Выбрать главу

Ni longe aŭskultis, kaj subite al ni ĉiuj venis la sama penso.

— Estus bone geedzigi ilin, — la direktoredzino mallaŭte diris al mi.

Ni ĉiuj ial rememoris, ke nia Belikov estas fraŭlo, kaj nun al ni ŝajnis strange, ke ni ĝis nun ne rimarkis, tute preteratentis tiun gravan detalon de lia vivo. Kiel entute li rilatas al la virinoj, kiel li solvis por si tiun fundamentan problemon? Pli frue tio tute ne interesis nin; eble, ni eĉ ne allasis la penson, ke povas ami homo, kiu en ĉia vetero surhavas galoŝojn kaj dormas post litkurteno.

— Li estas jam delonge pli ol kvardekjara, kaj ŝi estas tridekjara… — klarigis sian penson la direktoredzino. — Al mi ŝajnas, ke ŝi edziniĝus kun li.

Kiom da aferoj oni faras ĉe ni en la provinco pro enuo, kiom da nenecesaj kaj absurdaj aferoj! Kaj tio okazas, ĉar tute ne estas farata tio, kio necesas. Ja por kio ni subite ekdeziris edzigi tiun Belikovon, kiun ne eblis eĉ imagi edzo? La direktoredzino, la inspektoredzino kaj ĉiuj niaj gimnaziaj sinjorinoj vigliĝis, eĉ plibeliĝis, kvazaŭ ili subite ekvidus la celon de sia vivo. La direktoredzino prenis loĝion en la teatro, kaj ni vidis, ke en ŝia loĝio sidas Varenjka kun okulfrapa ventumilo, radianta pro feliĉo, kaj apud ŝi Belikov, malgranda, tordita, kvazaŭ oni per tenajlo eltirus lin el la hejmo. Mi aranĝis vesperan feston, kaj la sinjorinoj postulis, ke mi nepre invitu kaj Belikovon kaj Varenjkan. Unuvorte, la maŝino ekfunkciis. Montriĝis, ke Varenjka ne kontraŭis edziniĝi. Loĝi ĉe la frato estis ne tre gaje por ŝi, ili faris nenion alian krom konstante disputi kaj kvereli. Jen ekzempla sceno: sur strato iras Kovalenko, alta, forta trokreskulo, en brodita ĉemizo, kun hartufo falinta el sub la kaskedo sur la frunton; en unu mano estas stako da libroj, en la alia — dika tubera bastono. Malantaŭ li iras lia fratino, ankaŭ kun libroj.

— Ja vi, Miĉjo, ne legis tion! — ŝi disputas laŭte. — Mi ja diras al vi, mi ĵuras, ke vi tute ne legis tion!

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — krias Kovalenko, bruante per la bastono kontraŭ la trotuaro.

— Aĥ, ja Dio mia, Miĉjo! Kial vi koleras, ja ni havas principan konversacion.

— Sed mi diras al vi, ke mi legis! — Kovalenko krias ankoraŭ pli laŭte.

Kaj hejme, eĉ en ĉeesto de flankulo, ili kverelis. Tia vivo, probable, tedis ŝin, ŝi deziris propran angulon, kaj oni atentu ankaŭ la aĝon: jam mankas tempo por elektadi, oni pretas edziniĝi kun iu ajn, eĉ kun instruisto de la helena. Necesas agnoski, ke por plimulto de niaj fraŭlinoj ne gravas, kun kiu edziniĝi, gravas nur edziniĝi. Malgraŭ ĉio Varenjka komencis evidente favori nian Belikovon.

Kaj Belikov? Ankaŭ Kovalenkon li vizitis same, kiel nin. Li venis, sidiĝis kaj silentis. Li silentis, kaj Varenjka kantis al li “Blovas ventoj”, aŭ rigardis lin medite per siaj malhelaj okuloj, aŭ subite ridegis:

— Ha-ha-ha!

En am-aferoj, precipe en geedziĝo, sugesto ludas grandan rolon. Ĉiuj — kaj kolegoj, kaj virinoj — komencis persvadi Belikovon, ke li edziĝu, ke al li restas nenio alia en la vivo, krom edziĝi; ni ĉiuj gratulis lin, diris solenmiene diversajn banalaĵojn, ekzemple, ke geedziĝo estas grava paŝo; krome Varenjka estis nemalbela, interesa, ŝi estis filino de ŝtata konsilisto kaj havis bieneton, kaj ĉefe, ŝi estis la unua virino, kiu rilatis al li tenere, kore — do, lia kapo ekturniĝis, kaj li decidis, ke li efektive devos edziĝi.

— Jen oportuna momento forpreni de li la galoŝojn kaj la ombrelon, — diris Ivano Ivanoviĉ.

— Imagu, tio montriĝis neebla. Li metis portreton de Varenjka sur sia tablo kaj konstante vizitadis min kaj parolis pri Varenjka, pri familia vivo, pri tio, ke geedziĝo estas grava paŝo; li ofte estis ĉe Kovalenkoj, sed sian vivmanieron li tute ne ŝanĝis. Eĉ male, la decido edziĝi efikis sur lin iel malsanige, li maldikiĝis, paliĝis kaj, ŝajne, ankoraŭ pli profunde enujiĝis.

— Barbara Savviĉna plaĉas al mi, — li diris al mi kun eta kurba rideto, — kaj mi scias, ke ĉiu homo devas edziĝi, sed… ĉio ĉi, ĉu vi komprenas, okazis iel subite… Necesas pensi.

— Ĉu necesas pensi? — mi diris al li. — Edziĝu, jen ĉio.

— Ne, geedziĝo estas grava paŝo, necesas antaŭe pesi venontajn devojn, respondecon… por ke poste okazu nenio malbona. Tio tre maltrankviligas min, mi nun tutajn noktojn ne dormas. Kaj mi konfesas, ke mi timas: ŝi kaj ŝia frato havas ian strangan pensmanieron, ili rezonas iel, ĉu vi scias, strange, kaj ilia karaktero estas tre vigla. Mi edziĝos, kaj ja ne eblas scii, kio poste povos okazi, mi trafos en iun aventuron.

Kaj li ne faris edziniĝproponon, konstante prokrastis, je grandega ĉagreno de la direktoredzino kaj de ĉiuj niaj sinjorinoj; la tutan tempon li pesis la venontajn devojn kaj respondecon kaj samtempe preskaŭ ĉiutage promenis kun Varenjka; li eble opiniis, ke tio necesas en lia situacio, kaj ofte venis al mi por paroli pri la familia vivo. Kaj, plej verŝajne, finfine li farus la proponon kaj okazus unu el tiuj malnecesaj, malsaĝaj geedziĝoj, miloj da kiuj okazas ĉe ni pro enuo kaj pro neniofarado, se subite ne estus okazinta kolossalische Skandal. Necesas diri, ke la frato de Varenjka, Kovalenko, malamis Belikovon ekde la unua tago de la konatiĝo kaj ne povis lin toleri.

— Mi ne komprenas, — li diris al ni, levante la ŝultrojn, — mi ne komprenas, kiel vi digestas tiun denunculon, tiun abomenan kanajlon. Aĥ, sinjoroj, kiel vi povas vivi ĉi tie! La atmosfero ĉe vi estas sufoka, aĉa. Ĉu vi estas pedagogoj, instruistoj? Vi estas fioficistoj, ĉe vi estas ne templo de scienco, sed policejo, kaj odoraĉas acide, kiel en policista budo. Ne, kamaradoj, mi vivos kun vi ankoraŭ nelonge kaj forveturos al mia bieneto, kaj tie mi kaptados kankrojn kaj instruos ukrainajn infanojn. Mi forveturos, kaj vi restu tie ĉi kun via Judaso, ke li krevu.

Aŭ li ridegis, ridegis ĝis larmoj, jen base, jen per alta, pepa voĉo, kaj demandis min en sia orientukraina dialekto, embarase dismovante siajn brakojn:

— Por kio li sidas ĉe mi? Kion li volas? Li sidas kaj rigardas.

Li eĉ donis al Belikov kromnomon “sangosuĉanto aŭ araneo”. Kaj, kompreneble, ni evitis paroli kun li pri tio, ke lia fratino Varenjka estas edziniĝonta kun la “araneo”. Kiam foje la direktoredzino aludis al li, ke estus bone edzinigi lian fratinon kun tia solida, de ĉiuj estimata homo, kia estas Belikov, li kuntiris siajn brovojn kaj murmuris:

— Tio ne estas mia afero. Ŝi edziniĝu eĉ kun vipuro, sed mi ne emas enmiksiĝi en malproprajn aferojn.

Nun aŭskultu, kio okazis poste. Iu petolulo desegnis karikaturon: Belikov promenas en la galoŝoj, en suprenvolvita pantalono, sub la ombrelo, kaj kun li ĉe la brako iras Varenjka; sube estas skribite: “enamiĝinta anthropos”. La esprimo, vere, estas mire kaptita. La desegninto, verŝajne, laboris pli ol unu nokton, ĉar ĉiuj instruistoj de la vira kaj virina gimnazioj, instruistoj de la pastra seminario, oficistoj, — ĉiuj ricevis po unu ekzemplero. Ricevis ĝin ankaŭ Belikov. La karikaturo tre peze impresis lin.

Ni kune eliris el la domo, — estis ĝuste la unua de majo, dimanĉo, kaj ni ĉiuj, instruistoj kaj gimnazianoj, interkonsentis renkontiĝi ĉe la gimnazio kaj poste kune iri piede eksterurben, en arbareton, — ni eliris, kaj li estis verd-vizaĝa, pli malserena ol nubo.

— Kiaj nebonaj, malicaj homoj ekzistas! — li diris, kaj liaj lipoj ektremis.

Mi eĉ eksentis kompaton al li. Ni iris, kaj subite, ĉu vi povas imagi, aperis biciklanta Kovalenko, kaj malantaŭ li, ankaŭ sur biciklo, Varenjka, ruĝiĝinta, senfortiĝinta, sed gaja kaj ĝoja.

— Kaj ni, — ŝi kriis, — veturas antaŭ ĉiuj! Ja tia bona vetero estas, tia bona, vere terure bona!

Kaj ili ambaŭ malaperis. Belikov el verda fariĝis blanka kaj kvazaŭ rigidiĝis. Li haltis kaj rigardis al mi…