Выбрать главу

“Akvon!Mi baldaŭ mortos pro soifo,” kolere kriaĉis la reĝo.

“Ho, akvon, mi tuj iru alporti,” obeis Afanti.

Afanti ne ĉerpis akvon, sed malligis la ŝnuron de la sitelo, ĝin kaŝis sub sablon kaj sidiĝis ĉe la puto.

Post ioma atendo la reĝo malpacienciĝis kaj ordonis lakeon serĉi Afanti. La lakeo baldaŭ revenis kaj raportis: “Via reĝa moŝto, Afanti diris: ‘Vi, aro da stultuloj, mem venu al la puto!’ Kian absurdaĵon li diris!”

“For!” kolere riproĉis la reĝo, kiu tamen estis devigita mem veni al la puto same kiel lia sekvantaro. Vidinte Afanti, li kolere demandis lin: “Kreteno, kie estas la akvo?”

“Via saĝa moŝto, rigardu en la puton,” respondis Afanti en kvieta tono.

“Kreteno, kiel mi povas trinki, se mankas siteloŝnuro?”

“Sed estas akvobrilo, via moŝto.”

21 “Kreteno, kiel akvobrilo povas sensoifigi min?”kriacis la rego konfuzite.

Rigardante lian tiranan, stultan mienon, Afanti ekridis: “Ha, via reĝa moŝto, kiel akvobrilo ne povas vin sensoifigi, se lumbrilo povis min varmigi dum frosta nokto?”

La reĝo povis nenion respondi.

Forto de Kamparanoj

La reĝo volis scii, ĉu trovigas iu pli forta ol li mem inter liaj popolanoj,kaj venigis Afanti por pridemandado: “Nasrudin, vi migris ĉien tra la urboj kaj kamparoj.Ĉu ie vi trovis iun pli fortan ol mi inter la popolanoj?”

“Kompreneble, via reĝa moŝto, tre multajn!” respondis Afanti.

“Kiuj ili estas?” surpriziĝis la reĝo.

“Ja la kamparanoj!” respondis Afanti.

“Sensencaĵo! Nenian fortecon havas la kamparanoj,kiuj scias nur plugi!Kiel ili povas esti pli fortaj of mi?” "Ja pli fortaj ol vi!” insistis Afanti. “Kian forton vi havus, se ili ne nutrus vin?”

Bonege!

Iun vintron Afanti konstruis varmejon por kulturi dolĉajn melonojn. Rikoltinte, li elektis kelke da freŝaj por la reĝo kun la celo akiri iom da mono. Neatendite por Afanti, la reĝo, akceptinte la melonojn, pagis neniom da mono, sed nur laŭdis lin, trifoje dirante al li: “Bonege!”

Afanti eliris el la palaco kun la stomako murmuranta pro malsato kaj krome havis neniom da mono kun si. Iom pensinte, li eniris restoracion, kie li manĝis dudek farĉitajn bulkojn. “Bonege, bonege, bonege!” laŭte kriis tri-foje Afanti preta foriri, satmanĝinte.

“Kie la pago?” kriis la mastro. “Vi ankoraŭ ne pages!”

“Kiel ? Ĉu ĵus mi ne donis al vi?” protestis Afanti kun ŝajnigita mirego.

Nenion plu dirinte, la mastro tiris lin la reĝo por ricevi juĝon. Aŭdinte, ke Afanti ne pagis pro la manĝaĵo, la reĝo eksplodis pro kolero: “Kial vi opinias, ke vi rajtas manĝe la bulkojn de aliulo senpage?” “Via reĝa moŝto, mi ne eraras,” respondis Afanti.

“Ĉi tiu mastro estas tro avara. Mi manĝis nur dudek bulkojn kaj pagis lin pro ĉiuj per eĉ trifoja ‘Bonege’, same kiel vi ĵus pages min pro la melonoj. Kial li ankoraŭ postulas de mi monon?”

Aŭdinte la pledon de Afanti, la reĝo nenion povis eldiri.

Sindefendo kontraŭ Ŝtelistoj

Preteririnte la reĝan palacon, Afanti vidis amason da dungitoj kiuj konstruis ĝian muron pli alten sub direkto de kelkaj korteganoj. Surprizite, li demandis la korteganojn: “Kial ĝin ankoraŭ pli altigi?”

“Mia Afanti, vi tiel saĝa viro diras tian stultaĵon!” moke respondis unu el ill. “Ni tion faras por sekurigi la palacon kontraŭ ŝtelistoj,kiuj volus enŝovigi por rabi valoraĵojn.”

“Jes, tiamaniere ŝtelistoj eksteraj ne havos eblon enveni,” konsentis Afanti, “sed, kion vi faros kontraŭ la ŝtelistoj en palacaj?”

Admono de Alaho

Afanti estis malriĉa kaj ofte suferis pro malsato. Iufoje, irante en la bazaro, li kriadis: “Mi estas sendito de Alaho, mi estas sendito deAlaho!”

Aŭdinte la krion, kontrolistoj de la bazaro tuj raportis la aferon al la guberniestro, kiu sendis venigi Afanti al sia oficejo. “Vi diras, ke vi estas sendito de Alaho, do diru al mi, kion admonis Alaho?” demandis la guberniestro.

“Per la Alaha admono alfluos la bono!” respondis Afanti. “Mi rakontos al vi, kiam mi satiĝis. Unue portu al mi manĝajoĵn.”

Pensante, ke venos multe da bonaĵo, la guberniestro tuj ordonis alporti abundan manĝon. Satiĝinte post longa manĝado, Afanti diris: “Alaho admonis min jene: ‘Afanti,’ li diris, ‘la guberniestro forrabis multajn objektojn de la popolanoj kaj tiel senhavigis vin. Do vi manĝu ĉe li.”

Stranga Karavano

Iun tagon Afanti iris al la urbo pro afero. Ĉe la urbopordo li vidis la guberniestron, juĝiston, bienulon kaj distriktestron babili sidante antaŭ la pregejo.

“Ĉu vi venis viziti la urbon, Afanti?” demandis unu el la kvar, kiu konis Afanti.

“Jes,” respondis Afanti.

“Venu, venu, Afanti!” denove diris tiu. “Rakontu al ni ion interesan, ĉu bone?”

“Pardonon, mi ne havas tempon,” diris Afanti, ŝajnigante sin ne konanta ilin. “Mi ĵus renkontis iun karavanon ekster la urbo kun kvar kameloj,kiuj estas plenŝargitaj per varoj. Oni diris al mi, ke la varojn oni portas al la guberniestro, juĝisto, bienulo kaj distriktestro. Ĝuste nun mi serĉas ilin.”

Aŭdinte tion, la kvar altranguloi urĝe plu demandis: “Ĉu vi sclas, kion ili portas, Afanti?”

“Jes,” respondis Afanti, “oni klarigis al mi, ke la unua kamelo portas ĉantaĝon sendatan al la distriktestro, la dua avarecon al la bienulo, la tria korupton al la juĝisto kaj la kvara barbarecon al la guberniestro.”

Mandareno en Boato

Iu mandareno neniam antaŭe veturis per boato. Foje li kune kun Afanti transiris riveron per boato, kio estis la unua fojo en lia vivo. Kiam la boato atingis la mezon de la rivero, ekondetis, kio ege timigis lin. Li, tremante pro timo, forte tiris la baskon de Afanti kaj senĉese petadis: “Bona Afanti, bona Afand!Mia koro elsaltos pro timo, elpensu rimedon por mi!”

“Unu rimedo ja ekzistas, via moŝto, sed mi ne scias, ĉu vi volas akcepti gin aŭ ne?”

“Kial ne, Afanti?Mi volonte konsentas ion ajn. Rapidu, mi petas,” insistis la mandareno.

“Bone,” diris Afanti, do vi spertu unue en la akvo,” kaj puŝis lin en la akvon. Post kiam la mandareno jam kelkfoje subakviĝis, Afanti kaptis lian hararon kaj tiris lin en la boaton.

Tiam la mandareno ne plu timis esti en la boato. Afanti afable demandis lin: “Kiel vi nun sentas vin?Ĉu vi ankoraŭ timas?”

“Ne, ne, nun mi sentas min tre komforta,” rapidege respondis la mandareno, tremante pro malvarmo.

“Jes!” meditis Afanti. “Tiu, kiu neniam vojaĝis per la piedoj, ne scias kiel bone estas rajdi sur ĉevalo; tiu, kiu neniam subakviĝis, ne sentas la sekurecon de boato. Kiel vi povas kompreni malsaton de la malriĉuloj,se vi ĉiiam manĝas bongustan kuskuson?”

Ankaŭ Vi Estas Lupo

Iu nobelo savis ŝafon el la buŝo de lupo.

La ŝafo sekvis lin obeeme al lia hejmo. Tuj post kiam li revenis hejmen, li preparis buĉi ĝin. La ŝafo blekadis pro la perforto, kio surprizis Afanti, kiu estis najbaro.

Afanti iris rigardi, je kio la nobelo klarigis: “Tiun ĉi ŝafon mi savis de lupo.”

“Kial ĝi do anstataŭ danki riproĉas vin?” demandis Afanti.