Выбрать главу

La portisto haltis, kun miro rigardis la rajdanton kaj demandis: “Kiu vi estas?”

“Mi nomiĝas Nasrudin Afanti,” respondis la rajdanto.

“Ho!Vi estas sinjoro Nasrudin!” kriis la portisto surprizite kaj ĝoje. Fakte delonge la nomo de Afanti estis konata por li, kaj li sciis, ke Afanti ĉiam helpas la maljuste traktitajn malriĉulojn. Nun li propraokule vidis, ke li efektive estas tiel sincera kaj helpema.

La portisto detale rakontis sian travivaĵon al li. Pripensinte momenton, Afanti propones: “Tuj reiru al la moskeo kaj plendu, ke la afero ne estis juste jugita, kaj petu rejuĝon antaŭ la publiko. Mi vin helpos por gajni la proceson.” La portisto agis laŭ lia propono. La imamo 48 vole-nevole konsentis, ĉar tie estis tradicia regulo, ke peto de publika juĝo estas permesata, sed la petinto ricevas punon pli severan, se li perdas la proceson refoje.

Venis la tago por la publika juĝo. Asesoroj kaj popolanoj alvenis al la moskeo unuj post aliaj.La imamo deklaris la komencon de la proceso. La mastro refoje klarigis sian motivon. Venis la vico de la portisto, sed li silentis. “Kial vi ne pledas?” demandis la imamo.

“Mia advokato ankoraŭ ne venis,” respondis la portisto.

“Kiu estas via advokato?”

“Sinjoro Nasrudin Afanti.”

Tion aŭdinte, la imamo kaj asesoroj sulkigis la brovojn, dum la popolamaso subĝojis kaj murmuris: “Ni vidu, tuj estos interesa spektaklo…”

Pasis longa tempo, antaŭ ol Afanti fine alvenis. Salutinte la popolamason, li diris al la imamo kaj asesoroj: “Pardonon, ke mi malfruas pro grava afero.”

“Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol nia hodiaŭa proceso?” ironiis unu el la asesoroj.

“Kompreneble troviĝas!Pensu, morgaŭ mi semos tritikon, sed miaj semoj ankoraŭ ne estis rostitaj.Ĉu troviĝas afero ankoraŭ pli grava ol tio? Mi rostis tri mezurujojn da semoj kaj pro tio malfruis.”

Aŭdinte liajn senraciajn vortojn, la imamo kaj asesoroj tre amuziĝis kaj preskaŭ unuvoĉe kriis: “Frenezaĵo!Ĉu oni povas semi rostitan tritikon?” Ili laŭte kriadis, celante nuligi la advokatecon de Afanti, 49 tiel ke ili povu fari verdikton lawvole. Tion vidinte, la publiko maltrankviligis por Afanti, ĉar se li ne povos respondi la demandon de la imamo kaj asesoroj,lia advokateco certe estos nuligita.

Afanti tamen restis aplomba. Kiam kvietiĝis la bruo, li diris: “Vi pravas! Se oni devas ne semi rostitan tritikon, kiel do la kokino manĝita de la portisto povus demeti ovon?” La vortoj tuj sigelis la lipojn de la imamo kaj asesoroj.

Nur nun ili komprenis, ke lia malfruiĝo kaj la senorda parolado estis intencaj.

La popolamaso ĝojkriis: “Jes, jes!Kiel kokino manĝita povus demeti ovon?” Sub la nerefutebla riproĉo de Afanti kaj la popolamaso,la imamo kaj asesoroj ne povis ne ŝanĝi la verdikton kaj finis la aferon per tio, ke ili ordonis la portiston pagi laŭ la normala prezo.

Por ke Ĝi Ne Estu Soifa

Iun tagon Afanti ĉeestis geedziĝan festenon.

Li rimarkis, ke iu gasto kaj manĝegas kaj avide enpoŝigas bongustajn manĝaĵojn.

Li do prenis tekruĉon kaj ŝtele verŝis teon en lian poŝon.

La gasto surpriziĝis: “Aĥ! Kial vi verŝas teon en mian poŝon?”

“Ej! Via poŝo jam manĝis tiel multe da bongustaĵoj, kaj mi faras tion, por ke ĝi ne estu soifa!” klarigis Afanti.

Manĝigi Veston

Foje Afanti, portante eluzitan veston, iris por festeni ĉe amiko. Ĉi tiu timis, ke li estos mokita kaj malhonorita pro sia kontaktado kun malriĉulo kaj tio foririgis Afanti.

Reveninte hejmen, Afanti surmetis novan veston kaj tuj reiris al la domo de la amiko. Lia amiko vidis, ke ĉi-foje Afanti sin vestis bele, kaj tuj respekte invitis lin sidi sur la honoraloko kaj afable montris al li diversajn mangaĵojn, dirante: “Bonvolu gustumi laŭ via plaĉo, mia amiko!”

Afanti rapide direktis sian manikon al la manĝaĵoj dirante: “Bonvolu gustumi, mia nova vesto!”

Tion vidinte, la mastro surpriziĝis kaj demandis: “Kion vi faras,mia amiko?”

“Mia amiko,” respondis Afanti, “ĉu vi ne vidas, ke mi regalas mian veston, kiun vi plej respektas?”

En Razejo

Pro la varmega vetero Afanti volis razigis sian kapon kaj iris al razejo. Verŝajne la razisto ne estis tre sperta en sia laboro, ĉar li plurloke vundis al li la kapon kaj metis vaton sur la vundetojn. Poste Afanti stariĝis kaj rigardis sin en la spegulo: “Ho!Vi estas vere lerta majstro en via laboro!Rigardu, sur duono de mia kapo vi plantis kotonon. Nu, bone, sur la alia duono mi mem plantos olelinon.”

Honto

Foje ŝtelisto venis en la hejmon de Afanti. Afanti ekvidis lin kaj tuj sin kaŝis en keston.

La ŝtelisto serĉis ĉie en la ĉambro, sed nenion ŝtelindan trovis. Fine li malfermis la keston kaj kun eksalto vidis Afanti: “Ha!Kion vi faras en la kesto?”

“Nu, ĉar en mia hejmo troviĝas nenio, kio plaĉas al vi, mi tre hontas kaj pro tio kaŝis min en la kesto,” respondis Afanti.

Kia Sono Estas la Plej Bela ?

Iun tagon Afanti gastis ĉe amiko, kiu tre ŝatis muzikon kaj tial ludis diversajn muzikilojn por Afanti.

Post tagmezo Afanti jam de longe sentis sin tre malsata, sed la amiko ankoraŭ senĉese plukis kordojn kaj ankaŭ demandis: “Nasrudin, kia sono estas la plej bela en la mondo?Ĉu tiu de dutaro aŭ jevapo[2]?”

Afanti respondis: “Mia kara amiko, nun la sono de kulerego skrapanta kaserolon estas pli bela ol iu ajn alia sono en la mondo.”

Veneno

En sia infaneco Afanti vizitis la hejmon de instruisto por lerni el la Korano. Iun tagon iu donacis al la instruisto bovlon da mielo. Afanti al ĝi direktis sian rigardon ŝtele el la okulanguloj. Tion vidinte, la instruisto tuj metis ĝin sur bretaron kaj admonis al Afanti: “En la bovlo estas veneno. Tuj mortas tiu, kiu ĝin manĝas. Nepre ne tuŝu ĝin.”

Kiam la instruisto forestis, Afanti intence disrompis lian inkujon. Poste li formanĝis la mielon kiel ankaŭ pasteĉojn, frititajn pastostriojn kaj bulkojn donacitajn al la instruisto de aliaj lernantoj.Fine li eĉ forlekis la restaĵon en la mielbovlo kaj poste remetis la bovlon sur la bretaron. La instruisto revenis kaj rimarkis la bovlon malplena.

Li kolere demandis: “Kiu ĝin formanĝis?”

Montrante la romopitan inkujon, Afanti diris: “Rigardu, kiel grandan akcidenton mi kaŭzis! Mi volis morti, antaŭ ol vi revenos hejmen, do mi fortrinkis la venenon. Sed mi vere ne komprenas, kiel mi ankoraŭ ne mortis.”

Turbano

Portante sur la kapo turbanon grandan kiel korbo, Afanti promenis sur strato, kie li renkontis iun, kiu petis: “Sinjoro instruito, bonvolu helpi al mi legi ĉi tiun leteron.”

Afanti respondis: “Mi ne konas eĉ unu literon kaj tial ne povas legi la leteron.”

La petinto ege miris kaj sekve plu demandis: “Sed ĉirkaŭ via kapo vi volvis tiel grandan turbanon! Ĉu tamen vi vere ne povas legi leteron?”

Afanti malvolvis la turbanon de sia kapo, volvis ĝin ĉirkaŭ la kapon de la homo kaj respondis: “Bone! Bone! Se vi kredas, ke sub la granda turbano kuŝas erudicio, vi mem provu, ĉu vi nun povas legi la leteron.”

Kie Estas la Kato ?

вернуться

2

dutaro, jevapo:ujguraj muzikiloj