NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi min, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed ĉar vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por ŝi, sinjoro Krogstad. Do nun vi scias.
KROGSTAD. Mi do kalkulis ĝuste.
NORA (iom paŝadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke — Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu — eh.
KROGSTAD. — kiu havas influon?
NORA. Jes ĝuste.
KROGSTAD (ŝanĝas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian influon por mi.
NORA. Kion do? Al kio vi celas?
KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon en la banko.
NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian postenon?
KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaŭ mi. Mi bone komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; kaj nun mi ankaŭ komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli min.
NORA. Sed mi certigas –
KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraŭ tempo, kaj mi konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi.
NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas.
KROGSTAD. Vere ne? ŝajnas al mi, ke vi mem ĵus diris –
NORA. Kompreneble tio ne signifus tion —. Mi! Kiel vi kredas, ke mi havus tian influon sur mia edzo?
KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj.
NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la pordon.
KROGSTAD. Sinjorino estas kuraĝa.
NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaŭ liberiĝos el la afero.
KROGSTAD (pli sinrega). Aŭskultu nun, Sinjorino. Se fariĝos necese, mi batalos kvazaŭ por la vivo, por gardi tiun mian etan oficon en la banko.
NORA. Jes, aspektas ja tiel.
KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu eĉ plej malmulte gravas. Sed estas io alia —. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi kompreneble scias same bone kiel ĉiuj aliaj, ke mi antaŭ kelkaj jaroj fariĝis kulpa pri ago malprudenta.
NORA. Mi kredas, ke mi ion tian aŭdis.
KROGSTAD. Ne fariĝis proceso; tamen tuj ĉiuj vojoj bariĝis por mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi devis kroĉi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en la banko estas kvazaŭ la unua ŝtupo por mi. Kaj nun via edzo volas piedfrapi min for de la ŝtuparo, tiel ke mi ree staru en la koto.
NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi vin.
KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por vin devigi.
NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, ĉu? ke mi ŝuldas monon al vi?
KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus?
NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu estas mia feliĉo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj plumpa maniero, — ekscius ĝin de vi. Vi ĵetus min en terurajn malagrablaĵojn –
KROGSTAD. Nur malagrablaĵojn?
NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; ĉar tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi tute ne konservos vian oficon.
KROGSTAD. Mi demandis, ĉu estas nur familiaj malagrablaĵoj, kiujn vi timas?
NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; kaj poste ni havos neniun rilaton al vi.
KROGSTAD (paŝon pli proksimen). Aŭskultu, sinjorino Helmer; — aŭ via memorkapablo estas iom malforta, aŭ vi ne bone komprenas negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone pri la afero.
NORA. Kiel do?
KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por pruntepreni mil ducent talerojn.
NORA. Mi sciis pri neniu alia.
KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon.
NORA. Vi ja faris.
KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondiĉoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre serĉis vojaĝmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraŭ ŝuldatesto, kiun mi redaktis.
NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis.
KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laŭ kiuj via patro garantiis por la ŝuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi.
NORA. Devus? Li ja subskribis.
KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Ĉu sinjorino memoras tion?
NORA. Jes, mi opinias –
KROGSTAD. Mi transdonis al vi la ŝuldateston, por ke vi sendu ĝin perpoŝte al via patro. Vi memoras, ĉu ne?
NORA. Jes.
KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; ĉar jam post kvin aŭ ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon.
NORA. Nu ja; ĉu mi ne repagis la partojn regule?
KROGSTAD. Jes, sufiĉe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, — estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino?
NORA. Jes, vere estis.
KROGSTAD. Via patro kuŝis tre malsana, mi kredas.
NORA. Estis ĉe la fino.
KROGSTAD. Mortis baldaŭ poste.
NORA. Jes.
KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, ĉu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri.
NORA. Paĉjo mortis la 29-an de Septembro.
KROGSTAD. Tute ĝuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangaĵo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi.
NORA. Kiu strangaĵo? Mi ne scias –
KROGSTAD. Estas jena strangaĵo, ke via patro subskribis tiun ŝuldateston tri tagojn post sia morto.
NORA. Kiel? Mi ne komprenas –
KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Ĉi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Ĉu ne strange, sinjorino?
NORA. (silentas)
KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, ĉu?
NORA. (daŭre silentas)
KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaŭ, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antaŭ ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj tiu ja estas aŭtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Ĉu ne?
NORA (post mallonga paŭzo, ĵetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas mi, kiu skribis la nomon de paĉjo.
KROGSTAD. Aŭdu, sinjorino, — ĉu vi scias, ke tio ja estas danĝera konfeso?
NORA. Kial? Vi baldaŭ ricevos vian monon.
KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro?
NORA. Ne eblis. Paĉjo ja kuŝis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankaŭ diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en danĝero. Estis ja neeble.
KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojaĝo eksterlanden.
NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojaĝo ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri ĝi.
KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraŭ mi?
NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel ĝenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilaĵoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom danĝera estis la sanstato de mia edzo.