En la venonta parto mi pritraktos la ĉapitron «La frazo.»
2. La frazo[9]
Pritraktante sintakson, t.e. la parton de la gramatiko kiu studas la frazostrukturon, Plena Analiza Gramatiko eniras terenon kie la gramatika tradicio donas malpli da vojmontriloj ol en morfologio. La tradicio liveras ĉefe nur diversajn klasifikajn skemojn, kaj ankaŭ la sintakso de PAG konsistas el plej diversaj grupigoj — grupigoj de frazelementoj kaj propozicioj laŭ variaj kriterioj. Verdire la tuto ne prezentas tre interesan legaĵon eĉ por lingvisto-fakulo, sed en pluraj detaloj Kalocsay kaj Waringhien tamen repruvas sian talenton kapti la esencon de lingvaj fenomenoj.
La sintakso estas dividita en tri partojn: «vortsintakso», «propozicio-sintakso» kaj «frazsintakso». Kvankam la aŭtoroj ja ne ŝatas modernajn terminojn, indas atentigi ke tiu divido bele respondas al la bazaj konceptoj de la nuntempaj lingvistikaj sintakso-modeloj. La «vortsintakso» identiĝas kun la nivelo de sintagmoj (angle phrases), la «propozicio-sintakso» evidente studas la simplan frazon kaj la «frazsintakso» frazojn kompleksajn. Interne de la «vortsintakso», ekzemple la subĉapitro «Substantiva kerno-vorto» studas la strukturon de la substantiva sintagmo, alinome substantiva grupo. Alia afero estas, ke en la moderna sintakso oni ne emas tiel strikte apartigi la diversajn nivelojn kiel oni faras en PAG; precipe la distingo inter simpla kaj kompleksa frazoj estas nur supraĵa kaj devigas pritrakti en malsamaj lokon, unuflanke, adjektojn konsistantajn el unuopaj vortoj aŭ vortgrupoj kaj, aliflanke, adjektojn-frazojn.
Ĝenerale ankaŭ en ĉi tiu parto de PAG regas nociismaj difinoj. Ili kompreneble ne malhelpas la priskribon de la faktoj, sed kelkfoje ilia neprecizeco estas iom ĝena.
«Propozicio estas esence la lingva formo por esprimi la plej simplan agon de la spirito: la juĝon» (pĝ. 214) — tio evidente validas nur pri certaj deklaraj propozicioj, kaj mi ankaŭ supozas ke la homa menso kapablas je eĉ pli simplaj agoj ol juĝoj.
«Frazo estas esence dismeto de sence kompleta, memstara kompleksa koncepto en sintakse interrilatantajn detalkonceptojn» (pĝ. 290, originala emfazo): tie oni difinas la frazon helpe de sintakso, kvankam evidente sintakso devus esti difinita helpe de la frazo; krome mankas kriterioj por la «senca kompleteco» aŭ «memstareco» de koncepto — verŝajne oni ne povus ilin difini sen denove reveni al la frazo!
Laŭ la paĝo 215, subjekto estas «io, pri kio oni asertas ion», kaj predikato «tio, kion oni asertas pri ĝi»; legate laŭlitere tiu difino farus el subjekto estaĵon en la reala mondo, dum oni evidente celas la vorton kiu montras al tiu estaĵo. Sed ankaŭ cetere la difinoj estas malĝustaj — konsideru ĉi tiun simplan frazon:
(1) Kalevala-n tradukis J.E. Leppakoski.
Ĉi tie oni klare asertas ion pri Kalevala, tamen la koncerna vorto egale klare estas objekto, ne la subjekto del la frazo. La «kion oni diras pri kio»-rilato ja estas tute egala al tiu en la frazo (2):
(2) Kalevala estas tradukita de J.E. Leppakoski.
En la praktiko la PAG-aŭtoroj kompreneble ne miksas la subjektojn kaj objektojn, ĉar ili uzas formalajn kriteriojn (la kazon, ekzemple) por distingi ilin. Des pli senutile estas do doni nociismajn ŝajndifinojn.
Alia trajto menciita jam en la unua parto de la recenzo ripetiĝas ankaŭ en sintakso, sed ĉi-foje temas pri trajto laŭdinda: la abunda uzo de Zamenhofaj ekzemploj. (Laŭ la indekso, mencioj de Lazaro Zamenhof troviĝas «sur ĉiu paĝo», kaj tio probable veras preskaŭ laŭvorte). Kiel mian modestan kontribuon mi aldonas, ke la strukture iom nekutima derivaĵo kuntara (pĝ. 199) devus evidente porti la signon «Z», almenaŭ se PIV pravas. Mi ankaŭ havas etan dubon pri la aŭtenteco de la ekzakta formo de kelkaj Z-aj ekzemploj: laŭ la paĝo 253, esti tombisto tridek jarojn estas «Z», laŭ la paĝo 267, tia estas mi tridek jarojn estas tombisto; se ambaŭ venas el la sama loko de la Z-a verkaro, tio montras ke ne ĉiuj ekzemploj estas cititaj en sia originala formo. Kompreneble mi ne suspektas, ke PAG intence misgvidas la leganton en tiu punkto.
La frazelementoj kaj diversaj fraztipoj estas en PAG klasitaj kaj laŭ la formo kaj laŭ la funkcio, ĉefe tamen laŭ funkcio kaj senco. Mi suspektas ke tio malpliigas la valoron de la libro kiel referenca verko, ĉar oni devas bone posedi la terminologion uzatan de la aŭtoroj por scii, kie troviĝas informoj ekzemple pri la uzo de kvankam. Feliĉe la alfabeta indekso de la libro povas helpi, tamen mi supozas ke grupigo laŭ diversaj konjunkcioj, subjunkcioj kaj prepozicioj estus almenaŭ en certaj partoj konsiderinda alternativo. Ĉiukaze mi prezentos en la sekvo kelkajn komentojn laŭ la klasifika sistemo de la verko mem.
La ĉapitro pri «Substantiva kerno-vorto» enhavas tre fajnan klasifikon de la «Substantiva epiteto», t.e. de konstruoj kie du substantivoj staras unu apud la alia. La klasifiko estas tiel fajna ke denove mi dubas ĉu oni povas praktike uzi ĝin — estas nebone, se ni devas unue studi la sencologikon proponatan de PAG por simple trovi la regulon, kiam la du substantivoj kaze akordas unu kun la alia. En «Suplementoj de AĴ-substantivo» oni same energie klasas diversajn determinantojn ligiĝantajn al substantivo helpe de prepozicio. Ekzemple X de Y indikas posedaĵon, alligitaĵon, parton, membron, kvaliton, staton, «specialan konsideron», originon, «art- aŭ produktspecon», konsiston, mezuron kaj certe ankoraŭ ion. Ĉio ĉi miaopinie tute ne apartenas al sintakso, sed al la vortaraj eroj de la koncernaj prepozicioj (la tradicia sintakso bedaŭrinde ofte faras el sintakso leksikologion de la funkcivortoj). Kaj eĉ se ĝi apartenus al sintakso, estus erare trakti kiel multsignifecon ion kio evidente estas vastsignifeco: de ne portas en si tian legion de diversaj sencoj, ĝi simple estas sufiĉe nepreciza por esprimi uzon en variaj funkcioj. Se oni atente legas la liston de la signifoj kiujn povas indiki «suplemento de priskribo» (pĝ. 195), oni fakte rimarkas ke ĝi estas resumebla simple «indikas ion ajn, depende de la prepozicio uzata». Flanka rimarko: sur la paĝo 193 staras (kiel ekzemplo de «alligitaĵo») la esprimo la golfo de Helsinki, sed tia geografia objekto tute ne ekzistas (fakte eĉ ne ekzistas iu golfo kiun oni povus nature renomi tiel — eble oni simple miksis Helsinkon kun iu alia baltmara urbo?).
Laŭ la paĝo 200, suplemento kun prepozicio ĝenerale ne povas esti esprimita per unu vorto havanta la prepozicion kiel prefikson, sed «sola escepto estas, se la kunmeto estas tiel kutima, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ radikvorto: senhuffera ĉevalo.» Ŝajnas, ke PAG tro penadas por trovi klarigojn por ĉio: senhuffera apenaŭ estas tiom ĉiutaga vorto en Esperanto — probable temas pri tio, ke ĝi estas mallonga kaj havas modelon en multaj aliaj sen-derivaĵoj. Cetere: ĉu la aŭtoroj mem elpensis tiun ekzemplon?
Pri la ĉapitroj traktantaj adjektivajn, adverbajn kaj verbajn kernovortojn mi ne trovis multon por rimarkigi. Oni rimarkas, ke ekzemple la «adjektoj» de predikata verbo ŝanĝiĝas en «suplementojn» se la verbo estas farita infinitiva aŭ participa. (Tiun fakton mi notis jam en la unua parto de mia recenzo, sed ĉar ne ĉiuj ĝin kredis, mi invitas la leganton mem konsulti ekzemple la paragrafon 150 de PAG por certiĝi pri tiu — miaopinie arbitra — diferencigo.)