Выбрать главу

La ĉapitro «Propozicio-sintakso» enhavas i.a. detalan klarigon pri la uzo de la refleksivaj si kaj sia. La priskribo ŝajnas al mi nekontesteble ĝusta, sed mi esperas ke iu lerta pedagogo sukcesos esprimi la samon pli koncize — se ĝi entute estas esprimebla koncize, kompreneble. Sur la paĝo 221 oni asertas, ke dum la Esperanta refleksivo rilatas al la subjekto de la plej proksima esprimita ago, tiu «en la aliaj lingvoj» ĝenerale rilatas al la subjekto de la tuta propozicio. Mi suspektas, ke ĉi tie oni komparas detalan analizon de Esperanto kun elementaj gramatikoj de aliaj lingvoj — mia impreso estas, ke en pluraj lingvoj la refleksivo kondutas sammaniere kiel en Esperanto, kvankam al la lernantoj oni emas doni simpligitajn regulojn. (Estas interese noti, ke la termino refleksivo, propre nomo de certa subklaso de vortoj, fakte uziĝas kiel nomo de certa sintaksa fenomeno — tute kiel en la transforma gramatiko kie ĝi estas nomo de unu transforma regulo enmetanta refleksivajn pronomojn en la frazon sub difinitaj kondiĉoj.)

En la diversaj paragrafoj traktantaj la uzon de prepozicioj (kvankam iliaj titoloj ne estas tiuindikaj) mi notis kelkajn punktojn de malkonsento — konfesinde, plejparte nur pri detaloj. Sur la paĝo 258 min mirigas la kategoriaj informoj ke oni diras sur seĝo sed en apgoseĝo, aŭ ke la Z-a konsilo diri loĝi ĉe la strato N. «apenaŭ estas obeata» (la rekomendata loĝi en strato ŝajnas al mi influo de certaj naciaj lingvoj). La reguloj en la 193a paragrafo pri la uzo de prepozicioj en temp-indikoj komplikigas simplan aferon — kiu elpensis la regulon, ke ekzemple festotagoj postulas la prepozicion je? Sur la paĝo 204 oni atribuas al la miaopinie klara kaj simpla esprimo kuri trans la straton signifon, kiu estas tro longa por esti citita ĉi tie. Laŭ la paĝo 204, ĉe landnomoj mia vojaĝo Hispanujon estas preferata al mia vojaĝo Hispanujen, sed ambaŭ esprimmanieroj ŝajnas al mi maloftaj, kaj mi emus veti por la dua. Certe erara estas la informo sur la pĝ. 260, ke «nun oni … plivole diras ‘iri lernejon’ ol ‘iri al lernejo’». Mi vetas por la ordo 1. iri al lernejo, 2. iri lernejen, 3. iri lernejon. Sed ĉi tiun prepozician kritikon mi finu per laŭdo: la paragrafo 286, komparanta diverstipajn adjektojn kiuj havas paralelajn signifojn kaj aranĝiĝas per similaj prepozicioj, estas juveleto kiu rekte rilatas al la kazgramatikaj teorioj en ĝenerala lingvistiko.

La pasinteca kondicionalo (tipo estus farinta) ricevas diversloke iom kontraŭdirajn traktojn. Unue oni diras jene: «Z. kaj slavaj verkistoj ofte uzas kondicionalon simplan anstataŭ perfektan. Tio neniel estas aprobebla, ĉar ĝi ofte estigas konfuzon pri la tempo» (pĝ. 335). Sed iom pli poste: «Uzante kondicionalon, oni povas uzi la simplan formon, laŭ la ekzemplo de Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. Tio devenas el tio, ke oni penas eviti en E-o la kompleksajn verboformojn, kaj prefere rigardas la kondicionalon simpla resuma formo por ĉiuj tri tempoj» (pĝ. 359). Mi mem inklinas al la dua opinio, precipe en la esprimoj de la tipo estus povinta fari, kie la kondicionalo kondiĉigas ne la povadon sed nur la utiligadon de ĝi (pĝ. 274).

Laŭ la paĝo 304 (kaj 289) oni povas distingi inter la rilat-pronoma kaj depend-demanda kiu per tio, ke post la unua neniam povas stari do: …, kiu do estas tie povus esti nur dependa demando, ne epiteta propozicio. Sed sur la paĝo 241 PAG mem skribas «Tiujn verbojn, ĉe kiuj do la speco de la objektoj libere alternas, oni povas nomi…».

La ĉapitro pri «frazsintakso», t.e. konstruo de kompleksaj frazoj el simplaj propozicioj, montras la plej akutan mankon de ia teoria kadro. Malgraŭ tio, la PAG-aŭtoroj ĝenerale bone elturniĝas. La subĉapitroj «Verbotempoj en subpropozicioj» kaj «Vortordo» povas tamen apenaŭ esti nomataj definitivaj pritraktoj de la koncernaj temoj: al ambaŭ mankas bazaj terminoj kaj konceptoj, per kiuj oni ordigu la unuavide ĥaosan kolekton de faktoj kaj detalreguloj. Laŭdinde estas, ke kelkloke Waringhien pretis ŝanĝi la opiniojn esprimitajn en la antaŭaj eldonoj, se tio montriĝis motivita (ofte influis H.A. de Hoog, kiu post Zamenhof estas la plej citita gramatikisto en PAG). Tiaj ŝanĝoj okazis ĉe kia/kiel en komparaj subpropozicioj (pĝ. 342), en permeso de «la unua fojo ke» kaj en la konstruoj de la tipo kiel vi deziras, ke mi agu? (pĝ. 305). La PAG-a priskribo de la ĉi-lasta estas tiom komplika («la eksplika kompletivo estas interplektita kun demanda propozicio aŭ subpropozicio (epiteta aŭ adjekta), tiel ke du prop-oj kvazaŭ reciproke subordiĝas unu al la alia. Tiaokaze, nome, la demandvorto aŭ la subjunkcio de la unua prop-o estas samtempe la objekto aŭ adjekto de la dua»), ke almenaŭ mi preferas la riproĉatan terminologion de la moderna lingvistiko (oni povus diri: «demanda aŭ rilativa frazelemento povas esti levita el la subordita en la superorditan frazon»).

Multloke oni tuŝas aŭ tuŝetas certan neesploritan demandon de la Esperanta sintakso. Temas pri tio, kiu el la sekvaj frazoj estas korekta:

(3) Ovojn ili ŝatas manĝi kuiritaj.

(4) Ovojn ili ŝatas manĝi kuiritajn.

Ofte oni trovas la akuzativan solvon (4) ĉe bonaj verkistoj, ekzemple Oni trovis Ospacin mortan (Johan Valano). Jen simila ekzemplo el Monato: Ŝia humanisma edukiĝo rilatigis ŝin jam junan kun la antikvaj kulturo kaj literaturo. Rimarku, ke Oni trovis Ospacin morta signifus alian aferon, kaj ke en (3) nur la semantiko malebligas nin konsideri la manĝantojn kuiritaj (kp. Ovojn ili manĝas nur devigataj). Aliflanke, la nominativa solvo (3) ne estas malofta: Oni trinku ĝin varma (el Asteriks la gaŭlo). PAG vere ne metas la demandon ĉi tiel (ĝi ne konscias pri la problemo), sed ĝi klare alvenas al la nominativa solvo. Laŭ PAG, en la frazo

(5) Ŝi dancas nuda.

— kiu cetere estas la favorata ekzemplofrazo ankaŭ en studoj pri similaj frazelementoj en la angla — nuda estas parenca al «stat-adjektoj» sed estas tamen predikativo (adjekta predikativo, pĝ. 268–269). Kaj la kazo de predikativo ja estas nominativo ankaŭ kiam ĝi rilatas al la objekto, do: mi resendis la varon tia, kia mi ĝin ricevis (pĝ. 332; similaj ekzemploj troviĝas sur pĝ. 237, ankaŭ Zamenhofaj). Tamen, sur la paĝo 228 legeblas, «ke en tre maloftaj kazoj Z. uzas la refleksivon solan» (mia emfazo): evidente la postulo de klareco ĉi tie superis teoriumadon, kiu miaopinie estas ankaŭ principe malĝusta. Oni simple devus agnoski ke ankaŭ adjektivo povas esti adjekto kaj ke ĝi tiam akordiĝas kun la vorto al kiu ĝi (nerekte) rilatas. Ĉi tiu adjektivo-tipo povas ja ligiĝi al ĉiuj verboj, dum la predikativo tradicie staras nur apud membroj de certa limigita verboklaso (esti, ŝajni, fariĝi; konsideri, rigardi, fari kaj kelkaj aliaj). Kaj ĉiukaze la afero meritas pli atentan studadon kaj kolektadon de ekzemploj.

Ĉar temas pri gramatiko, oni eble permesas ke la recenzanto fine indiku ankaŭ kelkan lingvajn erarojn. «La kaŭzo estas, ĉar….» sonas nebone (pĝ. 205). Sur pĝ. 215 epoko estas uzata en la senco de tempo(punkto). Sur pĝ. 349, plej supera linio, mankas akuzativo.