— Ho, kiel bonsona, kiel belega estas la helena lingvo! — li parolis dolĉmiene; kaj, kvazaŭ por pruvi siajn vortojn, fermetinte unu okulon kaj levinte sian fingron, prononcis: — Anthropos!
Kaj ankaŭ sian pensadon Belikov penis kaŝi en ujo. Por li estis klaraj nur cirkuleroj kaj ĵurnalartikoloj, kiuj malpermesis ion. Kiam en cirkulero estis malpermesite al lernantoj eliri surstraten post la naŭa horo vespere, aŭ en iu artikolo estis malpermesita karna amo, tio estis por li klara, difinita; malpermesite — kaj fino. Sed en permeso kaj ebligo por li ĉiam troviĝis elemento duba, io nefindirita kaj malklara. Kiam en la urbo oni permesis dramrondeton aŭ legejon aŭ tetrinkejon, li balancetis la kapon kaj diris mallaŭte:
— Tio estas, certe, ĝuste tiel, jes, ĉio ĉi estas bonega, tamen mi timas, ke povos okazi io malbona.
Ĉiaspecaj deliktoj, devioj, deflankiĝoj de reguloj deprimis lin, kvankam ŝajnis, ke ili neniel koncernis lin. Se iu lia kolego malfruis al diservo, aŭ Belikovon atingis onidiroj pri ia petolaĵo de gimnazianoj, aŭ oni vidis klasestrinon malfruvespere kun oficiro, li tre maltrankviliĝis kaj diris, ke li timas, ke povos okazi io malbona. Kaj dum pedagogiaj konsiliĝoj li vere deprimis nin per sia singardemo, suspektemo kaj siaj pure ujecaj konsideroj pri tio, ke jen en la vira kaj virina gimnazioj junularo miskondutas, bruegas en klasoj, — aĥ, mi timas, ke tio povos atingi la estraron, aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona, — kaj estus tre bone eksigi el la dua klaso Petrovon kaj el la kvara Jegorovon. Kio do? Per siaj suspiroj, per sia teda plendado, per siaj malhelaj okulvitroj sur la pala, malgranda vizaĝo, — vi ja scias, malgranda vizaĝo, kiel tiu de putoro, — li premis nin ĉiujn, kaj ni cedis, malaltigis kondutpoentojn de Petrov kaj Jegorov, punis ilin per aresto kaj finfine eksigis kaj Petrovon kaj Jegorovon. Li havis strangan kutimon — viziti niajn loĝejojn. Li venis al instruisto, sidiĝis kaj silentis, kvazaŭ serĉante ion per siaj okuloj. Li sidis tiel, silente, horon aŭ du kaj foriris. Tion li nomis “teni bonajn rilatojn kun kolegoj”, kaj, evidente, viziti nin kaj sidi estis por li penige, kaj li vizitis nin nur tial, ke li opiniis tion sia kolega devo. Ni, instruistoj, timis lin. Kaj eĉ la direktoro timis. Jen imagu, ĉiuj niaj instruistoj estas homoj pensantaj, profunde honestaj, edukitaj per verkoj de Turgenev kaj Ŝcxedrin, tamen ĉi tiu hometo, aperanta ĉiam en galoŝoj kaj kun ombrelo, tenis en la manoj la tutan gimnazion dum plenaj dek kvin jaroj! Kaj ĉu nur la gimnazion? La tutan urbon! Niaj sinjorinoj ne aranĝis sabate hejmajn spektaklojn, timante ke li povos ekscii; kaj la pastraro sin ĝenis en lia ĉeesto manĝi nefastaĵon kaj ludi kartojn. Sub influo de tiaj homoj, kia Belikov, dum la lastaj dek aŭ dek kvin jaroj en nia urbo oni komencis timi ĉion. Oni timas laŭte paroli, sendi leterojn, konatiĝi, legi librojn, oni timas helpi malriĉulojn, instrui legadon kaj skribadon…
Ivano Ivanoviĉ, dezirante ion diri, tusetis, sed antaŭe ekfumis la pipon, rigardis al la luno kaj nur poste diris senhaste:
— Jes. Ili estas pensantaj, honestaj, legas kaj Ŝcxedrinon kaj Turgenevon, ĉiajn diversajn Baklojn kaj ceterajn, tamen ili ja obeis, toleris… Ja ĝuste tiel.
— Belikov loĝis en la sama domo, kiel mi, — daŭrigis Burkin, — en la sama etaĝo, pordo kontraŭ pordo, ni ofte vidis unu la alian, kaj mi konis lian hejman vivon. Ankaŭ hejme estis same: kitelo, ĉapo, ŝutroj, rigliloj, tuta aro da ĉiaj malpermesoj, limigoj, kaj — aĥ, mi timas, ke povos okazi io malbona! Manĝi fastaĵon estas malutile, sed manĝi nefastaĵon li ne rajtas, ĉar, verŝajne, oni diros, ke Belikov ne observas fastojn, do li manĝis sandron, kuiritan kun butero, — tia nutraĵo ne estas fasta, sed ankaŭ oni ne povas nomi ĝin nefasta. Servistinon li ne tenis pro timo, ke oni pensos pri li malbone, sed li tenis kuiriston Atanazio, maljunulon ĉirkaŭ sesdekjaran, drinkeman kaj duonfrenezan, kiu iam estis servosoldato kaj iomete scipovis kuiri. Tiu Atanazio staris kutime ĉe la pordo, krucinte la brakojn, kaj murmuris ĉiam la samon, profunde suspirante:
— Tromultiĝis ili nuntempe!
La dormoĉambro de Belikov estis malgranda, kvazaŭ kesto, la lito havis litkurtenon. Kuŝiĝante por dormi, li komplete kovris sin; estis varmege, sufoke, al la fermita pordo frapis vento, en la forno io muĝis; aŭdiĝis suspiroj el la kuirejo, malbonaŭguraj suspiroj…
Kaj li timis sub la litkovrilo. Li timis, ke povos okazi io malbona, ke Atanazio povos murdi lin, ke ŝtelistoj povos enpenetri, kaj poste li la tutan nokton havis maltrankvilajn sonĝojn, kaj matene, kiam ni kune iris al la gimnazio, li estis malgaja, pala, kaj estis evidente, ke la homplena gimnazio, al kiu li iris, estis timiga, kontraŭa al lia tuta esenco kaj ke iri apud mi estis peze por li, solulo laŭ la naturo.
— Tre multe oni bruas ĉe ni en la klasoj, — li diris, kvazaŭ penante trovi klarigon por sia peza sento. — Tio tute ne taŭgas.
Kaj tiu instruisto de la helena lingvo, tiu homo en ujo, ĉu vi povas imagi, preskaŭ edziĝis.
Ivano Ivanoviĉ rapide rigardis en la fojnejon kaj diris:
— Vi ŝercas!
— Jes, li preskaŭ edziĝis, kiel ajn stranga tio estas. Ĉe ni estis enoficigita nova instruisto de historio kaj geografio, Mikelo Savviĉ Kovalenko, el Ukrainio. Li venis ne sola, sed kun sia fratino Varenjka. Li estas juna, alta, brunhaŭta, kun grandegaj brakoj, kaj laŭ la vizaĝo videblis, ke li parolas base, kaj efektive, lia voĉo sonas, kiel el barelo: bu-bu-bu… Kaj ŝi estas jam ne juna, ĉirkaŭ tridekjara, sed ankaŭ ŝi estas alta, svelta, nigrabrova, ruĝvanga, — unuvorte, ne fraŭlino, sed marmelado, kaj tiom vigla, brua, ĉiam kantis ukrainajn romancojn kaj ridegis. Pro ĉiu bagatelo ŝi sonplene, sonore ridis: ha-ha-ha! La unuan seriozan interkonatiĝon kun Kovalenkoj ni faris, mi memoras, ĉe la direktoro, dum lia nomfesto. Inter morozaj, streĉite enuaj pedagogoj, kiuj eĉ nomfestojn vizitadas pro devo, subite ni vidis, ke nova Afrodito naskiĝis el ŝaŭmo: ŝi promenis kun la manoj sur la koksoj, ridegis, kantis, dancis… Ŝi kantis kun sento “Blovas ventoj”, poste ankoraŭ unu romancon, kaj ankoraŭ unu, kaj ŝi ĉarmis nin ĉiujn, — ĉiujn, eĉ Belikovon. Li sidiĝis apud ŝi kaj diris, dolĉe ridetante:
— La ukraina lingvo per sia tenereco kaj agrabla sonoreco similas la helenan.
Tio flatis ŝin, kaj ŝi komencis rakonti al li kun sento kaj konvinke, ke en la distrikto de Hadjaĉ ŝi havas bieneton, kaj en la bieneto loĝas ŝia panjo, kaj tie estas tiaj piroj, tiaj melonoj, tiaj kabakoj! Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj” kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj “tian bongustan, tian bongustan, ke vere — terure bongustan!”