon). Ankoraŭ ne estas tro malfrue. Sidigu vin ĉi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli.
(ŝi sidigas sin flanke de la tablo.)
HELMER. Nora, — kion signifas tio ĉi? Tiu rigida esprimo –
NORA. Eksidu. — Daŭros longe. Mi havas multon por priparoli kun vi.
HELMER (eksidas ĉe la tablo kontraŭe al ŝi). Vi timigas min, Nora. Kaj mi ne komprenas vin.
NORA. Ja, ĝuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaŭ mi neniam komprenis vin — antaŭ ĉi tiu vespero. Ne, ne interrompu min. Vi nur aŭskultu kion mi diras. — Estas decidiga konfrontado, Torvald.
HELMER. Al kio vi celas?
NORA (post mallonga paŭzo). Ĉu ne unu fakto estas rimarkinda, tiel kiel ni sidas tie ĉi?
HELMER. Kio tio estus?
NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Ĉu vi nun ne ekpensas, ke estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas kune?
HELMER. Nu, serioze, — kion tio signifas?
NORA. Dum ok plenaj jaroj, — jes eĉ pli longe, — ek de nia unua konatiĝo, ni neniam interŝanĝis eĉ unu seriozan vorton pri seriozaj aferoj.
HELMER. Mi devus do daŭre kaj ĉiam informi vin pri zorgoj, kiujn vi tamen ne povus helpi min porti?
NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune por serioze provi pridiskuti ion ĝisfunde.
HELMER. Sed, kara Nora, ĉu vere tio do interesus vin?
NORA. Jen ni estas ĉe la kerno. Vi neniam komprenis min. — Granda maljustaĵo estas farita kontraŭ mi, Torvald. Unue de paĉjo kaj poste de vi.
HELMER. Ĉu! De ni du, — de ni du, kiuj amis vin pli varme ol ĉiuj aliaj homoj?
NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke estas amuze min amindumi.
HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas?
NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme ĉe paĉjo, li diris al mi ĉiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kaŝis; ĉar tion li ne ŝatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon –
HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco?
NORA (neĝenate). Mi opinias: tiam mi transiĝis de la manoj de paĉjo en viajn. Vi aranĝis ĉion laŭ via gusto, kaj sekve mi ekhavis la saman guston kiel vi; aŭ mi ŝajnigis; mi tamen ne certe scias —; mi opinias, ke ambaŭ sintenoj okazis; foje la unua, foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, ŝajnas al mi, ke mi vivis kiel malriĉa homo, — nur de mano al buŝo. Mi vivtenis min farante artaĵojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj paĉjo faris grandan pekon kontraŭ mi. Vi estas kulpaj, ke nenio fariĝis el mi.
HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Ĉu vi ne estis feliĉa ĉi tie?
NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam estis.
HELMER. Ne — ne feliĉa!
NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi ĉiam estis bonkora al mi. Sed nia hejmo estis nenio alia krom ludejo. Ĉi tie mi estis via pupedzino, ĝuste kiel mi hejme estis la pupinfano de paĉjo. Kaj la infanoj, siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia geedzeco, Torvald.
HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, — kiom ajn malmodera kaj ekzaltita ĝi tamen estas. Sed de nun ĉio estu alie. La tempo de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko.
NORA. Kies eduko? La mia aŭ tiu de la infanoj?
HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora.
NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al ĝusta edzino por vi.
HELMER. Kaj tion vi diras?
NORA. Kaj mi, — kiel estas mi preparita por eduki la infanojn?
HELMER. Nora!
NORA. Ĉu vi ne mem tion diris antaŭ momento, — tiun taskon vi ne kuraĝis konfidi al mi.
HELMER. En la momento de ekzaltiĝo! Ĉu vere vi volas atenti tion?
NORA. Sed jes; estis ĝuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi.
HELMER (eksaltas). Kion vi diris?
NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj pri ĉio ekstera. Tial mi ne plu povas resti ĉe vi.
HELMER. Nora, Nora!
NORA. Mi foriros de ĉi tie nun baldaŭ. Kristine certe akceptos min ĉi-nokte –
HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas!
NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos miajn personajn propraĵojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, nek poste.
HELMER. Kia frenezaĵo estas do tio!
NORA. Morgaŭ mi vojaĝos hejmen, — mi volas diri, al mia antaŭa hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon.
HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreaĵo!
NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald.
HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros?
NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese por mi.
HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej sanktajn devojn.
NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn?
HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Ĉu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj?
NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn.
HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus tiuj?
NORA. La devoj al mi mem.
HELMER. Unue kaj ĉefe vi estas edzino kaj patrino.
NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj ĉefe mi estas homo, mi, same kiel vi, — aŭ almenaŭ ke mi provu fariĝi tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentiĝi per tio, kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili.
HELMER. Ĉu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? Ĉu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Ĉu vi ne havas la religion?
NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas.
HELMER. Kia eldiro!
NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas tio kaj tio. Kiam mi estos libera de ĉio ĉi tie, kaj staros sola, tiam mi ekzamenos ankaŭ tiun aferon. Mi volas vidi ĉu estas ĝusta tio, kion diris la pastro Hansen, aŭ almenaŭ ĉu mi en jeno pravas.