Выбрать главу

— Ja ĝuste tiel, — ripetis Ivano Ivanoviĉ. — Kaj ĉu tio, ke ni vivas en urbo en sufoko, en malvasto, skribas nenecesajn paperojn, ludas kartojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj tio, ke ni pasigas la tutan vivon inter nenifaremuloj, ĉikanemuloj, inter malsaĝaj, nenion farantaj virinoj, ke ni parolas kaj aŭskultas diversajn sensencaĵojn — ĉu tio ne estas ujo? Kaj se vi deziras, mi rakontos al vi tre instruan historion.

— Ne, jam estas tempo por dormi, — diris Burkin. — Ĝis morgaŭ!

Ambaŭ iris en la fojnejon kaj kuŝiĝis sur la fojno. Kaj ambaŭ jam kovris sin kaj ekdormetis, kiam subite aŭdiĝis malpezaj paŝoj: tup, tup… Iu paŝis proksime de la fojnejo; iris iomete kaj haltis, kaj post unu minuto denove: tup, tup… La hundoj ekgrumblis.

— Mavra paŝas, — diris Burkin.

La paŝoj ĉesis.

— Vidi kaj aŭdi, kiel oni mensogas, — diris Ivano Ivanoviĉ, turniĝante sur la alian flankon, — kaj oni nomas vin mem malsaĝulo pro tio, ke vi eltenas tiun mensogon; toleri ofendojn, humiligojn, ne kuraĝi malkaŝe deklari, ke vi staras sur la flanko de la honestaj, liberaj homoj, kaj mem mensogi, rideti, kaj ĉio ĉi okazas por peco da pano, por varma loko, por ia groŝvalora rangeto, — ne, ne plu eblas vivi tiel!

— Nu, tio estas aliopera ario, Ivano Ivanoviĉ, — diris la instruisto. — Ni dormu.

Kaj post ĉirkaŭ dek minutoj Burkin jam dormis. Sed Ivano Ivanoviĉ plu turniĝis de flanko al flanko kaj ĝemis, poste li leviĝis, denove eliris eksteren kaj, sidiĝinte ĉe la pordo, ekfumis sian pipon.

Tradukis el la rusa lingvo Anna kaj Mati Pentus

Notoj

La homo en ujo (Человек в футляре) aperis en Russkaja myslj (1898. №7). Ĉeĥov intencis verki ciklon da noveloj, sed aperis nur tri (La homo en ujoGrosoj kaj Pri la amo) kunigitaj per la rakontantoj. La unua Esperanta traduko (Enujulo de Milan Lukaš) aperis en La Nica Literatura Revuo(1957. №1). Pro sia traduko Anna kaj Mati Pentus iĝis laŭreatoj de Liro-2003; la traduko aperis en La Ondo de Esperanto (2004, №6).

Ĉimŝa-Gimalajskij

. Ĉi tiu familinomo estas komika por la rusa leganto.

diversajn Baklojn. Temas pri verkoj de angla historiisto Henry Thomas Buckle (1821–62) kaj de liaj disĉiploj.

Varenjka (R Варенька). La rusa formo de Barbinjo.

“Blovas ventoj”. Ukraina romanco.

Ukrainoj nomas kukurbojn “kabakoj” kaj kabakojn “ŝinokoj”, kaj ili kuiras barĉon kun ruĝaĵoj kaj kun bluaĵoj. En la rusa lingvo kabak (R кабак) estas malaltnivela restoracio, taverno; ruĝaĵo estas tomato kaj bluaĵo — melongeno.

“sangosuĉanto aŭ araneo” (Ukr глитай абож паук). Kovalenkoj ofte uzas ukrainajn vortojn kaj esprimojn; ĉi tiu devenas de la dramo Sangosuĉanto aŭ araneo (1882) de ukraina dramaturgo kaj aktoro Mark Kropivnickij (1840–1910), kreinto de la unua profesia ukraina teatra trupo. La dramo estis verkita speciale por aktorino Maria Zanjkoveckaja (1860–1934), kun kiu Ĉeĥov estis konata.

Anthropos! Homo! (gr.).

kolossalische Skandal grandega skandalo (germ.).

Pri la amo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sekvatage

 ĉe la matenmanĝo oni donis tre bongustajn kuketojn, kankrojn kaj ŝafkotletojn. Dum la manĝado kuiristo Nikanoro venis supren por demandi, kion la gastoj deziras por la tagmanĝo. Li estis mezalta viro kun pufa vizaĝo kaj etaj okuloj, kaj liaj lipharoj ŝajnis ne razitaj sed elpinĉitaj.

Aljoĥin rakontis, ke la bela Pelagea amis tiun kuiriston. Ĉar li estis drinkulo kaj havis violentan karakteron, ŝi ne deziris edziniĝi kun li kaj konsentis je simpla konkubado. Sed li estis tre pia, kaj lia religia kredo ne permesis al li simple konkubi; li postulis ke ŝi edziniĝu kun li, kaj sen tio li ne deziris vivi kun ŝi; kiam li estis ebria, li ŝin insultis kaj eĉ batis. Kiam li estis ebria, ŝi kaŝis sin supre kaj ploregis, kaj tiutempe Aljoĥin kaj la servistaro ne forlasis la domon por defendi ŝin ĉe bezono.

Ili ekparolis pri la amo.

— Kiel la amo naskiĝas, — diris Aljoĥin, — kial Pelagea ekamis ne alian viron, kiu pli konvenus al ŝi laŭ ŝiaj animaj kaj eksteraj ecoj, sed ekamis ĝuste Nikanoron, tiun muzelulon (ĉi tie ĉiuj nomas lin muzelulo) — ja en la amo gravas la problemoj de la persona feliĉo — ĉio ĉi ne estas konata, kaj ĉion ĉi oni povas trakti ĉiamaniere. Ĝis nun pri la amo estas dirita nur unu nerefutebla veraĵo, nome: “Ĉi tiu mistero estas granda”, sed ĉio cetera skribita kaj dirita pri la amo estis ne respondo, sed nur formulado de demandoj, kiuj plu restas neresponditaj. La klarigo, kiu ŝajne taŭgas en iu konkreta kazo, maltaŭgas en deko da aliaj kazoj; mi pensas, ke plej bone estas klarigi ĉiun kazon aparte, ne penante ĝeneraligi. Necesas, kiel diras kuracistoj, personigi ĉiun apartan kazon.

— Tute ĝuste, — konsentis Burkin.

— Ni, honestaj rusaj homoj, havas inklinon al tiuj demandoj, kiuj restas neresponditaj. Kutime oni poeziigas la amon, ornamas ĝin per rozoj kaj najtingaloj, sed ni, rusoj, ornamas nian amon per tiuj fatalaj demandoj, ĉe tio elektante el ili la malplej interesajn. Kiam mi estis ankoraŭ studento en Moskvo, mi havis vivkunulinon, ĉarman damon, kiu en miaj brakoj ĉiam pensis pri tio, kiom da mono mi donos al ŝi monate, kaj kiom nun kostas unu funto da bovaĵo. Simile ankaŭ ni, kiam ni estas amantaj, ne ĉesas demandi nin: ĉu tio estas honesta aŭ nehonesta, saĝa aŭ stulta, al kio kondukos tiu amo, kaj tiel plu. Mi ne scias, ĉu tio estas bona aŭ ne, sed mi scias, ke tio malhelpas, agacas, ne kontentigas.

Ŝajnis, ke li deziris rakonti ion. Solece loĝantaj viroj ĉiam havas en la animo ion, kion ili volonte rakontus. En urboj fraŭloj speciale frekventas publikajn banejojn kaj restoraciojn nur por paroli, kaj foje ili rakontas al banservistoj kaj kelneroj tre interesajn historiojn; en vilaĝoj ili kutime senvualigas sian animon antaŭ gastoj. Nun post la fenestroj estis videblaj nur la griza ĉielo kaj arboj, malsekaj pro la pluvo; en tiu vetero oni ne povis ien iri, kaj restis neniu afero krom rakonti kaj aŭskulti.

— Mi jam delonge loĝas kaj mastrumadas en Sofjino, — ekparolis Aljoĥin, — post la universitataj studoj. Mi estis edukita kiel laborevitulo, kaj laŭ mia karaktero mi emas labori ĉe la skribotablo; sed kiam mi venis ĉi tien, la bieno havis grandan ŝuldon, kaj ĉar mia patro enŝuldiĝis parte pro tio ke li multe elspezis por miaj studoj, mi decidis ne foriri de ĉi tie kaj labori ĝis la elpago de la ŝuldo. Mi konfesas, ke post tiu decido mi komencis ĉi tie labori kun certa abomeno. La tero ĉi tie ne donas multajn enspezojn kaj, por ke la terkulturado ne estu malprofita, oni devas uzi laboron de servutuloj aŭ dungitoj, kio estas preskaŭ la sama afero, aŭ mem fari la propran mastrumadon laŭ la maniero de la kampuloj — do, propramane labori sur la tero kune kun la familio. Meza vojo ne ekzistas. Sed tiam mi ne pensis pri tiaj subtilaĵoj. Mi lasis libera neniun terpeceton, laborigis ĉiujn gekampulojn el la apudaj vilaĝoj, la laboro freneze bolis; ankaŭ mi mem plugis, semis, falĉis kaj ĉe tio enuis kaj malestime paŭtis, kiel vilaĝa kato manĝanta pro malsato kukumojn en legomejo; la korpo doloris min, kaj mi estis ekdormanta marŝante. Unuatempe al mi ŝajnis, ke ĉi tiun laborplenan vivon mi povos facile kunigi kun miaj kulturaj kutimoj; mi pensis, ke por tio necesas teni en la vivo la kutiman ordon. Mi ekloĝis ĉi-supre, en la paradaj ĉambroj, kaj aranĝis tiel ke post la matenmanĝo kaj tagmanĝo oni donis al mi kafon kun likvoroj kaj antaŭ la dormo mi legis “Heroldon de Eŭropo”. Sed foje venis nia popo, patro Ivano, kaj dum unu vizito fortrinkis ĉiujn miajn likvorojn; kaj “Heroldo de Eŭropo” estis donita al la popfilinoj, ĉar somere, precipe dum la falĉotempo, mi ne sukcesis atingi mian liton kaj estis ekdormanta sur sledo en la remizo aŭ en iu arbara gardistejo — ĉu povus temi pri legado? Iom post iom mi ekloĝis malsupre, komencis manĝi en la kuirejo por servistoj, kaj el la antaŭa lukso ĉe mi restis nur la servistaro, kiu servis ankoraŭ al mia patro, kaj maldungi ĝin estus por mi tre dolore.