Kiel la signojn de la ina sekso oni mencias in kaj nj, dum la «vira sekso estas nur negative montrata» (p. 60) — kio do estas ĉj? Oni ja ne povas diri paĉjino, sekve ĉj, male al ekzemple ul aŭ ist, pozitive entenas la signifon «virseksa». Vane oni serĉas en PAG konsilon pri la plej granda problemo nuntempa en la uzo de in: ĉu ĝi estas deviga en vortoj signifantaj profesion aŭ funkcion (lingvistinoj? protokolkontrolantinoj?) Kiel prave rimarkigas Wells (1978: 68), oni ne kutime diras pasaĝerino aŭ viktimino. Mi volonte akceptus tian evoluon, ke in estus deviga nur en la nomoj de familianinoj (patrino, onklino ktp.).
Traktante la pluralon, PAG strange vicigas ge kaj ar apud la finaĵo -j. Denove rezulto de nociaj difinoj? Sed se homaro estas «pluralo», kial ne ankaŭ grupo? Kial oni do ne diras bravaj grupo?[3] (Iom simplismaj demandoj, mi konfesas; sed ili montras la miksiĝon de la konceptoj en PAG.) Rilate la kazojn, aldone al la nominativo kaj akuzativo oni en PAG regule uzas «prepozitivo» por la sintagmo «prepozicio + nominativa / akuzativa vorto»; por tio apenaŭ estas motivo, kaj iom ridinda estas la skrupula aldonado de je X al la deklinaciaj tabeloj de ĉiu vorto X (ekzemple unuj, unujn, je unuj; je l’ kukolo! mi emus aldoni…)
Aparta subĉapitro traktas la proprajn nomojn. Denove regas nomoj eŭropaj: inter la pli ol dudek viraj nomoj troviĝas nur unu ekstereŭropa, Konfuceo (fakte latinisma misformo, se mi ne eraras). Malĝusta estas la klarigo, ke ekzemple rusaj nomoj estas «fonetike transskribataj laŭ la Esp-a alfabeto» (p. 65); tio ja farus el Tolstoj «Talstoj», Ĉajkovskij «Ĉikofskij», Evgenij Onegin «Jivgenij Anjegin». Ke la PAG-aŭtoroj ne ĝisfunde pripensis la demandon, montras la pritrakto de la formo Antoin Mayette, uzita de prof. Bokarev anstataŭ la ĝusta Antoine Meillet (p. 66). Laŭ PAG, la nomo estas ĉi tie misformita «tra la rusa, laŭdire fonetika transskribo (la ĝusta estus: antŭan meje’)». Nu, la rusa transskribo probable etis ĝuste Antuan Me(j)e(t); la formo Antoin Mayette ne rekte respegulas tion, sed estas nur nesukcesa provo diveni la francan skribmanieron laŭ la prononco, kaj tial la eraro de Bokarev ne multe rilatas al la demando. (Cetere, la «fonetika transskribo» de Bokarev estus bakarjof’…)
La ĉapitro «La pronomo» estas relative mallonga kaj ĝenerale klara. Iom strange estas tamen legi, ke mies, vies (‘mia’, ‘via’) estas «teorie eblaj», kvankam neuzataj. Laŭ mi, eĉ teorie ili ne estas eblaj, almenaŭ en iu racia senco. Ci ricevas nur petitliteran traktadon, prave. — Superflua ŝajnas al mi la zorga distingo de la «posedpronomoj» la mia, la via… disde la posedaj adjektivoj mia, via… La kaŭzo de tiu distingo estis ĉiam por mi enigmo, ĝis mi lernis iom da franca gramatiko — sed en la franca lingvo la koncernaj formoj diferencas ne nur per la uzo de la artikolo. Sendube la uzo de la en la mia meritas apartan mencion kaj klarigon, sed ĝi nepre ne estas sufiĉa kaŭzo por ĵeti la mia en tute alian lokon en la libro ol mia.[4] — Sur la paĝo 77 oni entabeligas tiuj (kaj analoge poste ĉiuj, kiuj…) kiel la pluralon de pronomo, kies singularoj estas la «individuiga» tiu kaj «neŭtra» tio; sed tiuj ja ne povas esti pluralo de la ĉi-lasta, kio montras ke tiu kaj tio estas du apartaj pronomoj.
En la pritrakto de ajn (p. 87) oni ne mencias certan problemon de la Esperanta sintakso, nome kiel esprimi la neon de la frazo
(1) Mi manĝas ian ajn panon.
Estas ja tiel, ke la frazo
(2) Mi ne manĝas ian ajn panon.
estas interpretata plej ofte ne kiel neo de (1), sed kiel ekvivalento de mi manĝas absolute nenian panon; por la neo de (1), oni devas diri ekzemple
(3) Ne estas vere, ke mi manĝas ian ajn panon.
Rimarku, ke (1) pli-malpli samsignifas kun (4), sed (2) tute ne esprimas tion kion (5):
(4) Mi manĝas ĉian panon.
(5) Mi ne manĝas ĉian panon.
Do, ajn ne estas tiom «logika» kiel la Esperantaj funkcivortoj kutimas esti.[5]
El diversaj specoj de adjektivoj, plej interesa estas la pritrakto de la «determinaj» (p. 94–). La terminologio prezentas kelkajn dubindajn trajtojn — ekzemple, multaj homoj estas ekzemplo de determino kvalita (p. 94)! La artikolo estas trafe karakterizata «speco de malforta demonstrativo» (sed nekonsekvence el la vidpunkto de la PAG-a terminologio, ĉar demonstrativoj estas nur memstaraj pronomoj, ne montraj adjektivoj).
Kun la artikolreguloj de PAG mi povas ĝenerale konsenti. Mirigas tamen la iom absoluta regulo, laŭ kiu la estas ĉiam bezonata antaŭ "ad-substantivo […] determinita per de-prepozitivo", ekzemple min tre ĉagrenus la perdiĝo de letero. Kiel parolanto de senartikola lingvo, mi malfacile akceptas tiajn pure gramatikajn, aŭtomatajn uzojn de la;[6] por mi estas malfacile diri min tre ĝojigus la vizito de Linda, kun la artikolo, se la vizito estas nek antaŭe priparolita nek iom antaŭvidebla. Povas esti, ke mia lingva sento estas ĉi-loke tro individua; sed ĝi tamen faras la uzon de la antaŭ «ad-substantivoj» pli laŭa al la normalaj artikolreguloj. Ĝi ankaŭ trovas proksimuman paralelaĵon en almenaŭ unu artikollingvo, la bulgara, kie simila determino neniel neprigas uzon de la difina artikolo (…aŭ ĉu mi do devus diri «la uzon de…»?).
Ŝajnas al mi, ke ankaŭ la PAG-verkintoj kelkfoje tro streĉis sian intuicion. Sur la paĝoj 100–101 oni asertas, ke antaŭ propra nomo montra adjektivo akiras «nuancon de ŝato […] aŭ malŝato»; sed en tiu Johano, pri kiu mi parolis estas malfacile vidi tian devigan afekcion. Laŭ la paĝo 106, iu en la frazo mi ricevis iun libron de mia amiko «neprigas posedan rilaton» (kontraŭ la interpreto «mi ricevis de mia amiko iun libron»); mi kontentiĝus diri, ke ĝi faras tiun interpreton nur pli probabla ol la alternativa.
Pli detalan komentarion postulas la PAG-a pritrakto de iu/unu. PAG prave konstatas, ke ĉe Zamenhof unu determinis substantivojn montrantajn tiajn aferojn, kiujn «la parolanto konas kaj povus nomi, sed la alparolatoj ne»; iu signifis, ke la «koncerna afero ankaŭ de la parolanto ne estas konata» kaj proksimume egalas al forlaso de determinilo (…«la forlaso»? Mi ne konsentas!). Bone, sed poste PAG (kiel ankaŭ PIV) komplete kapitulacas: tiuj determiniloj ne plu estas tiel uzataj, la zamenhofa sistemo estas fremda al la nuna lingvo. Certe la distingo ne estas tute konsekvence farata, sed mi kredas ke ne estas nur influo de la finna (kies sistemo eĉ ne estas tute simila) ke mi kutimis fari ĝin jam antaŭ ol mi eksciis ke ĝi estas «zamenhofa». Origine unu kaj iu indikas ambaŭ nedifinecon, sed nur iu signifas nespecifecon: ĉe unu la signifato estas nedifinita, tamen specifa. Por iom klarigi niajn pensojn, ni konsideru la frazon
3
Tiel! — en la publikigita artikolo; sed nun (1995) mi supozas, ke pli trafe estus demandi, kial oni ne povas diri
4
Fakte la tipo
5
Nu, verŝajne la plej ekzakta neo de (1) estus
(i) Mi ne manĝas
[Noto aldonita en 1995.]
6
Fakte ne gravas, kian lingvon mi denaske parolas! Gravas, ĉu la priskribo de PAG estas ĝusta aŭ ne. [Noto aldonita en 1995.]