Выбрать главу

En la lasta parto de ĉi tiu recenzo (kiu bedaŭrinde ŝoviĝos al la venonta jarkolekto) mi traktos la vortfaradon.

3. La vortfarado[10]

La tria kaj lasta ĉefparto de PAG temas pri vortfarado. La vortfarada sistemo de Esperanto estas sendube unikaĵo inter la lingvoj de la mondo, eĉ se oni ne atribuas al ĝi tiajn mistikajn ecojn de maksimumaj elasteco kaj logikeco pri kiuj oni kelkfoje povas legi. (Almenaŭ la aŭtoroj de PAG konscias ke la sistemo enhavas multajn esceptojn kaj nesimetriaĵojn, kvankam ili emfazas ĝian bazan «superecon» kompare kun la naciaj lingvoj.) Tial la studo de tiu parto de la Esperanta gramatiko povus multon doni al ĝenerala lingvistiko: Esperanto ja estas giganta lingvistika eksperimento, kaj la plej interesa trajto eksperimentata, tuj post la diaspora socia bazo, estas sendube la maksimume produktiva derivmorfologio.

Sed bedaŭrinde la unikeco de la vortfara sistemo kaŭzas ankaŭ tion, ke nek la okcidenta gramatika tradicio nek la pli modernaj metodoj lingvistikaj povas proponi ian modelon por ĝia priskribo. Tial ankaŭ PAG ne povus ne uzi orginalan analiz-metodon ĉi-kampe. Sed originalaj metodoj povas esti pli aŭ malpli sukcesaj, pli aŭ malpli konformaj al la ĝeneralaj principoj de lingvo-priskribo — ne indas esti tro originala. Mia impreso estas, ke la analizo de Kalocsay kaj Waringhien ne estas tia, kian farus profesia lingvisto. Mi scias, ke por ili tio ne estas riproĉo, kaj ke kiel lingvisto mi estas danĝere inklina supertaksi la valoron de la metodoj instruitaj al mi. Sed ankaŭ en ĉi tiu parto de mia recenzo mi tamen vokas PAG’on al mia propra ludkampo kaj kritikos ĝin el la vidpunkto lingvistika — ne forgesante la nekritikeblan monumentecon de la tuta verko.

Kvankam la tria parto de PAG estas proksimume same ampleksa kiel la partoj morfologia kaj sintaksa, oni ricevas la impreson ke ĝi entenas malpli da donitaĵoj kaj informoj. La konsultlibro fariĝas plurloke argumentejo, kie la teoriaj starpunktoj estas prilumataj kaj defendataj el diversaj perspektivoj kaj kie la samaj ekzemploj ripetiĝas, jen analizataj en siajn partojn, jen denove sintezataj el siaj partoj en tutajn vortojn. Kaj oni sentas, ke tamen perdiĝas la tuteca bildo: kio finfine estas ĉi tiuj Esperantaj vortoj, derivaĵoj kaj kunmetaĵoj? Kiel ili ekzistas: ĉu la plejmulto estas pretaj formaĵoj, sortimento el kiu la parolanto devas elekti, nur porokaze mem farante novan vorton; aŭ ĉu tuj post malbona, malbela kaj patrino komenciĝas la tereno kie la formaĵoj, kvankam ripetiĝaj, estas ĉiufoje rekreataj de la parolanto laŭ la reguloj konataj de li? Oni certe ne trovos absolutan respondon al tiaj demandoj, sed mi kredas, ke la derivitaj vortoj (inkluzive de la kunmetitaj) en Esperanto, kiel en la aliaj lingvoj, estas klaseblaj en jenajn kvar kategoriojn:

1. Historiaj derivaĵoj, kiuj ne plu estas derivaĵoj por la ordinara parolanto — ekzemple konsisti, insisti.

2. Leksemiĝintaj (enleksikoniĝintaj[11]) derivaĵoj, kies konsistigajn partojn oni facile rekonas sed kiuj ne plu estas «libere» uzeblaj, ĉar ili stabiliĝis al senco pli strikta ol tiu, kiun la partoj principe permesus. Ĉi tiu grupo estas en Esperanto tre granda, ni pensu ekzemple pri la ej-derivaĵoj kiel preĝejonecesejo. Kiel leksemiĝintajn mi taksas ankaŭ tiujn derivaĵojn kiuj, kvankam sence tute regulaj, estas tiel oftaj ke la parolanto ne ĉiufoje aparte kreas ilin, ekz-e malgrandaedzino. La limo inter tiuj ĉi kaj tiuj el la kvara grupo evidente ne povas esti strikte difinita.

3. Sintaksaj derivaĵoj, en kiuj la deriviloj similas al fleksiaj finaĵoj: ili povas esti alligitaj al ĉiu vorto de difinita sintaksa kategorio, kaj la senco estas esprimebla per ĝeneralaj reguloj. Ĉi tiuj derivaĵoj respondas al certaj sintaksaj transformoj. Ekzemploj estas la ŝanĝo de la vortklasa finaĵo (-o, -a, verbaj finaĵoj) kaj la ad- kaj ec-derivaĵoj: la knabo kantasla kantado de la knabo; Svislando estas belala beleco de Svislando.

4. Porokazaj derivaĵoj, kiujn la parolanto faras por la bezonoj de ĝuste tiu diraĵo, kiun li tiusituacie volas eligi. Ili estas tipa fenomeno de Esperanto, ĉar oni malpli riskas diri strangaĵon ol en aliaj lingvoj. Ekzemplo estas la vorto kunmetismo, uzota pli poste en ĉi tiu recenzo. Ne gravas ĉu iu antaŭe uzis ĝin, gravas ke mi mem nun (re)kreis ĝin. Rimarku, ke ankaŭ la porokazaj derivaĵoj estas ofte sence pli limigitaj, ol la «sumo» de la konsistigaj partoj postulas: pri tiu plistriktigo de la signifo respondecas la kunteksto. En alitema artikolo kunmetismo povus signifi ion tute alian ol en ĉi tiu. Ĉiu porokaza derivaĵo havas ŝancon leksemiĝi, almenaŭ por parto de la parolantaro. Tiel okazis lastatempe al la vorto pracelo, unue aperinta en la Manifesto de Raŭmo.

Estas malfacile trovi en PAG spurojn de ia analoga divido. La grupoj (2), (3) kaj (4) estas neniel distingitaj. Pri la historiaj derivaĵoj oni tamen okupiĝas iom aparte, sub la rubrikoj «pseŭdosufiksoidoj», «pseŭdoprefiksoidoj» kaj «pseŭdoprefiksoj». (La historieco de tiuj derivaĵoj estas signita per «pseŭdo-»; la elemento "-oid-" rilatas al aliaj principoj de PAG, kiujn ni pritraktos pli sube.) Krome, al la pritrakto de la sufikso ism oni aldonis iom longan noton, kie estas traktataj malfacilaj limkazoj inter la grupoj (1) kaj (2). Temas pri la sistemo de la nomoj de sciencobranĉoj kaj respondaj sciencistoj.

Tiu sistemo estas ja netipe komplika punkto en la morfologio de Esperanto: oni havas la tipon filologio — filologo, etnografio — etnografo (sed telegrafo estas ilo, kaj fotografo signifas ‘fotografado’!), krome la tipon fiziko — fizikisto, tekniko — teknikisto, aparte la tipon lingvistiko — lingvisto, stilistiko — stilisto, kaj ankoraŭ la tipon poetiko — poeto, terapeŭtiko — terapeŭto, la plej maloftan. La tuta sistemo funkcias probable nur dank’ al la relative granda internacieco de ĉi tiuj terminoj. PAG proponas malpezigi la sistemon disvastigante la lastan tipon, ekzemple per esteto ‘estetikisto’, gimnasto ‘gimnastikisto’, didakto (verŝajne ‘didaktikisto’, sed por mi elvokas la nocion ‘instruisto’). Kelkaj tiaj novaj formoj estus plaĉaj pro sia mallongeco sed al mi ŝajnas ke ili ne simpligas la sistemon, ĉar ili favoras la tipon kiu ĉiukaze restas iom escepta en Esperanto.

Krome PAG proponas (daŭre petitlitere, tamen) enkonduki du novajn tipojn, mekaniko — mekanisto ‘mekanikisto’ kaj historio — historisto ‘historiisto’. En la unua kazo oni devas postuli ke la radiko estu almenaŭ dusilaba, por ne ricevi *fizo ‘fizikisto’, *opto ‘optikisto’.[12] Ŝajnas al mi, ke provante malpezigi la derivaĵojn, la propono proksimigus la lingvon al eĉ pli neaglutina terminologio, kaj ne havas ŝancojn de sukceso. PAG aludas al la principo de neceso kaj sufiĉo, kiu tamen apenaŭ estas aplikebla al unuopaj literoj, kaj al la jam establita paro filatelio — filatelisto (anstataŭ filateliisto). Tamen, oni renkontas ankaŭ la formon filatelo ‘filatelio’, provanta restarigi la aglutinecon, kaj aliflanke por multaj anarkiisto ŝajnas pli ĝusta vorto ol anarkisto, eĉ malpli internacia. Tamen, la proponoj kaj sugestoj de PAG sukcesas identigi interesan problemaron.

вернуться

10

Planlingvistiko 6 (1983), pĝ. 7–14.

вернуться

11

Eblus diri enleksikiĝintajleksiko estas la tuta vortprovizo de iu lingvo, kun ĉiuj specifaj ecoj de la unuopaj vortoj (kp. en la Suplemento de Plena Ilustrita Vortaro). [Noto aldonita en 1995.]

вернуться

12

Efektive ĉi tiu frazo rilatas al la tipo esteto, priskribita en la antaŭa alineo. La komplikeco de la temo konfuzis min! [Noto aldonita en 1995.]