Mia frato Nikolao en sia kancelario revis, kiel li manĝos sian propran brasiksupon, kiu tiel bonguste odorigas la tutan korton, manĝos sur verdaj herboj, dormos sub la suno, dum horoj sidados sur apudporda benko kaj rigardos al kampoj kaj arbaro. Libroj pri agrokulturo kaj diversaj konsiloj en kalendaroj estis lia ĝojo, lia ŝatata spirita nutraĵo. Ankaŭ gazetojn li ŝatis legi, sed li legis nur anoncojn pri ofertoj de grenkampoj kaj gresejoj kun biendomo, rivero, ĝardeno, muelilo kaj baraĵlago kun fluanta akvo. En lia kapo bildiĝis ĝardenaj padoj, floroj, fruktoj, sturnujoj, karasoj en lagoj kaj, vi ja komprenas, similaj aferoj. La imagataj bildoj ŝanĝiĝis depende de la renkontitaj anoncoj, sed ial en ĉiu el ili nepre estis grosa arbustaro. Sen ĉeesto de grosujoj li povis imagi neniun bienon, neniun poezian lokon.
— La kampara vivo havas siajn oportunaĵojn, — li kutimis diri. — Jen vi sidas sur balkono, temanĝas, kaj en la lago viaj anasoj naĝas, aromas bonege, kaj… kaj grosujoj kreskas.
Li estis pentranta la planon de sia bieno, kaj ĉiufoje la plano rezultis same: a) sinjora domo, b) servistejo, c) legomĝardeno, ĉ) grosejo. Li vivis avaran vivon: manĝis kaj trinkis nesufiĉe, vestiĝis kvazaŭ ĉifonulo, ŝparis monon kaj deponis ĝin en banko. Li estis tre avara. Vidi lin dolorigis min, kaj mi de tempo al tempo ion donis al li kaj sendis donacojn je festoj, sed ankaŭ tion li ŝparis. Se homon ideo obsedas, oni ne povas ŝanĝi lin.
Jaroj pasis. Li ricevis oficon en alia gubernio, atingis sian kvardekan jaron, sed plu legis la gazetanoncojn kaj hamstris monon. Poste mi aŭdis, ke li edziĝis. Por la sama celo — aĉeto de bieno kun grosejo. Li edzinigis al si maljunan nebelan vidvinon, sen ajna korinklino, sed nur pro tio, ke ŝi havis iom da mono. Ankaŭ kun ŝi li vivis avare, permesis al ŝi nur modestan manĝon kaj ŝian monon deponis por sia konto. Pli frue ŝi estis edzino de poŝtestro kaj kutimis manĝi kukojn kaj trinki brandojn; sed ĉe la dua edzo ŝi eĉ sekalan panon ne havis en sufiĉa kvanto. Pro tia vivo ŝi ekvelkis kaj post ĉirkaŭ tri jaroj iris en la transan mondon. Kompreneble, mia frato neniam pensis, ke ĝuste li venigis ŝin en la tombon. Mono, samkiel vodko, faras la homon bizara. Foje en nia urbo komercisto estis mortanta. Antaŭ la morto li petis alporti teleron da mielo kaj formanĝis sian tutan monon kaj la obligaciojn kun la mielo, ke neniu ricevu ilin. Alifoje en fervoja stacio mi inspektis gregojn, kaj tiutempe iu revendisto de brutoj trafis sub lokomotivon, kiu fortranĉis lian kruron. Ni portis lin al hospitalo, la sango fluis terure, sed li daŭre petis, ke oni retrovu la kruron kaj incitiĝis: ja en la boto de la fortranĉita kruro estis dudek rubloj, kaj iu ja povus preni la monon.
— Nu, tio estas aliopera ario, — Burkin diris.
— Post la morto de sia edzino, — daŭrigis Ivano Ivanoviĉ post duonminuta pripenso, — mia frato komencis serĉi bienon. Certe, oni povas eĉ kvin jarojn elektadi, sed fine erari kaj aĉeti tute ne tion, pri kio oni revis. Nikolao tra makleristo, kun repreno de ŝuldo, aĉetis cent dudek hektarojn kun sinjora domo, kun servistejo, kun parko, sed tie estis nek horto, nek grosujoj, nek lageto kun anasoj. Rivero estis, sed ĝia koloro similas al kafo, ĉar unuflanke de la bieno situas brikejo, kaj aliflanke — ostprilabora fabriko. Sed mia Nikolao Ivanoviĉ ne longe malgajis; li mendis per poŝto dudek grosujojn, plantis ilin kaj ekloĝis kiel bienulo.
Pasintjare mi gastis ĉe li. Mi pensis, ke mi venos kaj vidos kiel statas la aferoj. En siaj leteroj la frato titolis sian bienon: Sovaĝejo Ĉumbarlokovo, alinome Gimalajskoje. Mi venis al “Alinome Gimalajskoje” posttagmeze. Estis varmege. Ĉie estis kavoj, bariloj, palisaroj, vice plantitaj piceoj — ne estis klare, kiel veni en la korton, kie starigi la ĉevalon. Mi ekiris al la domo kaj renkonte al mi iris ruf-fela hundo, dika, porkeska. Ĝi ŝatus boji, sed ne bojis pro la pigro. El la kuirejo eliris nudpieda kuiristino vestita per mallonga jupo, dika, ankaŭ simila al porko. Ŝi diris, ke la sinjoro ripozas post la tagmanĝo. Mi venis al li — la frato sidis sur la lito, kun litkovrilo sur la genuoj; li maljuniĝis, dikiĝis, lia vizaĝo ŝvelgrasiĝis; liaj vangoj, nazo kaj lipoj etendiĝis antaŭen — kvazaŭ li intencus grunti en la litkovrilon.
Ni brakumis nin kaj larmetis pro la ĝojo kaj pro la trista penso, ke iam ni junis, kaj nun ambaŭ estas grizharaj, kaj la morto baldaŭ venos. Li vestiĝis kaj kondukis min por montri la bienon.
— Nu, kiel vi ĉi tie fartas? — mi demandis.
— Danke al Dio, sufiĉe bone.
Li ne plu estis la antaŭa timida kaj malfeliĉa oficisto, sed vera bienulo, sinjoro. Li kutimiĝis al la kampara vivo kaj jam ĝuis ĝin: li multe manĝis, frekventis sian banejon, konstante dikiĝis kaj jam procesis kontraŭ la komunumo kaj ambaŭ fabrikoj kaj sentis ofendon, kiam la kampuloj ne titolis lin “via nobela moŝto”. Ankaŭ pri sia animo li zorgis fundamente, sinjorece, kaj la bonajn aferojn li faris ne simple, sed gravmiene. Kiajn bonajn aferojn? Li kuracis la kampulojn de ĉiuj malsanoj per sodo kaj ricinoleo. Je sia nomfesto li servigis dankomeson meze de la vilaĝo kaj poste surtabligis duonsitelon da vodko por ĉiuj, ĉar li pensis, ke tiel decas. Aĥ, la terura duonsitelo! Jen dika bienulo trenas vilaĝanojn al la estro de la zemstvo pro tio ke iliaj brutoj paŝtis sin sur lia kampo, kaj sekvatage, je la festo, li surtabligas duonsitelon, kaj ili trinkas vodkon, huraas kaj, ebriaj, riverencas lin ĝispiede. Pliboniĝo de la vivo, sateco, nenifarado evoluigas ĉe la rusa homo insolentan sintrotakson. Nikolao Ivanoviĉ, kiu en la gubernia fisko timis havi propran opinion eĉ pri si mem, nun eldiris nur senkontestajn verojn per ministra voĉo: “La klerigo necesas, sed por la popolo ĝi estas antaŭtempa”, “Vergado ĝenerale estas malutila, sed en certaj kazoj ĝi estas utila kaj neanstataŭigebla”.
— Mi konas la popolon kaj scias trakti ĝin, — li parolis. — La popolo min amas. Mi nur movas la fingron, kaj la popolo faras ĉion, kion mi deziras.
Kaj tio, komprenu, estis dirata kun saĝa, bona rideto. Li eble dudekfoje ripetis: “ni, nobeloj”, “mi, kiel nobelo”; evidente, li ne plu memoris, ke nia avo estis ordinara kampulo, kaj la patro — soldato. Eĉ nia tute absurda familia nomo, Ĉimŝa-Gimalajskij, ŝajnis al li belsona, nobela kaj tre agrabla.
Tamen temas ne pri li, sed pri mi. Mi ŝatus rakonti al vi, kiel mi ŝanĝiĝis dum la malmultaj horoj, pasigitaj en la bieno. Por la vespera temanĝo la kuiristino surtabligis plenan teleron da grosoj. La grosoj estis ne aĉetitaj, sed la propraj, rikoltitaj unuafoje post kiam oni plantis la arbustojn. Nikolao Ivanoviĉ ekridis kaj ĉirkaŭ unu minuton silente, kun larmoj, rigardis al la grosoj — li ne povis paroli pro la emociiĝo, poste li enbuŝigis unu beron, rigardis al mi kun jubilo de infano, kiu finfine ricevis sian ŝatatan ludilon, kaj diris:
— Kiaj bongustaj!
Kaj li plu avide manĝis ripetante:
— Aĥ, kiaj bongustaj! Gustumu!
Ili estis acidaj kaj malmolaj, sed, kiel diris Puŝkin: “Ol verojn, ni preferas la trompon, kiu nin nobligas”. Mi vidis feliĉan homon, kies plej granda revo estis tiel evidente realiĝanta, homon, kiu venis al sia celo kaj ricevis la deziraton, kiu jam kontentis pri sia sorto kaj pri si mem. Miajn pensojn pri la homa feliĉo ĉiam akompanas io trista; sed kiam mi ekvidis la feliĉan homon, min ekposedis tre peza sento, simila al despero. Precipe malbone mi fartis nokte. Oni aranĝis por mi liton en la ĉambro apud la dormoĉambro de la frato, kaj mi bone aŭdis, kiel li maldormis kaj kiel li leviĝis kaj kiel li venis al la telero da grosoj kaj prenis po unu beron. Mi meditis: efektive, kiom multas kontentaj, feliĉaj homoj! Kiel depriman forton ili havas! Vidu tian vivon: arogo kaj nenifarado de la fortuloj, malklereco kaj bruteco de la malfortuloj, ĉie estas terura malriĉo, degenero, malvasto, drinkado, hipokriteco, mensogo… Sed malgraŭ tio en ĉiuj domoj kaj stratoj estas trankvile kaj kviete. Inter kvindek mil loĝantoj neniu krias, nek laŭte protestas. Ni vidas tiujn, kiuj iras al bazaro por manĝaĵoj, tage manĝas, nokte dormas, kiuj babilas, geedziĝas, maljuniĝas, senemocie trenas al tombejo siajn mortintajn proksimulojn; sed ni nek vidas, nek aŭdas tiujn, kiuj suferas, kaj la teruraĵoj de la vivo okazas ie post la kulisoj. Ĉio estas trankvila kaj kvieta, kaj protestas nur la muta statistiko: tiom da personoj freneziĝis, tiom da vodko estas fortrinkita, tiom da infanoj malsatmortis. Kaj tiu ordo evidente estas necesa; evidente la feliĉulo fartas bone nur pro tio, ke la malfeliĉuloj silente trenas sian vivoĉaron, kaj sen tiu silento la feliĉo ne estus ebla. Komuna hipnoto. Necesas, ke apud la pordo de ĉiu kontenta feliĉulo staru iu kun martelo kaj konstante memorigu per frapado, ke estas malfeliĉuloj, ke, malgraŭ la feliĉo, la vivo pli aŭ malpli frue kaptos lin per siaj ungoj. Venos malfeliĉo — perdoj, malsanoj, mizero, kaj neniu lin vidos, nek aŭdos, samkiel nun li ne vidas kaj ne aŭdas aliajn. Sed mankas la homo kun la martelo, la feliĉulo plu ĝuas la vivon, kaj la etaj vivzorgoj afliktas lin ne pli ol vento tremolon, — do, ĉio estas en ordo.