La bienulo prezentis akuzoskribon al la juĝisto, petante repreni la sakon da moneroj. La juĝisto demandis al Afanti: “Sinjoro, kion vi opinias pri lia plendo?”
Afanti kun la manoj en la manikoj respondis: “Saĝa juĝisto, ĝi estas senkaŭza provoko. Mi preĝis al Alaho, kaj Alaho simpatie donacis al mi naŭcent naŭdek naŭ arĝentajn monerojn.”
La juĝisto plu demandis: “Ĉu vi ne aŭdis la vortojn de la akuzanto?”
Afanti diris: “Sinjoro juĝisto, ĉu ĉi mia najbaro estas fifama kanajlo. En la tuta mondo tia aĉulo estas malofte trovebla. Li kalumnias senkulpulon por profitaĉi el tio. Se vi ne kredas, bonvolu atenti, ke li ankoraŭ eĉ pretendos, ke la ĉevalo, sur kiu mi rajdis ĉi tien, kaj la palto, kiun mi portas, ambaŭ apartenas al li.”
Tion aŭdinte, la bienulo tuj furioziĝis kaj protestis, ke efektive la ĉevalo kaj palto apartenas al li.
Afanti ankoraŭ kun la manoj en la manikoj komentis: “Ĉu tion vi aŭdis?Mi jam antaŭvidis, ke tion li nepre diros. Nun li verŝajne diros, ke ankaŭ via palto apartenas al li. Jen kia senhonta fripono!”
La juĝisto vere kredis Afanti kaj forpelis la bienulon. Kiam Afanti estis preta foriri, jam dirinte ĝentilajn vortojn, la juĝisto haltigis lin kaj,karesante sian barbon, diris: “Venu proksimen al mi.” Post kiam Afanti alproksimiĝis al li,li murmuris al Afanti: “La mono, kiun vi gajnis, ankoraŭ estas iom problema.”
“Kiel problema?” mire demandis Atanti.
“Estas strange, ke tiel peza monsako falis el la ĉielo. Alportu al mi la sakon kun la moneroj.Vin mi kredos, nur post kiam mi vidos la sakon,” respondis la juĝisto.
“Konsentite, sinjoro,” diris Afanti kaj reiris hejmen. Survoje li pensis, “Se mi alportos la sakon al la juĝisto, la monon li certe konfiskos.” Tial li kolektis naŭcent naŭdek naŭ ŝafajn fekbuletojn de la tero kaj metis ilin en la sakon. Poste li alportis kaj prezentis ĝin al la jugisto.
Per tremantaj manoj la juĝisto tuj volis malligi la ŝnuron. Afanti intermetis: “Ne hastu, sinjoro.” Sed la 65 juĝisto jam malligis la ŝnuron kaj malpacience elŝutis la ŝaffekaĵon sur tapiŝon. Sekve li indigne kriis: “Ha fi, kio estas tio?Ĉu vi prenas min por stultulo?”
Afanti kapskuante diris: “Ho ve ! Malbone, malbone!Bedaŭrinde, ke vi fuŝis la aferon. Mi ĵus vin atentigis, ke vi ne hastu, sed vi ne volis aŭskulti min.”
“Kion vi celas?”
“Mi celas, ke antaŭ ol malligi la ŝnuron, oni unue devas preĝi al Alaho. Kiel oni povas subtaksi la donacon donitan de Alaho?Rigardu, ke la moneroj fariĝis fekaĵo. Ve! Tio estas vera fatalo.”
Afanti faris longan ĝemon kaj eliris el la oficejo de la juĝisto. Sed la juĝisto gapis antaŭ la ŝaffekaĵo sur la tapiŝo.
Neniu Scias Nun
Kiam Afanti mem fariĝis loka juĝisto, multaj homoj konkuris amikiĝi kun li. Iu laŭdis lin. “Nasrudin, vi estas tre admirinda, ke vi havas tiom da amikoj!”
Afanti respondis: “Kiom da amikoj mi havas, neniu scias nun. Nur post kiam mi eksiĝos de la juĝisteco, oni povos ekscii, kiuj vere estas miaj amikoj.”
Preni Azenon kiel Modelon
En la ĉefurbo Afanti klaĉis al urbanoj, ke lia azeno estas pli saĝa ol la ĉefministro.Kiam la vortoj atingis la ĉefministron, li tuj sendis soldatojn kapti Afanti kaj tiri lin antaŭ la reĝon, al kiu li akuzis, ke Afanti kalumnias lin, kaj postulis severan punon al Afanti.
La reĝo indigne demandis al Afanti: “Ĉi tio estas grava afero. Se vi ne povos pruvi vian aŭdacan aserton, mi senkapigos vin.”
“Kompreneble!” konsentis Afanti. “Foje mi, rajdante sur mia azeno, transpasis lignan ponteton. Unu kruro de la azeno hazarde enfalis en trueton sur la ponto, tiel ke la besto stumblis. Sed ĝi fine, kvankam pene, eltiris la kruron. Baldaŭ mi revenvoje rajdis sur mia azeno trans la saman ponton. Kion vi supozas?Ĉi-foje mia azeno ĉirkaŭpasis la trueton, tiel ke ĝia transiro okazis sen akcidento. Sed koncerne vian ĉefministron, li multfoje ŝtelis monon el la ŝtata trezorejo, kaj civitanoj ja multfoje denuncis lin pro lia ŝtelado. Li tamen ankoraŭ etendas sian grasan manon en la regnan kason. Via reĝa Moŝto, ĉu mia azeno ne estas pli saĝa ol via ĉefministro?”
La imperiestro ridegis. “Ĝi estas pli saĝa,” li diris kaj poste admonis sian ĉefrninistron, “Afand pravas. Vi prenu la azenon de Afanti kiel vian modelon.”
Ĝi Diris, ke…
Afanti fanfaronis, ke li bone komprenas la birdan lingvon. Lia aserto atingis la orelojn de la reĝo, kiu iun tagon invitis Afanti ĉasi kune kun li. Survoje ili subite aŭdis kelkan ululadon de strigo, kiu staris ĉe preskaŭ defalonta kaverno. La reĝo demandis al Afanti, kion ĝi diris.
Afanti respondis: “Ĝi diris, ke se la reĝo daŭre subpremados senkompate la popolon, lia regno baldaŭ disfalos same kiel ĝia nestaĉo.”
Ne Aŭskultu la Edzinon
En la ĉefurbo la reĝo publikigis dekreton, sur kiu legiĝis, ke en la limo de tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo devas senkompense donaci al la kortego unu grasan ŝafon.
Krome, pro kverelo kun sia edzino, la reĝo proklamis, ke la edzoj devas ne aŭskulti sian edzinon. Ĉiu malobeo alportos severan punon.
En la tri tagoj ĉiu familio en la tuta urbo sendis al la kortego unu grasan ŝafon. Nur Afanti nenion sendis.
La kvaran tagon la reĝo venigis Afanti kaj kun murdema minaco demandis lin: “Afanti, damninda!Kie estas via ŝafo?”
“Via Reĝa Moŝto,” trankvile diris Afanti kun rideto, “post kiam mi legis la dekreton, mi reiris hejmen kaj konsiliĝis kun mia edzino. Ŝi insistis,ke ni donu. Sed Via Moŝto ankaŭ ordonis, ke edzo devas ne aŭskulti sian edzinon, tial mi ne alsendis ŝafon.”
Kulpo de la Hundo
Iun vesperon Afanti, surdorse portante brullignon, piediris hejmen. Kiam li preterpasis la pordon de iu bienulo, subite elkuris feroca hundo, kiu ĵetis sin al lia kapo. Afanti devis tuj eltiri sian hakilon kaj per ĝi celis la kapon de la hundaĉo. Tiel la hundo estis mortigita per la unua hako. Aŭdinte la bruon, ankaŭ la bienulo mem elkuris kaj,kaptinte Afanti, kolere demandis: “Kiam la hundo sin ĵetis al vi,ĉu vi ne povis bati ĝin per la tenilo de via hakilo anstataŭ la klingo?”
“Via Bienula Moŝto, kiel maljusta vi estas!” respondis Atanti. “Se via hundaĉo sin ĵetus al mi kun la postaĵo antaŭen, mi kompreneble batus ĝin per la tenilo. Sed ĝi alkuris kun la dentaro antaŭen, tial mi povis nur trakti ĝin per la klingo de mia hakilo. Tio estis la kulpo nur de via hundo.” Tion dirinte, Afanti foriris surdorse portante sian brullignon.
Morti Du Tagojn Pli Frue ol Vi
Afanti akiris reputacion pro sia aŭgurado kaj iun tagon ŝerce diris al la ĉefministro, ke li mortos morgaŭ.
La sekvan tagon la ĉefministro falis de sur ĉevalo kaj efektive mortis. Kiam la reĝo tion eksciis, li eksplodis de kolero kaj tuj sendis soldatojn kapti Afanti. Li kolere demandis: “Afanti, mia ĉefministro mortis pro via malbeno, do se vi ne povos antaŭdiri al mi, en kiu tago vi mem mortos, vi ricevos severan punon.”
“Mi bedaŭrinde ne scias precize,” respondis Afanti. “Mi nur scias, ke mi mortos du tagojn pli frue ol vi.”
Aŭdinte tion, la reĝo pensis, ke plej secure estus lasi Afanti vivi kiel eble plej longe.
Tial li liberigis Afanti.