Sed kion ni nun faris? Ni decidis, ke kombo ne povas en iu senco deveni de kombi (tio ja estus derivado); anstataŭe, ni decidis, ke ĝi devenas de komb(i). Oni unue neas la verban devenon, poste difinas la radikon ĝuste kiel verban. Laŭ mia opinio tio estas nur truko, kiu kunportas nedezirindajn konsekvencojn.
Unu el ili estas la koncepto de «pleonasma finaĵo»: broso havas «pleonasman» o-finaĵon, ĉar bros jam en si mem estas substantivo. Same «pleonasma» estas ankaŭ kombi, kaj kombadi havas eĉ «duoblan pleonasmon», laŭ pĝ. 439. Foje oni tamen konfesas, ke -o havas taskon, ĝin oni uzas «por signi la nominativon» (pĝ. 376 kaj 429). Nu, certe ĝi ne por tio staras sur sia loko: ja ĝi estas tie ankaŭ en la akuzativo, kaj tute ne plendas. La -o estas uzata, ĉar ĉiuj substantivoj en Esperanto, kiel konate, finiĝas per ĝi. Sen ĝi ili ne estus substantivoj, kaj ankaŭ bros ne povas esti iel «substantiva». Bros ja ne povas roli en frazo kiel vorto, sekve ĝi ne povas aparteni al sintaksa vortklaso.
Sed, PAG argumentas, bros ja signifas certan objekton, komb certan agon. Sendube jes, kaj tial oni ja komencas la derivadon el broso kaj kombi: la nomoj de objektoj estas substantivoj, kaj agojn oni indikas unuavice per verboj. Sed oni ne povas identigi kaŭzojn kaj efikojn. Ne estas vere, ke «en ĉiu alia lingvo» oni distingas la samajn vortklasojn kiel en Esperanto, kvankam PAG tion asertas sur pĝ. 374. En iuj lingvoj oni ne distingas inter substantivoj kaj adjektivoj, en iuj aliaj adjektivoj kunfandiĝas kun verboj. Ĉu tio signifas, ke la parolantoj de tiuj lingvoj konceptas la mondon malsame ol ni, ekzemple ne kapablas distingi inter objektoj kaj kvalitoj, aŭ kvalitoj kaj agoj? Tiajn tezojn oni forlasis jam antaŭ longe. Fakte la plej «freŝa» respondaĵo por la doktrino pri «radikkaraktero» troviĝas en la mezepoka skolastika gramatiko, kie la tiel nomataj modistae («manier-istoj») klopodis trovi rilatojn inter la gramatikaj, sensaj kaj ontologiaj kategorioj. Iliaj klopodoj estas daŭre respektataj, kaj parto de iliaj rezultoj estis tre valoraj, sed ne estas tempo reveni al la mezepoka nivelo.[14]
2. Kunmetismo
Laŭ PAG, «veraj sufiksoj» estas nur aĉ, eg, et, um, if (acifi ‘igi acido’), ĉj kaj nj; «veraj prefiksoj» estas bo, eks, ge, mal, pra kaj pseŭdo. Parenteze, pri la eventuala memstara uzo de la ĉi-lasta oni donas la ekzemplon pseŭdaj argumentoj, sed evidente devus esti pseŭdoaj por ke povu temi pri la sama elemento. Krome, diversaj radikoj povas sporade prefiksiĝi. Sed plimulto de la tradicia «derivado» estas pritraktata sub «kunmetado», kaj la morfemoj kiujn oni tradicie nomis prefiksoj kaj sufiksoj estas tie «prefiksoidoj» kaj «sufiksoidoj».
Mi kredas ke tiuj terminoj povas esti tute bonaj por emfazi la fakton, ke la Esperantaj afiksoj povas esti uzataj ankaŭ kiel memstaraj radikoj. Sed tio ja validas ankaŭ pri la «veraj afiksoj». Krome, mi ne kredas ke estas bona solvo pritrakti ezkemple la vorton skribilo «simpla kunmeto», kvankam ja ekzistas la vorto ilo kaj skribilo aspektas analoga al skribinstrumento, kiu sendube estas kunmetita vorto. Sed estas latentaj diferencoj. Afiksitaj vortoj havas pli da ŝancoj leksemiĝi ol kunmetitaj: komparu segilo kaj seginstrumento.[15] Oni ankaŭ ne kutimas konservi la vortklasan markilon antaŭ sufiksoj (oni ne diras segoilo, skriboilo), dum segoinstrumento, skriboinstrumento estas pli eblaj. Kaj mi supozas ke la normala silabigo estas se.gi.lo, sed seg.ins.tru.men.to.
PAG (pĝ. 436) argumentas, ke oni ne bezonas vortklasan vokalon antaŭ la «sufiksoidoj», ĉar ili havas oportunan sonformon (komenciĝas per vokalo) kaj estas tiel ofte uzataj, ke ili rekoneblas sen peno. Krome, foje eblas uzi la vortklasajn vokalojn ankaŭ antaŭ ili (ekzemple posteulo, unuaeco). Sed la ĉi-lastaj kazoj estas laŭ mi maloftaj esceptoj (krom la menciitaj, ekzistas nur kelkaj: vivuo, antaueniĝi). Esence estas, ke la vokaloj ofte ne estas uzeblaj kvankam la sufikso povas esti malfacile rekonebla. Pro iu kaŭzo la modelo de posteulo ne imiteblas por distingi inter sent/ema kaj sen/tema, aŭ inter estr/ado ‘direktorado’ kaj estrado ‘podio’. Aliflanke, se la dua morfemo estas radiko, ĉiam eblas uzi vokalon, kaj ofte ĝi estas uzata eĉ antaŭ vokale komenciĝanta radiko (lingvoinstruado) — sendube por konservi la silablimon antaŭ la dua radiko.
Foje, se oni aldonas vortklas-indikilon antaŭ sufikso, la analizo de la vorto ŝanĝiĝas: lernebleco signifas ‘la eco de io kio povas esti lernata’, dum lernoebleco povas esti nur ‘eblo lerni’:
Ili diskutis pri la lernebleco de la supera matematiko.
La malriĉa knabo volis lerni, sed ne havis lernoeblecojn.
Alternative, oni povas evidentigi la duan signifon per streketo (parole per silabdivido), do lern-ebleco, sed ĉiukaze la diferenco inter la du signifoj estas facile klarigebla kiel diferenco inter vorto derivita (ebl kiel sufikso) kaj vorto kunmetita (ebl kiel radiko). Kadre de la PAG’a kunmetismo tio ne eblus.
Ebl estas bona ekzemplo ankaŭ pri alia neadekvataĵo de la kunmetisma teorio: la signifo de la afiksoj («afiksoidoj») ne estas la sama kiam ili estas deriviloj kaj kiam ili estas uzataj kiel radikoj. Legebla signifas, laŭ PAG, ‘taŭga por esti legata’ (pĝ. 464); estas evidente, ke oni ne povus diri ebla por esti legata. Same ĉe aliaj sufiksoj: milionulo aŭ gravulo ne havas la malŝatan nuancon de ulo, nek profesorino tiun de ino; usonanoj ne estas ‘anoj de Usono’; Francujo ne estas ‘ujo de francoj’, kvankam PAG tiel ŝajnigas (pĝ. 459). Konataj faktoj, sed faktoj malfacile klarigeblaj, se ĉio estas nur kunmetado.
3. Analizo per sintagmoj kaj la «vortefiko»
La koncepto de la PAG-aj aŭtoroj ŝajnas esti, ke vortfarado estas sintakso en inversa ordo (kp. pĝ. 393–394). La libro plenas je analizoj de la tipo homkapo = kapo de homo, prespreta = preta je preso. Ofte ĉi tiuj sintagmoj vere estas perfekte bonaj manieroj esprimi la saman aferon. Sed tio ne evidentigas, kial la vortfarado ekzistas en la lingvo — por formi novajn vortojn, poste uzotajn en la sintakso. Por povi tiel dismembrigi ĉiujn derivaĵojn en sintagmojn, PAG uzas la tiel nomatajn «regulojn de vortefiko», laŭ kiuj la dua elemento determinas la «gramatikan karakteron» de la unua (tamen, oni ne celas la «gramatikan karakteron» de la radiko mem, sed ĉefe la finaĵon kiun oni devas ligi al ĝi en sintagma analizo). Homkapo estas kapo de homo, ĉar substantivo ĉiam substantivigas la antaŭan elementon; prespreta estas preta je preso, ĉar adjektivo same influas. Ĉe adjektivo oni devigas la sistemon funkcii per tio, ke oni formas la analizajn sintagmojn per la prepozicio je, kies esenca elasteco savas multajn lamajn analizojn. Sed bedaŭrinde tiaj lamuloj restas multaj en la libro. Stariĝas ankaŭ la principa demando: kial la elementoj de la kunmeto devas nepre havi iun vortklason? Kial ĝi estu legebla el sinonima sintagmo? Eble skribmaŝino kaj skribtablo vere egalas al maŝino de skribo kaj tablo de skribo (kvankam tiuj sonas francismoj), sed mi ne vidas ion nepre substantivan en la radiko skrib kiam ĝi enestas kunmetaĵojn. Ĝi simple signifas certan agon — kaj tiu ago en si mem estas nek «substantiva» nek «verba».
14
Nun mi rilatus pli milde al PAG — kaj al la
15
Tio ne estas absoluta regulo: se