Выбрать главу

— Tiunokte mi klare komprenis, ke ankaŭ mi estis kontenta kaj feliĉa, — daŭrigis Ivano Ivanoviĉ ekstarinte. — Ankaŭ mi ĉe tagmanĝo aŭ ĉasado instruis, kiel oni devas vivi, kion necesas kredi, kiel endas regi la popolon. Ankaŭ mi parolis, ke la lernado estas lumo kaj la klerigo necesas, sed por la ordinaraj homoj sufiĉas nur la aboco. La libero estas bona, mi parolis, sen ĝi oni ne povas vivi, samkiel sen la aero, sed necesas iom atendi. Jes, mi tiel parolis, kaj nun mi demandas: por kio necesas atendi? — demandis Ivano Ivanoviĉ, severe rigardante al Burkin. — Por kio atendi, mi vin demandas? Pro kiuj motivoj? Oni diras al mi, ke ne eblas tuj fari ĉion, ke ĉiu ideo realiĝas iom post iom, en sia tempo. Sed kiu tion diras? Kie estas la pruvoj, ke tio estas justa? Vi referencas al la natura ordo, al la laŭleĝeco de la fenomenoj, sed ĉu estas ordo kaj laŭleĝeco en tio, ke mi, viva kaj racia homo, devas stari antaŭ fosaĵo kaj atendi, ke ĝi malaperu mem, aŭ ŝlimo plenigu ĝin, dum mi povus transsalti la fosaĵon aŭ konstrui super ĝi ponton. Mi denove demandas: por kio atendi? Atendi, kiam ne estas fortoj por vivi, sed estas bezono kaj deziro vivi!

Mi forveturis de la frato frumatene, kaj de tiam mi ne plu povas toleri restadon en urboj. Min deprimas la silento kaj kvieto, mi timas rigardi al fenestroj, ĉar nenio afliktas min pli ol feliĉa familio, temanĝanta ĉe tablo. Mi jam estas maljuna kaj ne taŭgas por batalo, mi ne kapablas eĉ malami. Mi nur malgajas interne, afliktiĝas, bedaŭras, nokte mia kapo brulas pro inundo de pensoj, kaj mi ne povas dormi… Aĥ, se mi estus juna!

Ivano Ivanoviĉ emociite trairis la ĉambron de angulo al angulo kaj ripetis:

— Se mi estus juna!

Subite li venis al Aljoĥin kaj komencis premi liajn manojn.

— Paŭlo Konstantinoviĉ! — li diris per kaĵola voĉo, — ne trankviliĝu, ne permesu dormigi vin! Dum vi estas juna, forta, vigla, ne laciĝu fari la bonon! La feliĉo ne ekzistas, kaj ĝi ne devas ekzisti, kaj se en la vivo estas iu senco kaj celo, do tiuj senco kaj celo estas ne via feliĉo, sed io pli racia kaj grandioza. Faru bonon!

Ivano Ivanoviĉ diris tion kun humila, petanta rideto, kvazaŭ li petus ion persone por si mem.

Poste ili sidis sur foteloj, en diversaj anguloj de la salono kaj silentis. La rakonto de Ivano Ivanoviĉ kontentigis nek Burkinon, nek Aljoĥinon. Kiam el la oraj kadroj rigardis generaloj kaj damoj, kiuj ŝajnis vivaj en la krepusko, estis enuige aŭdi rakonton pri la malfeliĉa oficisto, kiu manĝis grosojn. Ial ili ŝatus paroli kaj aŭdi pri rafinitaj homoj, pri virinoj. Kaj tio, ke ili sidis en la salono, kie ĉio — la tegita lustro kaj foteloj, kaj surplankaj tapiŝoj — ĉio parolis, ke ĉi tie iam paŝadis, sidis, temanĝis ĝuste la homoj, kiuj nun rigardis de la bildoj, kaj tio, ke ĉi tie nun senbrue paŝadis la bela Pelagea, — tio estis pli bona ol ajna rakonto.

Aljoĥin tre deziris dormi; pro mastrumaj zorgoj li ellitiĝis frue, je la tria horo matene, kaj nun liaj okuloj preskaŭ fermiĝis, sed li timis, ke la gastoj sen li komencos rakonti ion interesan, kaj li ne foriris. Li ne pripensis, ĉu estas saĝa kaj ĝusta la ĵusa rakonto de Ivano Ivanoviĉ; la gastoj parolis nek pri grio, nek pri fojno, nek pri gudro, sed pri io ne havanta rektan rilaton al lia vivo, tial li estis ĝoja kaj volis, ke ili daŭrigu…

— Tamen tempas dormi, — diris Burkin ekstarante. — Permesu deziri al vi bonan nokton.

Aljoĥin ĝisrevidis kaj iris malsupren al sia dormejo, kaj la gastoj restis supre. Ili ricevis por la nokto grandan ĉambron, kie staris du malnovaj litoj kun ĉizaĵoj, kaj en angulo estis ebura krucifikso. Iliaj vastaj kaj malvarmetaj litoj, preparitaj de la bela Pelagea, agrable kaj freŝe odoris.

Ivano Ivanoviĉ silente senvestiĝis kaj enlitiĝis.

— Dio, pardonu nin, pekulojn! — li diris kaj komplete kovris sin per litotuko.

Lia pipo, kiu kuŝis surtable, forte odoris tabakon, kaj Burkin longe maldormis kaj neniel povis kompreni, de kie venas tiu malagrabla odoro.

La pluvo dum la tuta nokto frapis la fenestrojn.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov

Notoj

Grosoj (Крыжовник) aperis en Russkaja myslj (1898. №8). La Esperanta traduko de A. Korĵenkov aperis en Sveda alumeto kaj en Rusa novelaro.

Pasintfoje…

 Tiam Burkin rakontis al Ivano Ivanoviĉ pri Belikov (Vd.

La homo en ujo

).

naĝejo (R купальня). Konstruaĵo sur rivero aŭ lago, aŭ sur ties bordo, por banado kaj naĝado, ofte kun vestoŝanĝejo.

kantonisto. En 1805–65 en Ruslando tiel estis nomataj soldataj filoj, kiuj de la naskiĝo apartenis al la armeo; ili lernis en specialaj lernejoj kaj havis ŝancon iĝi oficiroj.

“Ol verojn ni preferas la trompon, kiu nin nobligas…” Malĝusta cito el Heroo (1830) de Puŝkin (“Ol fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligas…”).

La homo en ujo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Ĉe la ekstrema rando de la vilaĝo Mironosickoje, en la fojnejo de la vilaĝestro Prokofij aranĝis sin por tranokti malfruiĝintaj ĉasantoj. Ili estis nur du: veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin. Ivano Ivanoviĉ havis sufiĉe strangan, dupartan familinomon —

Ĉimŝa-Gimalajskij

, kiu tute ne konvenis al li, kaj en la tuta gubernio oni nomis lin simple per la antaŭnomo kaj patronomo; li loĝis apud la urbo en ĉevalbredejo kaj venis nun ĉasi, por spiri puran aeron. Gimnazia instruisto Burkin ĉiusomere gastis ĉe la gegrafoj P. kaj en tiu ĉi loko jam delonge estis malfremdulo.

Ili ne dormis. Ivano Ivanoviĉ, alta, maldika maljunulo kun longaj lipharoj, sidis ekstere ĉe la enirejo kaj fumis sian pipon; la luno prilumis lin. Burkin kuŝis interne sur fojno kaj ne estis videbla en mallumo.

Ili rakontis diversajn historiojn kaj interalie parolis pri tio, ke la edzino de la vilaĝestro, Mavra, virino sana kaj ne stulta, dum sia tuta vivo estis nenie ekster sia naskiĝvilaĝo, neniam vidis urbon aŭ fervojon, kaj dum la lastaj dek jaroj ŝi sidis malantaŭ la forno kaj nur nokte eliris eksteren.

— Tio ja ne estas miriga! — diris Burkin. — En ĉi tiu mondo ne estas malmultaj homoj solecaj laŭ la naturo, kiuj, same kiel paguro aŭ heliko, penas kaŝi sin en sia ŝelo. Eble, tio estas fenomeno atavisma, reiro al tiu tempo, kiam praulo de la homo ne estis ankoraŭ sociema animalo kaj vivis solece en sia kaverno, sed eble, tio estas efektive unu el la specoj de la homa karaktero, — kiu scias? Mi ne estas natursciencisto, kaj tuŝi tiaspecajn demandojn ne estas mia afero; mi nur volas diri, ke tiaj homoj, kia Mavra, ne estas rara fenomeno. Nu, ne necesas serĉi malproksime; antaŭ du monatoj mortis en nia urbo Belikov, instruisto de la helena, mia kolego. Sendube vi aŭdis pri li. Li estis rimarkinda pro tio, ke ĉiam, eĉ en tre bona vetero, li eliris el la hejmo en galoŝoj kaj kun ombrelo kaj nepre en varma vatita palto. Kaj lia ombrelo estis en ombrelujo, kaj lia poŝhorloĝo estis en ujo el griza ŝamo, kaj kiam li elprenis sian poŝtranĉilon por pintigi krajonon, ankaŭ lia tranĉilo estis en ujeto; ankaŭ lia vizaĝo ŝajnis enujigita, ĉar li ĉiam kaŝis ĝin post levita kolumo. Li portis malhelajn okulvitrojn kaj kamizolon, ŝtopis siajn orelojn per vato, kaj kiam li prenis fiakron, li ordonis levi la kapuĉon. Resume, en tiu homo oni povis rimarki konstantan kaj nebrideblan strebon ĉirkaŭigi sin per ŝelo, krei por si, se oni povas tiel diri, ujon, kiu izolus lin kaj protektus kontraŭ eksteraj influoj. La realo iritis lin, timigis, tenis lin konstante maltrankvila kaj, eble, por pravigi tiun sian timemon, sian abomenon pri la estanteco, li ĉiam laŭdis pasintecon kaj tion, kio neniam estis; kaj la antikvaj lingvoj, kiujn li instruis, estis por li esence tiuj samaj galoŝoj kaj ombrelo, kie li kaŝis sin de la reala vivo.