— Permesu, kio estas tio? — li demandis. — Aŭ eble la okuloj trompas min? Ĉu decas al gimnaziaj instruistoj kaj al virinoj bicikli?
— Kio maldecas en tio? — mi diris. — Ili biciklu kaj plisaniĝu.
— Ja kiel oni povas? — li kriis, mirante pro mia trankvilo. — Kion vi diras?
Kaj li estis tiel ŝokita, ke li ne deziris iri plu kaj revenis hejmen.
La sekvan tagon li tuttempe nervoze frotadis siajn manojn kaj tremis, kaj lia vizaĝo vidigis, ke li malbone fartas. Li foriris antaŭ la fino de la lecionoj, kio okazis unuafoje en lia vivo. Kaj li ne tagmanĝis. Kaj fruvespere li vestis sin varme, kvankam ekstere estis tute somera vetero, kaj trenis sin al Kovalenkoj. Varenjka ne estis hejme, li trovis nur la fraton.
— Sidiĝu, mi humile petas, — malvarme diris Kovalenko kaj kuntiris la brovojn; lia vizaĝo estis dormema, li ĵus ripozis post tagmanĝo kaj estis tre malbonhumora.
Belikov sidis silente ĉirkaŭ dek minutojn kaj komencis:
— Mi venis al vi por trankviligi mian animon. Mi sentas min tre, tre deprimita. Iu paskvilanto desegnis ridindaspekte min kaj ankoraŭ unu personon, al ni ambaŭ proksiman. Mi rigardas kiel mian devon kredigi vin, ke mi havas neniun rilaton al tio… Mi donis neniun pretekston por tiu moko, — tute male, mi ĉiam kondutis kiel tute honesta homo.
Kovalenko sidis paŭte kaj silentis. Belikov atendis iom kaj daŭrigis mallaŭte, per malĝoja voĉo:
— Mi havas ankoraŭ ion por diri al vi. Mi delonge oficas, sed vi ja nur komencas oficadon, kaj mi, kiel pli aĝa kolego, opinias mia devo averti vin. Vi biciklas, sed tiu amuziĝo tute maldecas al edukanto de la junularo.
— Kial do? — demandis Kovalenko basvoĉe.
— Ĉu vere necesas ankoraŭ klarigi, Mikelo Savviĉ, ĉu tio ne estas komprenebla? Se instruisto biciklas, kio restas al la lernantoj? Al ili restas nur marŝi sur kapoj! Kaj ĉar tio ne estas permesita cirkulere, do tio estas malpermesita. Mi hieraŭ teruriĝis! Kiam mi ekvidis vian fratinjon, mi preskaŭ svenis. Virino aŭ junulino sur biciklo — tio estas terura!
— Sed ĝuste kion vi deziras?
— Mi deziras nur solon — averti vin, Mikelo Savviĉ. Vi estas homo juna, vi havas estontecon antaŭ vi, necesas konduti tre, tre singarde, sed vi tiel neglektas, vi tro neglektas! Vi portas broditan ĉemizon, oni vidas vin konstante surstrate kun iaj libroj, kaj nun jen ankoraŭ la biciklo. Pri tio, ke vi kaj via fratinjo biciklas, ekscios la direktoro, kaj poste tio atingos la distriktan edukestron… Kio bona estos en tio?
— Neniun koncernas, ke mi kaj mia fratino biciklas! — diris Kovalenko, kaj lia vizaĝo purpuriĝis. — Kiu enmiksiĝos en miajn hejmajn kaj familiajn aferojn, tiun mi sendos al ĉiuj diabloj.
Belikov paliĝis kaj stariĝis.
— Mi ne povos daŭrigi, ĉar vi parolas kun mi tiutone, — li diris. — Kaj mi petas vin neniam uzi tiajn insultajn vortojn pri la estroj en mia ĉeesto. Vi devas rilati kun respekto al la aŭtoritatoj.
— Ĉu mi diris ion malbonan pri la aŭtoritatoj? — demandis Kovalenko, malice rigardante al li. — Bonvolu lasi min en paco. Mi estas honesta homo kaj ne deziras paroli kun tia sinjoro, kia vi. Mi ne ŝatas denunculojn.
Belikov nervoze ekhastis kaj komencis rapide vesti sin, kun esprimo de teruro sur sia vizaĝo. Ja la unuan fojon en sia vivo li aŭdis tiajn malĝentilaĵojn.
— Vi povas paroli ĉion, kion vi deziras, — li diris, elirante el la antaŭĉambro sur la ŝtuparan placeton. — Mi nur devas averti vin: eble iu aŭdis nin, kaj, por ke oni ne misinterpretu nian konversacion kaj por ke ne okazu io malbona, mi devos raporti al sinjoro direktoro la enhavon de nia konversacio… en ĝeneralaj trajtoj. Mi devos fari tion.
— Raporti? Iru, raportu!
Kovalenko kaptis lin de malantaŭe je la kolumo kaj forpuŝis, kaj Belikov ruliĝis malsupren laŭ la ŝtuparo, bruegante per siaj galoŝoj. La ŝtuparo estis alta, kruta, sed li ruliĝis ĝis la malsupro sendifekte; li leviĝis kaj tuŝis sian nazon: ĉu la okulvitroj ne rompiĝis? Sed ĝuste kiam li ruliĝis laŭ la ŝtuparo, eniris Varenjka kun du sinjorinoj; ili staris malsupre kaj rigardis — kaj por Belikov tio estis la plej terura. Estus pli bone, ŝajne, al li rompi sian kolon aŭ krurojn, ol iĝi ridinda; ja nun la tuta urbo ekscios tion, tio atingos la direktoron, la edukestron, — aĥ, mi timas, ke io malbona povos okazi! — oni desegnos novan karikaturon, kaj ĉio ĉi finiĝos per tio, ke oni ordonos al li demisii…
Kiam li leviĝis, Varenjka rekonis lin, kaj, rigardante al lia ridinda vizaĝo, ĉifita palto, galoŝoj, ne komprenante, kio okazis, supozante, ke li hazarde falis mem, ŝi ne detenis sin kaj ekridegis, aŭdeble por la tuta domo:
— Ha-ha-ha!
Kaj per tiu resonanta, sonora “ha-ha-ha” finiĝis ĉio: kaj la svatiĝo, kaj la surtera ekzistado de Belikov. Li ne aŭdis, kion diris Varenjka, kaj vidis nenion. Reveninte en sian hejmon, li antaŭ ĉio forigis de sur la tablo ŝian portreton, kaj poste kuŝiĝis kaj ne plu ellitiĝis.
Post ĉirkaŭ tri tagoj al mi venis Atanazio kaj demandis, ĉu necesas voki kuraciston, ĉar lia sinjoro ne estas en ordo. Mi iris al Belikov. Kovrita per litkovrilo, li kuŝis malantaŭ litkurteno kaj silentis; li respondis demandojn nur per “jes” aŭ “ne” — neniu sono plu. Li kuŝis, kaj apude vagis Atanazio, malgaja, malserena, kaj profunde suspiris; li odoris vodkon kiel drinkejo.
Post unu monato Belikov mortis. Ĉe lia entombigo partoprenis ni ĉiuj, tio estas ambaŭ gimnazioj kaj la seminario. Nun, kiam li kuŝis en la ĉerko, lia mieno estis milda, afabla, eĉ gaja, kvazaŭ li ĝojus, ke fine oni metis lin en ujon, el kiu li jam neniam eliros. Jes, li atingis sian idealon! Kvazaŭ honore al li, dum lia entombigo estis sensuna, pluva vetero, kaj ni ĉiuj havis galoŝojn kaj ombrelojn. Ankaŭ Varenjka ĉeestis lian entombigon kaj ploretis, kiam oni mallevis la ĉerkon en la tombon. Mi rimarkis, ke la ukraininoj nur ploras aŭ ridegas, mezan humoron ili ne havas.
Mi konfesas, ke entombigi tiajn homojn, kia Belikov, estas granda plezuro. Kiam ni estis revenantaj de la tombejo, ni havis modestajn, bigotajn fizionomiojn; neniu volis riveli senton de plezuro — senton, similan al tiu, kian ni spertis ege delonge, ankoraŭ en la infaneco, kiam la pliaĝuloj forveturis el la hejmo kaj ni kuris en la ĝardeno dum unu aŭ du horoj, ĝuante absolutan liberecon. Aĥ, libereco, libereco! Eĉ aludo, eĉ malforta espero pri ĝia ebleco donas flugilojn al la animo, ĉu ne vere?
Ni revenis el la tombejo en bona humoro. Sed pasis ne pli ol unu semajno, kaj la vivo ekfluis kiel antaŭe, same peza, laciga, sensenca, vivo, ne malpermesita cirkulere, sed ankaŭ ne plene permesita; nenio pliboniĝis. Kaj efektive, Belikov estis entombigita, sed kiom da tiaj homoj en ujo ankoraŭ restis, kiom da ili ankoraŭ estos!
— Ja ĝuste tiel, — diris Ivano Ivanoviĉ kaj ekfumis sian pipon.
— Kiom da ili ankoraŭ estos! — ripetis Burkin.
La gimnazia instruisto eliris el la fojnejo. Li estis viro nealta, dika, tute kalva, kun nigra barbo, longa preskaŭ ĝis lia talio; kaj kun li eliris du hundoj.
— Kia luno, kia luno! — li diris, rigardante supren.
Estis jam noktomezo. Dekstre videblis la tuta vilaĝo, longa strato etendiĝis malproksimen, je ĉirkaŭ kvin verstoj. Ĉio estis kovrita de trankvila, profunda dormo; estis nek movo, nek sono, eĉ ne kredeblis, ke la naturo povas esti tiel silenta. Kiam en luna nokto oni vidas larĝan vilaĝan straton kun ĝiaj dometoj, fojnstakoj, endormiĝintaj salikoj, la animo kvietiĝas; en tiu kvieto, kaŝiĝinte inter noktaj ombroj for de ĉiutagaj klopodoj, zorgoj kaj malĝojo, ĝi estas milda, malgaja, belega, kaj ŝajnas, ke ankaŭ la steloj rigardas al ĝi karese kaj kortuŝite kaj ke jam ne ekzistas malbono sur la tero kaj ĉio estas bona. Maldekstre de la vilaĝrando komenciĝis kampo; ĝi estis videbla malproksime, ĝis la horizonto, kaj ankaŭ en la tuta vasto de la kampo, superverŝita de la luna lumo, estis nek movo, nek sono.