La vortfarado estas en PAG pritraktata en kvar ĉapitroj, nome La vortkonsisto de la lingvo, kie oni konstatas la ĝeneralajn teoriajn principojn de la priskribo; La kunmetado, kiu enhavas, krom la tradicia kunmetado, ankaŭ plejmulton el tio kion multaj kutimis nomi derivado; La derivado, al kiu do restas malpli da materialo; kaj Kritiko de la Esperanta vortfarado, kie oni penas doni ian pritakson de la valoro kaj rolo de tiu parto de la gramatiko.
La lasta ĉapitro, kvankam mallonga, estas eble la plej interesa, sed mi trovas ĝin ankaŭ iom anakronisma. Oni defendas simplajn (kelkfoje neologismajn) radikojn kontraŭ la emo esprimi ĉion per derivaĵoj, sed la materialo kaj argumentoj ŝajnas deveni de inter la mondmilitoj. Certe ne estas aŭdaca prognozo diri ekzemple, ke kinematografejo kaj daktilografistino estos «pli-malpli frue anstataŭataj» de, «eble», kinejo kaj tajpistino (pĝ. 527). Aliflanke, ne estas trafe antaŭvidi similan sukceson por descendi ‘malsupreniri’, ĉar la romanoj de Johan Valano efike popularigas desupri. Parenteze, la profesiaro de PAG respegulas malnovajn konceptojn pri la rolo de la seksoj: oni ne parolas pri tajpistoj. Certe tiaj ne multas ankaŭ en la realo, tamen mirigas, ke en la longa listo de istoj sur la pĝ. 457 oni konsideras la inan alternativon nur ĉe amist(in)o, akuŝistino kaj ĉambrist(in)o.
La diskuto pri la «okcidenta dialekto», iniciatita de Claude Piron, fakte neniel respeguliĝas en la prijuĝoj de PAG. Ĝi teruriĝas pro la malgrandaj malsekaj knaboj tremantaj de malvarmo ĉe Zamenhof, sed kiel kuracilon oni ne proponas tiujn de Piron sed liston de «malvort-anstataŭaĵoj» en la spirito de la Parnasa Gvidlibro (pĝ. 507–508). Do, anstataŭ malgranda, maljuna kaj malproksima oni proponas respektive pita, olda kaj dista / lontana, sed pli modernaj verkistoj eble preferus eta, aĝa kaj fora (kiuj estas eĉ pli mallongaj!). Oni ankaŭ ne mencias, ke la «parnasaj» vortoj transvivintaj ne restis simplaj sinonimoj de la mal-vortoj: ne ĉiu malhela nokto estas sombra, kaj loza teorio ne nepre estas malfirma aŭ malstreĉa. Kaj el la ĉi-lasta grupo eĉ mankas leĝera, kiu laŭ mi estas tute taŭga vorto kiam oni parolas ekzemple pri stilo (kaj, mi konfesu, estas laŭ mi la plej bela vorto de Esperanto). Cetere, kion signifas ke «malsufiĉega estas vorto pli plaĉa ol malabunda» (pĝ. 506)? Mi vetas, ke ne estas.
Kiel Claude Piron iam atentigis, neniu proponis «elvokivan» sinonimon por malfacila, kies ekvivalento en la latinidaj lingvoj hazarde estas vorto derivita. Mi suspektas, ke franco parolas ankaŭ sur la paĝo 526 de PAG, kie oni elokventas por simplaj radikoj. Ni lernas, ke "sub ‘malsanulejo’, oni povas egale kompreni hospitalo, sanatorio, preventorio ktp.", sed mi miras ĉu estus tiel danĝere pensi pri sanatorio — ja la kunteksto ofte klarigas pri kio temas — kaj ĉu iu eĉ aŭdis pri preventorioj. Kvankam mi akceptas la terminojn ekvinokso kaj folkloro, mi ne konsentas defendon de ili per tio, ke uzante tagnoktegaleco (kial ne -iĝo?) aŭ popoltradiciaro oni ne povus paroli pri ekvinoksaj tempestoj aŭ tradicioj de la folkloro. Nu, kiu uzus tagnoktegaleco probable uzus ŝtormo kaj ne tempesto, sed cetere mi ne vidas kial tagnoktegalecaj tempestoj estus pli neeble ol la responda finna paivantasausmyrskyt (se finnoj havus tiun koncepton). Kaj en la finna oni devus diri kansanperinteen perinteet, kion oni ja ne diras, pro la pleonasmeco — sed pleonasma ŝajnas al mi ankaŭ la tradicioj de la folkloro, kvankam la formo ne montras tion. Eĉ malpli mi komprenas la PAG’an plendon, ke en radiofonio la elemento radio- «aludas la elektromagnetajn ondojn», en radiofotografio «la tiel nomatajn iks-radiojn» kaj en radiologio ĝi «aludas la radiumon». Restu tajloro ĉe sia laboro: la gramatikisto ne miksu fizikajn konceptojn! Ankaŭ mi ne estas specialisto, sed el PIV mi lernas ke la iks-radioj estas speco de elektromagnetaj ondoj, kaj mi supozas ke radiologo ne okupiĝas nur pri radiumo. (Pli problema por fizikisto eble estus la vorto radiatoro, kiu propre ne radias varmon sed kontakte komunikas ĝin en la aeron.)
En la «neologisma demando» (propre la demando pri la aŭtonomeco de nia vortfara sistemo), PAG laŭ siaj kutimoj apelacias al la ekzemplo de Zamenhof. Sed oni atentu: pluraj vortoj signitaj per z ne estis uzataj de Zamenhof sed devenas el la neologismaj projektoj, kiujn li proponis por diskutigi la diversajn alternativojn de la lingvo-evoluo (tion PAG ja mencias, sed ne tiras iajn konkludojn el tio). Cetere, kiam oni tralegis la tutan PAG (kion ja malmultaj faros, bedaŭrinde), la signo z kaj la ofta apelaciado al la modelo de Z. komencas jam iom tedi. Nu, eble li estas nia sola vera klasikulo? Kaj mi ripetas, ke mi admiras la riĉecon de la Z-a materialo kolektita por PAG — eĉ se mi devas ripeti miajn antaŭajn riproĉojn: oni ne indikas eĉ la jaron ĉe la citaĵoj, sen paroli pri la fontindikoj; kaj la citaĵoj estas ofte senaverte (kaj nefilologie) stumpitaj, kiel montras la komparo de la sekvaj ekzemploj: mia kara, mia belo estis juna dano (pĝ. 397), mia belo estis brava juna dano (pĝ. 448), mia belo estis juna dano (pĝ. 449). Mi supozas, ke (maksimume) unu el tiuj povas esti aŭtenta citaĵo, kvankam ĉiuj portas la Z-signon.
La ofta apero de la brava juna dano estas kaŭzita de tio, ke mia belo estas unu el la ĉefaj ekzemploj pri kelkaj ĉefaj principoj kiujn PAG atribuas al la Esperanta vortsistemo. Kompreneble ĝia nekutimeco estas rekonata: pri pli gravaj principoj riptetiĝas pli normalaj ekzemploj, sed denove plurloke. Oni vidas, ke tra la tuta pritrakto trakuras kelkaj ĉefaj fadenoj, certaj teoriaj starpunktoj. Do, anstataŭ konsideri la unuopajn subĉapitrojn laŭvice, mi klarigos kaj kritikos tiujn tri fadenojn, kiuj miaopinie konsistigas la kernon de la PAG’a doktrino pri vortfarado.
1. «Gramatika karaktero» de radikoj
La lastatempa kritiko de tiu nocio[13] ne ŝancelis PAG. Tio estas komprenebla: kiu volus retraverki 150 paĝojn da teksto, kiu ja ne grave misreprezentas la faktojn de la lingvo? Anstataŭe, oni deklaras la doktrinon implicita jam en la Fundamento, tiel ke ĝi estas ankaŭ netuŝebla (pĝ. 382)! Tio ne estas honesta movo: la Fundamento ekzistas por stabiligi la lingvon, ne por difini kiel oni rajtas ĝin priskribi. Mi kredas, ke estas facile konsenti pri la priskribendaj faktoj mem. Por uzi tradiciajn ekzemplojn, ni scias ke kombo ne rilatas al kombi kiel broso rilatas al brosi. Nu, la simpla klarigo kompreneble estas, ke kombo devenas de kombi, sed en la alia paro la direkto de la derivado estas inversa:
KOMBO ← KOMBI
BROSO → BROSI
Sed nun venas problemo, por PAG: oni ja ne rajtas havi derivadon en Esperanto. (Oni eĉ citas tiuteman decidon de la Akademio, devenan de la komenco de la jarcento kaj plene obskuran por nuntempa leganto.) Anstataŭe, ni havas kunmetadon (vd. ĉi-poste sub «Kunmetismo»). Do, kombo estas simpla kunmeto de komb + o, broso estas bros + o. Por tamen indiki, ke ne temas pri sama afero, ni enkondukas la radikkarakteron: komb(i) + o, do komb estas «verba radiko», kaj bros(o) + o, do bros estas «substantiva radiko». Jen, ĉio funkcias.
13
Temis almenaŭ pri artikolo de Istvan Szerdahelyi en