Выбрать главу

Afanti respondis kun rideto: “Ne, via reĝa moŝto, kiam vi fuĝis de la pluvo, la pluvo ankaŭ postsekvis vin. Mia maldiligenta ĉevalo malrapide kondukis min al granda pitoreska ĝardeno, vere la plej bela en la mondo — forte aroma multkolora florado, ombro de verdaj arboj, fruktoriĉaj arbustoj, sur kies branĉoj kantis najtingaloj, fluis kanaletoj kaj naĝis fiŝidoj en la klaraj ondoj. Mi iom ĝuis tie kaj poste revenis.”

Aŭdinte tion, la reĝo gapis, miregis kaj tre deziris viziti la ĝardenon.

Ankaŭ la sekvan tagon la reĝo iris ĉasi kun Afanti, sed ĉi-foje li ordonis al Afanti rajdi sur la reĝa kurĉevalo, dum li mem rajdis sur la malrapidema ĉevalo. Ili rajdis kaj rajdis kaj fine atingis Gobion, sed, kiam ili apenaŭ ekĉasis, subite ekventegis, ruliĝis nigraj nuboj kaj baldaŭ pluvegis. Afanti batetis la kokson de la kurĉevalo per sia vipo, post kio ĝi tuj ekgalopis kaj atingis la ĉefurbon en nura momento apenaŭ kun pluva guto sur si. Sed la malrapidema ĉevalo ree haltis pro timo de la fulmotondro. La reĝo batadis ĝin per piedo kaj vipo, sed ĝi staradis obstine sen movo. Senĉese verŝiĝis la pluvego, sed la reĝo povis nenion fari krom stari sub la pluvo. Post kiam la pluvo ĉesis, la ĉevalaĉo malrapide revenis al la ĉefurbo kun la reĝo sur sia dorso.

Vidinte Afanti, la reĝo eksplodis pro kolerogo: “He vi! Afanti! Kio vi estas ke vi aŭdacis trompi eĉ min, vian reĝon?”

“Ne, via reĝa moŝto,” respondis Afanti kun rideto, “se vi metus viajn vestaĵojn sub la selon kiel mi, ankaŭ vi povus reveni seka sen eĉ unu pluvoguto sur la vestoj.”

Plantado de Oro

Pruntepreninte kelkajn uncojn da oro, Afanti rajdis al la kamparo sur sia azeno. Poste, sidante sur apudrivera sablejo, li atenteme kribradis la oron, ĝuste kiam la reĝo preterpasis pro ĉasado. La reĝo trovis lian agon iom stranga kaj demandis: “He, Afanti, kion vi faras?”

“Ha, estas vi, via rega moŝto, mi plantas oron.”

Aŭdinte tion, la reĝo ankoraŭ pli miris kaj plu demandis: “Rapide diru al mi, saĝa Afanti, kial vi plantas oron?”

“Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, via moŝto?” respondis Afanti. “Nun ni semas ĝin, post certa periodo ni rikoltos kaj tiam portos la unuajn dek uncoin da oro al la heimo.”

La okuloj de la reĝo ekbrills.”Kial ne manĝi tiel malmultekostan ŝafvoston?” li pensis.Tuj li ridetante konsilis al Afanti: “Mia bona Afanti!Vi ne havos grandan riĉiĝon, se vi semos nur tiel malmulte da oro. Vi devus semi pli multe. Se semo mankas, iru al mia palaco preni!Vi rajtas preni, kiom vi volas. Alkalkulu ĝin al ni ambaŭ. Donu al mi okdek procentojn, kiam la oro estos rikoltita.”

“Bonege, via reĝa moŝto!”

La postan tagon Atanti prenis du ĝinojn[1] da oro el la palaca trezorejo kaj redonis la prun-titan. Post semajno li denove pruntis ĉirkaŭ dek ĝinojn da oro kaj ĝin donis al la reĝo. Vidinte la brilan oron, la reĝo ekridis, ne povante fermi sian buŝon. Li tuj ordonis iujn subulojn doni al Afanti kelkajn kestojn da oro konservitajn en la trezorejo.

Reveninte hejmen kaj redoninte la pruntitan oron, Afanti disportis la oron al la malriĉuloj.

Pasis jam unu semajno, antaŭ ol Afanti denove iris viziti la reĝon, kvankam ĉi-foje kun malplenaj manoj kaj malĝoja mieno. Vidinte, ke Afanti alvenis, la reĝo ridis kun duonfermitaj okuloj kaj malpacience demandis: “Vi venis! Ĉu ankaŭ ŝargbestoj kaj ĉaroj kun oro venis ?”

“Ve al mi!” subite ekploris Afanti. “Ĉu vi ne rimarkis, ke tute ne pluvis lastatempe. Nia oro tute mortis pro la sekeco ! Ni perdis eĉ la semon, se ne paroli pri la rikolto.”

La reĝo tuj eksplodis pro kolero kaj depaŝis de la trono, laŭte kriaĉante: “Sensencaĵo!Mi ne kredas vian 17 babilaĉon!Kiun vi intencas trompi! Kiel oro povas morti pro sekeco?”

“Ho, strange!” miris Afanti. “Se vi ne kredas, ke oro povas morti pro sekeco, kial vi kredas,ke ĝi povas kreski post semado?” Aŭdinte tion, la reĝo nenion povis plu eldiri, kvazaŭ io ŝtopus lian buŝon.

Afanti kaj la Reĝo

Iun frostan vintran tagon anoncisto el la reĝa palaco kriaĉis inter gongado kaj tamburado en la ĉefurbo: “Aŭskultu vi ĉiuj ! Jen la edikto de lai reĝa moŝto: Al tiu, kiu povos nude tranokti sidante sur la urbmuro, la reĝo donos sian filinon kaj duonon de sia lando…” Aŭdinte tion, Afanti pensis, ke ne estus senutile provi mistifiki tiun reĝon, kiu provas mistifiki la popolon. Sekve Afanti eniris la palacon kaj sciigis la reĝon: “Plej estimata, mi volonte tranoktos sur la urbomuro.”

Aŭdinte la vortojn de Afanti, la reĝo tre surpriziĝis kaj ordonis iujn lakeojn depreni lian veston kaj lasi lin tranokti en la difinita loko sur la urbomuro, aldonante: “Li tutcerte mortos pro la frosto. Hm, kreteno !”

“Via reĝa moŝto, bonvolu ordoni viajn subulojn meti grandan ŝtonon sur la muron,” petis Afanti.

“Kreteno, kion fari per ŝtonego?” demandis la reĝo.

“Tio estas mia sekreto. Mi ne suriros, se ne estos ŝtono,” persistis Afanti.

Laŭ ordono de la reĝo la servistoj deprenis la veston de Afanti, lasis lin suriri la urbomuron kaj plie portis tien ŝtonegon. Farinte ĉion ordonitan, ili forprenis la ŝtupetaron, pensante, ke li certe mortos pro la forta frosto.

Tiun nokton estis terure malvarrne, sed Afanti havis rimedon kontraŭ la frosto. Li ne kaŭri sen unu loko, sed rulis la ŝtonegon tien kaj reen.Tiamaniere li trapasis la tutan frostan nokton.

La postan matenon la reĝo kaj liaj subuloj,veninte al la piedo de la urbomuro, aŭdis senĉesan murmuradon de Afanti: “Fu, varmege, vere varmege!” Je la sunleviĝo Afanti surmetis sian veston donitan de la palacaj servistoj kaj, malsuprengrimpinte la ŝtuparon, diris al la reĝo: “Via estimata reĝa moŝto, mi tranoktis senveste sur la urbomuro, vi devas nun doni al mi vian filinon kaj duonon de via lando laŭ via promeso.”

La reĝo mutiĝis pro la neatendita postulo kaj ekcerbumis por ruze elturniĝi. Fakte li tute ne estis sincera, ĉar li nur deziris distriĝi per la artifiko, ne kredante, ke iu travivus la provon. “Diablo scias, kial Afanti ne mortis pro la frosto,” li ripete pensis en si. Post iom da tempo li demandis: “He!Afanti, ĉu vi vidis la lunon en la nokto?”

“Jes, mi vidis ĝin,” respondis Afanti.

La malgaja mieno de la reĝo tuj ŝanĝiĝis, kaj li laŭte kriis: “Ho, vi varmigis vin per la lunbrilo, agante kontraŭ miaj kondiĉoj.Elpelu ĉi tiun trompulon!” Tiel Afanti estis elpelita.

Afanti, plena de kolero, ne volis plu vivi en la urbo, sed transloĝiĝis al la kamparo, kie li loĝis apud iu puto.

Iun varman someran tagon la reĝo kaj lia sekvantaro ĉasis tutan tagon en la kamparo. Ili eksuferis pro soifo kaj serĉadis akvon. Subite la reĝo trovis kabanon kaj alrajdis, kriaĉante: “He, kie estas la mastro ? Rapide akceptu gastojn!”

Elirinte, Afanti diris: “Via justa reĝa moŝto, ne ĝeniĝu en mia hejmo, diru kion vi volas?”

вернуться

1

ĝino = 1/2 kilogramo, ĉina mezurunuo