Выбрать главу

Pasis iom da tempo, kiam Afanti revenis kaj ĝoje diris al la riculo: “Mi havas ion bonan por informi al vi!”

“Ion bonan?” demandis la riĉulo mire.

“Via kaldrono naskis idon, ĉu tio ne estas io ĝojinda?” respondis Afanti.

“Sensencaĵo! Ĉu kaldrono povas naski idon?”

“Se vi ne kredas, rigardu. Kio estas tio?” Dirante, Afanti malfermis sakon kaj elprenis el ĝi kaldroneton. Malgraŭ ke Afanti aspektis seriozmiene, la riĉulo ankoraŭ ne kredis.

“Sed,” pensis la riĉulo, “ĉu mi mem ne estus stultulo, se mi ne profitus el tio, ke la stultulo faras malsaĝaĵon?” Tiel pensante, la avarulo afektis ĝojan mienon kaj diris: “Oho mia kaldrono vere naskis idon!”

“Ĉu vi ne opinias, ke tio estas bona informo?” demandis Afanti.

“Kompreneble tio estas!Kompreneble!” konsentis la riĉulo.

Afanti atenteme transdonis la kaldroneton al la riĉulo kaj admires: “Kiel bela ĝi estas!”

“Jes, jes!La ido tre similas al sia patrino,” akordis la avarulo, sin amuzante per la kaldroneto.

Afanti adiaŭis la riĉulon, post kiam ĉi tiu akceptis 41 la kaldroneton, sed la avarulo aldone avertis Afanti: “De nun bone prizorgu mian kaldronon, por ke ĝi nasku multajn tiajn idojn.”

Respondinte “Bone!” Afanti hejmeniris. Post nelonge Afanti refoje vizitis la avarulon kaj malĝoje diris: “Mi devas sciigi al vi malagrablaĵon!”

“Kian malagrablaĵon?” scivolis la avarulo.

“Via kaldrono mortis!” respondis Afanti.

“Sensencaĵo!Kiel povas morti kaldrono?” kriis la avarulo.

“Kial la kaldrono ne povas morti, se ĝi povas naski?” respondis Afanti.

Tion aŭdinte, la avarulo subite ekkomprenis, kial Afanti donacis al li la kaldroneton. Fakte, ne Afanti, sed li mem estis malsaĝulo.

La riĉulo ne volis, ke Afanti tiamaniere deprenu la kaldronon de li; kaj postulis: “Nu, mia kaldrono jam mortis, do bonvolu redoni al mi la kadavron!”

“Mi jam ĝin entombigis,” respondis Afanti.

“Kie?”

“En la forno de forgisto.”

Tion aŭdinte, la riĉulo ne povis afekti plu kaj rekte diris: “Ĉesigu vian trompadon! Ĉu vi intencas trompe rabi mian kaldronon?”

“Estas vi, kiu trompe rabis mian kaldroneton antaŭe!…” refutis Afanti.

Ili ekkverelis. La avarulo timis, ke najbaroj ekscios kaj la afero eble malhonoros lin, tial li cedis al Afanti kaj petis, ke se Afanti ne mencios la kaldroneton, li volonte 42 donacos al li la kaldronon. La avarulo pensis, ke li certe konsentos. Sed Afanti tute rifuzis. La disputado daŭris ĝis multaj homoj alvenis, kaj tiam li foriris digne, ĉar Afanti fakte faris tion ne por la kaldrono, sed por moki la avaran riĉulon.

Mi Malkonstruas Nur Mian Etaĝon

Afanti prunteprenis cent arĝentajn monerojn de iu riĉulo por konstrui al si domon kun du etaĝoj. La tuta familio partoprenis en la konstruado. La domo fine estis konstruita, sed Afanti kaj liaj familianoj ankoraŭ ne enloĝiĝis. La riĉulo vidis, ke la nova domo estas tre bela, kaj planis preni la supran etaĝon kiel repagon de Afanti. Se ĉi tiu ne konsentos, li devigos lin tuj redoni la monsumon.

“Bonege, bonege!” Aŭdinte la vortojn de la riĉulo, Afanti montris neniom da malkonsento kaj daŭrigis: “Mi ĝuste estas ĉagrenita de la ŝuldo. Jen estas bona rimedo repagi. Ni do agu laŭ via opinion!”

La tuta familio de la riĉulo fieraĉe transloĝiĝis en la supran etaĝon de la nova domo. Post kelkaj tagoj Afanti invitis dekon da najbaroj, kiuj komencis detrui muron de la domo per hojoj. Aŭdinte la bruegon, la riĉulo tuj elŝovis sian kapon el la fenestro por esplori kaj surpriziĝis: “Ĉu vi freneziĝis, Afanti? Pro kio vi malkonstruas la novan domon?” “Restu trankvile en via hejmo ! Tio vin ne koncernas,” respondis Afanti kaj daŭrigis detrui la muron.

“Kio ? Tio centprocente koncernas min!” La riĉulo tiel maltrankviliĝis, ke li malpacience piedfrapadis la plankon kaj kriegis: “Mi ja loĝas en la supra etaĝo. Kion 44 fari, se la domo falos ?”

“Ĉu gravas?” demandis Afanti. “Mi malkonstruas nur mian etaĝon, ne la vian. Vi bone zorgu vian etaĝon, por ke ĝi ne falu kaj premvundu nin!” Post tiuj vortoj Afanti kaj la najbaroj daŭrigis sian malkonstruadon.

La riĉulo povis fari nenion alian ol sin fleksi antaŭ Afanti: “Mia bona Afanti, mi petas, ke vi vendu al mi vian etaĝon pro nia amikeco, ĉu bone?”

“Ĉu vi volas aĉeti?Do konsentite, vi pagu al mi ducent arĝentajn monerojn,” respondis Afanti. Kaj tiel la riĉulo devigite konsentis aĉeti la domon.

Kalkulado de la Konto de Kokino

Iam estis portisto, kiu en gastejo manĝis unu kokinon.

Manĝinte, li demandis la mastron, kiom li devas pagi.

La mastro respondis: “Se hazarde vi ne havas sufiĉan monon, mi povas enskribi la sumon je via kredito. Vi povus pagi iam ajn, kiam vi havos monon.” Tiu diro tre ĝojigis la portiston. Estis la unua fojo, ke li renkontis tiel bonkoran mastron. Li adiaŭis lin kaj daŭrigis sian vojaĝon.

Post kelka tempo la portisto venis por kvitigi kun la mastro. La mastro ŝovis kuprajn monerojn tien kaj reen sur la tablo, kvazaŭ estus tro malfacila kalkulado. La portisto malpacience demandis: “Kiom kostas via kokino?Ĉu tio indas vian ripetan kalkuladon?” La mastro ne respondis, sed nur mansignis al la portisto, ke li lin ne ĝenu. La portisto povis fari nenion krom atendi.

Finfine la mastro elkalkulis la sumon kaj la portisto konsterniĝis pro la tro alta prezo de la kokino, kiu estis kelkcentoble pli alta ol ĝenerale. Li demandis: “Ĉu via kokino valoras tiom da mono?”

“Pro kio ne?Mem kalkulu kiom da ovoj demetus la kokino, se ĝi ne estus manĝita de vi!… kaj kiom da kokidoj ili povus fariĝi!… kaj kiam ili maturiĝus, kiom da ovoj ankaŭ ili demetus!” diris la mastro per unu spiro. Rekalkulante per la kupraj moneroj, la mastro daŭrigis: “Rigardu, mi ne miskalkulis eĉ moneron.”

La portisto ne povis plu sin deteni kaj indigne diris: “Tio 46 ne estas negoco sed simpla trompo!Mi ne pagos!”

Vidinte, ke la portisto ne volas pagi al li la ŝuldon, la mastro vole-nevole diris: “Bone, ni iru al la moskeo, por ke oni jugu.”

La portisto kun granda aplombo respondis: “Kun justeco oni povas iri ĉien, sed kun maljusteco nenien. Se ne paroli pri la moskeo, almenaŭ Alaho devas respekti la justecon.” Disputante inter si, ili venis al la moskeo.

La imamo estis ne nur prizorganto de la religiaj aferoj, sed ankaŭ la plej aŭtoritata juĝisto. Por la religiuloj ĉiu vorto lia estis leĝo observenda. Kiam la mastro kaj portisto eniris, li manĝis hasiŝon sidante sur tapiŝo. Li ĵetis straban rigardon al la enirantoj kaj malrapide demandis kun basa kaj raŭka voĉo: “Ĉu vi havas aferon?”

La mastro la unua rakontis detale la okazaĵon. Tion aŭdinte, la imamo opiniis, ke li pravas. Tial, antaŭ ol aŭskulti la pledon de la portisto, li jam jugis, ke la portisto pagu la ŝuldon laŭ la postulo de la mastro. La portisto sciis, ke nenio al li helpos plu. Li povis nur petegi, ke la imamo permesu al li pagi la ŝuldon post kelkaj tagoj.Tion konsentis la imamo.

La portisto sentis, ke li estas maljuste traktita, kaj malvigle reiris hejmen. De malproksime aŭdiĝis kanto. Iu rajdanto sur azeno renkonte iris al li kantante. La rajdanto respekte salutis lin kun la dekstra mano ĉe la brusto: “Saluton, frato!” Pro la malbona humoro la portisto ne volis saluti la senĝenan rajdanton, sed nur respondinte tra la nazo, rapide preterpaŝis. Tio mirigis la 47 rajdanton, kiu tuj sin turnis kaj postkuris lin.

“Pro kio vi tiel ĉagreniĝas? Ĉu mi povus helpi vin?”