Foje Afanti portis hejmen tri ĝinojn da viando kaj petis sian edzinon fari el ĝi bongustajn pasteĉetojn por la vespermanĝo.
La edzino tamen fritis la viandon kaj mem ĝin formanĝis. Por la vespermanĝo ŝi prezentis al Afanti nur farunaĵon.
“Kial ne pasteĉetojn?” mire demandis Afanti.
“Ĉar la viandon ŝtelmanĝis la kato, kiam mi knedis la paston.”
Afanti tuj kaptis la katon kaj metis ĝin sur la pesilon. Li pesis ĝin. Ĝi pezis tri ĝinojn, ne pli nek malpli. Li turnis sin al la edzino: “Mia kara,” li demandis, “se tiom pezas la kato, kie do estas la viando?Se tiom pezas la viando, kie do estas la kato?”
Aĉeti Oleon
Ĉiuj diris, ke Afanti estas la plej granda saĝulo en la mondo, sed lia edzino obstine opiniis, ke li estas la unua stultulo en 1a mondo. Iufoje la najbaroj kverelis kun ŝi: “Se vi opinias lin malsaĝa, bonvolu diri, kiajn stultaĵojn li faris.”
Ŝi respondis: “Multajn stultaĵojn li jam faris, sed mi rakontos nur unu el ili. Vi tamen certe konvinkiĝos.”
La najbaroj diris: “Bone, se vi diros prave, ni konfesos nian malvenkon.”
“Ho!Vi certe malvenkos.” Sekve ŝi rakontis okazaĵon de antaŭ kelkaj tagoj. “Nasrudin rondvizitis estere longan tempon, sed fine iun tagon li revenis hejmen. Tuj kiam li paŝes trans la sojlon, mi severe riproĉis lin: ‘Longlanga pigo! Ĉu vi ankoraŭ rekonas vian neston?’ Vi ĉiuj scias, ke Nasrudin antaŭ la bienulo estas tigro, sed antaŭ mi li estas obeema ŝafo. Kvankam mi jam riproĉis lin, li ankoraŭ obeeme riverencis profunde antaŭ mi kaj senĉese min benis. Poste li ridante diris: ‘Mia kara alaŭdeto, ĉu mi ne jam revenis nun?’ Aŭdinte tion, mia kolero tuj kvietiĝis, kaj mi kiel movlerta alaŭdo rapide alflugis al liaj etenditaj brakoj.Mi fermis la okulojn kaj pensis: ‘Kiel feliĉa mi estas, ke Alaho donacis al mi tiel bonan edzon.’ Sed post nelonge li denove kolerigis min pro tio, ke li subite memoris iun aferon komisiitan de alia kaj senĉese murmuris pri ĝi. Li eĉ ne aŭdis, ke mi parolas al li. Tio estis malbona aŭguro, ke li refoje forflugos de mi. Tial mi haste enmetis en lian manon olebovlon kun iom da moneroj kaj petis lin iri aĉeti iom da oleo.
“Mi intencis rompi lian pensadon por restigi lin hejme. Sed survoje li ŝajne ankoraŭ pensadis pri la afero kaj eĉ kiam la olevendisto enverŝis oleon en la bovlon, li ankoraŭ okupis sian kapon per ĝi. La bovlo estis rapide superplenigita pro lia malatento, sed ankoraŭ restis iom da oleo enverŝota. La vendisto do demandis: ‘Sinjoro Afanti, kien enverŝi la reston? Nasrudin traserĉis sin, sed nenion trovis, kio povus enteni ĝin. Li tiam renversis la bovlon de oleo kaj, montrante la kavan malsupron, diris : ‘Enverŝu ĉi tien!’ La oleo en la bovlo tute elverŝiĝis teren. Ĉiuj ĉirkaŭe eksplodis per ridego; sed Nasrudin, ankoraŭ montrante al la kava malsupro, stulte ripetis: ‘Enverŝu! Enverŝu!’ La vendisto povis nur enverŝi la oleon en la kavan malsupron de la bovlo.
“Kiam Nasrudin revenis hejmen, mi estis tre 60 surprizita de tio kaj demandis: ‘Kial vi aĉetis nur tiel malmulte da oleo per tiel multe da mono?’ Nasrudin respondis: ‘Ne, estas pli ĉi tie.’ Tiam li ree renversis la bovlon, tiel ke ankaŭ la oleo en la kava malsupro elverŝiĝis teren…”
La najbaroj ridegis, tiel ke iliaj ventroj preskaŭ krevis, kaj ili ĉiuj devis forviŝi la elverŝitajn larmojn de ridego. La edzino de Afanti, ekkaptante la ŝancon, demandis: “Ĉu en la mondo troviĝas ankoraŭ pli granda stultulo ol li ?”
Post la ridego la najbaroj ankoraŭ ne volis akcepti ŝian opinion, sed trovis multajn vortojn por senkulpigi Afanti: “Li ne estas stultulo. Li tion faris pro tio, ke lin distras la komisio de alia homo. Se vi tion ne kredas, demandu sinjoron Nasrudin, pri kio li tiam pensis?Se li ne pensis pri io tia, ni estos konvinkitaj.”
La edzino ne plu diskutis kun la najbaroj pri tio, ĉu Afanti estas saĝulo aŭ stultulo, ĉar ŝi sciis pli bone ol iu ajn. Kvankam ŝi ofte riproĉis sian edzon, nomante lin pigo nevolante reveni nesten; tamen kiam oni laŭdis ŝian edzon, neniu estis pli goja ol ŝi.
Donaco Falinta de la Ĉielo
Afanti estis tre malriĉa kaj havis multajn infanojn.
Ili ofte suferis pro malsato kaj devis sin vesti en ĉifonaĵoj.Iuvespere li elpensis ruzaĵon kaj tuj poste sin direktis al la muro de la najbara bienulo, kiu kutimis ripozi post ampleksa vespermanĝo. Afanti petkriis al la ĉielo: “Ho, mia Alaho!Donu almalriĉulo nur milon da arĝentaj moneroj el via neelĉerpebla trezoro!Tiel malmulte ne malpliigos vian riĉaĵon. Sed se vi avare donos al mi eĉ unu moneron malpli, mi tamen tion ne akceptos.”
La bienulo, kiu ĉiam ekspluatis kaj subpremis la malriĉulojn laŭplane, aŭdis la vortojn kaj intencis amuzi sin per provo al Afanti. Li alportis el sia monkestego kaj trans la muron ĵetis al Afanti monsakon, en kiu li metis naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn. Poste li grimpis sur la tegmenton por observi, kion faras Afanti.
Afanti, kiu trankvile sidis atendante kun sia dorso apogata al la muro, subite aŭdis, ke falis iu pezaĵo kun bruo de interfrapiĝantaj moneroj.Li tuj alkuris kaj trovis la monsakon. Kalkulinte, li rimarkis, ke ĝi entenas je unu monero malpli ol mil. Afanti ŝajnigante ĉie serĉis ĝin, sed vane. Poste li laŭte kriis: “Mia Alaho, vi volis doni al mi mil arĝentajn monerojn, sed pro via okupiteco al vi mankis la tempo por, ilin ĉiujn kalkuli. Certe tial en la sako estas nur naŭcent naŭdek naŭ moneroj.Mi devas ne koleri kontraŭ vi kaj povas nur danke akcepti la tuton de via donaco.” Tion dirinte, Afanti kun granda ĝojo 62 kuris en sian dometon kaj enŝlosis la donacon falintan de la ĉielo en sia kesto.
Kiam la bienulo staranta sur la tegmento aŭdis la vortojn kaj vidis, ke Afanti forportas la sakon, li preskaŭ svenis pro kolero. Li tuj alkuris pugnofrapi la pordon de Afanti. Afanti, kiu pretigis sin por enlitiĝo, malfermis la pordon kaj, rekoninte la bienulon, diris: “Bonvenon! Bonvenon!Kvankam estas tre malfrue, tamen permesu al mi regali vin!”
La bienulo koleris: “Mi ne bezonas vian regalon, vi elprenu la monsakon!”
Ankaŭ Afanti ekflamiĝis: “Sinjoro bienulo, Alaho opiniis min kompatinda kaj donacis al mi la sakon da mono.Ĉu vi volas forrabi ion, kio ne apartenas al vi?”
Kun ploromieno la bienulo, retenante sian koleron, respondis: “Vi asertis, ke vi ne akceptos malpli ol plenan milon da moneroj.Mi intencas provi vian vorton. Tial mi ĵetis apud vin la sakon kun naŭcent naŭdek naŭ arĝentaj moneroj.Ĉio estis nur ŝerco, nun tuj redonu al mi la monon.”
Ŝajnigante sin ŝokita, Afanti respondis: “Via Bienula Moŝto, bonvolu ne fari tian malseriozaĵon. La monon mi plore petis de la kompatema Alaho, kaj Alaho donis al mi kun granda kompato. Ĉu vi volas nun forpreni ĝin ?”
“Malsaĝulo, Alaho neniel kompatas vin malriĉulon kaj neniam ĵetas de la ĉielo mil monerojn.”
“Ĉe Alaho certe venos reago, se nur estas peto. Se vi ne kredas tion, bonvolu foriri.” Pum!Afanti forte batfermis la pordon.
La bienulo estis sufokata pro kolero kaj, frapante sian kapon, malesperis: “Mi falis en fatalon.” La sekvan tagon la bienulo refoje iris al Afanti por tiri lin al loka juĝisto. Afanti protestis: “La oficejo de la juĝisto estas tiel malproksima, ke mi ne povas tien piediri.” La bienulo kontraŭvole devis tiri el sia stalo grandan ĉevalon kun preta selo. Vidinte tion, Afanti denove protestis: “Mi estas vestita tiel ĉifone, ke mi ne povas rajdi sur tia altvalora ĉevalo, mi ne iras.” Tion dirinte, Afanti ekreiris hejmen. La bienulo tuj haltigis lin kaj demetis sian brokajan palton por lin vesti.
Kiam ili atingis la juĝejon, la juĝisto vidis, ke Afanti sin vestis en tiel bela brokaĵa palto kaj rajdis sur tiel bela ĉevalo, kaj li prenis Afanti por nobelo. Tial li invitis Afanti okupi la honoran lokon kaj ignoris la bienulon.