Выбрать главу

La kunmetismo altrudas la sintagman analizon ankaŭ al la afiks(oid)oj, ĉe kiuj ĝi plej malbone funkcias. Ekzemple belulo estas analizata kiel belo ulo (tiele); tiun sintagmon, kiun mi hezitus juĝi gramatika, oni klarigas belo kiu estas ulo, belo kiel individuo (pĝ. 448 kaj aliloke). Oni ne akceptas la analizon bela ulo, ĉar ulo estus la sola sufiksoido, kiu ne obeus al la vortefikaj reguloj (pĝ. 449; sed fakte ĝi ne estus la sola!). Oni ankaŭ atentigas, ke sence belulo ne estas identa kun bela ulo. Prave, sed oni ignoras la faktojn ke (i) derivaĵoj ja povas leksemiĝi, sintagmoj plej ofte ne; (ii) estas dubinde, ĉu belulo signifas belo ulo, ĉar tiu nenion signifas; (iii) la analizo bela ulo almenaŭ montras, ke ul ligiĝis ĉi tie al adjektivo, kion la analizo belo ulo efike maskas.

Ĉi-rilata problemo estas, ke laŭ la PAG-analizo de belulo ankaŭ belino ‘belulino’ devus esti normala formo (ĝi ja estus same belo ino, do evidente «belo kiel virino»). Sed kvankam oni jes analizas belino-n kiel belo ino, oni komparas ĝin ne kun belulo, sed kun belo en la signifo de ‘belulo’ (pĝ. 455; kaj jen denove scenejo por la brava juna dano). Analizo ĝusta, sed neniel deduktebla el la principoj de PAG mem! (La virina afero ankaŭ cetere estas iom mistera. Laŭ la noto sur pĝ. 455, en virino la radiko vir- «estas uzata ne en la senco ano de la generanta sekso, sed en la senco: seksmaturulo. Por signi virecan virinon ekzistas la vorto virulino».)

Finaj rimarkoj

La libron finas kelkaj indeksoj. Bedaŭrinde mankas detala indekso de la pritraktitaj vortoj; pretigo de tia kompreneble postulus ege da laboro, sed ĝi estus tre utila ĉar temas ja pri konsultlibro, kiun tralegas [ne] nur kompatindaj recenzantoj. Riproĉinda estas la manko de bibliografio; oni indeksis nur la cititajn aŭtornomojn, sed ne la verkojn skribitajn de ili. Ekzemple, sur la paĝo 505 ni lernas, ke «D-ro Sos uzis la (imitindan) familiaran esprimon: eks pri li!», sed ni ne ekscias, ĉu s-ro Sos proponis tian esprimon en iu gazeto, uzis ĝin en beletra traduko aŭ simple kriis tion post la eksiĝo de Lapenna.

Kaj kiel mi nun fermas la libron? Ne kun kondamno, ĉiukaze. Estas vere, ke en la parto pri la vortfarado mia tono iĝis sufiĉe akra, sed ĉefe pro tio ke mi konscias la fortecon de la atakata pozicio. La vortfaraj teorioj de Esperanto nepre bezonas reviziadon, kaj al ĝi mi volis inciti. Male, la egale pridubindajn[16] punktojn el la fonetiko mi siatempe ne pritraktis, ĉar multe pli bonajn studojn oni jam aperigis aliloke. Sed PAG’on mi rekomendas sur la breton de ĉiu esperantisto — ne por elĉerpi el ĝi ĝisdetalajn preskribojn, sed por konatiĝi pere de ĝi kun la senfina vasto de lingvaj fenomenoj, kiun niaj du grandaj gramatikistoj tiel bone konas.

Bibliografio

Wells, John 1978: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.

Wood, Richard E. (aperonta[17]): “Sketch of Esperanto Orthoepy.” En David L. Gold (red.): Advances in the Creation of Orthoepies (provizora titolo). Mouton.

вернуться

16

Mi nun emus diri: «multe pli pridubindajn»! [Noto aldonita en 1995.]

вернуться

17

Mi ne scias, ĉu la artikolo kaj la koncerna verko iam aperis. [Noto aldonita en 1995.]