(6) Ĉiuvespere cikonio sidiĝas sur nian fumtubon.
En (6), la cikonio estas unuafoje priparolata kaj tial certe nedifinita. Sed tamen povas temi aŭ pri unu certa specifa cikonio, do ĉiuvespere pri la sama, aŭ povas esti tiel, ke ĉiuvespere venas nur iu cikonio, eble ĉiufoje nova — ankaŭ tiam la frazo veras. Ĝuste tian (aŭ similan) diferencon Zamenhof esprimis per la distingo unu/iu. Verŝajne en (6) ili tamen ne klare indikus, kiun interpreton oni precize celas, sed mi supozas, ke eĉ en la nuntempa Esperanto la frazoj (7) kaj (8) impresas pli nature ol (7′) kaj (8′):
(7) Ekzistas unu verkisto, kiun mi ofte forgesas: Jean Forge.
(8) Ekzistas iu verkisto, kiun mi ofte forgesas; eĉ nun mi ne povas memori, pri kiu temas.
(7′) Ekzistas iu verkisto, kiun mi ofte forgesas: Jean Forge.
(8′) Ekzistas unu verkisto, kiun mi ofte forgesas; eĉ nun mi ne povas memori, pri kiu temas.
Sed kion diras via lingvosento? Laŭ la mia, en (8′) unu havas pli multe numeralan signifon, en (7) pli specifigan, kaj (7′) sonas iom nekonsekvence (escepte se la parolanto ekmemoris la nomon proksimume ĉe la dupunkto).
La ĉapitro pri numeraloj enhavas trafe formulitajn argumentojn por pravigi la akuzativon en ili manĝis ĉirkaŭ (po, ĝis, super) ses pladojn. Sed tro strikta ŝajnas al mi (p. 114) la malpermeso diri po glaseton, precipe ĉar ĝi kondukas al la malpermeso de po milionon da…; la rekomenditan poan milionon da mi neniam renkontis. — Stranga eltrovaĵo estas la «reciproka distribuo» de la tipo mi donis po tri pomojn al po du infanoj (p. 114–115). Ne mirige, ke «mankas zamenhofa ekzemplo».
En «La adverbo», PAG subite alprenas historian vidpunkton: -aŭ-adverboj ekzistas ĉar Zamenhof, «prave aŭ malprave», opniis tian finaĵon utila (p. 121), kaj kelkaj aliaj naskiĝis kiam li «lasis kelkajn adverbojn en ilia nacilingva formo» (p. 123); sed ĉu tuj, ĉu, eĉ, ju estas lasitaj en nacilingva formo? (Mi supozas, ke la svedan ju Zamenhof ne konis.) — Sur paĝo 118 oni diras, ke «kial estas nur demanda adverbo», sed tuj poste la zamenhofa ekzemplo klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas montras klare rilativecan uzon (alie estus, se motivojn mankus).
Sur la paĝo 125 oni atentigas, ke «nura ne signifas sola, unusola, unika». Mi volonte konsentas, sed konstatas ankaŭ, ke tia uzo de nura estas tre ofta en parolata lingvo kaj enŝteliĝas kelkfoje eĉ en la plej zorge redaktitajn periodaĵojn. Mi ne scias, ĉu influas ia «falsa logiko», ĉu la modelo de ununura, ĉu tiu de la angla only (1. ‘nur’, 2. ‘(la) sola’). Povas esti, ke la normo devos cedi kiel okazis ĉe ŝati; la problemo estas, ke tiam oni devus trovi tute novan vorton por esprimi la malnovan signifon de nura. Ekzemple pura estus tro nepreciza ekvivalento de la angla mere kaj samsignifaj vortoj en aliaj lingvoj (?la pura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn). Tial mi persone esperas, ke PAG estos obeata ĉi-punkte.
En la ĉapitro pri la verbo kvazaŭ kulminas la ĉefa trajto de PAG: admirinde detala kaj sentema analizo en konfuza vesto. La problemo ata/ita estas kompreneble solvita «itisme», ĉar la lingvo ĝin tiel solvis jam antaŭ ol la fama disputo ekestis; sed oni maskas la veran naturon de tiu solvo, nome ke aspektaj trajtoj interplektiĝas kun la tempaj (pro certaj lingvaj universaloj, laŭ mia opinio).
«Aspektoj», laŭ PAG, estas la kvin derivaĵo-tipoj «komenca» (ekvidi), «momenta», «daŭra» (sidadi), «ripeta» (relegi) kaj fina (eltrinki glason). Nu, ĉiuj ĉi ne estas aspektoj, sed io kion certaj franclingvaj gramatikistoj tiel nomas, dum la ĝermana kaj slava lingvistikoj jam de pluraj jardekoj distingas ilin disde veraj aspektoj kiel «agmanierojn» (germane singulare Aktionsart, ruse sposob dejstvija, bulgare naĉin na dejstvie).[7] Tipaj agmanieroj estas precipe la daŭra, ripeta kaj momenta; ĉe la komenca kaj (en PAG preterpase menciita) ĉesa temas pri la fazeco de la ago, kaj la «fina aspekto» estas specifa eco de «telaj» verboj. Mi ne postulas, ke normala referenc-gramatiko de Esperanto utiligu ĉiujn ĉi terminojn; sed kono de la teoria fono pliklarigus la pritrakton. Tiam oni evitus ankaŭ la strangan francaĵon nomi «ripeta» la agmanieron kie «la koncerna ago estas farita unu fojon plie» (relegi, rediri; p. 141). Des pli miriga difino, ĉar sur p. 133 troviĝas la ĝusta: «oni prezentas la agon kiel plurfoje rekomenciĝintan kaj ripetitan»; ĝustaj ekzemploj estus do batadi, ĵetadi, kiuj — ho ve — troviĝas sub la «daŭra aspekto».
La verbaj voĉoj estas laŭ PAG kvar: aktiva (manĝas), pasiva (estas manĝata), mediala (manĝiĝas) kaj faktitiva (manĝigas). Tiu analizo ne estas sen avantaĝoj, ĉar ĝi emfazas la specialan rolon de ig kaj iĝ kiel iloj pli sintaksaj ol vortfaraj. Sed aliflanke, ĝenas la nesimetrieco de la sistemo: ekzistas aparta pasivo de faktitivo (estas manĝigata), kaj finiĝas certe ne estas malpli aktivvoĉa ol ĉesas. Per transformeca analizo oni eble povus pli elegante priskribi la aferon, des pli ke la analizo de PAG jam kelkloke similas al tia.
La mallongaj ĉapitroj pri la prepozicioj, konjukcioj kaj subjunkcioj apenaŭ prezentas ion kritikindan. Pli interesa estas «La interjekcioj». Kiel en la nacilingvaj gramatikoj, temas pri la «lasta» vortklaso; sed en internacia lingvo prezentiĝas tute specialaj problemoj, kiujn PAG ŝajnas pretervidi. Unue, la «internacieco» mem. Laŭ PAG (p. 175), la uzo de aj en la senco de hura! estas «tute ne internacia» — ĉu ni devas subkompreni, ke ĝenerale la Esperantaj interjekcioj tamen estas pli-malpli internaciaj? Nu, sendube pluraj el la listigitaj de PAG interjekcioj estas konataj ankaŭ por finno; sed por ho! tiu diras oi! [oj] (aŭ nenion) kaj por ba, fi, fu respektive pyh, hyi, huh. Huj estas por Esperantisto (ĉu do?) «subita sufero», dum la finna huj estas krio ĉe subita ektim(et)o (la ekzemple frazo huj, huj! mi havas spasmon sonas sufiĉe ridinda por finno), kaj la rusa huj estas pura sakraĵo (ĝi estas la preciza traduko de kaco, kvankam la prudaj rusaj vortaroj ne kutimas ĝin listigi).[8] La Esperanta kaj bulgaraj ej-oj estas du tute malsamaj aferoj.
Mi ne scias, kiel facile ekzemple japano orientiĝas en la signifoj de la Esperantaj interjekcioj, sed ĉe ties fonetiko PAG lasas lin eĉ pli senhelpa. Pluraj interjekcioj prezentas nur konvencian manieron skribi diversajn kriojn kaj gruntojn, kies efektiva fonetiko povas forte diferenci de tiu de la normalaj vortoj. La laciĝo-esprimoj uf! uff!, eble ankaŭ fu!, fakte reprezentas diversajn krombruojn de anhelado, ekzemple [?uф], sed tio ne estas klara per si mem. Ts! oni uzas zamenhofe kaj por silentigi kaj por «alvoki knabon, gazeto-vendiston ktp.»; la elparolo [ts] ŝajnas al mi tute tro malsonora por la dua uzo, kaj mi supozas ke oni ĉi tie celas dentalan avulsivon (kies konvencia angla skribmaniero estas tsk!). Kaj kiu divenus, ke tpr! (por haltigi ĉevalon) kaj brr! (por montri frostiĝon) efektive povas soni idente (kiel bilabiala tremulanto)! Plian konfuzon montras, ke la unua estas en PAG glosita «por eksciti ĉevalon»; PIV scias pli ĝuste: «rusa interj., por kvietigi ĉevalojn». Do, apenaŭ oni povas diri ke tpr! estas Esperanta interjekcio.
7
Mi ne plu nepre malakceptus la solvon de PAG — «aspektoj» povas inkluzivi ankaŭ «agmanierojn», kondiĉe ke la ĉi-lastaj estu morfologie markataj, kiel ili ja estas en PAG. Sed mi daŭre opinias, ke estas eraro silenti pri aspektoj ĉe
8
La rusa vorto estas en pli preciza transliterigo