Выбрать главу

Jouko Lindsted

Recenza eseo pri PAG

1. La vorto[1]

«Estas iom pli da detaloj, sed temas esence pri la sama afero — precipa ĉar, post la morto de Kalocsay, mi ne povis, lojale, ŝanĝi ion.» Tiel resumas Gaston Waringhien la diferencon inter Plena Gramatiko kaj PAG en sia okdekjarfesta intervjuo (Literatura Foiro 68, aŭgusto 1981). Do, temas ne pri nova verko, sed pri la kvara eldono[2] de la plej kompleta gramatiko de Esperanto, aperinta unuafoje jam en 1935 ĉe Literatura Mondo. La reeldono estis longe atendata, ĉar la sola postmilita eldono de tiu ĉi nemalhavebla konsultilo restis nekompleta.

Estus kompreneble sensence recenzi PAG-on en ordinara maniero. Ĝi ja estas la plej kompleta kaj, kiel tuto, la plej bona priskribo de Esperanto. Sed tial ĝi fakte estas pritaksebla ankaŭ kiel la enkorpigo de la ĉefa fluo en nia gramatika tradicio; se mi do pli sube montros erarojn, mi min direktas ne tiom al Kalocsay kaj Waringhien, kiom al ĉiuj Esperanto-gramatikistoj.

La antaŭparoloj de la kvar eldonoj de tiu ĉi gramatiko montras, ke la aŭtoroj devis ĉiam klare difini sian starpunkton rilate al la diversaj kontraŭuloj — tiuj, kiuj deziris ĉion klarigi per la 16-regula gramatiketo de Zamenhof, aŭ tiuj, kiuj enkondukis diversajn «ĝermanismojn» gramatikajn en Esperanton. Mi kredas, ke nun oni jam povas klare vidi, kiel utila por la normigo de Esperanto estis tiu konsekvenca linio de Kalocsay kaj Waringhien. Ankaŭ la priskriban kaj preskriban (konstatan kaj leĝodonan) taskojn PAG fakte distingas multe pli klare ol normala nacilingva gramatiko. Oni ne povas dubi, ke la verkintojn plurloke efektive gvidis tiu «spirito» de Esperanto, al kiu ili mem volonte apelacias. Des pli bedaŭrinde estas, ke kiel la ĉefan temon de la antaŭparolo de la nuna eldono Waringhien elektis la eksterlason de la moderna lingvistiko. Temas miaopinie pri atako nenecesa, ĉar neprovokita kaj meminiciata.

Unue, la modeloj uzataj en la moderna lingvistiko estas celitaj por teoriaj priskriboj; la lingvistoj ĝenerale ne proponas ilin senŝanĝe al tiaj praktikaj helpiloj, kia PAG unuavice certe estas. Estas do tute senutile, ke en ties antaŭparolo oni misinformas la publikon pri lingvistiko. Ekzemple, estas erare diri ke «la fundamenta ambicio de ĉiuj skoloj estas fari el ĝi [=lingvistiko] rigore ekzaktan sciencon, espimeblan per algebraĵoj»; estas almenaŭ misgvide atribui «strukturismon» al Trubetzkoy kaj «morfemon» al Jakobson; Waringhien rajtas havi «la intiman konvinkon, ke estas neeble redukti al aŭtomataj transponformuloj la senliman kreivecon de la homa spirito», sed egale pensas ankaŭ multaj lingvistoj.

Due, eĉ pli nedefendeble estas ŝajnigi, ke malakceptante la modernan lingvistikon oni fariĝas teorie neŭtrala. Laŭ la antaŭparolo de la dua eldono, la aŭtoroj klopodis «konstrui ian absolutan gramatikon bazitan nur sur la racio»; laŭ tiu de la kvara «la celo de nia verko neniam estis la starigo de ia ajn teorio». Tamen, PAG ja havas sian priskriban modelon, ĝi pli-malpli strikte ligiĝas al unu certa tradicio, nome la gramatika modelo establita en la priskriboj de la klasikaj greka kaj latina. Ke ĝi estas la modelo plej konata al eŭropanoj, ne faras ĝin ia neteoria teorio. Plurloke ĝia uzo pozitive kontribuas al la facila komprenebleco de PAG, sed kelkloke ĝi ankaŭ montriĝas vestaĵo tro strikta por Esperanto: ekzemple, la genia tabelvortaro de Zamenhof devas esti disigita en tri partojn diversĉapitre traktatajn («Pronomo», «Adjektivo», «Adverbo») por fari ĉion laŭ la postuloj de la klasikaj vortklasoj… Feliĉe la klasika gramatiko tiom neglektis la frazanalizon, ke PAG estis libera uzi plurloke (kvankam sporade) sintaksajn argumentojn, kiuj plaĉus eĉ al la plej modernema lingvisto-transformisto.

La kiel eble plej detala (kaj ofte terure enuiga) klasifiko de la Esperanta lingvomaterialo laŭ la klasika gramatiko povas esti konsiderata kiel ekzemplo de pli ĝenerala malvirto, eŭropcentrismo. Ekde la unua eldono, oni baziĝas sur «la ĝeneralaj kutimoj de la eŭropaj lingvoj». Kelkajn kazojn mi montros en la laŭĉapitra traktado; ĉi tie sufiĉu unu ekzemplo: inter la dudeko da festotagoj menciitaj en §77 (pri la uzo de la artikolo) troviĝas nur du nekristanaj, la Unua de Majo kaj Ramadano. Sed certe ne temas pri vera «eŭropŝovinismo»: inter la du mondmilitoj oni ankoraŭ ne parolis pri la Tria Mondo, kaj PAG simple restis iom malmoderna. Malmodernecon mi kulpigus ankaŭ, ekzemple, pro la asertoj, ke oni pli kaj pli forlasas la formon l’ en ordinara prozo (p. 95); ke oni ne kutimas uzi sen kun infinitivo (p. 161 — tamen, pli «moderna» starpunkto troviĝas sur p. 331); kaj ke la frazo mi nomiĝas Petro (anstataŭ estas nomata) «ŝajnas ankoraŭ stranga» (p. 164). Kaj fine, eble oni kulpigu malmodernecon ankaŭ pro tiu milda seksimo, kiu igas la virinon roli, en la ekzemplofrazoj, kiel la stereotipa edzino malŝparanta monon je vestaĵoj (p. 96).

Post tiu longeta enkonduko mi transiras al traktado de la unuopaj ĉapitroj. Sed en ili mi ne tuŝos tion, kio efektive estas ilia plej grava parto: la trezoron de ekzemplaj frazoj, plejparte Zamenhofaj, pri ĉiu unuopa gramatika ero. Jam pro tiuj ekzemploj indas posedi PAG-on. Oni povas bedaŭri nur, ke la spaco ne sufiĉis por pli detalaj fontindikoj; ĉe la zamenhofaĵoj oni volonte legus almenaŭ indikon pri la jaro.

La unua parto de la libro nomiĝas «La vorto», kaj ties unua parto estas «Ortografio kaj interpunkcio». Krom la ĝeneralaj reguloj, oni traktas i.a. la nomojn de la literoj en algebraj kaj kemiaj formuloj (sed ne la «telefonajn» literum-nomojn, ekzemple asfalto, barbaro, centimetro…) kaj surogatojn de la supersignoj. La interpunkciaj normoj ŝajnas al mi raciaj (ĉu nur pro tio, ke ili koincidas kun la finnaj?). La uzo de la steleto en lingvistiko (p. 35) estas klarigita malĝuste.

Sekvas la parto «Fonetiko», bedaŭrinde. Bedaŭrinde, ĉar ĝi estas preskaŭ ĝisfunde neĝusta, diletanta kaj misgvida, sub la nivelo de la cetera verko. Nu, almenaŭ Waringhien jam pli frue ekkonsciis pri iuj ĝiaj mankoj (vd. la menciitan intervjuon en Literatura Foiro), kaj tial mi min detenas diboĉi per detaloj. La ĉefa kritikindaĵo estas, ke oni lasis la ĉapitron eniri en la novan eldonon praktike senŝanĝa; oni estus devinta forstreki almenaŭ la tutan doktrinon pri la du e kaj o en Esperanto. Feliĉe nune ekzistas multe pli bonaj priskriboj de la Esperanta fonologio (Wells 1978: 15–26 kaj Wood, aperonta).

La plej grandan parton el «La vorto» okupas «Morfologio kaj sinetio», t.e. «la formoj kaj ilia uzado». (La terminon sinetio oni uzas nur en PAG; necesigis ĝin ĉefe ties tro strikta difino de, unuflanke, morfologio kaj, aliflanke, sintakso.) Unue oni pritraktas «Vortospecojn kaj vortofunkciojn» en ĉapitro iom konfuza. Temas pri vortklasoj (substantivo, verbo…) kaj frazelementoj (subjekto, predikato…); la duaj apartenas klare al sintakso, sed pro iu kaŭzo estas traktataj ankaŭ ĉiĉapitre. La vortklasoj («vortospecoj») estas difinitaj laŭ la tradicia nocia metodo, kun ĉiuj ties malfortaj flankoj — ekzemple, la adjektivo «esprimas ideon pri kvalito» (p. 53), sed ĉu beleco ne faras tion, same kiel stultulo? Gratulinde trafan analizeron prezentas tamen la klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj (p. 54). La frazelementoj estas klasitaj laŭ sistemo, kies utilon estas malfacile vidi. Ŝajnas, ke en mortas por la patrujo la sintagmo por la patrujo estas «adjekto», dum en morti por la patrujo ĝi estas «suplemento» — kial?

La sekva ĉapitro temas pri «La substantivo». Kritikindas la kelkloka neprecizeco pri la distingo inter nomo kaj ĝia signifo: estas strange diri, ke «la abstraktaj ideoj povas roli kiel komunaj aŭ kiel propraj nomoj» (p. 59), aŭ paroli pri «la ekzisto de mitologiaj duonhomaj kreaĵoj» (p. 60 — anstataŭ «la ekzisto de vortoj signifantaj mitologiajn…»).

вернуться

1

Planlingvistiko 1 (1982), pĝ. 10–18.

вернуться

2

Kalman Kalocsay — Gaston Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. Rotterdam 1980: Universala Esperanto-Asocio.